La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]
- Автор: Толкин Джон Рональд Руэл
- Год: 2007
- Язык: эсперанто
- Год: Sezonoj
- Переводчик: Уильям Олд
- Жанр: Фэнтези
Электронная книга - «La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]». Краткое содержание книги:
Rigardante ĝin Sam subite komprenis, preskaŭ ŝokite, ke tiu ĉi fortikaĵo estis konstruita ne por bari eksterajn malamikojn, sed por reteni ilin interne. Ĝi estis efektive laboraĵo de Gondoro antaŭ longege, orienta antaŭposteno de la defendaĵoj de Itilio, kreita kiam post la Lasta Alianco la homoj el Okcidentio gardis la misan landon de Saŭrono, kie ankoraŭ kaŝiĝis liaj kreaĵoj. Sed simile al Narĥosto kaj Karĥosto, la Turegoj de la Dentoj, ankaŭ ĉi tie la vigilado malsukcesis, kaj perfido transdonis la turegon al la Mastro de la Ringofantomoj, kaj jam dum multaj jaroj ĝi estis okupata de misuloj. Post la reveno al Mordoro Saŭrono trovis ĝin utila; ĉar li havis malmultajn servistojn, sed multajn timigitajn sklavojn, kaj daŭre ĝia celo estis kiel pratempe malhelpi eskapon el Mordoro. Tamen se malamikoj aŭdacus provi la sekretan eniron al tiu lando, tiam ĝi estus ankaŭ lasta sendorma gardo kontraŭ iuj, kiuj eble preterpasus la vigiladon de Morgulo kaj Ŝeloba.
Tro klare Sam vidis kiel senespere estus, se li kaŝe descendus sub tiuj multokulaj muroj por pasi la gardatan pordon. Kaj eĉ se li farus tion, li ne povus longe iri laŭ la gardata vojo; eĉ la nigraj ombroj, profunde kuŝantaj ekster atingo de la ruĝa ardo, ne longe ŝirmus lin de la noktokulaj orkoj. Sed kvankam tiu vojo estus senespera, lia tasko jam pli malbonis: ne eviti kaj eskapi la pordon, sed eniri tra ĝi, senakompane.
Lia penso turniĝis al la Ringo, sed tie konsolo mankis, ĉeestis nur timego kaj danĝero. Tuj post kiam li ekvidis en la foro la brulantan Monton de Sorto, li konstatis ŝanĝiĝon en sia ŝarĝo. Dum ĝi proksimiĝis al la fornegoj, kie en la fundoj de la tempo ĝi estis formita kaj forĝita, la potenco de la Ringo kreskis, kaj ĝi fariĝis pli danĝera, neregebla krom per iu fortega volo. Dum Sam staris tie, kvankam la Ringon li ne havis surfingre, kaj ĝi pendis sur sia ĉeno ĉirkaŭ lia kolo, li sentis sin pligrandigita, kvazaŭ li estus vestita en enorma distordita ombro de si mem, vasta kaj misaŭgura minaco haltigita sur la muroj de Mordoro. Li sentis, ke de tiam li havas nur du elekteblojn: rifuzi la Ringon, kvankam ĝi turmentus lin; aŭ pretendi ĝin kaj defii la Potencon sidantan en ĝia malhela fortikaĵo post la valo de ombroj. Jam la Ringo tentis lin, mordante liajn volon kaj racion. Nekredeblaj fantaziaĵoj leviĝis en lia menso; kaj li vidis Samsaĝon la Fortan, Heroon de la Epoko, paŝeganta kun flamanta glavo tra la sombriĝa lando, kaj armeojn entuziasme kuniĝantaj laŭ lia alvoko, kiam li marŝis por renversi Baraduron. Kaj poste ĉiuj nuboj forruliĝis, kaj blanka suno leviĝis, kaj pro lia ordono la valo de Gorgoroto estiĝis ĝardeno de floroj kaj arboj kaj naskis fruktojn. Necesis nur ke li surfingrigu la Ringon kaj pretendu ĝin por si, kaj ĉi ĉio povus okazi.
En tiu horo tenta, ĝuste la amo al la mastro plej helpis lin plu esti firma; sed ankaŭ en lia fundo vivis ankoraŭ nevenkite lia ordinara hobita sagaco: li sciis en la kora kerno, ke li ne sufiĉe grandas por toleri tian ŝarĝon, eĉ se tiaj vizioj ne estus nura trompo por perfidi lin. Unu ĝardeneto de libera ĝardenisto estis lia tuta bezono kaj rajto, ne ĝardeno ŝvelinta al regno; la propraj manoj uzotaj, ne la manoj de aliuloj ordonotaj.
— Kaj ĉiuokaze nur truko estas ĉi tiuj ideoj, — li diris al si. — Li ekvidos min kaj senkuraĝigos min, antaŭ ol mi povos eĉ ekkrii. Li ekvidos min sufiĉe rapide, se mi surmetos la Ringon nun, en Mordoro. Nu, jen mia tuta konkludo: la aferoj ŝajnas tiel senesperaj kiel frosto en printempo. Ĝuste kiam nevidebleco estus vere utila, la Ringon mi ne povas uzi! Kaj se mi iam sukcesos pluiri, ĝi estos nenio alia ol trenaĵo kaj ŝarĝo ĉiupaŝe. Do, kion mi faru?
Li ne vere dubis. Li sciis, ke li devos subeniri al la pordego kaj ne plu prokrasti. Skuinte la ŝultrojn, kvazaŭ por forskui la ombron kaj forigi la fantomojn, li komencis malrapide subiri. Je ĉiu paŝo li ŝajnis plietiĝi. Li ne multe progresis ĝis li jam reŝrumpis al tre malgranda kaj timigita hobito. Li nun preterpasis sub la muroj mem de la turego, kaj la krioj kaj sonoj de batalado estis aŭdeblaj al liaj senhelpaj oreloj. Ĉi-momente la bruo ŝajnis veni el la korto malantaŭ la ekstera muro.
