Бесплатная библиотека
Читайте книгу на сайте или телефоне
READ-E-BOOK » Фэнтези » La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]
La Mastro de l' Ringoj [Esperanto] - Читать Любимую Русскую Полную Книгу 👉 Read-E-Book.com

La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]

Электронная книга - «La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]». Краткое содержание книги:

La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]
1 ... 278 279 280 281 282 283 284 285 286 ... 322
Перейти на страницу:

— Jam sufiĉe de vi, — mordminacis Ŝagrato. — Al mi estis ordonite. Komencis tion ĝuste Gorbago, provante ŝtelaĉi tiun beletan ĉemizon.

— Nu, vi kuspis lin, estante tiel arogante ordonema; Kaj li ĉiuokaze havis pli da sagaco ol vi. Li sciigis vin pli ol unufoje, ke la plej danĝera el tiuj spionoj daŭre liberas, sed vi ne volis aŭskulti. Kaj ankaŭ nun vi ne volas aŭskulti. Gorbago pravis, mi diras al vi. Apudas granda batalisto, unu el tiuj sangmanaj elfoj, aŭ unu el la fiaj tarkoj[11]. Li venas ĉi tien, mi diras al vi. Vi aŭdis la sonorilon. Li preterpasis la Gardistojn, kaj tio estas plenumo tarka. Li troviĝas sur la ŝtuparo. Kaj ĝis li forlasos ĝin, mi ne iros suben. Eĉ se vi estus nazgulo, mi ne konsentus.

— Do, jen la afero, ĉu? — kriis Ŝagrato.— Vi tion faros, aŭ vi tion ne faros, ĉu? Kaj kiam li ja venos, vi fuĝos kaj forlasos min, ĉu? Ne, vi tion ne faros! Pli frue mi aperigos ruĝajn vermtruojn en via ventro.

Tra la tura pordo la pli malgranda orko venis fuĝante. Malantaŭ li venis Ŝagrato, orko pli granda kun la longaj brakoj, kiuj, dum li kuris kaŭre, atingis la teron. Sed unu brako pendis malrigida kaj ŝajnis esti sanganta; la alia kroĉis nigran pakaĵegon. En la arda ruĝo Sam, kaŭranta malantaŭ la ŝtupara pordo, ekvidis fivizaĝon pasantan: ĝi estis striita kvazaŭ per ŝiraj krifoj kaj sangoŝmirita; bavo gutis de ĝiaj elstaraj dentegoj; la buŝo mordminacis bestece.

Kiom povis vidi Sam, Ŝagrato persekutis Snagon ĉirkaŭ la tegmenton, ĝis kaŭrante kaj evitante lin la pli malgranda orko kun jelpo rekuris en la tureton kaj malaperis. Tiam Ŝagrato haltis. Tra la orienta pordo Sam povis vidi lin apud la parapeto, anhelantan dum lia maldekstra krifaro feble kroĉiĝis kaj malkroĉiĝis. Li surterigis la pakaĵegon kaj per la dekstra krifaro eltiris longan ruĝan ponardon kaj kraĉis sur ĝin. Irinte al la parapeto li kliniĝis transen, rigardante suben al la ekstera korto fore. Dufoje li kriis, sed neniu respondo aŭdiĝis.

Subite, dum Ŝagrato kliniĝis sur la parapeto dorse al la tegmentosupro, Sam vidis mirigite, ke unu el la diskuŝaj kadavroj moviĝas. Li rampis. Li etendis krifaron kaj kaptis la pakaĵon. Li ŝanceliĝe stariĝis. En la alia mano li tenis larĝklingan lancon kun mallonga rompita tenilo. Li pretis por pika puŝo. Sed ĝuste tiumomente siblo eskapis tra liaj dentoj, eksplodo dolora aŭ malama. Serpente rapide Ŝagrato glitis flanken, tordiĝe turnis sin, kaj per sia ponardo trapikis la gorĝon de sia malamiko.

— Jen al vi, Gorbago! — li kriis. — Ĉu ne tute mortinta? Nu, mi jam kompletigos mian taskon. — Li saltis al la falinta korpo, kaj furioze piedfrapis kaj stamfis ĝin, kliniĝante de tempo al tempo por piki kaj tranĉi ĝin per sia ponardo. Fine kontentigite, li ĵetis malantaŭen sian kapon kaj eligis hidan gargaran krion de triumfo. Poste li lekis sian tranĉilon, kaj metis ĝin inter la dentojn, kaj enmaniginte la pakaĵon li salte kuris al la pli proksima pordo de la ŝtuparejo.

Al Sam mankis tempo por pripensado. Li eble povis elgliti tra la alia pordo, sed apenaŭ nevidate; kaj li ne longe povus kaŝludi kun tiu hida orko. Li faris tion, kio probable estis la plej prudenta faro. Kriante li elsaltis renkonte al Ŝagrato. Li jam ne tenis la Ringon, sed ĝi estis tie, potenco kaŝita, kaŭra minaco al la sklavoj de Mordoro; kaj en lia mano estis Pikilo, kaj ties lumo trafis la okulojn de l’ orko kvazaŭ ekbrilo de kruelaj steloj en la teruraj elflandoj, sonĝo pri kiu signifis malvarman timon al ĉiuj liarasanoj. Kaj Ŝagrato ne povis samtempe lukti kaj tenadi sian trezoron. Li haltis, graŭlante, nudigante siajn dentegojn. Tiam ankoraŭfoje, orkmaniere, li saltis flanken, kaj kiam Sam alsaltis li utiligis la pakaĵegon samtempe kiel ŝildon kaj armilon kaj puŝis ĝin al la vizaĝo de sia kontraŭulo. Sam ŝanceliĝis, kaj antaŭ ol li povis ekvilibriĝi, Ŝagrato preterpafiĝis kaj malsupreniris la ŝtuparon.

