La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]
- Автор: Толкин Джон Рональд Руэл
- Год: 2007
- Язык: эсперанто
- Год: Sezonoj
- Переводчик: Уильям Олд
- Жанр: Фэнтези
Электронная книга - «La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]». Краткое содержание книги:
— Li kuŝas proksime en tiu ĉi Domo, kaj mi iros al li, — diris Gandalfo. — Eomero restos ĉi tie kelkan tempon. Sed ankoraŭ ne parolu pri milito aŭ malespero ĝis resaniĝo. Vere ĝojige estas vidi vin, tiom kuraĝan damon, ree maldorman antaŭ reveno de sano kaj espero!
— Ĉu sano? — diris Eovina. — Eble estos tiel. Almenaŭ dum troviĝas malplena selo de iu falinta rajdisto, kiun mi povos plenigi, kaj restas faroj plenumendaj. Sed ĉu espero? Mi ne scias.
Gandalfo kaj Grinĉjo venis al la ĉambro de Gaja, kaj tie ili trovis Aragornon staranta apud la lito.
— Kompatinda Gajĉjo! — kriis Grinĉjo kaj kuris al la lito, ĉar ŝajnis al li, ke lia amiko aspektas pli malbone, kaj grizo estas sur lia vizaĝo, kvazaŭ jaroj da malĝojo pezus sur lin; kaj subite kaptis Grinĉjon timo, ke Gaja mortos.
— Ne timu, — diris Aragorno. — Mi venis ĝustatempe, kaj mi revokis lin. Li nun estas laca kaj malĝoja, kaj li vundiĝis kiel Damo Eovina, aŭdacinte bati tiun minacaĵon. Sed tiuj misaĵoj estas bonigeblaj, ĉar en li estas spirito tre forta kaj gaja. Sian doloron li ne forgesos; sed ĝi ne mallumigos lian koron, ĝi instraos al li saĝon.
Poste Aragorno metis sian manon sur la kapon de Gaja, kaj pasiginte sian manon milde tra la bukloj brunaj, li tuŝis la palpebrojn, kaj vokis lian nomon. Kaj kiam la aromo de la atelaso ŝteliĝis tra la ĉambro, kvazaŭ odoro de orkideoj kaj de eriko en sunlumo abeloplena, subite Gaja vekiĝis, kaj diris:
— Mi malsatas. Kioma horo estas?
— Jam post la vespermanĝa horo, — diris Grinĉjo; — kvankam supozeble mi povus alporti ion, se oni permesus.
— Oni ja permesos, — diris Gandalfo. — Kaj cetere ion ajn, kion eble deziras tiu ĉi rajdisto de Rohano, se ĝi estas trovebla en Minaso Tirit, kie oni honoras lian nomon.
— Bone! — diris Gaja. — Tiuokaze mi volas unue vespermanĝon kaj poste pipon. — Sed tuj lia vizaĝo malĝojiĝis. — Ne, ne pipon. Al mi ŝajnas, ke mi neniam plu fumos.
— Kial ne? — diris Grinĉjo.
— Nu, — respondis Gaja malrapide. — Li estas mortinta. Tio revokis al mi la tutan aferon. Li diris, ke li bedaŭras neniam havi eblecon priparoli kun mi la herbokleron. Preskaŭ lia lasta diraĵo. Mi neniam plu povos fumi sen pensoj pri li kaj pri tiu tago, Grinĉjo, kiam li alrajdis Isengardon kaj estis tiom ĝentila.
— Fumu do, kaj pensu pri li! — diris Aragorno. — Ĉar li estis mildkora kaj granda reĝo, kaj li respektis siajn ĵurojn; kaj li leviĝis el la ombroj al lasta bela mateno. Kvankam via servado al li estis mallonga, ĝi devus esti memoro ĝoja kaj honorinda ĝis la fino de viaj tagoj.
Gaja ridetis.
— Nu, do, — li diris, — se Paŝegulo havigos la bezonaĵon, mi fumos kaj pensos. Mi havis en mia tornistro iom el la plejbona de Sarumano, sed kio okazis al ĝi dum la batalo, mi certe ne scias.
— Mastro Gajadoko, — diris Aragorno, — se vi supozas, ke mi trapasis la montaron kaj la regnon Gondoro kun fajro kaj glavo por alporti herbojn al malzorgema soldato, kiu forĵetas sian ekipaĵon, vi eraras. Se oni ne trovis vian tornistron, tiam vi devos alvoki la herbmajstron de tiu ĉi Domo. Kaj li diros al vi, ke li ne sciis, ke la herbo de vi dezirata posedas iujn virtojn, sed ke la vulgaruloj nomas ĝin okcidentula lolo, kaj la nobluloj galenaso, kaj aliajn nomojn en la lingvoj pli kleraj, kaj aldoninte kelkajn duone forgesitajn rimaĵojn, kiujn li ne komprenas, li kun bedaŭro informos vin, ke en la Domo troviĝas neniom, kaj li lasos vin pripensi la historion de la lingvoj. Kaj tion nun devas fari mi. Ĉar mi ne dormis en tia lito, de kiam mi forrajdis el Dunharo, nek manĝis depost la mallumo antaŭaŭrora.
Gaja kaptis lian manon kaj kisis ĝin.
