Бесплатная библиотека
Читайте книгу на сайте или телефоне
READ-E-BOOK » Фэнтези » La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]
La Mastro de l' Ringoj [Esperanto] - Читать Любимую Русскую Полную Книгу 👉 Read-E-Book.com

La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]

Электронная книга - «La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]». Краткое содержание книги:

La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]
1 ... 284 285 286 287 288 289 290 291 292 ... 322
Перейти на страницу:

— Verŝajne ni tion vidos, se ni entute atingos tiel malproksimen, — diris Frodo kaj forturnis sin.

Ili baldaŭ konstatis, ke estis neeble trovi vojon laŭ la kresto de Morgajo, aŭ ie ajn ĉe ĝiaj pli malaltaj niveloj, ĉar ili estis senpadaj kaj trastrekitaj je profundaj ravinetoj. Fine ili estis devigitaj retroiri tra la ravino, kiun ili jam grimpis, kaj serĉi vojon laŭlonge de la valo. Malfacilis la irado, ĉar ili ne riskis transiri al la pado ĉe la okcidenta flanko. Post mejlo aŭ eble pli ili vidis, kaŭrantan en kavo funde de la klifo, la orkan fortikaĵon, kies proksimecon ili supozis: muron kaj grapolon da ŝtonaj kabanoj starigitaj ĉirkaŭ la malhela aperturo de kaverno. Neniu moviĝo videblis, sed la hobitoj ŝtele pasis ĝin singarde, laŭeble restante en la dornarbustoj, kiuj kreskis dense tiuloke je ambaŭ flankoj de la malnova akvofluejo.

Post du aŭ tri mejloj la orka fortikaĵo iĝis nevidebla malantaŭ ili; sed apenaŭ ili komencis spiri denove pli libere, ili aŭdis raŭkajn kaj laŭtajn orkajn voĉojn. Ili rapide nevidebligis sin malantaŭ bruna kaj naneca arbusto. La voĉoj proksimiĝis. Baldaŭ vidiĝis du orkoj. Unu estis vestita per ĉifita brunaĵo kaj estis armita per pafarko el korno; li estis eta, nigrahaŭta, kun larĝaj snufaj naztruoj: evidente iaspeca spuristo. La alia estis granda batal-orko, kiel tiuj en la trupo de Ŝagrato, portanta la insignon de l’ Okulo. Ankaŭ li havis pafarkon surdorse kaj portis mallongan larĝklingan lancon. Kiel kutime ili kverelis, kaj estante malsamspecaj ili uzis la Komunan Lingvon laŭ sia maniero.

Apenaŭ dudek paŝojn de kie sin kaŝis la hobitoj, la eta orko haltis.

— Ne! — li murmuregis. — Mi iros hejmen. — Li fingromontris trans la valon al la orka fortikaĵo. — Ne valoras trivi mian nazon plu kontraŭ ŝtonoj. Nenia postsigno restas, mi diras. Mi perdis la spurodoron pro tio, ke mi cedis al vi. Ĝi supreniris sur la montaron, ne tra la valo, mi insistas.

— Ne multe utilas vi snufistetoj, ĉu? — diris la granda orko. — Laŭ mi, okuloj pli utilas ol viaj mukaj nazoj.

— Do kion vi vidis per ili? — murmuregis la alia. — Aĉ! Vi eĉ ne scias, kion vi serĉas.

— Kiu kulpas pri tio? — diris la soldato. — Ne mi. Tio devenas de la ĉefoj. Komence ili diras, ke temas pri granda elfo en hela armaĵo, poste ĝi estas speco de eta nanhomo, poste devas esti hordo da uruk-hajaj ribelintoj; aŭ eble temas pri ĉiuj kune.

— Pa! — diris la spuristo. — Ili perdis la prudenton, jen la klarigo. Kaj iuj el la estroj perdos ankaŭ la haŭtojn, mi konjektas, se veras tio, kion mi aŭdas: la turego atakita kaj tiel plu, kaj centoj el viaj knaboj mortigitaj, kaj kaptito eskapinta. Se tiel kondutas vi, batalantoj, ne mirindas, ke malbonas la novaĵoj pri la bataloj.

