La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]
- Автор: Толкин Джон Рональд Руэл
- Год: 2007
- Язык: эсперанто
- Год: Sezonoj
- Переводчик: Уильям Олд
- Жанр: Фэнтези
Электронная книга - «La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]». Краткое содержание книги:
Nu, dum la konsiliĝo iuj proponis, ke Minaso Morgul estu atakita la unua, kaj se ili sukcesus kapti ĝin, ĝi estu komplete detruita.
— Kaj eble, — diris Imrahilo, — la vojo kondukanta de tie al la pasejo supre pruviĝos pli facila atakvojo kontraŭ la Malhela Mastro ol lia norda pordego.
Sed kontraŭ tion Gandalfo parolis urĝe, pro la misaĵoj loĝantaj en tiu valo, kie la mensoj de homaj vivantoj freneziĝus kaj hororiĝus, kaj ankaŭ pro la novaĵo alportita de Faramiro. Ĉar se la Ringoportanto efektive iris tiun vojon, tiam antaŭ ĉio ili ne tiru tien la Okulon de Mordoro. Do la postan tagon, kiam la ĉefarmeo venis, ili starigis fortan gardistaron ĉe la Krucvojo por certigi iom da defendo, se Mordoro sendus trupon tra la pasejo de Morgulo, aŭ aligus pliajn soldatojn el la sudo. Por tiu gardado ili elektis plejparte arkpafistojn, kiuj konis la terenon de Itilio kaj kiuj kuŝos kaŝe en la arbaroj kaj deklivoj ĉirkaŭ la vojrenkontiĝo. Sed Gandalfo kaj Aragorno rajdis kun la avangardo al la enirejo de la Morgula Valo kaj rigardis la fian urbegon.
Ĝi estis malluma kaj senviva, ĉar la orkoj kaj aliaj kreitoj kiuj loĝis tie, estis detruitaj dum la batalo, kaj la nazguloj forestis. Tamen la etoso de la valo estis peza je timo kaj malamikeco. Tiam ili frakasis la fian ponton, fajrigis ruĝajn flamojn en la fetoraj kampoj kaj foriris.
La postan tagon, kiu estis la tria tago post la ekiro el Minaso Tirit, la armeo komencis sian marŝadon norden sur la vojo. Laŭ tiu vojo estis proksimume cent mejloj de la Krucvojo ĝis Moranono, kaj neniu sciis, kio eble okazos al ili antaŭ la alveno tiel malproksime. Ili iris malkaŝe sed singarde, kun surĉevalaj skoltoj antaŭe sur la vojo, kaj aliaj piedirantaj ambaŭflanke, precipe ĉe la orienta flanko, ĉar tie etendiĝis mallumaj densejoj, kaj malorda tero el rokaj ravinetoj kaj apikaĵoj, malantaŭ kiuj grimpis supren la longaj severaj deklivoj de Efelo Duad. La vetero daŭre favoris en la mondo, kaj la vento plu blovis el la okcidento, sed nenio kapablis forblovi la mornojn kaj la tristajn nebuletojn, kiuj kroĉiĝis ĉirkaŭ la Montoj de Ombro; kaj malantaŭ ili de tempo al tempo leviĝis fumegoj kaj ŝvebis en la superaj ventoj.
De tempo al tempo Gandalfo sonorigis la trumpetojn, kaj la heroldoj kriis: “La Mastroj de Gondoro estas venintaj! ĉiuj forlasu tiun ĉi landon aŭ kapitulacu!” Sed Imrahilo diris:
— Ne diru “la Mastroj de Gondoro”. Diru “Reĝo Elesaro”. Ĉar tio estas vera malgraŭ tio, ke li ankoraŭ ne sidiĝis sur la trono; kaj plipensigos la Malamikon, se la heroldoj uzos tiun nomon.
Kaj poste trifoje ĉiutage la heroldoj proklamis la venon de Reĝo Elesaro. Sed neniu respondis al la defio.
Tamen, kvankam ili marŝis ŝajne en paco, la koroj de la tuta armeo, de la plej altranga ĝis la plej senranga, estis deprimitaj, kaj je ĉiu mejlo, kiun ili pasis norden, aŭguro pri misaĵoj pli peze ŝarĝis ilin. Estis proksime ai la fino de l’ dua tago de ilia marŝado post la Krucvojo, kiam ili la unuan fojon renkontis ian batalproponon, ĉar forta trupo da orkoj kaj orientuloj klopodis kapti la avangardajn kompaniojn en embusko; kaj tio estis ĝuste en la sama loko, kie Faramiro embuskis la homojn el Harado, kaj la vojo trairis profundan fendegon tra elstaraĵo de la orientaj montetoj. Sed la trupestroj de la Okcidento estis bone avertitaj de siaj skoltoj, lertuloj el Heneto Anun estrataj de Mablungo, kaj la embusko mem estis kaptita. Ĉar rajdistoj larĝe ĉirkaŭiris okcidente kaj alvenis flanke de la malamikoj kaj de malantaŭe, kaj tiuj estis detruitaj aŭ pelitaj orienten en la montetaron.
Sed la venko malmulte kuraĝigis la komandantojn.
— Tio estas nura finto, — diris Aragorno, — kaj ĝia ĉefa celo, miaopinie, estis prefere logi nin antaŭen pro malvera konjekto pri malforto de la Malamiko ol multe damaĝi nin provizore.
Ekde tiu vespero venis nazguloj kaj sekvis ĉiun moviĝon de la armeo. Ili ankoraŭ flugis altege kaj nevideble de ĉiuj krom Legolaso, tamen ilia ĉeesto estis sentebla, kiel plifortiĝo de ombro kaj malheliĝo de la suno; kaj kvankam la ringofantomoj ankoraŭ ne falatakis malalten kontraŭ siaj malamikoj kaj silentis, eligante neniun krion, timo pri ili ne estis forskuebla.
