Бесплатная библиотека
Читайте книгу на сайте или телефоне
READ-E-BOOK » Фэнтези » La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]
La Mastro de l' Ringoj [Esperanto] - Читать Любимую Русскую Полную Книгу 👉 Read-E-Book.com

La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]

Электронная книга - «La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]». Краткое содержание книги:

La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]
1 ... 274 275 276 277 278 279 280 281 282 ... 322
Перейти на страницу:

Rigardante la okulojn de la mesaĝisto ili komprenis lian penson. Li estos tiu komandanto, kaj kunigos ĉion restantan el la Okcidento sub sian regadon: li estos ilia tirano kaj ili liaj sklavoj.

Sed Gandalfo diris:

— Tio estas postuli multon kontraŭ livero de unu servisto: ke via mastro ricevu interŝanĝe ion, pro kio li devos aliokaze militi multfoje! Aŭ ĉu la batalkampo de Gondoro detruis liajn militesperojn, tiel ke li turnas sin al marĉando? Kaj se efektive ni taksus tiel alte la kaptiton, kian certecon ni havos, ke Saŭrono, la Fia Mastro de Perfidemo, plenumos sian flankon? Kie estas tiu kaptito? Oni elkonduku lin kaj transdonu lin al ni, kaj tiam ni pripensos tiujn postulojn.

Al la atentema Gandalfo ŝajnis, kiel al skermanto kontraŭ mortigema oponulo, ke dum spirlongo la mesaĝisto estas konsternita, tamen li rapide denove ridis:

— Ne ĵetu vortojn insolentajn al la Buŝo de Saŭrono! — li kriis. — Certecon vi deziras! Saŭrono tion ne donas. Se vi petegos lian indulgon, unue vi devos obei lin. Tiuj estas liaj kondiĉoj. Akceptu aŭ malakceptu!

— Tiujn ni akceptos! — diris Gandalfo subite. Li forĵetis sian mantelon kaj blanka lumo elradiis kvazaŭ glavo en tiu malhela loko. Antaŭ lia levita mano la mesaĝisto retropaŝis kaj Gandalfo proksimiĝinte kaptis kaj forprenis de li la signojn: kiraso, mantelo kaj glavo. — Tiujn ni prenos memore pri nia amiko. Sed koncerne viajn kondiĉojn, ni tute rifuzas ilin. Foriru, ĉar via komisio finiĝis kaj morto apudas al vi. Ĉi tien ni venis ne por malŝpari vortojn traktante kun Saŭrono, senfida kaj malbenita, tiom malpli kun iu el liaj sklavoj. Foriru!

Tiam la mesaĝisto de Mordoro ne plu ridis. Lia vizaĝo tordiĝis pro miro kaj kolero ĝis ĝi similis iun sovaĝbeston kiu, kaŭrante sur sia predo, estas batita ĉe la makzelo per doloriga vergo. Kolerego plenigis lin kaj lia buŝo bavis, kaj senformaj furiozaj sonoj venis strangole el lia faŭko. Sed li rigardis la minacajn vizaĝojn de la Komandantoj kaj ties mortigemajn okulojn, kaj timo venkis lian koleregon. Li eligis laŭtan krion, turniĝis, sursaltis sian ĉevalon, kaj kun sia trupo retrogalopis freneze al Cirito Gorgor. Sed dumire liaj soldatoj blovis siajn kornojn laŭ signalo delonge aranĝita; kaj eĉ antaŭ ol ili atingis la pordon, Saŭrono fermis sian kaptilon.

Tamburoj tondris kaj fajroj impetis supren. La granda pordego de Moranono larĝe svingmalfermiĝis. Tra ĝi elfluis granda armeo tiel rapide, kiel kirlaj akvoj kiam kluzklapo estas levata.

La Komandantoj denove surĉevaliĝis kaj retrorajdis, kaj el la armeo de Mordoro aŭdiĝis nova kriego. Polvo leviĝis sufoke en la aeron dum deproksime almarŝis armeo de orientanoj, kiuj atendis la signalon en la ombroj de Eredo Litui malantaŭ la pli fora turego. Suben de sur la montaroj ambaŭflanke de Moranono verŝiĝis nenombreblaj orkoj. La okcidentanoj estis enretigitaj, kaj baldaŭ, ĉie ĉirkaŭ la grizaj teramasoj, sur kiuj ili staris, potencoj dekoble kaj pli ol dekoble pli grandaj ol la ilia, ringos ilin en maro de malamikoj. Saŭrono prenis la proponitan logaĵon en ŝtalajn makzelojn.

Malmulta tempo restis al Aragorno por ordigi la batalfronton. Sur la unua monteto li staris kun Gandalfo, kaj tie bela kaj senespera estis hisita la standardo de la Arbo kaj Steloj. Sur la alia monteto tutproksima staris la standardoj de Rohano kaj Dol Amroto: Blanka Ĉevalo kaj Arĝenta Cigno. Kaj ĉirkaŭ ĉiu monteto estis starigita ringo frontanta ĉiudirekten, hirta je lancoj kaj glavoj. Sed antaŭe direkte al Mordoro, de kie venos la unua severa atako, staris la filoj de Elrondo maldekstre kun dunadanoj ĉirkaŭ ili, kaj dekstre princo Imrahilo kun la viroj de Dol Amroto altaj kaj belaj, kaj elektitaj viroj el la Turego de Gardado.

Blovis la vento, la trumpetoj sonoris, kaj sagoj siblis; sed la suno nun supreniranta al la sudo, estis vualita per la fumoj de Mordoro, kaj tra minaca nebuleto ĝi ekbrilis, forega, paŭta ruĝo, kvazaŭ temus pri tagfino, aŭ la fino eble de la tuta mondo de lumo. Kaj el la debutanta malhelo venis la nazguloj kun malvarmaj voĉoj kriantaj vortojn de morto; kaj tiam ĉiu espero estingiĝis.