— Kiu diras, ke ekzistas malbonaj novaĵoj? — kriis la soldato.

— Pa! Kiu diras, ke ne?

— Tio estas sakrinda ribela parolo, kaj mi trapikos vin, se vi ne fermos la faŭkon, ĉu komprenite?

— Bone, bone! — diris la spuristo. — Mi nenion plu diros kaj daŭre pensados. Sed kial enmiksiĝas la nigra kaŝirulo? Tiu glutegulo kun la manoj oscilantaj?

— Mi ne scias. Nenial, eble. Sed li celas nenion bonan, ĉirkaŭnazumante, mi vetas. Li estu malbenita! Tuj post kiam li evitis nin kaj forkuris, venis informo, ke li estas necesa vivanta, urĝe necesa.

— Nu, mi esperas, ke oni kaptos lin kaj suferigos lin, — graŭlis la spuristo. — Li fuŝis la spurodoron tie malantaŭe, ŝtelinte tiun forĵetitan maŝkirason, kiun li trovis, kaj ĉirkaŭpadelante tra la tuta loko antaŭ ol mi povis atingi la lokon.

— Ĝi ĉiuokaze savis lian vivon, — diris la soldato. — Vidu, antaŭ ol mi sciis, ke li estas serĉato, mi pafis lin nete-netege, je kvindek paŝoj ĝuste en la dorson, sed li plu kuris.

— Pa! Vi maltrafis lin. Komence vi pafas sencele, poste vi kuras tro malrapide, kaj fine vi alvokas la kompatindajn spuristojn. Al mi jam sufiĉas pri vi. — La spuristo forpaŝegis.

— Revenu, — kriis la soldato, — aŭ mi raportos pri vi!

— Al kiu? Ne al via ŝatata Ŝagrato. Li ne plu estos trupestro.

— Mi donos viajn nomon kaj numeron al la nazguloj, — diris la soldato sible mallaŭtigante sian voĉon. — Unu el ili komandas nun ĉe la turego.

La alia haltis, kaj lia voĉo estis plenplena de timo kaj kolerego.

— Vi malbeninda denuncema etŝtelisto! — li kriegis. — Vi ne kapablas je via tasko, kaj vi eĉ ne povas lojali al la propra popolo. Iru al viaj fiaj kriĉistoj, kaj ili glaciigu al vi la karnon! Se la malamikoj ne trovis ilin anticipe. Oni mortigis Numeron Unu, mi aŭdis, kaj mi esperas, ke tio estas vera’.

La granda orko, lanc-en-mane, saltis post lin. Sed la spuristo, saltinte post ŝtonegon, pafis sagon en lian okulon, dum li alkuris, kaj li falis bruege. La alia forkuris tra la valo kaj nialaperis.

Kelkan tempon la hobitoj sidis silente. Finfine Sam ekmoviĝis.

— Nu, mi nomas tion nete netega, — li diris, — se tiu ĉi afabla amikiĝemo disvastiĝus tra Mordoro, duono de niaj problemoj estus solvita.

— Kviete, Sam, — Frodo flustris. — Eble aliaj proksimas. Ni evidente tre bonŝance eskapis, kaj la persekuto pli arde spuris nin, ol ni supozis. Sed tia ja estas la spirito de Mordoro, Sam; kaj ĝi disvastiĝis al ĉiuj ties popoloj. Orkoj ĉiam kondutis tiel, aŭ tion diras la rakontoj, kiam ili estas solaj. Sed ne eblas ĉerpi multe da espero el tio. Ili malamas nin multe pli, komplete kaj la tutan tempon. Se tiuj du vidus nin, ili ĉesigus sian kverelon, ĝis ni estus mortaj.

