Бесплатная библиотека
Читайте книгу на сайте или телефоне
READ-E-BOOK » Фэнтези » La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]
La Mastro de l' Ringoj [Esperanto] - Читать Любимую Русскую Полную Книгу 👉 Read-E-Book.com

La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]

Электронная книга - «La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]». Краткое содержание книги:

La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]
1 ... 275 276 277 278 279 280 281 282 283 ... 322
Перейти на страницу:

Forinterne li povis aŭdi mallaŭte la voĉojn de orkoj bruegantaj, sed baldaŭ ili ĉesis aŭ forpasis el aŭdodistanco, kaj ĉio silentiĝis. Lia kapo doloris, kaj liaj okuloj vidis fantomajn lumojn en la malhelo, sed li baraktis por sin ordigi kaj pensi. Estis ĉiuokaze klare, ke mankas espero pri eniro al la orka fortikaĵo tra tiu pordo; li eble atendus tie dum tagoj antaŭ ol ĝi estus malfermita, kaj atendado ne eblis: la tempo estis terure valora. Li jam ne plu dubis pri sia devo: li devos savi sian mastron aŭ perei klopodante.

— La pereo pli probablas, kaj ĉiuokaze estos pli facila, — li diris serioze al si, dum li eningigis Pikilon kaj forturnis sin de la latuna pordo. Li malrapide palpserĉis vojon en la mallumo tra la tunelo, ne riskante uzi la elfan lumon; kaj dumire li provis kunligi la okazaĵojn post kiam Frodo kaj li forlasis la krucvojon. Li scivolis, kioma horo estas. Ie inter unu tago kaj alia, li supozis, sed eĉ pri la tagoj li jam perdis la kalkulon. Li estis en malluma lando, kie la tagoj de la mondo ŝajnis forgesitaj, kaj kie ankaŭ ĉiuj enirintoj estis forgesataj.

— Mi scivolas, ĉu ili entute pensas pri ni, — li diris, — kaj kio okazas al ili ĉiuj tie fore. — Li gestis malprecize per sia mano en la aero; sed li fakte nun frontis suden, revenante al la tunelo de Ŝeloba, ne okcidenten. Fore okcidente en la mondo proksimiĝis la tagmezo de la dek-kvara tago de marto laŭ la Provinca kalkulo, kaj ĝuste nun Aragorno rekondukis el Pelargiro la nigran ŝiparon, kaj Gaja rajdis kun la rohananoj tra la Ŝtonfurgona Valo, dum en Minaso Tirit flamoj leviĝis kaj Grinĉjo vidis la frenezecon plifortiĝi en la okuloj de Denetoro. Tamen inter ĉiuj zorgoj kaj timoj la pensoj de iliaj amikoj konstante direktiĝis al Frodo kaj Sam. Ili ne estis forgesitaj. Sed ili estis fore ekster la helpatingo, kaj neniu penso povis havigi helpon al Samsaĝo, filo de Hamfasto. Li estis tutege sola.

Li revenis finfine al la ŝtona pordo de la orka koridoro, kaj plu ne kapablis trovi la klinkon aŭ riglilon, kiu fermtenis ĝin, li kiel antaŭe transgrimpis ĝin kaj falis malkrude al la tero. Poste li vojis kaŝeme al la elirejo de la tunelo de Ŝeloba, kie la ĉifonoj de ŝia granda araneaĵo daŭre disbloviĝis kaj ŝanceliĝis en la malvarma aero. Ĉar malvarma ĝi ŝajnis al Sam post la fetora mallumo malantaŭe; sed ties spiro refreŝigis lin. Li ŝteliris singarde eksteren.

Ĉio estis misaŭgure kvieta. La lumo ne pli fortis ol tiu de krepusko je fino de malhela tago. La vastaj vaporoj, kiuj leviĝis en Mordoro kaj fluis okcidenten, pasis malalte super lia kapo, granda konfuzaĵo el nuboj kaj fumo, jam denove prilumata per malvigle ruĝa ardo.

