La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]
- Автор: Толкин Джон Рональд Руэл
- Год: 2007
- Язык: эсперанто
- Год: Sezonoj
- Переводчик: Уильям Олд
- Жанр: Фэнтези
Электронная книга - «La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]». Краткое содержание книги:
Sed Aragorno ridetis.
— Ĝi taŭgos, — li diris. — Jam pasis la plej malbona. Restu kaj konsoliĝu.
Kaptinte du foliojn, li metis ilin sur siajn manojn kaj alspiris ilin, kaj poste li pistis ilin, kaj tuj plenigis la ĉambron vigla freŝeco, kvazaŭ la aero mem vekiĝus kaj vibrus, flagrante pro ĝojo. Kaj poste li ĵetis la foliojn en la bovlojn da vaporanta akvo, alportitaj al li, kaj tuj ĉiuj koroj malŝarĝiĝis. Ĉar la odoro, kiu venis al ĉiu el ili, similis memoron pri rosaj matenoj je senombra suno en iu lando, pri kiu la bela mondo printempa estas mem nur pasema memoro. Sed Aragorno stariĝis kvazaŭ refreŝigita, kaj liaj okuloj ridetis, dum li tenis la bovlon antaŭ la sonĝanta vizaĝo de Faramiro.
— Ja mirinde! Kiu tion antaŭsupozus? — diris Joreta al virino apudstaranta. — Tiu lolo estas pli efika ol mi supozis. Ĝi memorigas min pri la rozoj de Imloto Meluio, kiam mi estis juna, kaj neniu reĝo rajtus postuli pli bonan.
Subite Faramiro ekmoviĝis, kaj li malfermis siajn okulojn, kaj li rigardis Aragornon, kiu kliniĝis super li; kaj lumo scia kaj ama eklumiĝis en liaj okuloj, kaj li ekparolis mallaŭte:
— Mastro, vi vokis min. Mi venas. Kion ordonas la reĝo?
— Ne plu promenu en la ombroj, sed vekiĝu! — diris Aragorno. — Vi estas laca. Ripozu iom, kaj manĝu, kaj estu preta, kiam mi revenos.
— Mi tion faros, Mastro, — diris Faramiro. — Kiu volus kuŝi senfare post la reveno de la reĝo?
— Do provizore adiaŭ! — diris Aragorno. — Mi devas iri al aliaj, kiuj bezonas min.
Li forlasis la ĉambron kun Gandalfo kaj Imrahilo; sed Beregondo kaj ties filo postrestis, senpovaj por subpremi sian ĝojon. Dum li sekvis Gandalfon kaj fermis la pordon, Grinĉjo aŭdis Joretan ekkrii:
— Reĝo! Ĉu vi aŭdis tion? Kion mi antaŭdiris? La manoj de kuracisto, mi ja diris. — Kaj baldaŭ disiris el la Domo, ke la reĝo efektive revenis inter ilin, kaj post milito li kunportis kuracadon; kaj la novaĵo trakuris la Urbon.
Sed Aragorno venis al Eovina kaj diris:
— Ĉi tie estas grava doloro kaj peza bato. La rompita brako estas flegita per taŭga lerto, kaj post kelka tempo ĝi resaniĝos, se ŝi estas sufiĉe forta por vivi. Vundita estas la ŝildbrako; sed la ĉefa misaĵo venis tra la glavbrako. En ĝi nun ŝajnas neniu vivo, malgraŭ tio, ke ĝi estas nerompita.
