Бесплатная библиотека
Читайте книгу на сайте или телефоне
READ-E-BOOK » Фэнтези » La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]
La Mastro de l' Ringoj [Esperanto] - Читать Любимую Русскую Полную Книгу 👉 Read-E-Book.com

La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]

Электронная книга - «La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]». Краткое содержание книги:

La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]
1 ... 269 270 271 272 273 274 275 276 277 ... 322
Перейти на страницу:

» — Ĉe Pelargiro la Heredanto de Isilduro bezonos vin, — li diris.

» Tiel ni transiris Gilrenon, pelante antaŭ ni la aliancanojn de Mordoro; kaj poste ni ripozis iomete. Sed baldaŭ Aragorno stariĝis, dirante: “Vidu! Jam Minaso Tirit estas atakata. Mi timas, ke ĝi pereos antaŭ ol ni alvenos por helpi ĝin”. Do ni denove surseliĝis antaŭ forpaso de la nokto, kaj pluiris sur la ebenaĵoj de Lebenino per la tuta rapideco, kiun niaj ĉevaloj kapablis elteni.

Legolaso paŭzis kaj suspiris, kaj turninte la okulojn suden li mallaŭte kantis:

Arĝente fluas rojoj de Celos ĝis Erui en verdaj kampoj de Lebenino! Altas la herboj tie. Pro l’ vent’ demara balanciĝas blankaj lilioj, kaj oraj sonoriloj skuiĝas de malosoj kaj alfiroj en verdaj kampoj de Lebenino, pro l’ vento demara!

» Verdas tiuj kampoj en la kantoj de mia popolo, sed tiam ili malhelis, grizaj dezertoj en la nigro antaŭ ni. Kaj tra la vasta lando, tretante senzorge la herbojn kaj la florojn, ni ĉasis niajn malamikojn dum unu tago kaj unu nokto, ĝis ni venis je l’ amara fino al la Granda Rivero. Tiam en mia koro mi pensis, ke ni proksimiĝas al la maro; ĉar larĝa estis la akvo en la mallumo, kaj sennombraj marbirdoj kriĉis sur ĝiaj bordoj. Ve pri la meva kriĉado! Ĉu la Damo ne diris, ke mi gardu min kontraŭ ilin? Kaj nun mi ne povas forgesi ilin.

— Miaparte mi tute ne atentis ilin, — diris Gimlio; — ĉar tiam ni venis finfine al serioza batalo. Tie ĉe Pelargiro estis la ĉefŝiparo el Umbaro, kvindek grandaj ŝipoj kaj nekalkuleblaj malpli grandaj. Multaj el niaj ĉasatoj atingis la havenojn antaŭ ni, kaj kunportis sian timon; kaj iuj el la ŝipoj ekfuĝis, celante eskapi laŭ la Rivero aŭ atingi la kontraŭan bordon; kaj multaj el la pli malgrandaj flambrulis. Sed la haradanoj, pelitaj al la prudentorando, turniĝis por finbatali, kaj pro senespero ili estis ferocaj; kaj ili ridis vidante nin, ĉar ili estis armeo ankoraŭ granda.

» Sed Aragorno haltis kaj kriis per voĉo potenca: “Venu nun! Je la Nigra Ŝtono mi alvokas vin!” Kaj subite la Ombra Armeo, kiu lastatempe postrestis, venis kiel griza tajdo, forbalaante ĉion antaŭ si. Mallaŭtajn kriojn ni aŭdis, kaj forajn kornojn blovatajn, kaj murmuron kvazaŭ de sennombraj malproksimaj voĉoj: tio similis eĥon de iu forgesita batalo dum la Malhelaj Prajaroj. Palaj glavoj elingiĝis, sed mi ne scias, ĉu ties klingoj ankoraŭ mordus, ĉar la Mortintoj ne plu bezonis alian armilon krom timigo. Neniu povis kontraŭstari ilin.

» Ili venis al ĉiu ŝipo, kiu estis albordigita, kaj poste ili transiris la akvon al la ankritaj; kaj ĉiujn maristojn plenigis frenezo de teruro kaj ili saltis en la akvon, krom nur la sklavoj ĉenitaj al la remiloj. Senzorge ni rajdis inter niaj fuĝantaj malamikoj, pelante ilin kvazaŭ foliojn, ĝis ni alvenis la bordon. Kaj tiam al ĉiu granda ŝipo restinta Aragorno sendis po unu dunadano, kaj ili konsolis la surŝipajn kaptitojn kaj instigis ilin formeti la timon kaj esti liberaj. Antaŭ la fino de tiu malluma tago neniu restis el la malamikoj por rezisti: ĉiuj dronis aŭ fuĝis suden esperante trovi la propran landon perpiede. Strange kaj mirinde mi taksis, ke la projektojn de Mordoro povis renversi tiaj fantomoj el timo kaj mallumo. Per la propraj armiloj ĝi estis venkita!

— Efektive strange, — diris Legolaso. — En tiu horo mi rigardis Aragornon kaj pensis, kia granda kaj terura Mastro li povintus estiĝi pro la forto de sia volo, se li prenus al si la Ringon. Ne senmotive Mordoro timas lin. Sed pli nobla estas lia spirito ol la kompreno de Saŭrono; ĉar ĉu li ne estas el la idoj de Lutiena? Neniam pereos tiu linio, eĉ se la jaroj plimultiĝos nekalkuleble.

