La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]
- Автор: Толкин Джон Рональд Руэл
- Год: 2007
- Язык: эсперанто
- Год: Sezonoj
- Переводчик: Уильям Олд
- Жанр: Фэнтези
Электронная книга - «La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]». Краткое содержание книги:
Neniu elekto restis al ili krom ludi ĝisfine sian rolon. Tial Aragorno nun aranĝis la armeon laŭ la plejeble konvena maniero; kaj ili estis ordigitaj sur du grandaj amasegoj de eksploditaj ŝtonoj kaj grundo, kiujn la orkoj amasigis dum jaroj da laboro. Antaŭ ili direkte al Mordoro kuŝis kvazaŭ ĉirkaŭfosaĵo marĉego el fumanta koto kaj fetoraj lagetoj. Kiam ĉio estis ordigita, la Komandantoj forrajdis al la Nigra Pordego kun multnombra gardistaro kaj la standardo kaj heroldoj kaj trumpetistoj. Tie estis Gandalfo kiel ĉefheroldo, kaj Aragorno kun la filoj de Elrondo, kaj Eomero el Rohano, kaj Imrahilo; ankaŭ al Legolaso, Gimlio kaj Peregrino estis ordonite kuniri, tiel ke ĉiuj malamikoj de Mordoro havu atestanton.
Ili venis ĝis aŭdodistanco de Moranono kaj malvolvis la standardon, kaj blovis siajn trumpetojn; kaj la heroldoj antaŭenpaŝis kaj sendis siajn voĉojn supren trans la remparon de Mordoro.
— Elvenu! — ili kriis. — La Mastro de la Nigra Lando elvenu! Justecon li spertos. Ĉar li maljuste militis kontraŭ Gondoro kaj forrabis ties terojn. Pro tio la Reĝo de Gondoro postulas, ke li kompensu siajn misfarojn kaj foriru porĉiame. Elvenu!
Sekvis longa silento, kaj nek de muro nek de pordo aŭdiĝis krio aŭ sono. Sed Saŭrono jam pretigis siajn planojn, kaj li emis priludi tiujn musojn kruele antaŭ ol bati mortige. Tial okazis, ke kiam la komandantoj estis sin forturnontaj, la silento subite estis rompita. Aŭdiĝis longa grumblado de tamburegoj kiel tondro en la montaro, kaj poste blekado de kornoj, kiuj skuis la ŝtonojn mem kaj kontuzis la orelojn de la homoj. Kaj je tio pordo meze de la Nigra Pordego estis ĵetmalfermita kun laŭta tintego kaj elvenis ambasado el la Nigra Turego.
Ĉekape rajdis alta kaj misega figuro sur nigra ĉevalo, se tio estis ĉevalo, ĉar ĝi estis grandega kaj hida, kaj ĝia vizaĝo estis terura masko, pli simila al kranio ol al viva kapo, kaj en la orbitoj de la okuloj kaj en la naztruoj brulis flamo. La rajdanto estis tute nigre vestita, kaj nigris lia alta kasko; tamen li estis ne ringofantomo, sed vivanta homo. La komandanto de la Turego Baraduro li estis, kaj lian nomon memoris neniu rakonto, ĉar li mem forgesis ĝin kaj li diris: “Mi estas la Buŝo de Saŭrono”. Sed oni rakontis, ke li estis renegato, kiu devenis de la raso de tiuj, kiuj nomiĝis la nigraj numenoranoj, ĉar ili starigis siajn loĝejojn en Mez-Tero dum la jaroj de la regado de Saŭrono, kaj ili adoris lin, ĉar ili enamiĝis al miskleriĝo. Kaj li eniris servadon de la Nigra Turego kiam ĝi frue releviĝis, kaj pro sia ruzemo li ĉiam plialtiĝis en favoro de la Mastro, kaj li lernis grandan sorĉadon, kaj multe konis la menson de Saŭrono; kaj li pli kruelis ol ajna orko.
Ĝuste li nun elrajdis, kaj kun li venis nur eta trupo da nigre armaĵitaj soldatoj kaj unusola standardo, nigra sed surhavanta en ruĝo la Misfaran Okulon. Haltinte je kelkaj paŝoj antaŭ la Komandantoj el la Okcidento, li inspektis ilin supren-suben kaj ridis.
— Ĉu en tiu ĉi bandaĉo estas iu aŭtoritatulo taŭga por trakti kun mi? — li demandis. — Aŭ iu sufiĉe sagaca por kompreni min? Ĉiuokaze ne vi! — li mokis, sin turnante malestime al Aragorno. — Por krei reĝon necesas pli ol peco da elfa vitro, aŭ tia bandaĉo. Vidu, iu ajn bandito en la montaro povas vidigi sekvantaron simile imponan.
Aragorno nenion respondis, sed li rigardis la okulojn de l’ alia kaj kroĉis la rigardon, kaj dum momento ili tiel interluktis; sed baldaŭ, kvankam Aragorno nek moviĝis nek metis manon al armilo, la alia ŝanceliĝis kaj retropaŝis, kvazaŭ bate minacita.
— Mi estas heroldo kaj ambasadoro, kaj oni ne rajtas ataki min! — li ekkriis.
