La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]
- Автор: Толкин Джон Рональд Руэл
- Год: 2007
- Язык: эсперанто
- Год: Sezonoj
- Переводчик: Уильям Олд
- Жанр: Фэнтези
Электронная книга - «La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]». Краткое содержание книги:
Kune la elfo kaj la gnomo eniris Minason Tirit, kaj vidantoj de ilia preterpaso miris pri tiaj kunuloj; ĉar Legolaso estis belvizaĝa ekster mezureblo de la homoj, kaj li kantis klarvoĉe elfan kanton promenante matene, sed Gimlio paŝis minace apud li karesante sian barbon kaj ĉirkaŭgapante.
— Ĉi tie ekzistas iom da bona masonaĵo, — li diris rigardante la murojn; — sed ankaŭ iom da malpli bona, kaj la stratojn oni povus pli taŭge aranĝi. Kiam Aragorno ricevos sian heredaĵon, mi proponos al li servadon de masonistoj de la Monto, kaj ni rekreos fierinde la urbon.
— Ili bezonas pliajn ĝardenojn, — diris Legolaso. — La domoj estas mortaj, kaj tro malmulto kreskas ĉi tie ĝojante. Se Aragorno ricevos sian heredaĵon, la arbara popolo alportos al li birdojn, kiuj kantas, kaj arbojn, kiuj ne mortas.
Fine ili venis al princo Imrahilo, kaj Legolaso rigardis lin kaj profunde riverencis; ĉar li rimarkis, ke jen efektive estas iu, en kies vejnoj fluas elfa sango.
— Saluton, mastro! — li diris. — Jam delonge la popolo de Nimrodela forlasis la arbarojn de Lorieno, kaj ankoraŭ videblas, ke ne ĉiuj velis okcidenten trans akvon el la haveno de Amroto.
— Tiel estas dirite laŭ la mialandaj legendoj, — diris la princo, — tamen neniam estis vidita tie iu el la helularo dum jaroj nekalkuleblaj. Kaj mi mire vidas tian ĉi tie nun meze de malĝojo kaj milito. Kion vi serĉas?
— Mi estas unu el la Naŭ Kunuloj, kiuj ekvojaĝis kun Mitrandiro el Imladriso, — diris Legolaso, — kaj kun tiu ĉi gnomo, mia amiko, mi venis kun Mastro Aragorno. Sed nun ni volas vidi niajn amikojn, Gajadoko kaj Peregrino, kiuj estas sub via egido, laŭ informoj.
— Vi trovos ilin en la Domoj de Kuracado, kaj mi gvidos vin tien, — diris Imrahilo.
— Sufiĉos se vi sendos iun por gvidi nin, mastro, — diris Legolaso.
— Ĉar Aragorno sendas al vi jenan mesaĝon. Li ne volas reeniri la Urbon en tiu ĉi tempo. Tamen necesas, ke la komandantoj tuj konsiliĝu, kaj li petas, ke vi kaj Eomero el Rohano subeniru al lia tendaro laŭeble baldaŭ. Mitrandiro jam ĉeestas.
— Mi iros, — diris Imrahilo, kaj ili disiĝis kun ĝentilaj vortoj.
— Tiu estas bela princo kaj granda komandanto de la homoj, — diris Legolaso. — Se Gondoro ankoraŭ disponas tiajn homojn dum ĉi tiuj velkaj tagoj, grandioza certe estis ĝia gloro dum la tagoj de ĝia leviĝo.
— Kaj sendube la bonkvalita masonaĵo estas la pli malnova kaj estis farita dum la unua konstruado, — diris Gimlio. — Ĉiam estas tiel pri la aferoj komencitaj de homoj: okazas frosto dum printempo, aŭ plago dum somero, kaj la aferoj malsukcesas plenumiĝi laŭpromese.
— Tamen malofte ilia semado malsukcesas, — diris Legolaso. — Kaj semo kuŝos en la polvo kaj putros, por poste rekreski en tempoj kaj lokoj neantaŭviditaj. La faroj de la homoj pretervivos nin, Gimlio.
— Kaj tamen en la fino iĝas nur povintusaĵoj, laŭ mia konjekto, — diris la gnomo.
— Pri tio la elfoj ne konas respondon, — diris Legolaso.
Poste servisto de la Princo venis kaj kondukis ilin al la Domoj de Kuracado; kaj tie ili trovis siajn amikojn en la ĝardeno, kaj tiu renkontiĝo estis ĝoja. Dum kelka tempo ili marŝis kaj interparolis, jubilante dum mallonga tempo en trankvilo kaj ripozo sub matena ĉielo supre en la ventozaj cirkloj de la Urbo. Poste, kiam Gaja laciĝis, ili iris sidi sur la muro kun la razeno de la Domoj de Kuracado malantaŭ ili; kaj forsude antaŭ ili Anduino brilis en la sunlumo, dum ĝi fluis for, neatingeble eĉ por la vidkapablo de Legolaso, al la larĝaj platejoj kaj verda nebuleto de Lebenino kaj Suda Itilio.
Kaj nun Legolaso silentiĝis, dum la aliaj parolis, kaj li elrigardis kontraŭ la sunon, kaj rigardante li vidis blankajn marbirdojn urĝantajn kontraŭfluen laŭ la Rivero.