» Ve! Ŝi stariĝis kontraŭ malamiko tro forta por ŝiaj menso kaj korpo. Kaj tiuj, kiuj levas armilon kontraŭ tia malamiko, devas esti pli harditaj ol ŝtalo, ke la bato ne detruu ilin. Sorto malbona starigis ŝin sur lian vojon. Ĉar ŝi estas junulino bela, damo plej bela el la domo de reĝinoj. Kaj tamen mi ne scias, kiel mi devus priparoli ŝin. Kiam mi unuafoje rigardis ŝin kaj rimarkis ŝian malĝojon, al mi ŝajnis, ke mi vidas blankan floron starantan rekte kaj fiere, belforman kiel lilio, kaj tamen mi sciis, ke ĝi estas malmola, kvazaŭ prilaborita el ŝtalo de elfaj metiistoj. Aŭ ĉu eble frosto glaciigis ĝian sukon, kaj tial ĝi staris dolĉamare, ankoraŭ videble bela, sed vundita, baldaŭ falonta kaj mortonta? Ŝia malsano komenciĝis longe antaŭ tiu ĉi tago, ĉu ne, Eomero?
— Mi miras, ke vi demandas min, mastro, — li respondis. — Ĉar mi taksas vin senkulpa en tiu ĉi afero, kiel en ĉio alia; sed mi ne konstatis, ke Eovina, mia fratino, estas frostotuŝita, ĝis ŝi ekvidis vin je la unua fojo. Zorgojn kaj timojn ŝi havis kaj dividis kun mi, dum la tagoj de Vermlango kaj la sorĉado kontraŭ la reĝo; kaj ŝi servis la reĝon en kreskanta timo. Sed tio ne kondukis ŝin al jena krizo!
— Amiko mia, — diris Gandalfo. — Vi havis ĉevalojn, kaj armilajn farojn, kaj liberajn kampojn, sed ŝi, naskite en la korpo de junulino, posedis spiriton kaj kuraĝon minimume egalajn al la viaj. Sed ŝi estis kondamnita prizorgi maljunulon, kiun ŝi amis kiel patron, kaj observi lin falanta en mizeran senhonoran kadukecon; kaj ŝia rolo ŝajnis al ŝi pli malnobla ol tiu de bastono, per kiu li apogis sin.
» Ĉu vi supozas, ke Vermlango venenis nur la orelojn de Teodeno? Kadukulo! Kio estas la Domo de Eorlo, se ne pajlotegmenta stokejo, kie banditoj drinkas en la stinkaĉo, kaj iliaj bubaĉoj rampaĉas sur la planko inter la hundoj? Ĉu tiujn vortojn vi ne aŭdis pli frue? Sarumano parolis ilin, la instruinto de Vermlango. Kvankam mi ne dubas, ke Vermlango hejme volvis ties signifon per terminoj pli ruzaj. Mastro, se la amo de via fratino al vi, kaj ŝia volo ankoraŭ direktita al ŝia devo, ne bridus ŝiajn lipojn, vi eble aŭdus eĉ tiajn aferojn eskapi tra ili. Sed kiu scias, kion ŝi diris al la mallumo, sola dum la krizaj horoj de la nokto, kiam ŝia tuta vivo ŝajnis ŝrumpi, kaj la muroj de ŝia laŭbo pli fermiĝis ĉirkaŭ ŝi, budo por enfermi iun sovaĝan estaĵon?
Eomero silentis kaj rigardis sian fratinon, kvazaŭ meditante freŝe pri ĉiuj el la tagoj pasigitaj de ili kune. Sed Aragorno diris:
— Ankaŭ mi vidis tion, kion vi vidis, Eomero. Malmultaj doloroj inter la misokazoj de tiu ĉi mondo enhavas pli da amareco kaj honto por koro vira, ol konstati la amon de damo bela kaj kuraĝa, kiu estas ne reciprokebla. Malĝojo kaj kompato persekutis min ekde kiam mi lasis ŝin senesperan en Dunharo kaj rajdis al la Padoj de l’ Mortintoj; kaj sur tiu vojo neniu timo tiel aktualis, kiel la timo pri tio, kio povus okazi al ŝi. Kaj tamen, Eomero, mi diras al vi, ke vin ŝi amas pli senmanke ol min; ĉar vin ŝi amas kaj konas; sed en mi ŝi amas nur ombron kaj penson: esperon pri gloro kaj bravaj plenumoj, kaj landojn malproksime de la kampoj de Rohano. Eble mi kapablas kuraci ŝian korpon kaj revoki ŝin el la malluma valo. Sed mi ne scias al kio ŝi vekiĝos: ĉu al espero, forgeso aŭ malespero. Kaj se al malespero, tiam ŝi mortos, krom se venos alia kuraco, kiun mi ne povas havigi. Ve! ĉar ŝiaj faroj starigis ŝin inter la reĝinojn elstare famajn.