— Mi terure bedaŭras, — li diris. — Iru tuj. Ĉiam post tiu nokto en Brio ni estas ĝenaĵo por vi. Sed mia popolo kutimas uzi vortojn leĝerajn en tia situacio kaj diri malpli ol ni intencas. Ni timas trodiri. Tio rabas al ni la ĝustajn vortojn, kiam ŝerco estas maltaŭga.
— Tion mi bone scias, alie mi ne same traktus vin, — diris Aragorno. — Ke la Provinco vivu ĉiam nevelkinte! — Kaj kisinte Gajan li eliris, kaj Gandalfo akompanis lin.
Grinĉjo postrestis.
— Ĉu iam estis iu simila al li? — li diris. — Escepte de Gandalfo, kompreneble. Mi opinias, ke certe ili estas parencaj. Mia kara azeno, via tornistro kuŝas apud via lito, kaj vi portis ĝin sur la dorso, kiam mi renkontis vin. Li vidis ĝin la tutan tempon, kompreneble. Kaj ĉiuokaze ankaŭ mi havas iom. Ek jam! Longfunda Folio ĝi estas. Plenigu la pipon, dum mi kuros aranĝi iom da manĝaĵo. Kaj poste ni trankvilu iomete. Ho ve, ni Tjukoj kaj Brandobokoj, ni ne povas elteni longe sur la altaĵoj.
— Ne, — diris Gaja. — Tion mi ne povas. Ankoraŭ ne, almenaŭ. Sed minimume, Grinĉjo, nun mi povas vidi ilin, kaj honori ilin. Prefere ami unue tion, kion vi kapablas ami, supozeble. Oni devas komenci ie kaj posedi kelkajn radikojn, kaj la grundo de la Provinco profundas. Tamen ekzistas aferoj pli profundaj kaj pli altaj; kaj sen ili neniu oldulo povus kultivi sian ĝardenon en tio, kion li nomas paco, ĉu li scias pri ili aŭ ne. Mi ĝojas, ke mi scias pri ili, iomete. Sed mi ne scias, kial mi tiom paroladas. Kie estas tiu foliaro? Kaj eligu mian pipon el mia tornistro, se ĝi ne estas rompita.
Aragorno kaj Gandalfo iris al la estro de la Domoj de Kuracado, kaj ili konsilis al li, ke Faramiro kaj Eovina restu tie kaj estu flegataj kun zorgo dum multaj tagoj.
— Damo Eovina, — diris Aragorno, — baldaŭ volos leviĝi kaj foriri; sed tion oni ne devus permesi al ŝi, se vi povos iel malhelpi ŝin, dum almenaŭ dek tagoj.
— Rilate Faramiron, — diris Gandalfo, — li devos baldaŭ ekscii, ke lia patro estas mortinta. Sed la plena historio pri la frenezeco de Denetoro ne estu rakontita al li, ĝis li tute resaniĝos kaj havos devojn plenumendajn. Certigu ke Beregondo kaj la periano, kiuj ĉeestis, ankoraŭ ne parolu al li pri tiuj aferoj!
— Kaj la alia periano, Gajadoko, kiun mi prizorgas, kio pri li? — diris la domestro.
— Tre probable li jam morgaŭ sufiĉe sanos por leviĝi, — diris Aragorno. — Permesu, ke li tion faru, se li volos. Li rajtos promeni iomete, zorgate de amikoj.
— Rimarkinda raso, — diris la domestro kapjesante. — Tre duraj en la fibroj, mi opinias.
Antaŭ la pordo de la Domoj jam kuniĝis multaj por vidi Aragornon, kaj ili sekvis lin; kaj kiam fine li vespermanĝis, homoj venis kaj petegis, ke li kuracu iliajn parencojn aŭ amikojn, kies vivoj estis minacataj pro doloro aŭ vundo, aŭ kiuj kuŝis sub la Nigra Ombro. Kaj Aragorno stariĝis kaj eliris, kaj li alvokis la filojn de Elrondo, kaj kune ili laboris longe dumnokte. Kaj sciigo trairis la Urbon: “La Reĝo revenis efektive”. Kaj oni nomis lin Elfŝtono, pro la verda ŝtono, kiun li portis, kaj tiel la nomo aŭgurita je lia naskiĝo, ke li portos ĝin, estis elektita por li de lia propra popolo.
Kaj kiam li ne plu povis labori, li volvis sin per sia mantelo, kaj ŝteliris el la Urbo, kaj iris al sia tendo ĝuste antaŭ la tagiĝo kaj dormis iomete. Kaj matene la standardo de Dol Amroto, blanka ŝipo cignosimila sur blua akvo, flosis sur la Turego, kaj la homoj suprenrigardis kaj scivolis, ĉu la alveno de la Reĝo estis nur sonĝo.
9
La lasta debato
Mateno venis post la tago de batalo, kaj ĝi estis bela kun malpezaj nuboj kaj vento turniĝanta okcidenten. Legolaso kaj Gimlio frue eliris kaj petis permeson supreniri en la Urbon, ĉar ili forte volis vidi Gajan kaj Grinĉjon.
— Estas bone scii, ke ili pluvivas, — diris Gimlio, — ĉar ili kostis al ni grandajn penojn dum nia marŝado trans Rohanon, kaj mi ne volus, ke tiaj penoj estu vanaj.