Sam rigardis supren al la orka turego, kaj subite tra ties mallarĝaj fenestroj lumoj gapis eksteren kvazaŭ ruĝaj okuletoj. Li scivolis, ĉu ili estas iaspeca signalo. Lia timo pri la orkoj, provizore forgesita pro lia kolero kaj lia senesperiĝo, nun revenis. Laŭ lia supozo nur unu proceduro eblis al li: pluiri kaj trovi la ĉefpordon de la terura turego, sed liaj genuoj sentiĝis feblaj, kaj li konstatis, ke li tremas. Tirante suben siajn okulojn de la turego kaj la kornoj de la fendaĵo antaŭ li, li obeigis siajn malvolontajn piedojn, kaj malrapide, plenstreĉe aŭskultante, gapante en densajn ombrojn de la apudvojaj rokegoj, li postsekvis siajn paŝojn, preter la loko, kie Frodo falis kaj daŭre la odoraĉo de Ŝeloba postrestis, kaj poste supren plu, ĝis li staris denove en la fendego mem, kie li surmetis la Ringon kaj vidis pasi la trupon de Ŝagrato.

Tie li haltis kaj sidiĝis. Provizore li ne plu povis peli sin antaŭen. Li sentis, ke post kiam li pasos la verton de la pasejo kaj faros unu paŝon vere suben al la lando Mordoro, tiu paŝo estos nerevokebla. Li neniam povus reveni. Sen klara celo li elprenis la Ringon kaj denove surmetis ĝin. Li tuj spertis la ŝarĝegon de ĝia pezo, kaj sentis freŝe, sed jam pli forte kaj urĝe ol iam, la malicon de la Mordora Okulo, serĉanta, klopodanta trapiki la ombrojn, kiujn ĝi kreis sindefende, sed kiuj nun malhelpis ĝin dum ĝia maltrankvilo kaj dubemo.

Kiel antaŭe Sam konstatis, ke lia aŭdkapablo akriĝis, sed laŭ lia vido la ĉi-mondaj aferoj ŝajnis maldensaj kaj malprecizaj. La rokmuroj de la vojo estis palaj, kvazaŭ vidataj tra nebuleto, sed ankoraŭ li aŭdis fore la bobeladon de Ŝeloba en ties mizero; akre, klare kaj tre proksime tio ŝajnis, li aŭdis kriojn kaj interfrapon de metalo. Li saltstariĝis, kaj premis sin al la apudvoja muro. Lin ĝojigis la Ringo, ĉar jen estis alia trupo da orkoj marŝanta. Aŭ tiel li unue supozis. Tiam subite li konstatis, ke ne estas tiel, lia aŭdado trompis lin: la orkaj krioj venis el la turego, kies plej alta korno estis nun rekte super li, maldekstre de la fendego.

Sam horortremis kaj klopodis devigi sin moviĝi. Klare estis iu fimagio. Eble malgraŭ ĉiuj ordonoj la krueleco de la orkoj superregis ilin, kaj ili turmentas Frodon, aŭ eĉ sovaĝe dishakas lin. Li aŭskultis; kaj al li venis ekbrilo de espero. Ne multe dubeblis: okazas luktado en la turego, la orkoj evidente batalas inter si, Ŝagrato kaj Gorbago venis al interbatiĝo. Malgraŭ malforto de la espero alportita de lia konjekto, ĝi sufiĉis por vigligi lin. Eble troviĝis eta ebleco. Lia amo al Frodo leviĝis super ĉiujn aliajn pensojn, kaj forgesinte sian danĝeron li kriis laŭte:

— Mi venas, sinjoro Frodo!

Li kuris antaŭen ĝis la verto de la suprenira pado kaj transiris ĝin. Tuj la vojo turniĝis maldekstren kaj plonĝis krute suben. Sam jam transiris en Mordoron.

