La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]
- Автор: Толкин Джон Рональд Руэл
- Год: 2007
- Язык: эсперанто
- Год: Sezonoj
- Переводчик: Уильям Олд
- Жанр: Фэнтези
Электронная книга - «La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]». Краткое содержание книги:
Sam rimarkis du livreojn, unu signitan je la Ruĝa Okulo, la alian je luno misformita laŭ hidega vizaĝo de la morto, sed li ne haltis por rigardi de pli proksime. Trans la korto, pordego sube de l’ turego estis duone malfermita, kaj trairis ruĝa lumo: granda orko kuŝis morta sur la sojlo. Sam transsaltis la kadavron kaj eniris; kaj poste li ĉirkaŭgapis ne sciante kion fari.
Larĝa kaj eĥanta koridoro direktiĝis malantaŭen de la pordo al la montoflanko. Ĝin malhele lumigis torĉoj flagrantaj en krampoj sur la muroj, sed ĝia fora ekstremo perdiĝis en sombro. Multaj pordoj kaj trairejoj estis videblaj ambaŭflanke sporadaj; sed ĝi estis malplena escepte de du-tri pliaj kadavroj dissternitaj sur la planko. Pro tio, kion li aŭdis en la parolo inter la du trupestroj, Sam sciis, ke la morta aŭ viva Frodo plej verŝajne troviĝas en ĉambro alte en la turo tre supre; sed li eble devus serĉi dum tuta tago antaŭ ol trovi la vojon.
— Ĝi proksimas la malantaŭon, laŭ mia konjekto, — murmuris Sam. — La tuta turego supreniras kvazaŭ malantaŭen. Kaj ĉiuokaze mi prefere sekvu jenajn lumojn.
Li antaŭeniris laŭ la koridoro, sed jam malrapide, ĉiupaŝe malpli volonte. Teruro komencis denove kroĉi lin. Aŭdiĝis neniu sono krom la batado de liaj piedoj, kiu ŝajnis kreski al eĥanta bruo, kiel la frapado de manegoj sur la ŝtonoj. La kadavroj, la malpleno, la humidaj nigraj muroj kiuj en la torĉa lumo ŝajnis guti sangon, la timo pri subita morto embuskanta en iu pordejo aŭ ombro; kaj malantaŭ lia tuta menso la atendata gvata malicaĵo ĉe la pordego: ĉio ĉi estis preskaŭ pli ol li povis devigi sin fronti. Lukto estis al li pli bonvena — kontraŭ ne tro multaj malamikoj samtempe — ol tiu ĉi hida kovanta necerteco. Li devigis sin pensi pri Frodo kuŝanta ligite aŭ dolorante aŭ mortinte ie en tiu timiga loko. Li pluiris.
Li jam pasis ekster la torĉlumon, preskaŭ ĝis granda arkaĵa pordo fine de la koridoro, la interna flanko de la suba pordo, laŭ lia prava konjekto, kiam aŭdiĝis de supre tre alte terura sufokiĝa kriĉo. Li haltis abrupte. Poste li aŭdis proksimiĝantajn piedojn. Iu kuris hastege malsupren laŭ eĥanta ŝtuparo super lia kapo.
Lia volo tro malfortis kaj malrapidis por malhelpi lian manon. Ĝi tiris la ĉeneton kaj kaptis la Ringon. Sed Sam ankoraŭ ne surfingrigis ĝin; ĉar ĝuste kiam li premis ĝin al sia brusto, venis suben klakanta orko. Elsaltinte tra senluma trairejo dekstre, li alkuris. Li estis for ne pli ol ses paŝojn, kiam, levante sian kapon, li ekvidis Samon; kaj Sam povis aŭdi lian anhelan spiradon kaj vidi la furiozon en liaj sangostriaj okuloj. Konsternite li haltis abrupte. Ĉar tio, kion li vidis, ne estis eta timigita hobito provanta teni firme la glavon: li vidis grandan silentan figuron, mantelitan per griza ombro, baŭmantan antaŭ la ŝanceliĝaj malantaŭaj lumoj; per unu mano ĝi tenis glavon kies lumo mem estis forte doloriga, per la alia ĝi kroĉis sian bruston, sed tenis kaŝite iun sennoman minacon de potenco kaj destino.
Momente la orko kaŭris, kaj poste kun hida timojelpo li turniĝis kaj refuĝis tien, de kie li venis. Neniam estis iu hundo pli kuraĝigita, kiam ĝia malamiko forkuris, ol Sam pro tiu neatendita fuĝo. Kun krio li postkuris.
— Jes! La elfa batalisto estas libera! — Li kriis.— Mi venas. Nur montru al mi la vojon supren, aŭ mi senhaŭtigos vin!
Sed la orko estis sur propra tereno, vigla kaj bone nutrita. Sam estis fremdulo, malsata kaj lacega. La ŝtuparo estis alta kaj kruta kaj serpentuma. La spiro de Sam komencis anheliĝi. La orko baldaŭ malaperis, kaj nun nur feble aŭdiĝis la frapado de liaj piedoj, dum li pluiris supren. De tempo al tempo li eligis krion, kaj ties eĥo trakuris la murojn. Sed iom post iom ties tuta bruo formortis.
Sam plandis plu. Li sentis, ke li estas sur la ĝusta vojo, kaj lia animstato jam sufiĉe fortiĝis. Li forŝovis la Ringon kaj striktigis sian zonon.
