Бесплатная библиотека
Читайте книгу на сайте или телефоне
READ-E-BOOK » Фэнтези » La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]
La Mastro de l' Ringoj [Esperanto] - Читать Любимую Русскую Полную Книгу 👉 Read-E-Book.com

La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]

Электронная книга - «La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]». Краткое содержание книги:

La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]
1 ... 286 287 288 289 290 291 292 293 294 ... 322
Перейти на страницу:

— Tion mi timis, Sam, — diris Frodo. — Mi fidis nian bonŝancon, kaj ĝi perfidis nin. Ni estas enŝlositaj. — Li rigardis agitite supren al la brovumanta muro, kie la vojkonstruintoj en pratempo krutigis la rokaĵon je multaj klaftoj super iliaj kapoj. Li kuris al la alia flanko kaj transrigardis la randon en malhelan mornoputon.

— Ni estas finfine enŝlositaj! — li diris kaj sinkis teren sub la rokmuro kaj klinis sian kapon.

— Ŝajnas tiel, — diris Sam. — Nu, eblas nur atendi la okazaĵon. — Kaj tion dirinte li sidiĝis apud Frodo sub la ombro de la klifo.

Ne necesis longe atendi. La orkoj vojaĝis hastpaŝe. Tiuj en la avangardo portis torĉojn. Ili venis antaŭen, ruĝaj flamoj en la mallumo, rapide plifortiĝantaj. Nun ankaŭ Sam klinis la kapon, esperante, ke tiel kaŝiĝos lia vizaĝo, kiam la torĉoj atingos ilin; kaj li metis iliajn ŝildojn antaŭ la genuojn por kaŝi iliajn piedojn.

“Se nur ili urĝos kaj lasos duopon da lacaj soldatoj en paco kaj pluiros”, — li pensis.

Kaj ŝajnis, ke ili tion faros. La avangardaj orkoj venis saltpaŝe, anhelante, klinante siajn kapojn. Ili estis hordo de la specoj malgrandaj malvolonte pelataj al la milito de sia Malhela Mastro; interesis ilin nur kompletigo de la marŝado kaj evito de vipo. Apud ili, kurante tien-reen laŭ la linio, iris du el la grandaj sovaĝaj urukoj, klakigante vipojn kaj kriante. Spaliro post spaliro pasis, kaj la riveliga torĉlumo estis jam iom antaŭe. Sam retenis sian spiron. Jam pli ol duono de la trupo preterpasis. Tiam subite unu el la sklavpelantoj rimarkis la du figurojn apud la vojo. Li frapetis per vipo al ili kaj kriis:

— Ha vi! Stariĝu!

Ili ne respondis, kaj per krio li haltigis la trupon.

— Ek al, limakoj! Ne estas tempo por sidado. — Li faris unu paŝon al ili, kaj eĉ en la malhelo li rekonis la insignojn sur iliaj ŝildoj. — Dizertantoj, ĉu? — li mordminacis. — Aŭ pripensas tion? Via tuta popolo devis esti en Uduno jam antaŭhieraŭ vespere. Tion vi scias. Stariĝu kaj enviciĝu, aŭ mi notos viajn numerojn kaj raportos pri vi.

Ili barakte stariĝis, kaj ankoraŭ kliniĝante, lamante kiel piede lacaj soldatoj, ili treniĝis direkte al la spalirofino.

— Ne, ne lastvice! — la sklavpelanto kriis. — Antaŭen je tri vicoj. Kaj restu tie, aŭ vi spertos, kiam mi revenos laŭ la linio! — Li igis sian longan vipvoston klaki super iliaj kapoj; poste per alia klako kaj krio li reirigis la trupon je rapida troto.

Estis sufiĉe malfacile por kompatinda Sam, kiu estis laca; sed por Frodo tio estis turmento, kaj baldaŭ koŝmaro. Li kunpremis siajn dentojn kaj klopodis malebligi pensadon en sia menso, kaj li baraktis antaŭen. La fetoro de la ŝvitantaj orkoj ĉirkaŭ li estis sufoka, kaj li komencis anheli soifege. Daŭre ili pluiris, kaj li direktis sian tutan volpovon al spirado kaj movo de la kruroj; kaj tamen al kiu fia celo li penegas kaj suferas, li ne riskis pripensi. Elviciĝo nevidata ne espereblis. De tempo al tempo la orka pelanto revenis kaj mokis ilin.

— Jen do! — li ridis, frapetante iliajn krurojn. — Kie vipo estas, volo estas, limakoj miaj. Ne falu! Mi havigus al vi belan freŝigilon nun, sed vi ricevos tiom da vipado kiom toleros viaj haŭtoj, kiam vi alvenos malfrue al via bivako. Bonefikos al vi. Ĉu vi ne scias, ke ni jam militas?

Ili jam iris kelkajn mejlojn, kaj la vojo finfine direktiĝis suben laŭ longa deklivo al la ebenaĵo, kiam la forto de Frodo komencis elĉerpiĝi kaj lia volpovo ŝanceliĝis. Li skuiĝis kaj stumblis. Sam streĉe provis helpi kaj subteni lin, kvankam li sentis, ke li mem apenaŭ plu eltenos. Li sciis, ke la fino venos preskaŭ tuj: lia mastro svenos aŭ falos, kaj ĉio estos malkovrita, kaj iliaj teruraj penoj estos vanaj. “Mi ĉiuokaze finos pri tiu sklavpela ulaĉo”, — li pensis.