Sam estis proksimume duonvoje laŭ la pado, kiam el la malhela enirejo en la ruĝan ardon enkuris du orkoj. Ili ne turniĝis liadirekten. Ili celis la ĉefvojon; sed dum la kurado ili stumblis kaj falis teren kaj kuŝis senmove. Sam vidis neniujn sagojn, sed li supozis, ke la orkoj estas pafitaj de aliaj sur la remparo aŭ kaŝitaj en la ombro de la pordego. Li pluiris, premiĝante al la muro maldekstre. Unu suprenrigardo konvinkis lin, ke ne eblas ĝin grimpi. La masonaĵo leviĝis tridek futojn, sen fendeto aŭ breto, al superpendaj tavoloj similaj al renversitaj ŝtupoj. La pordo estis la sola vojo.
Li ŝteliris pluen; kaj dumire li scivolis, kiom da orkoj loĝas en la turego kun Ŝagrato, kaj kiom havas Gorbago, kaj pri kio ili kverelas, se tia estas la afero. La trupo de Ŝagrato pli frue ŝajnis ĉirkaŭ kvardeko, kaj tiu de Gorbago pli ol duoble tioma; sed kompreneble la patrolo de Ŝagrato estis nur parto de lia garnizono. Preskaŭ certe ili kverelis pri Frodo kaj la rabaĵo. Momente Sam haltis, ĉar subite la aferoj ŝajnis al li klaraj, preskaŭ kvazaŭ li vidus ilin propraokule. La kiraso mitrila! Kompreneble Frodo ĝin portas, kaj certe ili trovis ĝin. Kaj laŭ tio, kion Sam aŭdis, Gorbago certe avidas ĝin. Sed la ordonoj el la Malhela Turego estis tiutempe la sola protektaĵo de Frodo, kaj se oni ignorus ilin, Frodo povus esti iam ajn mortigita.
— Ek al, mizera pigrulo! — Sam kriis al si. — Nun tempas agi!
Li elingigis Pikilon kaj kuris al la malfermita pordo. Sed ĝuste kiam li estis enironta sub la arkaĵegon li spertis ŝokon: li kvazaŭ karambolus kun ia araneaĵo simila al tiu de Ŝeloba, sed nevidebla. Neniun obstaklon li povis vidi, sed io tro fortika kontraŭ plenumo de lia volo baris al li la vojon. Li ĉirkaŭrigardis, kaj tiam en la ombro de la pordego li vidis la Du Gardantojn.
Ili similis figuregojn sidantaj sur tronoj. Ĉiu el ili havis po tri ligitaj korpoj, kaj po tri kapoj frontantaj eksteren, internen kaj trans la enirejon. La kapoj havis vizaĝojn vulturajn, kaj sur iliaj genuegoj kuŝis krifsimilaj manoj. Ili ŝajnis ĉizitaj el grandaj ŝtonblokoj, nemoveblaj, kaj tamen ili konsciis: iu terura spirito de fia vigileco loĝis en ili. Ili rekonas malamikojn. Ĉu videbla, ĉu nevidebla, neniu povis preteri nerimarkite. Ili malpermesus lian eniron aŭ eskapon.
Hardante sian volon Sam denove puŝis sin antaŭen kaj haltis abrupte, ŝanceliĝante kvazaŭ pro bato al liaj brusto kaj kapo. Poste, multe riskante, ĉar nenion alian fareblan li povis elpensi, responde al subita penso veninta al li, li malrapide eligis la flakoneton de Galadriela kaj alte tenis ĝin. Ĝia blanka lumo rapide viviĝis, kaj la ombroj sub la malhela arkaĵo fuĝis. La monstraj Gardantoj sidis tie fridaj kaj senmovaj, rivelitaj laŭ sia tuta hida formo. Momente Sam ekvidis brileton en la nigraj ŝtonoj de iliaj okuloj, kies malico mem timigis lin; sed malrapide li sentis ilian volon ŝanceliĝi kaj diseriĝi en timon.
Li pretersaltis ilin; sed ĝuste dum li faris tion, reŝovante la flakoneton en sian sinon, li konsciis klare, kvazaŭ ŝtala stango klakfermiĝus malantaŭ li, ke ilia vigileco renoviĝis. Kaj el tiuj fiaj kapoj eliĝis alta akra krio, kiu eĥis en la baŭmaj muroj antaŭ li. Forsupre, kvazaŭ responda signalo, raŭka sonorilo sonigis unuopan baton.
— Jen farite! — diris Sam. — Mi sonorigis ĉe la dompordo! Nu, venu jam, iu ajn! Diru al komandanto Ŝagrato, ke la granda elfa batalisto vizitas, ankaŭ kun sia elfa glavo!
Aŭdiĝis neniu respondo. Sam paŝis antaŭen. Pikilo briletis blue en lia mano. La korto kuŝis en profunda ombro, sed li vidis, ke sur la pavimo estis dissternitaj multaj kadavroj. Ĝuste antaŭ liaj piedoj estis du orkaj arkpafistoj kun ponardoj en la dorsoj. Poste kuŝis multaj aliaj: iuj unuope, morthakitaj aŭ pafitaj; aliaj duope, ankoraŭ kroĉantaj unu la alian, mortigitaj dum la pika lukto mem, strangolantaj, mordantaj. La ŝtonoj estis glitige kovritaj de malhela sango.