Бесплатная библиотека
Читайте книгу на сайте или телефоне
READ-E-BOOK » Фэнтези » La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]
La Mastro de l' Ringoj [Esperanto] - Читать Любимую Русскую Полную Книгу 👉 Read-E-Book.com

La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]

Электронная книга - «La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]». Краткое содержание книги:

La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]
1 ... 285 286 287 288 289 290 291 292 293 ... 322
Перейти на страницу:

Sam ĝemspiris.

— Ĝuste tion mi timis, — li diris. — Nu, se nenion diri pri akvo, ni devos malpli manĝi, sinjoro Frodo, aŭ alternative marŝi pli rapide, almenaŭ dum ni estos en tiu ĉi valo. Ankoraŭ unu mordo kaj finiĝos la tuta manĝaĵo krom la elfa vojpano.

— Mi klopodos iri iom pli rapide, Sam, — diris Frodo, profunde enspirinte. — Ek do! Ni rekomencu la marŝadon!

Ne tute mallumiĝis denove. Ili plandis plu, antaŭen en la nokton. La horoj pasis per laca stumbla progreso kun malmultaj mallongaj haltoj. Je la unua averto pri la griza lumo sub la rando de la ombra baldakeno ili sin kaŝis denove en malhela kavo sur superpendanta ŝtonego.

Malrapide plifortiĝis la lumo, ĝis ĝi estis pli klara ol ĝi estis ĝis tiam. Forta vento el la okcidento nun forpelis la fumojn de Mordoro el la supraj aeroj. Post nelonge la hobitoj povis vidi la formon de la tereno je kelkaj mejloj ĉirkaŭe. La kavo inter la montoj kaj Morgajo grade malpliiĝis dum ĝi supreniris, kaj la interna firsto estis jam ne pli ol breto sur la krutaj facoj de Efelo Duad; sed oriente ĝi descendis tiel apike, kiel antaŭe, suben en Gorgoroton. Antaŭe la akvofluejo finiĝis per rompitaj ŝtupoj da roko; ĉar alsaltis el la ĉefa montaro alta senherba elstaraĵo, nurece ŝoviĝanta orienten. Renkonte al ĝi etendiĝis el la griza kaj nebuleca norda montaro de Eredo Litui longa elstara brakaĵo; kaj inter la ekstremoj estis mallarĝa breĉo: Karaĥo Angren, la Isenbuŝo, post kiu kuŝis la profunda valo Uduno. En tiu valo malantaŭ Moranono estis tuneloj kaj profundaj armilejoj, kiujn la servistoj de Mordoro faris por defendo de la Nigra Pordego de sia lando. Kaj tie nun ilia mastro amasigis haste grandajn armeojn por renkonti la sturmadon de la komandantoj de la okcidento. Sur la elpuŝitaj terlangoj estis konstruitaj fortikaĵoj kaj turoj, kaj flamis gardfajroj; kaj tra la tuta breĉo estis starigita grunda muro, kaj fosita estis profunda fosaĵo, kiu estis transirebla nur pere de sola ponto.

Kelkajn mejlojn norde, altsupre en la angulo, kie la okcidenta terlango branĉiĝis for de la ĉefa montaro, staris la malnova kastelo Dartango, nun unu el la multaj orkaj fortikaĵoj, kiuj amasiĝis ĉirkaŭ la valo de Uduno. Vojo, jam videbla en la plifortiĝanta lumo, serpentumis suben de ĝi, ĝis nur unu-du mejloj de kie kuŝis la hobitoj ĝi turniĝis orienten kaj laŭiris breton tranĉitan flanke de la terlango, kaj tiel suben al la ebenaĵo, kaj pluen al Isenbuŝo.

Al la elrigardantaj hobitoj ŝajnis, ke ilia tuta vojaĝo norden estis senfrukta. La ebenaĵo dekstre estis malklara kaj fumeca, kaj tie ili povis vidi nek bivakojn nek moviĝantajn soldatojn; sed tiu tuta regiono estis observata de la fortikaĵoj de Karaĥo Angren.

— Ni alvenis sakvojon, Sam, — diris Frodo. — Se ni pluiros, ni nur atingos tiun orkan turon, sed la sola irota vojo estas tiu, kiu descendas de ĝi, krom se ni retroiros. Ni povas nek grimpi okcidenten, nek descendi orienten.

— Do necesas laŭiri la vojon, sinjoro Frodo, — diris Sam. — Ni devas sekvi ĝin kaj fidi nian bonŝancon, se bonŝanco ekzistas en Mordoro. Cedi nin utilas same kiel ĉirkaŭvagadi plu, aŭ provi retroiri. Nia nutraĵo ne sufiĉus. Ni devas alkuradi!

— Bone, Sam, — diris Frodo. — Konduku min! Tiel longe kiel restas al vi espero. Foriĝis la mia. Sed kuri mi ne kapablas, Sam. Mi simple plandados malantaŭ vi.

— Antaŭ komenci pluan plandadon, vi bezonas dormon kaj manĝaĵon, sinjoro Frodo. Venu preni da ili tiom, kiom vi povas akiri!

Li donis al Frodo akvon kaj aldonan oblaton da vojpano, kaj el sia mantelo li faris kusenon por la kapo de sia mastro. Frodo estis tro laca por debati la aferon, kaj Sam ne sciigis al li, ke li glutis la lastan guton de ilia akvo kaj manĝis la panporcion de Sam kune kun la propra. Kiam Frodo jam dormis, Sam kliniĝis al li kaj aŭskultis lian spiradon kaj observis lian vizaĝon. Tiu estis faltita kaj malgrasa, kaj tamen dumdorme ĝi aspektis kontenta kaj sentima.