— Vidu! — li kriis. — Mevoj! Ili flugas profunde enlanden. Miro ili estas por mi kaj ĝenas mian koron. Neniam dum mia vivo mi renkontis ilin, ĝis mi venis al Pelargiro, kaj tie mi aŭdis ilin kriantaj en la aero, dum ni rajdis al la batalo de la ŝipoj. Tiam mi staris senmova, forgesante pri la milito en Mez-Tero, ĉar iliaj veantaj voĉoj parolis al mi pri la Maro. La Maro! Ve! Mi ankoraŭ ne vidis ĝin. Sed profunde en la koro de ĉiu mia parenco kuŝas la marnostalgio, kies moviĝo danĝeras. Ve pri la mevoj! Neniun trankvilon mi denove spertos subfage kaj subulme.
— Ne diru tion! — diris Gimlio. — Ekzistas sennombraj aferoj vidotaj en Mez-Tero, kaj grandiozaj verkoj farotaj. Sed se ĉiuj heluloj iros al la havenoj, la mondo estos loko pli malbrila por tiuj, kies sorto estas postresti.
— Malbrila kaj morna, efektive! — diris Gaja. — Vi devos ne iri al la Havenoj, Legolaso. Ĉiam troviĝos iuj, grandaj aŭ malgrandaj, kaj eĉ kelkaj saĝaj gnomoj kiel Gimlio, kiuj bezonas vin. Mi almenaŭ esperas tion. Kvankam mi iel sentas, ke la plej malbona parto de tiu ĉi milito estas ankoraŭ venonta. Kiom mi deziras, ke ĝi estu finita, kaj bone finita!
— Ne tiom sombru! — kriis Grinĉjo. — Brilas la suno, kaj jen ni estas kunaj minimume por unu-du tagoj. Mi deziras aŭdi pli pri vi ĉiuj. Ek, Gimlio! Vi kaj Legolaso aludis vian strangan vojaĝon kun Paŝegulo jam ĉirkaŭ dekfoje hodiaŭ matene. Sed vi rakontis al ni nenion pri ĝi.
— Eble brilas la suno ĉi tie, — diris Gimlio, — sed estas memoroj pri tiu vojo, kiujn mi ne volas revoki el la mallumo. Se mi scius, kio estas antaŭ mi, mi opinias, ke pro neniu ajn amikeco mi laŭirus la Padojn de l’ Mortintoj.
— La Padoj de l’ Mortintoj? — diris Grinĉjo. — Mi aŭdis Aragornon diri tion, kaj mi scivolis, kion li aludis. Ĉu vi ne rakontu al ni iom pli.
— Ne volonte, — diris Gimlio. — ĉar sur tiu vojo mi spertis honton: Gimlio, filo de Gloino, kiu taksis sin pli fortika ol la homoj, kaj pli eltenema sub la tero ol iu ajn elfo. Sed neniun el ambaŭ mi pruvis, kaj mi estis tenita sur la vojo nur dank’ al la volo de Aragorno.
— Kaj ankaŭ pro amo al li, — diris Legolaso. — Ĉar ĉiuj, kiuj ekkonas lin, ekamas lin laŭ sia maniero, eĉ la malvarma rohana junulino. Estis frumatene en la tago antaŭ ol vi venis tien, Gaja, kiam ni forlasis Dunharon, kaj tiom timegis la tuta popolo, ke neniu volis rigardi nian foriron krom Damo Eovina, kiu kuŝas nun dolorigita en la Domo sube. En tiu disiĝo estis malĝojo, kaj vidante tion mi malĝojis.
— Ve! Mia koro turniĝis nur al mi, — diris Gimlio.— Ne! Pri tiu vojaĝo mi ne parolos.
Li silentiĝis, sed Grinĉjo kaj Gaja tiom avidis novaĵojn, ke finfine Legolaso diris:
— Mi rakontos al vi sufiĉon por via trankviliĝo, ĉar mi ne spertis la teruron, kaj mi ne timis la ombrojn de homoj, senpovaj kaj malfortaj laŭ mia takso.
Li rapide rakontis pri la hantita vojo sub la montaro, kaj la malhela renkontiĝo ĉe Ereĥo, kaj la granda rajdo el tie, naŭdek leŭgojn plus tri, ĝis Pelargiro sur Anduino.
— Kvar tagojn kaj noktojn, kaj daŭre la kvinan ni rajdis de la Nigra ŝtono. Kaj jen! en la malhelo de Mordoro nia espero kreskis; ĉar en tiu malhelo la Ombrarmeo ŝajnis plifortiĝi kaj pli teruraspekti. Iujn mi vidis rajdantaj, iujn paŝegantaj, tamen ĉiuj moviĝis samrapidege. Ili silentis, sed en iliaj okuloj estis ekbrilo. En la altaĵoj de Lamedono ili atingis niajn ĉevalojn, kaj ĉirkaŭis nin, kaj preterpasus nin se Aragorno ne estus malpermesinta tion. Pro lia ordono ili prokrastis. “Eĉ la homaj ombroj obeas lian volon, — mi pensis. — Eble ili tamen servos laŭ liaj bezonoj!”
» Dum unu tago luma ni rajdis, kaj poste venis la tago senaŭrora, kaj plu ni rajdadis, kaj Kirilon kaj Ringlon ni transiris; kaj en la tria tago ni venis al Linhiro super la elfluejo de Gilreno. Kaj tie viroj el Lamedono batalis ĉe la vadejoj kontraŭ minaculoj el Umbaro kaj Harado, kiuj navigis laŭ la rivero. Sed kiel la defendantoj tiel ankaŭ la malamikoj rezignis pri la batalo kaj fuĝis, kiam ni venis, kriegante ke la Reĝo de la Mortintoj venis. Nur Angboro, la reganto de Lamedono, sufiĉe kuraĝe toleris nin, kaj Aragorno ordonis, ke li ordigu sian armeon kaj postsekvu, se ili aŭdacos, kiam la Griza Armeo forpasos.