— Tiuj aŭguroj estas ekster la okuloj de la gnomoj, — diris Gimlio. — Sed ja potenca estis Aragorno tiutage. Jen! la tuta nigra ŝiparo estis en liaj manoj; kaj li elektis por si la plej grandan ŝipon, kaj ni suriris ĝin. Poste li sonorigis grandan nombron da trumpetoj prenitaj de la malamikoj; kaj la Ombra Armeo reiris sur la bordon. Tie ili staris silentaj, apenaŭ videblaj krom pro ruĝa brileto en la okuloj, kiuj spegulis la lumon de la brulantaj ŝipoj. Kaj Aragorno parolis laŭtvoĉe al la Mortintoj, kriante:

» — Aŭdu nun la vortojn de la Heredanto de Isilduro! Via ĵuro estas plenumita. Retroiru kaj neniam plu ĝenu la valojn! Foriru kaj ripozu!

» Kaj tiam la Reĝo de la Mortintoj stariĝis antaŭ la amaso kaj rompis sian lancon kaj ĵetis ĝin teren. Poste li profunde riverencis kaj forturnis sin; kaj rapide la tuta griza amaso retroiris kaj malaperis kvazaŭ nebuleto repuŝita per subita vento; kaj ŝajnis al mi, ke mi vekiĝas el sonĝo.

» Tiunokte ni ripozis, dum laboris aliaj. Ĉar multaj kaptitoj estis liberigitaj, kaj multaj sklavoj senkatenigitaj, kiuj estis gondoranoj kaptitaj dum rabatakoj; kaj baldaŭ estis ankaŭ granda kuniĝo de homoj el Lebenino kaj Etiro, kaj Angboro el Lamedono venis kun ĉiuj rajdistoj, kiujn li sukcesis reordigi. Nun, kiam timo pri la Mortintoj estis forigita, ili venis por helpi nin kaj rigardi la Heredanton de Isilduro; ĉar informo pri tiu nomo disvastiĝis kvazaŭ fajro en mallumo.

» Kaj tio proksimas al la fino de nia rakonto. Ĉar dum tiuj vespero kaj nokto multaj ŝipoj estis pretigitaj kaj hompleniĝis; kaj matene la ŝiparo ekvelis. Tio nun ŝajnas longe pasinta, tamen estis nur matene en la antaŭhieraŭo, la sesa tago post kiam ni elrajdis el Dunharo. Sed ankoraŭ Aragornon pelis timo, ke tro urĝas la tempo. “Temas pri kvardek leŭgoj plus du de Pelargiro ĝis la albordiĝejoj ĉe Harlondo, — li diris. — Tamen al Harlondo ni devos veni morgaŭ aŭ tute fiaski”.

» La remilojn nun manipulis liberaj homoj, kaj virece ili penadis; tamen malrapide ni pasis laŭ la Granda Rivero, ĉar ni penis kontraŭ ties fluo, kaj kvankam tiu ne estas rapida en la sudo, ni ricevis neniom da helpo per vento. Peza estintus mia koro, se Legolaso ne ridus subite.

» — Supren la barbo, posteulo de Durino! — li diris. — Ĉar tiel estas dirite: Espero ofte naskiĝas, kiam ĉio fiaskas. Sed kian esperon li vidis de malproksime, tion li rifuzis diri. Kiam venis la nokto, ĝi nur pliprofundigis la mallumon, kaj niaj koroj ardis, ĉar fore en la nordo ni vidis ruĝan ardon sub la nubo, kaj Aragorno diris: “Minaso Tirit brulas”. Sed noktomeze espero efektive naskiĝis denove. Marspertaj viroj de Etiro rigardante suden parolis pri ŝanĝiĝo venonta kun freŝa vento de la maro. Longe antaŭ la mateniĝo la masthavaj ŝipoj hisis la velojn, kaj nia rapido kreskis, ĝis aŭroro blankigis la ŝaŭmon antaŭ niaj pruoj. Kaj tiel estis, kiel vi jam scias, ke ni venis je la tria horo de la mateno kun favora vento kaj senvualigita suno, kaj ni malvolvis la grandan standardon en batalo. Tio estis tago grandioza kaj grandioza horo, sekvu kio ajn.

— Sekvu kio ajn, grandiozaj faroj ne estas senvalorigataj, — diris Legolaso. — Faro grandioza estis rajdado sur la Padoj de l’ Mortintoj, kaj grandioza ĝi restos, eĉ se neniu restos en Gondoro por prikanti ĝin en la venontaj tagoj.

— Kaj tio tre povos okazi, — diris Gimlio. — ĉar la vizaĝoj de Aragorno kaj Gandalfo seriozas. Multe mi scivolas, kiaj konsiliĝoj okazas en la tendoj tie sube. Miaparte, kiel Gaja, mi sopiras, ke pro nia venko la milito jam estu finita. Tamen kio ajn restas farota, mi esperas partopreni ĝin, pro honoro de la popolo de l’ Soleca Monto.

— Kaj mi pro la popolo de la Granda Arbaro, — diris Legolaso, — kaj pro la amo al la Mastro de la Blanka Arbo.

Poste la kunuloj silentiĝis, sed dum kelka tempo ili sidis tie sur la alta loko, ĉiu okupata pri la propraj pensoj, dum la Komandantoj debatis.

Kiam princo Imrahilo disiĝis de Legolaso kaj Gimlio, li tuj vokis Eomeron, kaj ili duope subeniris el la Urbo, kaj ili venis al la tendoj de Aragorno, starigitaj sur la kampo ne malproksime de kie pereis reĝo Teodeno. Kaj tie ili konsiliĝis kune kun Gandalfo kaj Aragorno kaj la filoj de Elrondo.

1 ... 269 270 271 272 273 274 275 276 277 ... 322
Перейти на страницу:
0
Сюжет
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Атмосфера
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Главный герой
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Общее впечатление
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
Итоговая оценка: 0.0 из 10 (голосов: 0 / История оценок)