La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]
- Автор: Толкин Джон Рональд Руэл
- Год: 2007
- Язык: эсперанто
- Год: Sezonoj
- Переводчик: Уильям Олд
- Жанр: Фэнтези
Электронная книга - «La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]». Краткое содержание книги:
— Ĉiuj lacegas, kaj tre multaj suferis vundojn ĉu malgravajn ĉu gravajn, — diris Eomero, — kaj ni suferis perdon de multaj ĉevaloj, kaj tio estas malfacile tolerebla. Se necesas rajdi baldaŭ, mi ne povas esperi, ke mi kondukos eĉ du milojn, kaj tamen postlasi sufiĉajn por defendo de la Urbo.
— Enkalkulindas ne nur tiuj, kiuj batalis sur tiu ĉi kampo, — diris Aragorno. — Nova forto estas survoje el la sudaj provincoj nun, kiam la marbordo estas pribalaita. Kvar milojn mi ekspedis marŝe el Pelargiro tra Losarnaĥo antaŭ du tagoj; kaj Angboro la Sentima rajdas antaŭ ili. Se ni ekiros post du tagoj, ili proksimiĝos antaŭ ol ni ekvojos. Cetere al multaj estis ordonite sekvi min sur la Rivero sur iu ajn akirebla boato, kaj per tiu ĉi vento tiuj baldaŭ venos, efektive pluraj boatoj jam venis al Harlondo. Mi kalkulas, ke ni elkondukos sep mil rajdistojn kaj infanterianojn, kaj tamen lasos la Urbon pli bone defendata ol ĝi estis, kiam komenciĝis la sturmo.
— La Pordego estas detruita, — diris Imrahilo, — kaj kie nun estas la faklerto por rekonstrui kaj restarigi ĝin.
— En Ereboro, la Reĝlando de Daino, troviĝas tia lerto, — diris Aragorno; — kaj se ĉiuj niaj esperoj ne pereos, poste en konvena tempo mi sendos Gimlion, filon de Gloino, por peti metiistojn de la Montaro. Sed homoj estas superaj al pordoj, kaj neniu pordo eltenos kontraŭ nia malamiko, se la homoj forlasos ĝin.
Tio do estis la fino de la estra debato: ke ili ekvojos en la dua mateno post tiu tago, kun sep mil, se tiom estos troveblaj; kaj la plimulto el tiu armeo estos marŝantoj, pro la misaj landoj, en kiuj ili iros.
Aragorno devos trovi proksimume du milojn el tiuj, kiujn li kunigis en la sudo; sed Imrahilo devos trovi tri milojn kaj duonon; kaj Eomero kvin centojn el la rohananoj, kiuj estis senĉevaligitaj sed militkapablaj, kaj li mem devos gvidi kvincenton da siaj plej bonaj surĉevalaj rajdistoj; kaj alia trupo el kvincent rajdistoj devos esti, inter kiuj rajdos la dunadanoj kaj la kavaliroj el Dol Amroto, sume ses mil infanterianoj kaj mil rajdistoj. Sed la ĉefa forto de la rohananoj, kiuj havis ĉevalojn kaj kapablis batali, entute tri miloj sub la gvido de Elfhelmo, devos embuski la Okcidentan Vojon kontraŭ la malamikojn, kiuj estis en Anorieno. Kaj tuj rapidaj rajdantoj estis elsenditaj por laŭeble akiri informojn norden kaj orienten, al Osgiliado kaj la vojo al Minaso Morgul.
Kaj kiam ili jam kalkulis sian tutan forton kaj pripensis la vojaĝon entreprenotan kaj la vojojn nepre elektotajn, Imrahilo subite ekridis laŭte.
— Ĉu ne? Tio estas la plej granda ŝerco en la tuta historio de Gondoro, ke ni elrajdos kun sep miloj, apenaŭ tiom, kiom en la avangardo de nia armeo en la tagoj de l’ potenco, por ataki la montojn kaj la nepenetreblan pordegon de la Nigra Lando! Eble tiel infano minacus armaĵitan kavaliron per pafarko el ŝnuro kaj nematura salikaĵo! Se la Malhela Mastro scias tion, kion vi asertas, Mitrandiro, ĉu li ne prefere ridetos ol timos, kaj dispremos nin per sia etfingro kiel muŝon, kiu provas piki lin?
— Ne, li klopodos kapti la muŝon kaj forigi la pikilon, — diris Gandalfo. — Kaj inter ni estas personoj, kiuj valoras pli ol po mil armaĵitaj kavaliroj. Ne, li ne ridetos.
— Ankaŭ ni ne, — diris Aragorno. — Se tio ĉi estas ŝerco, ĝi estas tro amara por ridigi. Ne, ĝi estas la lasta moviĝo en danĝerego, kaj al iu flanko aŭ alia ĝi havigos la finon de la ludo. — Li elingigis Andurilon kaj levis ĝin ekbrilantan en la sunlumo. — Vi ne plu eningiĝos ĝis la lasta batalo estos decidita, — li diris.
10
La Nigra Pordego malfermiĝas
Du tagojn poste la armeo de la Okcidento estis komplete kunigita sur Pelenoro. Amasego da orkoj kaj orientuloj estis returniĝinta el Anorieno, sed incitite kaj disigite de la rohananoj, ili frakasiĝis kaj fuĝis kun malmulta batalado al Kairo Andros; kaj pro tiu minaco detruita kaj nova forto venanta el la sudo la Urbo estis sufiĉe bone garnizonita. Skoltoj raportis, ke neniuj malamikoj restis sur la vojo oriente ĝis la Krucvojo de la Falinta Reĝo. Ĉio jam pretis por la lasta ĵeto.