Tiel tempo kaj la senespera vojaĝo forpasis. Je la kvara tago post la Krucvojo kaj la sesa el Minaso Tirit ili venis finfine al la ekstremo de la loĝataj landoj, kaj ekeniris la dezerton, kuŝantan antaŭ la pordoj de la pasejo Cirito Gorgor; kaj ili povis vidi la marĉojn kaj la senkreskaĵejon, kiuj etendiĝis norden kaj okcidenten al Emin Muilo. Tiel dezertaj estis tiuj lokoj kaj tiel profunda la hororo kuŝanta sur ili, ke iuj el la armeo perdis sian kuraĝon, kaj tiuj povis nek rajdi nek marŝi pluen al la nordo.
Aragorno rigardis ilin, kaj en liaj okuloj estis pli da kompato ol kolero, ĉar tiuj estis junuloj el Rohano, el fora Ŭestfaldo, aŭ terkulturistoj el Losarnaĥo, kaj por ili Mordoro estis ekde l’ infanaĝo nomo misa, kaj tamen nereala, legendo, kiu ne koncernis ilian simplan vivon; kaj nun ili marŝis kvazaŭ homoj en hida sonĝo realigita, kaj ili ne komprenis tiun ĉi militon nek kial la sorto kondukis ilin ĝis tia travivaĵo.
— Iru! — diris Aragorno. — Sed retenu tiom da honoro, kiom vi kapablas, kaj ne kuru! Ekzistas tasko, kiun vi eble provu por ne esti komplete hontigitaj. Celu sud-okcidenten ĝis Kairo Andros, kaj se ĝin ankoraŭ okupas malamikoj, kiel mi supozas, tiam rekaptu ĝin, se vi povos, kaj okupu ĝin ĝis la fino defende al Gondoro kaj Rohano!
Tiam iuj hontigitaj de lia indulgo venkis sian timon kaj pluiris, kaj la ceteraj ekesperis denove, aŭdinte pri vireca faro, al kiu ili povis sin turni, kaj ili foriris. Kaj tiel, ĉar multaj soldatoj estis jam lasitaj ĉe la Krucvojo, okazis ke kun malpli ol ses miloj la Komandantoj de la Okcidento venis finfine por defii la Nigran Pordegon kaj la potencon de Mordoro.
Ili iris antaŭen malrapide, atendante ĉiuhore respondon al sia defio, kaj ili rekuniĝis ĉar estus nura malŝparo de soldatoj elsendo de skoltoj aŭ grupetoj for de la ĉefarmeo. Je noktiĝo en la kvina marŝtago post la Morgula Valo ili starigis sian lastan tendaron kaj metis fajrojn ĉirkaŭe el tia morta ligno kaj eriko, kian ili povis trovi. Ili pasigis la noktohorojn maldorme kaj konsciis pri multaj aĵoj duonvideblaj, kiuj marŝis kaj ŝtelvagadis ĉie ĉirkaŭe, kaj ili aŭdis hurladon de lupoj. La vento ĉesis kaj la tuta aero ŝajnis senmova. Malmulton ili povis vidi, ĉar kvankam mankis nuboj kaj la kreskanta luno jam aĝis kvar noktojn, troviĝis fumoj kaj haladzoj leviĝantaj el la tero kaj la blankan krescenton vualis la nebuletoj de Mordoro.
Malvarmiĝis. Matene la vento denove ekblovis, sed ĝi nun venis el la nordo, kaj baldaŭ ĝi plifortiĝis al akcelanta blovado. Jam foriris la noktovagintoj, kaj la tereno ŝajnis malplena. Norde inter fetoraj putoj kuŝis la unua el la amasegoj kaj montetoj da skorio kaj frakasita rokaĵo kaj eksplodita grundo, la vomaĵo de la larvuloj de Mordoro; sed sude kaj jam proksime baŭmis la granda remparo de Cirito Gorgor, kaj meze la Nigra Pordego, kaj la du Turegoj de l’ Dentoj altaj kaj malhelaj ambaŭflanke. Ĉar dum sia lasta marŝo la komandantoj forturnis sin de la malnova vojo, kiam ĝi deviis orienten kaj evitis la danĝeron de la embuskaj montetoj, kaj sekve nun ili alproksimiĝis al Moranono de la nord-okcidento, samkiel faris Frodo.
La du vastaj metalaj pordoklapoj de la Nigra Pordego estis firme fermitaj sub sia brovumanta arkaĵo. Sur la remparo nenio estis videbla. Ĉio estis silenta sed atenta. Ili jam alvenis la lastan ekstremon de sia foleco kaj staris senespere kaj frostante en la griza lumo de l’ frua tago antaŭ turegoj kaj muroj, kiujn ilia armeo ne povus sturmi esperoplene, eĉ se ĝi alportus tien maŝinojn grandpotencajn, kaj la malamiko disponus neniom pli da forto ol sufiĉus por garnizoni nur la pordegon kaj la muron. Sed ili sciis, ke ĉiuj montetoj kaj rokejoj ĉirkaŭ Moranono estas plenaj je kaŝitaj malamikoj, kaj la ombreca deklivo transe estas borita kaj tunelita de svarmantaj kovaĵoj da miskreaĵoj. Kaj starante ili vidis ĉiujn nazgulojn kuniĝintaj, ŝvebantaj vulturece super la Turegoj de l’ Dentoj; kaj ili sciis, ke ili estas gvatataj. Sed daŭre la Malamiko donis neniun signon.