Tiam Aragorno kliniĝis kaj rigardis ŝian vizaĝon, kiu estis blanka kiel lilio, malvarma kiel frosto, kaj malmola kiel gravurita ŝtono. Sed li kliniĝis, kisis ŝian frunton, kaj alvokis ŝin mallaŭte, dirante:
— Eovina, filino de Eomundo, vekiĝu! ĉar forpasis via malamiko! Ŝi ne moviĝis, sed nun ŝi rekomencis spiri profunde, tiel ke ŝia brusto leviĝis kaj malleviĝis sub la blanka lino de la tuko. Denove Aragorno pistis du foliojn de atelaso kaj ĵetis ilin en vaporantan akvon; kaj per tio li lavis ŝian frunton, kaj ŝian dekstran brakon kuŝantan malvarme kaj sennerve sur la litotuko.
Eble Aragorno ja posedis iun forgesitan potencon de Okcidentio, aŭ eble efikis al ili nur liaj vortoj pri Damo Eovina, sed kiam la dolĉa influo de la kuracherbo ŝteliris tra la ĉambro, ŝajnis al la apudstarantoj, ke tra la fenestro blovas akra vento, kaj ĝi alportis neniun aromon, sed la aero estis tute freŝa kaj pura kaj juna, kvazaŭ ĝin neniam antaŭe enspiris ajna vivantaĵo kaj ĝi venis novkreita de neĝokovritaj montoj altaj sub la kupolo de steloj, aŭ de arĝentaj marbordoj en malproksimo lavitaj de ŝaŭmaj maroj.
— Vekiĝu, Eovina, Damo de Rohano! — diris Aragorno, kaj li kaptis per la sia ŝian dekstran manon. — Vekiĝu! La ombro jam foriris kaj ĉio malluma estas lave purigita! — Poste li kuŝigis ŝian manon sur tiun de Eomero kaj forpaŝis. — Voku ŝin! — li diris, kaj li silente eliris el la ĉambro.
— Eovina, Eovina! — kriis Eomero inter siaj larmoj. Sed ŝi malfermis siajn okulojn kaj diris:
— Eomero! Kia ĝojo! Ĉar oni diris, ke vi estas mortigita... Ne, sed tio estis nur la malhelaj voĉoj en mia sonĝo. Kiom longe mi sonĝis?
— Ne longe, fratino mia, — diris Eomero. — Sed ne plu pripensu tion!
— Mi estas strange lacega, — ŝi diris. — Mi devos iom ripozi. Sed diru al mi, kio pri la Mastro de Markio? Ve! ne diru, ke tio estis sonĝo; ĉar mi scias, ke sonĝo ĝi ne estis. Li estas mortinta, kiel li antaŭvidis.
— Li estas mortinta, — diris Eomero, — sed li ordonis, ke mi diru adiaŭon al Eovina, pli kara ol filino. Li nun kuŝas en granda honoro en la Citadelo de Gondoro.
— Tio estas malĝojiga, — ŝi diris. — Kaj tamen ĝi estas pli bona ol ĉio, kion mi riskis esperi dum la malhelaj tagoj, kiam ŝajnis, ke la Domo de Eorlo senhonoriĝis pli ol la budo de ŝafpaŝtisto. Kaj kio pri la reĝa eskviro, la duonulo? Eomero, vi devas nomi lin kavaliro de Rajdmarkio, ĉar li estas bravulo!