Li demetis la Ringon, motivita eble per iu profunda antaŭvido de danĝero, kvankam interne li pensis nur, ke li deziras vidi pli klare.

— Prefere rigardi la plej malbonan, — li murmuris. — Ne utilas ĉirkaŭstumbli en nebulo!

Malmola kaj kruela kaj amara estis la lando, kiun trafis lia rigardo. Antaŭ liaj piedoj la plejalta firsto de Efelo Duad apike subiris laŭ grandaj klifoj en malluman kavon, aliflanke de kiu leviĝis alia firsto, malpli alta, kies randon noĉis kaj zigzagis rokoj dentaĉsimilaj, kiuj elstaris nigre kontraŭ la ruĝa lumo malantaŭa: tio estis la morna Morgajo, la interna ringo de la bariloj de la lando. Malproksime poste, sed preskaŭ rekte antaŭe, trans larĝa lago da mallumo punktita je etaj fajroj, vidiĝis granda brulardo; kaj de ĝi leviĝis laŭ enormaj kolonoj kirliĝa fumo, bistre ruĝa ĉe la radikoj, supre nigra, kie ĝi mergiĝis kun la ondeganta baldakeno, kiu tegmente kovris la tutan malbenitan landon.

Sam estis rigardanta Orodruinon, la Fajromonton. Ĉiam denove la fornoj malproksimaj sub ĝia cindra konuso ardiĝis kaj kun grandaj ŝveliĝoj kaj pulsadoj elverŝis riverojn da fandita rokaĵo el abismoj en ĝiaj flankoj. Iuj fluis flamante al Baraduro tra enormaj kaneloj; iuj serpentumis sur la ŝtonozan ebenaĵon, ĝis ili malvarmiĝis kaj kuŝis kvazaŭ torditaj drakformoj vomitaj el la turmentita tero. En ĝuste tia naskturmenta horo Sam ekvidis la Monton de Sorto, kaj ties lumo, barita per la alta ekrano de Efelo Duad disde tiuj, kiuj grimpis la vojon el la okcidento, nun ekflagris sur la nudaj rokfacoj, tiel ke ili ŝajnis saturiĝi je sango.

En tiu terura lumo Sam staris konsternite, ĉar nun, rigardante maldekstren, li povis vidi la turegon de Cirito Ungol en ties tuta forto. La korno, kiun li vidis de la alia flanko, estis nur ties plej supra tureto. Ĝia orienta faco baŭmis laŭ tri grandaj ŝtupoj desur breto en la monta muro fore sube; ĝia dorso estis turnita al klifego malantaŭe, de kiu ĝi elstaris je pintaj bastionoj, unu super alia, malgrandiĝantaj dum la supreniro, kun krutaj flankoj el lerta masonaĵo, kiu frontis nord-orienten kaj sud-orienten. Super la plej malalta ŝtupo, je ducent futoj sub la loko, kie Sam nun staris, troviĝis muro krenela, kiu enfermis mallarĝan korteton. Ties pordo, je la pli proksima sud-orienta flanko, malfermiĝis al larĝa vojo, kies ekstera randmuro laŭiris eĝon de krutegaĵo, ĝis ĝi deviis suden kaj serpentumis suben en la mallumon por aliĝi al la vojo venanta tra la Morgula Pasejo. Poste ĝi daŭris tra segildenta fendo en Morgajo eksteren al la valo de Gorgoroto kaj plu al Baraduro. La mallarĝa supra vojeto, kie staris Sam, saltis rapide suben por renkontiĝi kun la ĉefvojo sub la brovumantaj muroj proksime al la turega pordego.

1 ... 275 276 277 278 279 280 281 282 283 ... 322
Перейти на страницу:
0
Сюжет
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Атмосфера
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Главный герой
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Общее впечатление
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
Итоговая оценка: 0.0 из 10 (голосов: 0 / История оценок)