— Kie tiaj leĝoj validas, — diris Gandalfo, — estas ankaŭ kutime, ke ambasadoroj malpli impertinentas. Sed neniu minacis vin. Nenio timindas ĉe ni ĝis kompletiĝos via komisio. Sed se via mastro ne akiris novan saĝecon, tiam vi kun ĉiuj liaj servantoj troviĝos en granda danĝero.
— Do! — diris la mesaĝisto. — Sekve vi estas la proparolanto, maljuna grizbarbulo, ĉu? Ĉu ni ne aŭdis pri vi kelkfoje, kaj pri viaj vagadoj, ĉiam kovanta komplotojn kaj damaĝojn en sekura malproksimo? Sed ĉi-foje vi elŝovis tro foren vian nazon, Mastro Gandalfo, kaj vi vidos, kio okazas al tiu, kiu starigas siajn malsaĝajn araneaĵojn antaŭ la piedojn de Saŭrono la Granda. Mi havas signojn, kiujn oni ordonis montri al vi — precipe al vi, se vi aŭdacus veni.
Li gestis al unu el la gardistoj, kaj tiu paŝis antaŭen portante pakaĵon volvitan per nigraj tukoj.
Tiujn la mesaĝisto metis flanken, kaj tie, mirigante kaj konsternante ĉiujn Komandantojn, li montris unue tian mallongan glavon, kian portis Sam, kaj poste grizan mantelon kun elfa broĉo, kaj fine la mitrilan maŝkirason, kiun Frodo portis volvite en siaj ĉifitaj vestaĵoj. Nigro kovris iliajn okulojn, kaj ŝajnis al ili dum momenta silento, ke la mondo senmoviĝas, sed iliaj koroj svenis kaj la lasta espero malaperis. Grinĉjo, kiu staris malantaŭ princo Imrahilo, saltis antaŭen kun dolorkrio.
— Silentu! — diris Gandalfo severe, retroŝovante lin, sed la mesaĝisto laŭte ridis.
— Do vi havas kun vi ankoraŭ alian el tiuj nanoj! Kian utilon vi konstatas en ili, mi ja ne divenas, sed sendi ilin spioni en Mordoron preterpaŝas eĉ vian kutiman stultecon. Tamen mi dankas lin, ĉar evidente minimume tiu bubaĉo pli frue vidis tiujn ĉi signojn, kaj estus vane se vi nun malakceptus ilin.
— Mi ne volas malakcepti ilin, — diris Gandalfo. — Efektive mi konas ilin kaj ilian tutan historion, kaj malgraŭ via rikanado, fia Buŝo de Saŭrono, tion vi ne povas pretendi. Sed kial vi alportis ilin ĉi tien?
— Gnoma kiraso, elfa mantelo, klingo el la pereinta Okcidento, kaj spiono el la eta ratlando Provinco... Ne, ne surpriziĝu! Ni konas kornplete tion: jen la markoj de konspiro. Nu, eble tiu, kiu portis ĉi aĵojn, estis kreito pro kies perdo vi ne funebros, kaj eble male: eble, iu kara por vi? Se jes, rapide konsiliĝu laŭ tiu malmulto da sagaco, kiu restas al vi. Ĉar Saŭrono ne amas spionojn, kaj lia estonta sorto jam dependas de via elekto.
Neniu respondis al li; sed li vidis iliajn vizaĝojn grizaj pro timo kaj la teruriĝon en iliaj okuloj, kaj li denove ridis, ĉar ŝajnis al li, ke lia ludo iras kontentige.
— Bone, bone! — li diris. — Li estis kara al vi, mi vidas. Aŭ eble lia komisio estis tia, kian vi ne volis malsukcesinta, ĉu? Ĝi tamen malsukcesis. Kaj nun li eltenos la malrapidan turmenton dum jaroj, tiel longe kaj malrapide, kiel povos rimedi niaj artoj en la Granda Turego, kaj neniam liberiĝos, krom eble kiam li estos ŝanĝita kaj rompita tiel ke li venu al vi, kaj vi vidos tion, kion vi respondecis. Tio ĉi certe okazos, krom se vi akceptos la kondiĉojn de mia Mastro.
— Listu la kondiĉojn, — diris Gandalfo senŝancele, sed la apudstarantoj vidis la angoron sur lia vizaĝo, kaj nun li ŝajnis maljuna ŝrumpinto, kunpremita, finfine venkita. Oni ne dubis, ke li akceptos.
— Jen la kondiĉoj, — diris la mesaĝisto kaj ridetis rigardante ilin unu post la alia. — La bandaĉo de Gondoro kaj ties mislogitaj aliancanoj tuj retroiros trans Anduinon, unue ĵurinte neniam plu ataki armile Saŭronon la Grandan, ĉu malkaŝe, ĉu sekrete. Ĉiuj terenoj oriente de Anduino apartenos al Saŭrono por ĉiam, nure. Okcidente de Anduino ĝis la Nebulecaj Montoj kaj la Breĉo de Rohano estos tributantoj de Mordoro, kaj tie la homoj ne portos armilojn, sed havos permeson regi siajn proprajn aferojn. Sed ili helpos rekonstrui Isengardon, kiun ili sovaĝe detruis, kaj tiu apartenos al Saŭrono, kaj tie loĝos lia komandanto: ne Sarumano, sed iu pli fidinda.