Sam postkuris lin sakrante, sed li ne iris tre longe. Baldaŭ la penso pri Frodo revenis al li, kaj li memoris, ke la alia orko reiris en la tureton. Jen alia terura elekto, kaj mankis al li tempo por pripensi ĝin. Se Ŝagrato eskapus, li baldaŭ trovus helpon kaj revenus. Sed se Sam persekutus lin, la alia orko eble plenumus iun hidan faron tie supre. Kaj ĉiuokaze Sam eble maltrafus Ŝagraton aŭ estus mortigita de li. Li turnis sin rapide kaj rekuris supren.

— Denove malprave, mi supozas, — li suspiris. — Sed mia tasko estas unue supreniri al la altejo, kio ajn okazos poste.

Forsube Ŝagrato iris saltante tra la ŝtuparo kaj eksteren sur la korton kaj tra la pordego, kroĉante sian valoran ŝarĝon. Se Sam povus vidi lin kaj scius la doloron, alportotan de lia eskapo, li eble senkuraĝiĝus. Sed nun lia menso estis komplete direktita al la lasta etapo de la serĉo. Li venis singarde al la tura pordo kaj trapaŝis. Ĝi malfermiĝis al mallumo. Sed baldaŭ liaj gapaj okuloj konstatis malhelan lumeton dekstre. Tiu venis tra malfermaĵo, kiu kondukis al alia ŝtuparo, senluma kaj mallarĝa: ĝi ŝajne iris serpentume supren en la tureto laŭ la interno de ties ronda ekstera muro. Ekbriletis torĉo de ie supre.

Mallaŭte Sam komencis grimpi. Li venis al la ekbraĝa torĉo, fiksita super pordo maldekstre frontanta al fenestra fendeto, kiu elrigardis okcidenten: unu el la ruĝaj okuloj, kiujn li kaj Frodo vidis desube apud la elirejo de l’ tunelo. Rapide Sam pasis la pordon kaj hastis al la dua etaĝo, ĉiumomente timante esti atakata kaj senti sufokajn fingrojn kapti lian gorĝon de malantaŭe. Li venis poste al fenestro frontanta orienten kaj alia torĉo super la pordo al koridoro tra la mezo de la tureto. La pordo estis aperta, la koridoro mallumis escepte de la ekbrilo de la torĉo kaj la ruĝa ardo de ekstere filtriĝanta tra la fenestra fendeto. Sed tie la ŝtuparo ĉesis kaj ne plu supreniris. Sam ŝteliris en la koridoron. Ambaŭflanke troviĝis po malalta pordo; ambaŭ estis fermitaj kaj ŝlositaj. Neniu sono entute aŭdiĝis.

— Sakvojo, — murmuris Sam, — kaj tio post mia longa grimpado! Tio ĉi ne povas esti la supro de la turo. Sed nun kion mi povos fari?

Li reiris al la pli malalta etaĝo kaj provis la pordon. Ĝi rifuzis moviĝi. Li denove suprenkuris, kaj ŝvito komencis flueti sur lia vizaĝo. Li sentis, ke ĉiu minuto valoras, sed unu post alia ili forpasis; kaj li povis fari nenion. Li ne plu zorgis pri Ŝagrato aŭ Snago aŭ iu ajn alia orko iam naskita. Li sopiris nur sian mastron, unu ekvidon de ties vizaĝo aŭ unu tuŝon de ties mano.

Finfine, lacega kaj sentanta sin fine venkita, li sidiĝis sur ŝtupo sub la nivelo de la koridora planko kaj klinis sian kapon sur siajn manojn. Estis kviete, hide kviete. La torĉo, kiu jam ĉe lia alveno brulis malalte, sputetis kaj estingiĝis; kaj li sentis la mallumon kovri lin tajdece. Kaj tiam mallaŭte, je sia propra surprizo, tie en la vana fino de lia longa vojaĝo kaj lia malĝojo, motivite de nekonebla penso en la koro, Sam komencis kanti.

Lia voĉo sonis maldensa kaj tremeta en la malvarma senluma turo: la voĉo de hobito forlasita kaj laca, kiun neniu aŭskultanta orko povus iel ajn erare supozi klara kanto de elfa princo. Li murmuris malnovajn infanecajn melodiojn el la Provinco kaj fragmentojn de l’ rimaĵoj de sinjoro Bilbo, kiuj venis al lia menso kvazaŭ pasemaj ekvidoj de la lando de lia hejmo. Kaj subite leviĝis en li nova forto, kaj lia voĉo sonoris, dum vortoj propraj venis nevokite, konvenaj al la simpla melodio.

En okcident’ la suno vojas printempe, floroj plantas, burĝonas arboj, akvoj rojas, la gajaj fringoj kantas. Aŭ eble noktas klarĉiele, kaj portas fagoj franĝaj la elfajn stelojn blankjuvele inter la haroj brancaj.
Kvankam mi venis al vojfino, al nigra entombigo malantaŭ tura fortkulmino, malantaŭ mont-apiko, la suno super ombroj riĉas kaj steloj ĉiam laŭas: ne diras mi, ke l’ tag’ finiĝas, nek stelojn adiaŭas.
вернуться

11

Tark. Gondorano (orklingve). Tiu vorto devenis de tarkil, kiu en la Komuna Lingvo signifas numenoranon, venintan al Mez-Tero.

1 ... 278 279 280 281 282 283 284 285 286 ... 322
Перейти на страницу:
0
Сюжет
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Атмосфера
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Главный герой
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Общее впечатление
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
Итоговая оценка: 0.0 из 10 (голосов: 0 / История оценок)