Grinĉjo kliniĝis hororpremite, kiam li aŭdis Gandalfon rifuzi la kondiĉojn kaj kondamni Frodon al turmento en la Turego; sed li regis sin, kaj nun li staris apud Beregondo en la unua vico de Gondoro kun la soldatoj de Imrahilo. Ĉar ŝajnis al li preferinde morti baldaŭ kaj lasi la amaran historion de sia vivo, tial ke ĉio ruiniĝis.

— Se nur Gaja estus ĉi tie, — li aŭdis sin diri, kaj rapidaj pensoj hastis tra lia menso, ĝuste dum li rigardis la malamikojn impeti al atako: “Nu, nu, jam ĉiuokaze mi komprenas kompatindan Denetoron iom pli bone. Ni eble mortus kune, Gaja kaj mi, ĉar ni devos morti, kial ne? Nu, tial ke li ne ĉeestas, mi esperas, ke lin trafos fino pli facila. Sed nun mi devas fari mian plejeblon”.

Li elingigis sian glavon kaj rigardis ĝin kaj la interplektiĝajn formojn el ruĝo kaj oro; kaj la fluaj literoj de Numenoro flagris fajrece sur la klingo. “Ĝi estas forĝita ĝuste por tiu horo, — li pensis. — Se mi nur povus bati tiun fian mesaĝiston per ĝi, tiam mi preskaŭ egaliĝus al Gajĉjo. Nu, mi batos kelkajn el ĉi bruta kovaĵo antaŭ la fino. Se nur mi povus vidi denove friskan sunlumon kaj verdajn herbojn!”

Ĝuste dum li pensis tiel, la unua sturmo karambolis kun ili. La orkoj malhelpataj de la marĉoj antaŭ la montetoj haltis kaj pafis siajn sagojn en la defendajn vicojn. Sed tra ili venis paŝegante, blekante brutece, granda trupo de montetaj troloj el Gorgoroto. Pli altaj kaj pli larĝaj ol homoj ili estis, kaj ili estis vestitaj nur per strikta maŝkiraso el kornecaj skvamoj, aŭ eble tio estis ilia hida haŭto; sed ili portis rondajn ŝildojn enormajn kaj nigrajn kaj svingis pezajn martelojn per siaj nodozaj manoj. Senskrupule ili saltis en la lagetojn kaj travadis, blekante dum la alveno. Kvazaŭ ŝtormo ili inundis la vicon de la gondoranoj kaj batis kaskojn kaj kapojn, brakojn kaj ŝildojn, kvazaŭ forĝistoj prilaborantaj la ardan kurbiĝan feron. Apud Grinĉjo Beregondo estis senkonsciigita kaj transpaŝita, kaj li falis; kaj la granda ĉeftrolo, kiu batis lin, kliniĝis super lin etendante kroĉan krifon, ĉar tiuj fikreitoj kutimis mordi la gorĝojn de tiuj, kiujn ili faligis.

Tiam Grinĉjo batis supren, kaj la surskribita okcidenta klingo trapikis la haŭton kaj profunde eniris la organojn de la trolo, kaj ties nigra sango elsputegis. Li ŝanceliĝis antaŭen kaj kraŝis kvazaŭ falanta roko, kovrante tiujn, kiuj estis sube. Nigro kaj fetoro kaj prema doloro inundis Grinĉjon, kaj lia menso forsvenis en nigregon.

“Tiel tio finiĝas laŭ mia antaŭsupozo”, — li pensis forflagrante. Kaj tiu penso iomete ridis en li dumfuĝe, ŝajne preskaŭ gaja ĉar formetanta finfine ĉiajn dubojn kaj zorgojn kaj timojn. Kaj tiam ĝuste forflugante en forgeson li aŭdis voĉojn, kaj tiuj ŝajnis krii en iu forgesita mondo forsupre.

— La agloj venas! La agloj venas!

Ankoraŭ unu momenton ŝvebis la penso de Grinĉjo: “Bilbo! Sed ne! Tio venis el lia rakonto, antaŭ tre longe. Tio estas mia rakonto, kaj ĝi jam finiĝis. Adiaŭ!” Kaj lia penso flugis foren kaj liaj okuloj nenion pli vidis.

LA SESA LIBRO

1. Golfo de Ljuno

2. Grizaj Havenoj

3. La Provinco

4. Malnova Arbaro

5. Veterverto

6. Rivendelo

7. Pordo de Morio

8. Isengardo

9. Iridaj Kampoj

10. Lorieno

11. Dol Gulduro

12. Minaso Tirit

13. Minaso Morgul

14. Breĉo de Rohano

1

La turego de Cirito Ungol

Sam levis sin dolorplene de sur la tero. Momente li scivolis, kie li estas, kaj poste revenis al li la tutaj mizero kaj senespero. Li estis en la profunda malhelo antaŭ la suba enirejo de la orka fortikaĵo; ties latuna pordo estis fermita. Verŝajne li falis senkonscia, kiam li ĵetis sin kontraŭ ĝin; sed kiom longe li kuŝis tie, li ne sciis. Tiam li estis arda, senespera kaj furioza; nun lin tremigis la malvarmo. Li ŝteliris al la pordo kaj premis al ĝi sian orelon.

1 ... 274 275 276 277 278 279 280 281 282 ... 322
Перейти на страницу:
0
Сюжет
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Атмосфера
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Главный герой
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Общее впечатление
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
Итоговая оценка: 0.0 из 10 (голосов: 0 / История оценок)