Бесплатная библиотека
Читайте книгу на сайте или телефоне
READ-E-BOOK » Фэнтези » La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]
La Mastro de l' Ringoj [Esperanto] - Читать Любимую Русскую Полную Книгу 👉 Read-E-Book.com

La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]

Электронная книга - «La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]». Краткое содержание книги:

La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]
1 ... 295 296 297 298 299 300 301 302 303 ... 322
Перейти на страницу:

Kiam la Komandantoj estis for du tagojn, Damo Eovina ordonis, ke la virinoj, kiuj servis ŝin, alportu ŝian robaron, kaj ŝi rifuzis kontraŭdirojn, sed ellitiĝis; kaj kiam ili jam vestis ŝin kaj subtenis per lina skarpo ŝian brakon, ŝi iris al la estro de la Domoj de Kuracado.

— Sinjoro, — ŝi diris, — mi estas tre maltrankvila, kaj mi ne plu povas kuŝi nenion farante bradipe.

— Damo, — li respondis, — vi ankoraŭ ne resaniĝis, kaj al mi estis ordonite, ke mi flegu vin elstare zorgeme. Vi ne devis ellitiĝi dum ankoraŭ sep tagoj, aŭ tiel oni ordonis. Mi petas vin reiri.

— Mi estas kuracita, — ŝi diris, — kuracita almenaŭ korpe, escepte de mia maldekstra brako, kaj tiu estas ripozanta. Sed mi malsaniĝos denove, se nenio estas de mi farota. Ĉu ne venis militaj novaĵoj? La virinoj nenion povas sciigi al mi.

— Mankas novaĵoj. Krom ke la Mastroj rajdis al la Morgula Valo; kaj oni diris, ke la nova estro el la nordo komandas. Granda princo li estas, kaj kuraculo; kaj por mi estas ege strange, ke mano kuraca ankaŭ svingas glavon. Ne estas tiel nun en Gondoro, kvankam iam estis tiel, se veras la malnovaj rakontoj. Sed dum multaj jaroj ni, kuracistoj, celis nur fliki la ŝirojn faritajn de viroj glavaj. Tamen eĉ sen ili ni ankoraŭ havus sufiĉe da okupiĝo: la mondo sufiĉe plenas je damaĝoj kaj akcidentoj sen ke militoj plinombrigu ilin.

— Necesas nur unu malamiko por krei militon, ne du, sinjoro kuracestro, — respondis Eovina. — Kaj tiuj, kiuj ne posedas glavojn, povas tamen morti per ili. Ĉu vi volus, ke la homoj de Gondoro rikoltu por vi nur kuracherbojn, kiam la Malhela Mastro kunvokas armeojn? Kaj ne ĉiam estas bone kuraciĝi korpe. Ankaŭ ne estas ĉiam mise morti en batalo, eĉ tre dolore. Se estus permesate al mi, en tiu ĉi malluma horo mi elektus tiun lastan.

La kuracestro rigardis ŝin. Alta ŝi staris, kun la okuloj brilaj en ŝia blanka vizaĝo, kaj mano pugnigita, kiam ŝi turnis sin kaj elrigardis tra lia fenestro, kiu malfermiĝis al la oriento. Li suspiris kaj skuis sian kapon. Post paŭzo ŝi turnis sin al li denove.

— Ĉu neniu tasko farendas? Kiu komandas en tiu ĉi Urbo?

— Mi ne scias precize. Tiuj aferoj ne estas miaj zorgoj. Iu marŝalo komandas la rajdistojn de Rohano, kaj Mastro Hurino, oni diris al mi, komandas la gondoranojn. Sed Mastro Faramiro estas laŭrajte la Reganto de la Urbo.

— Kie mi povos trovi lin?

— En tiu ĉi domo, damo. Li estas grave vundita, sed nun li progresas al sano. Sed mi ne scias...

— Ĉu vi ne volas konduki min al li? Tiam vi scios.

Mastro Faramiro promenis sola en la ĝardeno de la Domoj de Kuracado, kaj la sunlumo varmigis lin, kaj li sentis, ke nova vivo trakuras liajn vejnojn; sed lia koro estis peza, kaj li elrigardis orienten trans la murojn. Kaj veninte, la kuracestro prononcis lian nomon, kaj li turnis sin kaj ekvidis Eovinan, la Damon de Rohano; kaj kompato emociis lin, ĉar li vidis, ke ŝi estas vundita, kaj lia klarvido perceptis, ke ŝi malĝojas kaj maltrankvilas.

— Sinjoro, — diris la kuracestro, — jen estas Damo Eovina el Rohano. Ŝi rajdis kun sia reĝo kaj estis grave vundita, kaj loĝas nun sub mia prizorgo. Sed ŝi ne estas kontenta, kaj ŝi volas alparoli la Reganton de la Urbo.

— Ne miskomprenu min, sinjoro, — diris Eovina. — Malĝojigas min ne manko de prizorgo. Neniuj domoj povus esti pli belaj por tiuj, kiuj deziras kuraciĝon. Sed mi ne kapablas kuŝi bradipe, senokupe, enkaĝigite. Mi atendis morton en batalo. Sed mi ne mortis, kaj la batalo daŭras.

Pro gesto de Faramiro la kuracestro riverencis kaj foriris.