— Nu, nu! — li diris. — Se ĉiuj simile malŝatos min kaj mian Pikilon, tio ĉi eble finiĝos pli bone ol mi esperis. Kaj ĉiuokaze ŝajnas, ke Ŝagrato, Gorbago kaj kompanio preskaŭ elfaris mian taskon. Krom tiu timigita rateto, neniu restas vivanta en tiu ĉi loko mi ja kredas!
Kaj tion dirinte li haltis, abrupte bremsita, kvazaŭ li frapus sian kapon kontraŭ la ŝtonan muron. La plena signifo de tio, kion li diris, trafis lin kvazaŭ bato. Neniu restas vivanta! Kies estis tiu terura sufokiĝa kriĉo?
— Frodo, Frodo! Mastro! — li kriis duonsingulte. — Se ili jam mortigis vin, kion mi faru? Nu, mi venas finfine, al la supraĵo mem, por vidi ĉion videndan.
Li daŭre supreniris. Estis senlume, escepte de okazaj torĉoj flagrantaj ĉe vojturniĝoj aŭ apud iuj trairejoj, kiuj kondukis en la pli altajn etaĝojn de la turego. Sam provis kalkuli la ŝtupojn, sed post ducento li perdis orientiĝon. Li nun movis sin kviete; ĉar ŝajnis al li, ke li aŭdas voĉojn parolantajn ankoraŭ iom supre. Pli ol unu rato restis viva, ŝajne.
Tute subite, kiam li jam supozis neebla pluan elpumpon de spiro aŭ kurbigon de la genuoj, la ŝtuparo finiĝis. Li staris senmova. La voĉoj estis nun laŭtaj kaj proksimaj. Sam ĉirkaŭrigardis. Li ja grimpis ĝis la plata tegmento de la tria kaj plej alta ŝtupo de la turego: malfermita spaco, larĝa je ĉirkaŭ dudek paŝoj, kun malalta parapeto. Tie la ŝtuparon kovris eta kupolita ĉambro en la mezo de la tegmento, kun malalta pordo frontanta orienten kaj okcidenten. Oriente Sam povis vidi la ebenaĵon de Mordoro vasta kaj malhela sube, kaj la brulantajn montojn en la foro. Freŝa perturbego ŝvelis en ĝiaj profundaj putoj, kaj la fajroriveroj flamis tiel feroce, ke eĉ je tia multmejla distanco lumo heligis la tursupron per ruĝa ardo. Okcidente la vidon baris la bazo de l’ granda turo, kiu staris ĉe la malantaŭo de tiu ĉi supera korto kaj altigis sian kornon super la kreston de la ĉirkaŭantaj montetoj. Lumo ekbrilis en mallarĝa fenestro. Ĝia pordo staris apenaŭ dek paŝojn de kie troviĝis Sam. Ĝi estis malfermita sed senluma, kaj tuj el ĝia ombro venis la voĉoj.
Komence Sam ne aŭskultis; li faris unu paŝon tra la orienta pordo kaj ĉirkaŭrigardis. Li tuj vidis, ke ĉi tie supre la luktado estis plej feroca. La tuta korto estis ŝtopita de mortaj orkoj, de ties forhakitaj kapoj kaj membroj. Tiu loko fetoris je morto. Kolera murmurego sekvata de bato kaj krio igis lin retrosalti en kaŝejon. Leviĝis kolere voĉo orka, kaj li tuj rekonis ĝin, raŭkan, brutan, fridan. Parolis Ŝagrato, la komandanto de la turego.
— Vi ne iros denove, ĉu vi diras? Estu malbenita, Snago, aĉa vermeto! Se vi supozas min tiel vundita, ke vi povas sendanĝere malobei min, vi eraras. Venu ĉi tien, kaj mi elpremos viajn okulojn, kiel mi faris al Radbugo ĝuste nun. Kaj kiam venos novuloj, mi pritraktos vin: mi sendos vin al Ŝeloba.
— Tiuj ne venos, almenaŭ ne antaŭ via morto, — respondis Snago malafable. — Mi jam dufoje diris al vi, ke la porkoj de Gorbago atingis la pordegon la unuaj, kaj neniu el la niaj sukcesis eliri. Lagdufo kaj Muzgaŝo trakuris, sed ili estas pafitaj. Mi tion vidis tra fenestro, mi diras al vi. Kaj ili estis la lastaj.
— Do devos iri vi. Ĉiuokaze mi devas resti ĉi tie. Sed mi estas vundita. La Nigraj ŝaktoj prenu tiun fian ribelinton Gorbagon! — La voĉo de Ŝagrato deviis al listo de finomoj kaj sakroj. — Mi donis al li pli ol mi ricevis, sed li ponardis min, tiu fekulo, antaŭ ol mi sufokis lin. Vi devas iri, aŭ mi voros vin. Informo devas atingi Lugburzon, aŭ ni ambaŭ trafos en la Nigrajn ŝaktojn. Jes, ankaŭ vi. Vi ne eskapos per kaŝiĝo ĉi tie.
— Mi ne descendos denove tiujn ŝtuparojn, — graŭlis Snago, — ĉu vi estas estro aŭ ne. Ne! For la manoj de via tranĉilo, aŭ mi sendos sagon en vian ventraĉon. Vi ne longe restos estro, post kiam oni aŭdos pri tiuj okazaĵoj. Mi batalis por la turego kontraŭ tiuj fetoraj morgulratoj, sed belan fatrason faris vi, du estroj, kverelante pri la rabaĵo.