La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]
- Автор: Толкин Джон Рональд Руэл
- Год: 2007
- Язык: эсперанто
- Год: Sezonoj
- Переводчик: Уильям Олд
- Жанр: Фэнтези
Электронная книга - «La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]». Краткое содержание книги:
— Miaj sinjoroj, — diris Gandalfo, — aŭskultu la vortojn de la Reganto de Gondoro antaŭ ol li mortis: Vi eble triumfos sur la kampoj de Pelenoro dum unu tago, sed nevenkeblas la Potenco nun leviĝanta. Mi ne diras, ke vi malesperu, kiel li faris, sed pripensu la veron en tiuj ĉi vortoj.
» La ŝtonoj de Vidado ne mensogas, kaj eĉ la Mastro de Baraduro ne povas mensogigi ilin. Li povas, eble, laŭ sia volo elekti, kiajn aferojn vidu mensoj pli malfortaj, aŭ igi, ke ili miskomprenu la viditaĵon. Malgraŭ tio ne estas dubeble, ke kiam Denetoro vidis grandajn amasojn ordigitajn kontraŭ li en Mordoro, kaj ankoraŭ pliajn kunigatajn, li vidis tion, kio vere estas.
» Nia forto sufiĉis nur por forbati la unuan grandan atakon. La sekva estos pli granda. Tiu ĉi milito malhavas finan esperon, kiel Denetoro perceptis. Venkon ne povas akiri armiloj, ĉu vi sidas ĉi tie por toleri sieĝon post sieĝo, aŭ elmarŝas por esti pereigitaj trans la Rivero. Vi havas nur elekton inter misaĵoj; kaj la prudento konsilus, ke vi plifortigu tiajn fortikejojn kiajn vi disponas, kaj tie atendu la sturmon, ĉar tiel la tempo antaŭ via pereo estos iom plilongigita.
— Do vi volas, ke ni retretu al Minaso Tirit, aŭ Dol Amroto, aŭ Dunharo, kaj sidu tie kvazaŭ infanoj sur sablokasteloj, kiam la tajdo flusas, ĉu? — demandis Imrahilo.
— Tiu konsilo neniel estus nova, — diris Gandalfo. — Ĉu vi ne faris tion kaj malmulton plian dum la tagoj de Denetoro? Sed ne! Mi diris, ke tio estus prudenta. Prudenton mi ne konsilas. Mi diris, ke venkon ne povas akiri armiloj. Mi plu esperas pri venko, sed ne per armiloj. Ĉar en la mezon de ĉiuj ĉi politikaĵoj venas la Ringo de Potenco, la fundamento de Baraduro, kaj la espero de Saŭrono.
» Koncerne ĉion ĉi, miaj sinjoroj, vi ĉiuj scias sufiĉe por kompreni nian malfeliĉan staton, kaj tiun de Saŭrono. Se li reakiros ĝin, via kuraĝo estos vana, kaj lia venko okazos rapide kaj komplete: tiel komplete, ke neniu povos antaŭvidi ĝian finon, dum tiu ĉi mondo ekzistos. Se ĝi estos detruita, tiam li pereos, kaj li falos tiel profunden, ke neniu povas antaŭvidi lian releviĝon. Ĉar li perdos la plejparton de tiu forto, kiu estas propra al li de lia komenco, kaj ĉio kreita aŭ komencita per tiu potenco diseriĝos, kaj li estos eterne senkorpigita, kaj estiĝos nura spirito de malico, kiu sin mordos en la ombroj, sed neniam denove povos kreski aŭ enkorpiĝi. Kaj tiel estos forigita la granda misaĵo de tiu ĉi mondo.
» Eble venos aliaj misaĵoj, ĉar Saŭrono mem estas nura servanto aŭ sendito. Tamen ne estas nia rolo mastri ĉiujn periodojn de la mondo, sed fari ion, en kiu ni estas, por savi tiujn jarojn, en kiuj ni estas lokitaj, elradikigante la misherbojn en la kampoj, kiujn ni konas, tiel ke la postvivontoj povu disponi puran grundon por kultivi. La vetero, kiun ili spertos, ne estas sub nia rego.
» Nu, ĉion ĉi Saŭrono scias, kaj li scias, ke tiu trezoro, kiun li perdis, estas retrovita, sed li ankoraŭ ne scias, kie ĝi estas, aŭ ni tiel esperas. Kaj tial li nun forte dubemas. Ĉar se ni trovis tiun aĵon, inter ni estas kelkaj sufiĉe fortaj por utiligi ĝin. Ankaŭ tion li scias. Ĉar ĉu mi ne prave konjektas, Aragorno, ke vi montris vin al li en la ŝtono de Ortanko?
— Mi tion faris antaŭ ol forrajdi el Kornburgo, — respondis Aragorno. — Mi taksis la tempon matura, kaj ke la Ŝtono venis al mi ĝuste tiucele. Tiam jam pasis dek tagoj de kiam la Ringoportanto iris orienten de Raŭroso, kaj la Okulo de Saŭrono, mi opiniis, devus esti fortrenita el la propra lando. Tro malofte li estis defiita, de kiam li reiris al sia Turego. Kvankam mi antaŭvidis, kiom rapida estos lia responda atako, eble mi ne devis aŭdaci montri min. Apenaŭ sufiĉe da tempo estis donita al mi por veni kaj helpi vin.
— Sed kiel estas? — demandis Eomero. — Ĉio estas vana, laŭ vi, se li havas la Ringon. Kial li supozu ne vana alsturmi nin, se ni ĝin posedas?