Legolaso kaj Gimlio estis denove rajdontaj kune en la trupo de Aragorno kaj Gandalfo, kiuj iris en la avangardo kun la dunadanoj kaj la filoj de Elrondo. Sed Gaja hontis ne akompani ilin.
— Vi ne sufiĉe sanas por tia vojaĝo, — diris Aragorno. — Sed ne hontu. Se vi nenion plu faros en tiu ĉi milito, vi jam meritis grandan honoron. Peregrino iros kaj reprezentos la Provincon; kaj ne domaĝu al li lian danĝereblecon, ĉar kvankam li faris tiel bone, kiel permesis lia fortuno, li ankoraŭ ne egalas vian faron. Sed vere ĉiuj nun same estas en danĝero. Kvankam eble nia rolo estos trafi malĝojan finon antaŭ la Pordego de Mordoro, se tio okazos, tiam ankaŭ vi venos ĝis lasta konfrontiĝo, ĉu ĉi tie aŭ kie ajn la nigra tajdo ĝisatingos vin. Adiaŭ!
Kaj do deprimite Gaja nun staris kaj rigardis la ordigon de la armeo. Kun li estis Bergilo, kaj ankaŭ tiu estis deprimita; ĉar lia patro estis marŝonta estronte kompanion de la urbaj viroj: li ne povis realiĝi al la gardistaro, ĝis estos prijuĝita lia proceso. En tiu sama kompanio estis ironta Grinĉjo, kiel soldato de Gondoro. Gaja povis vidi lin ne malproksime, eta sed rekta figuro inter la altuloj de Minaso Tirit.
Finfine sonoris la trumpetoj, kaj la armeo komencis formoviĝi. Trupo post trupo, kaj kompanio post kompanio, ili turniĝis kaj foriris orienten. Kaj dumlonge post kiam ili forpasis el videbleco laŭ la granda vojo al la Digvojo, Gaja staris tie. La lasta ekbrilo de la matena sunlumo sur lancoj kaj kaskoj flagris kaj perdiĝis, kaj daŭre li restis kun la klinita kapo kaj peza koro, sentante sin senamika kaj soleca. Ĉiu, kiun li amis, foriris en tiun malhelon pendantan antaŭ la fora orienta ĉielo; kaj malmulta espero restis en lia koro, ke li iam revidos iun ajn el ili.
Kvazaŭ revokita pro la senespera humoro, la doloro en lia brako revenis, kaj li sentis sin malforta kaj maljuna, kaj la sunlumo ŝajnis maldensa. Lin rekonsciigis tuŝo per la mano de Bergilo.
— Venu, sinjoro periano! — diris la knabo. — Vi ankoraŭ spertas doloron, mi vidas. Mi helpos vin reiri al la kuracistoj. Sed ne timu! Ili revenos. La homoj de Minaso Tirit neniam estos venkitaj. Kaj nun ili havas Mastron Elfŝtono, kaj ankaŭ Beregondon el la gardistaro.
Antaŭ la tagmezo la armeo venis al Osgiliado. Tie ĉiuj disponeblaj laboristoj kaj metiistoj estis okupataj. Iuj riparis la pramojn kaj boatajn pontojn, kiujn la malamikoj konstruis kaj parte detruis, kiam ili fuĝis; iuj kolektis provianton kaj rabaĵon; kaj aliaj ĉe la orienta flanko trans la Rivero haste starigis defendaĵojn.
La avangardo pluiris tra la ruinoj de Malnova Gondoro, kaj trans la larĝan Riveron, kaj plu laŭ la longa rekta vojo, kiu en la altaj tagoj estis farita ekde la bela Turego de la Suno al la alta Turego de la Luno, kiu nun estis Minaso Morgul en ĝia malbenita valo. Je kvin mejloj post Osgiliado ili haltis, kompletiginte sian marŝon de la unua tago.
Sed la rajdistoj peliĝis antaŭen kaj antaŭ la vespero ili venis ĝis la Krucvojo kaj la ringego da arboj, kaj ĉio estis silenta. Neniun signon pri malamikoj ili vidis, neniu krio aŭ voko estis aŭdita, neniu sago fulmis el roko aŭ densejo apud la vojo, tamen ĉiam dum ili iris antaŭen ili sentis plifortiĝon de la landa gvatado. Arboj kaj ŝtonoj, herberoj kaj folioj estis aŭskultantaj. La malhelo estis dispelita, kaj en la fora okcidento sunsubiro tuŝis la valon de Anduino, kaj la blankaj pintoj de la montoj ruĝiĝis en la blua aero; sed ia ombro kaj morno ŝvebis sur Efelo Duad.
Tiam Aragorno starigis trumpetistojn po unu ĉe la kvar vojoj etendiĝantaj en la arboringegon, kaj tiuj laŭte fanfaris, kaj la heroldo laŭte kriis: “Revenis la Mastroj de Gondoro, kaj ili reprenas ĉion, kio estas ilia en tiu ĉi lando”. La hida orka kapo starigita sur la ĉizita figuro estis deĵetita kaj disrompita, kaj la kapo de la malnova reĝo estis levita kaj starigita denove sur sia loko, ankoraŭ kronita je floroj blankaj kaj oraj; kaj homoj laboris por forlavi kaj forskrapi ĉiujn fiskribojn, kiujn orkoj surŝtonigis.