— Nu, jen komenciĝas, mastro! — Sam murmuris al si. — Mi devos por kelka tempo lasi vin kaj fidi la bonŝancon. Akvon ni devos havi, aŭ ni ne sukcesos pluiri.

Sam ŝteliris eksteren, kaj rapidante de ŝtono al ŝtono laŭ singardemo pli ol hobita, li subiris al la akvofluejo, kaj poste laŭiris ĝin kelkan tempon, dum ĝi supreniris norden, ĝis li venis al rokaj ŝtupoj, kie antaŭlonge sendube ĝia fonto suben impetis kiel akvofaleto. Ĉio nun ŝajnis seka kaj silenta; sed rifuzante malesperi Sam kliniĝis kaj aŭskultis, kaj ĝojigate ekaŭdis sonon de fluetado. Grimpinte kelkajn ŝtupojn supren li trovis etan rojon da malhela akvo, kiu eliris el la montoflanko kaj plenigis malgrandan flakon, el kiu ĝi denove verŝiĝis kaj poste malaperis sub la malfekundajn ŝtonojn.

Sam gustumis la akvon, kaj ĝi ŝajnis sufiĉe bona. Poste li profunde trinkis, replenigis la botelon, kaj turniĝis por reiri. Tiumomente li ekvidis nigran figuron aŭ ombron moviĝanta inter la rokoj fore apud la kaŝejo de Frodo. Englutinte krion, li desaltis de la fonto kaj kuris, saltante de ŝtono al ŝtono. Tiu estis singardema kreaĵo, malfacile videbla, sed Sam malmulte dubis pri ĝi: li sopiris mankapti ĝian kolon. Sed tiu aŭdis lian proksimiĝon kaj kviete forglitis. Al Sam ŝajnis, ke li laste ekvidas tiun retrogvatanta trans la rando de la orienta krutegaĵo, antaŭ ol ĝi subenŝovis la kapon kaj malaperis.

— Nu, la bonŝanco ne perfidis min, — murmuris Sam, — sed tio estis kriza momento! Ĉu ne sufiĉas havi orkojn pomile sen ke tiu fetora fiulo venu nazumante? Mi volus, ke li estu pafita!

Li sidiĝis apud Frodo kaj ne vekis lin; sed li ne riskis mem endormiĝi. Finfine, kiam li sentis fermiĝi la okulojn kaj sciis, ke lia klopodo resti maldorma ne daŭros plu longe, li vekis Frodon milde.

— Tiu Golumo denove proksimas, mi timas, sinjoro Frodo, — li diris. — Ĉiuokaze, se estis ne li, li ekzistas duope. Mi foriris por trovi iom da akvo kaj rimarkis lin ĉirkaŭnazumanta ĝuste kiam mi ekrevenis. Mi opinias, ke ne estas sendanĝere por ni dormi samtempe, kaj pardonpete, sed mi ne povos multe pli longe teni apertaj la palpebrojn.

— Estu benata, Sam! — diris Frodo. — Kuŝiĝu kaj akceptu vian vicon! Sed mi prefere havus Golumon ol orkojn. Li ĉiuokaze ne perfidos nin al ili — kondiĉe ke li ne estu mem kaptita.

— Sed li eble faros iom da rabado kaj murdo proprainiciate, — graŭlis Sam. — Tenu la okulojn malfermitaj, sinjoro Frodo! Jen botelo plena da akvo. Trinku profunde. Ni povos replenigi ĝin, kiam ni pluiros. — Dirinte tion Sam plonĝis en dormadon.

La lumo denove ekvelkis, kiam li vekiĝis. Frodo sidis apogite al la malantaŭa roko, sed li endormiĝis. La botelo estis malplena. Estis neniu indiko pri Golumo.

La Mordora mallumo revenis, kaj la gardofajroj sur la altaĵoj brulis akre kaj ruĝe, kiam la hobitoj ekiris denove al la plej danĝera stadio de sia vojaĝo. Ili iris unue al la fonteto, kaj poste grimpis singarde supren al la vojo ĉe tiu loko, kie ĝi turniĝis orienten al Isenbuŝo dudek mejlojn for. Ĝi ne estis vojo larĝa, kaj ĝi havis nek muron, nek parapeton ĉe la rando, kaj dum ĝi progresis, la apika krutaĵo ĉe ĝia rando pli kaj pli profundiĝis. La hobitoj povis aŭdi neniujn moviĝojn, kaj aŭskultinte dum iom da tempo, ili ekiris ordmarŝe orienten.

Post ĉirkaŭ dek du mejloj ili haltis. Iomete pli frue la vojo kurbiĝis certagrade norden, kaj tiu etendiĝo kiun ili trapasis, jam estis barita al la vido. Tio pruviĝis katastrofa. Ili ripozis kelkajn minutojn kaj poste pluiris; sed post nur kelkaj paŝoj ili subite en la nokta trankvilo aŭdis la sonon, kiun la tutan tempon ili sekrete antaŭtimis: la bruon de piedoj marŝantaj. Tio estis ankoraŭ iom malantaŭ ili, sed retrorigardante ili vidis la ekbrilon de torĉoj venantaj ĉirkaŭ la kurbiĝon malpli ol unu mejlon for, kaj tiuj moviĝis rapide: tro rapide, por ke Frodo eskapu fuĝante laŭ la vojo antaŭe.

1 ... 285 286 287 288 289 290 291 292 293 ... 322
Перейти на страницу:
0
Сюжет
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Атмосфера
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Главный герой
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Общее впечатление
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
Итоговая оценка: 0.0 из 10 (голосов: 0 / История оценок)