Sekvis plia longa silento. Sam denove rompis ĝin, sed ĉi-foje flustre:

— Ĉu vi aŭdis, kion ili diris pri tiu glutegulo, sinjoro Frodo? Mi ja diris al vi, ke Golumo ankoraŭ ne mortis, ĉu ne?

— Jes, mi memoras. Kaj mi scivolis, kiel vi sciis tion. Nu, sufiĉe! Mi opinias, ke ni prefere ne formoviĝu de ĉi tie, ĝis iĝos tute mallume. Diru al mi, kiel vi scias, kaj ĉion, kio okazis. Se tion vi kapablas kviete.

— Mi provos, — diris Sam, — sed kiam mi pensas pri tiu fetorulo, mi tiom varmiĝas, ke mi volas kriegi.

Tie la hobitoj sidis sub ŝirmo de la dornarbusto, dum la morna lumo de Mordoro velkis malrapide al profunda kaj senstela nokto; kaj Sam diris en la orelon de Frodo ĉion, por kio li povis trovi vortojn pri la perfidema atako de Golumo, la hororo de Ŝeloba, kaj liaj propraj aventuroj kun la orkoj. Kiam li finis, Frodo diris nenion, sed kaptis la manon de Sam kaj premis ĝin. Finfine li ekmoviĝis.

— Nu, supozeble ni devas ekpluiri, — li diris. — Mi scivolas, kiom longe daŭros antaŭ ol ni efektive estos kaptitaj, kaj la tuta penado kaj la ŝtelirado estos finitaj, kaj vane. — Li stariĝis. — Estas mallume, kaj ni ne povas utiligi la vitron de la Damo. Gardu ĝin sekure por mi, Sam. Nun mi ne povas reteni ĝin krom en mia mano, kaj mi bezonos ambaŭ manojn en la blinda nokto. Sed Pikilon mi donas al vi. Mi havas orkan klingon, sed mi ne opinias, ke mia rolo iam denove postulos bati glave.

Estis malfacile kaj danĝere moviĝi nokte en la senpada regiono; sed malrapide kaj tre stumble la du hobitoj penis norden horon post horo laŭ la orienta rando de l’ ŝtonoza valo. Kiam griza lumo revenis rampe super la okcidentaj altaĵoj, longe post kiam la tago komenciĝis en la transaj landoj, ili kaŝiĝis denove kaj dormis iom laŭvice. Dum siaj maldormaj horoj Sam okupiĝis pensante pri nutraĵoj. Finfine, kiam Frodo vekis sin kaj parolis pri manĝado kaj preparado por ankoraŭ unu plia penado, li starigis la demandon, kiu plej perturbis lin.

— Pardonpete, sinjoro Frodo, — li diris, — sed ĉu vi entute scias, kia distanco estas ankoraŭ trairota?

— Ne, tute ne klare, Sam. En Rivendelo antaŭ ol mi ekvojaĝis, oni montris al mi mapon de Mordoro, kiu estis farita antaŭ ol la Malamiko revenis ĉi tien; sed nur malprecize mi memoras ĝin. Plej klare mi memoras, ke en la nordo estis loko, kie la okcidenta montaro kaj la norda montaro etendas membrojn, kiuj preskaŭ renkontiĝas. Tio certe estas dudek leŭgojn minimume de la ponto retro apud la turego. Tio eble estus bona loko transiri. Sed kompreneble, se ni alvenus tien, ni troviĝos pli distance ol antaŭe de la Monto, sesdek mejlojn de ĝi, mi opinias. Mi konjektas, ke ni jam iris ĉirkaŭ dek du mejlojn norden de la ponto. Eĉ se ĉio iros glate, mi apenaŭ atingos la Monton post unu semajno. Mi timas, Sam, ke la ŝarĝo fariĝos ege peza, kaj mi iros des pli malrapide ju pli ni proksimiĝos.

1 ... 284 285 286 287 288 289 290 291 292 ... 322
Перейти на страницу:
0
Сюжет
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Атмосфера
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Главный герой
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Общее впечатление
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
Итоговая оценка: 0.0 из 10 (голосов: 0 / История оценок)