Tiam ĝuste, kiam li elmetis sian manon al la tenilo de sia glavo, venis neatendita faciligo. Nun ili estis sur la ebenaĵo proksimiĝante al la enirejo de Uduno. Iom antaŭ ĝi, antaŭ la pordo ĉe la pontekstremo, la vojo el la okcidento aliĝis al aliaj venantaj el la sudo kaj el Baraduro. Laŭ ĉiuj vojoj soldatoj moviĝis; ĉar la komandantoj de l’ okcidento marŝis antaŭen, kaj la Malhela Mastro ekspedis norden siajn trupojn, Do hazarde pluraj trupoj venis samtempe al la vojrenkontiĝo, en la mallumo ekster la lumo de la gardfajroj sur la muro. Tuj okazis multe da interpuŝiĝo kaj sakrado, dum ĉiu trupo klopodis veni la unua al la pordo kaj la fino de sia marŝado. Kvankam pelantoj kriis kaj vipadis, interbatiĝoj ekestis, kaj kelkaj glavoj estis elingigitaj. Trupo de pezarmitaj urukoj el Baraduro impetis en la Dartangan trupon kaj kaŭzis konfuzon.

Kvankam li estis sensobtuzigita pro doloro kaj laceco, Sam vigliĝis, trafis rapide la eblecon, kaj ĵetis sin teren, subentrenante samtempe Frodon. Orkoj stumblis sur ili, mordminace kaj sakre. Malrapide per la manoj kaj genuoj la hobitoj forrampis el la konfuziĝo, ĝis fine ili nerimarkite transfalis la foran randon de la vojo. Tiu havis altan trotuarrandon per kiu trupestroj povis sin gvidi en nigra nokto aŭ nebulo, kaj ĝi estis amasigita je kelkaj futoj super la nivelo de la aperta tereno.

Ili kuŝis senmove dum kelka tempo. Estis tro mallume por serĉi ŝirmejon, se entute tia estis trovebla; sed Sam opiniis, ke ili devus minimume pli malproksimiĝi de la ŝoseoj kaj de la torĉluma atingo.

— Venu, sinjoro Frodo! — li flustris. — Unu plua rampo kaj poste vi povos kuŝi senmove.

Per lasta senespera peno Frodo levis sin per la brakoj kaj baraktis pluen je eble dudek paŝoj. Tiam li falegis en malprofundan kavaĵon, kiu neatendite malfermiĝis antaŭ ili, kaj tie li kuŝis kvazaŭ mortinto.

3

La Monto de Sorto

Sam metis sian ĉifitan orkan mantelon sub la kapon de sia mastro kaj kovris sin kaj lin per la griza robo de Lorieno; kaj kiam li faris tion, liaj pensoj direktiĝis al tiu bela lando kaj al la elfoj, kaj li esperis, ke la tolo, kiun ili teksis, eble havos iom da kapablo teni ilin kaŝitaj preterespere en tiu sovaĝejo de timo. Li aŭdis la interbatiĝon kaj kriojn formorti, kiam la trupoj trapasis al Isenbuŝo. Ŝajnis, ke dum la konfuzo kaj la intermiksiĝo de multaj trupoj diversspecaj ilia foresto ne rimarkiĝis, ĉiuokaze ne ĝis tiam.

Sam sorbetis gluton da akvo, sed insistis, ke Frodo trinku, kaj kiam lia mastro refortiĝis iomete, li donis al li tutan oblaton da valorega vojpano kaj devigis lin manĝi ĝin. Poste, tro elĉerpitaj por sperti eĉ iom da timo, ili etendis sin kuŝe. Ili dormis iom en maltrankvilaj periodetoj; ĉar ilia ŝvito frostiĝis sur ili, kaj la malmolaj ŝtonoj mordis ilin, kaj ili frostotremetis. El la nordo tra la Nigra Pordego kaj Cirito Gorgor fluis flustre laŭ la tero maldensa malvarma aero.

Matene venis denove lumo griza, ĉar en la altaj regionoj ankoraŭ blovis la okcidenta vento, sed sube sur la ŝtonoj malantaŭ la bariloj de la Nigra Lando la aero ŝajnis preskaŭ mortinta, malvarmega tamen sufoka. Sam supren rigardis el la kavo. La tero ĉie ĉirkaŭe estis morna, plata kaj grizbruna. Sur la proksimaj vojoj nenio nun moviĝis; sed Sam timis pri la vaĉaj okuloj sur la muro de Isenbuŝo, je ne pli ol mejlokono norde. Sud-oriente, malproksima kiel malhela elstara ombro, baŭmis la Monto. Fumoj verŝiĝis el ĝi, kaj dum tiuj kiuj leviĝis en la supran aeron forflosis orienten, grandaj ruliĝantaj nuboj descendis sur ĝiaj flankoj kaj disvastiĝis tra la lando. Kelkajn mejlojn nord-oriente la subaj montetoj de la Cindraj Montoj staris kiel sombraj grizaj fantomoj, malantaŭ kiuj leviĝis la nebulecaj nordaj altaĵoj kvazaŭ linio da fora nubo apenaŭ pli malhela ol la malaltiĝanta ĉielo.

1 ... 286 287 288 289 290 291 292 293 294 ... 322
Перейти на страницу:
0
Сюжет
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Атмосфера
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Главный герой
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Общее впечатление
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
Итоговая оценка: 0.0 из 10 (голосов: 0 / История оценок)