— Li ankoraŭ ne certas, — diris Gandalfo, — kaj li ne amasigis sian potencon por atendado ĝis liaj malamikoj estas sekuraj, kiel faris ni. Cetere ni ne povus lerni dum unu tago, kiel utiligi la plenan potencon. Efektive, ĝin povas utiligi nur unu sola mastro, ne multaj; kaj li atendos tempon de kverelado, antaŭ ol unu el la granduloj inter ni igos sin mastro kaj subŝovos ĉiujn aliajn. Dum tiu tempo la Ringo eble helpus lin, se li subitus.
» Li rigardadas. Multon li vidas kaj multon aŭdas. Liaj nazguloj plu disvagas. Ili preterpasis super ĉi tiu kampo antaŭ la sunleviĝo, kvankam malmultaj el la lacaj aŭ dormantaj rimarkis ilin. Li studas la signojn: Glavo, kiu senigis lin de lia valoraĵo, estas rekreita; la ventoj de fortuno turniĝis por favori nin, kaj la neatendita malsukceso de lia unua sturmo; la pereo de lia granda Komandanto.
» Lia dubemo certe kreskas, dum ni interparolas ĉi tie. Lia Okulo nun streĉiĝas niadirekten, blinda al preskaŭ ĉio alia, kio moviĝas. Tion ni devas konservi. En tio troviĝas nia tuta espero. Jen do mia konsilo. La Ringon ni ne havas. Saĝe aŭ malsaĝege, ĝi estas forsendita por esti detruita, ke ĝi ne detruu nin. Sen ĝi ni ne povas per forto venki lian forton. Sed ni devas ĉiupreze forturni lian Okulon de lia vera danĝero. Ni ne povas venki per armiloj, sed per armiloj ni povas havigi al la Ringoportanto ties solan eblon, kvankam ĝi estas fragila.
» Kiel Aragorno komencis, tiel ni devas daŭrigi. Ni devas puŝi Saŭronon al lia lasta provo. Ni devas elvoki lian kaŝitan forton, por ke li malplenigu sian propran landon. Ni devas senprokraste elmarŝi renkonten al li. Ni devas fari el ni logaĵon, eĉ se liaj makzeloj fermiĝos ĉirkaŭ nin. Li glutos tiun logaĵon, en espero kaj en avido, ĉar li supozas, ke en tia malzorgo li vidas la orgojlon de la nova Ringmastro, kaj li diros: “Do! Li etendas sian kolon tro frue kaj tro distancen. Li proksimiĝu kaj jen mi havos lin en kaptilo, el kiu li ne povos eskapi. Tie mi dispremos lin, kaj tio, kion li impertinente prenis, estos mia denove kaj poreterne”.
» Ni devas marŝi apertokule en tiun kaptilon, kun kuraĝo, sed kun malmulte da espero pri ni mem. Ĉar, miaj sinjoroj, tre povas esti, ke ni mem tute pereos en nigra batalo malproksime de l’ vivantaj landoj; tiel ke eĉ se Baraduro estos faligita, ni ne travivos por vidi novan epokon. Sed tio, laŭ mia opinio, estas nia devo. Kaj pli bona ol tamen detruiĝi — kio nepre okazos, se ni sidos ĉi tie — kaj scii mortante, ke nova epoko ne estiĝos.
Ili silentis kelkan tempon. Finfine Aragorno parolis:
— Kiel mi komencis, tiel mi daŭrigos. Ni venas nun ĝis la rando mem, kie parencas espero kaj malespero. Ŝanceliĝi signifas fali. Neniu nun rifuzu la konsilojn de Gandalfo, kies longa laboro kontraŭ Saŭrono venas finfine al sia pruviĝo. Sen li ĉio estus jam delonge perdita. Tamen mi ne pretendas ankoraŭ komandi iun ajn. Aliaj elektu laŭ sia volo.
Tiam diris Elrohiro:
— El la nordo ni venis ĝuste tiucele, kaj ni venigis la saman konsilon de nia patro Elrondo. Ni ne retroiros.
— Koncerne min, — diris Eomero, — mi scias malmulton pri tiuj profundaj aferoj; sed tion mi ne bezonas. Jenon mi scias, kaj estas sufiĉe, ke kiel mia amiko Aragorno savis min kaj mian popolon, tiel mi helpos lin, kiam li vokas. Mi kuniros.
— Koncerne min, — diris Imrahilo, — mi taksas Mastron Aragorno mia feŭdestro, ĉu li pretendas tion aŭ ne. Lia volo estas por mi ordono. Ankaŭ mi kuniros. Tamen provizore mi staras sur la loko de l’ Reganto de Gondoro, kaj mi devas pripensi unuavice la bonstaton de ĝia popolo. Al prudento oni devas ankoraŭ direkti iom da atento. Ĉar ni devas prepariĝi por ĉiuj ebloj, bonaj kaj misaj. Nu, eble ni triumfos, kaj dum restas iom da espero pri tio, Gondoro devos esti defendata. Mi ne volas, ke ni revenu venkinte al la Urbo ruinigita kaj lando prirabita malantaŭ ni. Kaj tamen ni eksciis de la rohananoj, ke ankoraŭ troviĝas armeo ne kontraŭbatalita ĉe nia norda flanko.
— Tio estas vera, — diris Gandalfo. — Mi ne konsilas, ke vi lasu la Urbon senhoma. Fakte la armeo, kiun ni gvidos orienten, ne devas esti sufiĉe multnombra por ajna serioza sturmo de Mordoro, sed ĝi estu sufiĉe granda por defii al batalo. Kaj ĝi devos baldaŭ ekmoviĝi. Tial mi demandas al la komandantoj: kian armeon ni povus kunmeti kaj elkonduki post maksimume du tagoj? Kaj tiuj devas esti viroj fortikaj, kiuj ekiras volonte, konante sian danĝeron.