— Kion vi deziras, ke mi faru, damo? — demandis Faramiro. — Ankaŭ mi estas enkarcerigito de la kuracistoj. — Li rigardis ŝin, kaj ĉar li estis homo, kiun kompato profunde emociis, al li ŝajnis, ke ŝia belo kaj ŝia malĝojo trapikos lian koron. Kaj ŝi rigardis lin kaj vidis la serenan teneron en liaj okuloj, kaj tamen ŝi sciis, ĉar ŝi estis edukita inter militemaj viroj, ke jen estis iu, kiun neniu rohana rajdanto povus superi en batalo.

— Kion vi deziras? — li diris denove. — Mi faros tion, kion mi kapablas.

— Mi volas, ke vi ordonu al tiu kuracestro, ke li permesu al mi foriri, — ŝi diris; sed kvankam ŝiaj vortoj estis daŭre fieraj, ŝia koro hezitis, kaj por la unua fojo ŝi dubis pri si mem. Ŝi konjektis, ke tiu altulo, samtempe severa kaj milda, eble taksos ŝin nur kaprica, kiel infanon al kiu mankas la mensa firmeco necesa por finplenumi taskon seninteresan.

— Mi mem estas sub lia prizorgo, — respondis Faramiro. — Mi ankaŭ ankoraŭ ne akceptis mian regantecon en la Urbo. Sed eĉ se mi tion farus, mi plu aŭskultus liajn konsilojn kaj ne kontraŭdirus lian volon pri liaj metiaj aferoj, krom pro iu forta bezono.

— Sed kuraciĝon mi ne deziras, — ŝi diris. — Mi deziras rajdi al la milito kiel mia frato Eomero, aŭ prefere kiel Reĝo Teodeno, ĉar li mortis kaj havas samtempe honoron kaj pacon.

— Estas tro malfrue, damo, por sekvi la Komandantojn, eĉ se vi disponus sufiĉan forton. Sed morto en batalo eble venos iam al ni ĉiuj, vole aŭ nevole. Vi estos pli bone preparita por fronti ĝin laŭ via maniero, se dum restas ankoraŭ tempo, vi faros laŭ la ordono de la kuracisto. Vi kaj mi, ni devas toleri pacience la horojn de atendado.

Ŝi ne respondis, sed kiam li rigardis ŝin, al li ŝajnis, ke io en ŝi moliĝis, kvazaŭ severa frosto cedus pro unua febla aŭguro de la printempo. Larmo aperis en ŝia okulo kaj ruliĝis laŭ ŝia vango, kvazaŭ brileta pluvero. Ŝia fiera kapo iomete kliniĝis. Poste mallaŭte, kvazaŭ ŝi pli parolus al si ol al li, ŝi diris:

— Sed la kuracistoj volas, ke mi kuŝu en la lito ankoraŭ sep tagojn. Kaj mia fenestro ne frontas orienten.

Nun ŝia voĉo estis tiu de fraŭlino juna kaj malĝoja. Faramiro ridetis, kvankam lian koron plenigis kompato.

— Ĉu via fenestro ne frontas orienten? — li diris. — Tion oni povas korekti. Tiurilate mi ordonos al la kuracestro. Se vi restos en tiu ĉi domo sub nia prizorgo, sinjorino, kaj ripozos, tiam vi promenos en tiu ĉi ĝardeno en la sunlumo, laŭ via volo; kaj vi rigardos orienten, kien iris ĉiuj niaj esperoj. Kaj ĉi tie vi trovos min promenanta kaj atendanta, kaj ankaŭ rigardanta orienten. Faciligus miajn zorgojn, se vi parolus al mi, aŭ promenus kun mi de tempo al tempo.

Tiam ŝi levis sian kapon kaj rigardis denove en liajn okulojn; kaj ŝia pala vizaĝo koloriĝis.

— Kiel mi faciligos viajn zorgojn, sinjoro? — ŝi demandis. — Kaj mi ne deziras la parolon de vivaj homoj.

— Ĉu vi volas akcepti mian malkaŝan respondon?

— Mi volas.

— Do, Eovina de Rohano. Mi diras al vi, ke vi estas bela. En la valoj de niaj montetoj estas floroj belaj kaj helaj, kaj fraŭlinoj eĉ pli belaj; sed ĝis nun mi vidis en Gondoro nek floron nek fraŭlinon tiom belan kaj tiom malĝojan. Eble nur kelkaj tagoj restas antaŭ ol mallumo trafos nian mondon, kaj kiam ĝi venos, mi esperas fronti ĝin senŝancele; sed faciligus mian koron, se dum la suno ankoraŭ brilas, mi povus plu vidi vin. Ĉar vi kaj mi ambaŭ pasis sub la flugilojn de la Ombro, kaj la sama mano nin retiris.

— Ve, ne min, moŝto! — ŝi diris. — Ombro ankoraŭ kovras min. Ne atendu de mi kuracon! Mi estas ŝildoportantino kaj mia mano estas malmilda. Sed mi dankas vin almenaŭ pro tio, ke mi ne devos resti en mia ĉambro. Mi promenos libere dank’ al la bonkoreco de la Reganto de la Urbo. — Kaj ŝi genufleksis antaŭ li kaj reiris en la domon. Sed Faramiro dum longa tempo promenis sola en la ĝardeno, kaj lia rigardo jam turniĝis prefere al la domo ol al la orientaj muroj.

Reveninte al sia ĉambro, li alvokis la kuracestron kaj aŭdis ĉion pri la Damo de Rohano, kion tiu povis rakonti.

1 ... 295 296 297 298 299 300 301 302 303 ... 322
Перейти на страницу:
0
Сюжет
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Атмосфера
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Главный герой
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Общее впечатление
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
Итоговая оценка: 0.0 из 10 (голосов: 0 / История оценок)