La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]
- Автор: Толкин Джон Рональд Руэл
- Год: 2007
- Язык: эсперанто
- Год: Sezonoj
- Переводчик: Уильям Олд
- Жанр: Фэнтези
Электронная книга - «La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]». Краткое содержание книги:
— Mi venis, ĉar Gandalfo petas tion, — li diris. — Sed dume mi estas nur la Komandanto de la Dunadanoj el Arnoro; kaj la Mastro de Dol Amroto regos la Urbon ĝis vekiĝos Faramiro. Sed mia konsilo estas, ke Gandalfo regu nin ĉiujn en la tagoj sekvontaj kaj dum nia traktado pri la Malamiko. — Kaj tion ili konsentis.
Poste Gandalfo diris:
— Ni ne restu ĉe la pordo, ĉar la tempo urĝas. Ni eniru! Ĉar nur en la alveno de Aragorno restas ajna espero por la malsanuloj kuŝantaj en la Domo. Tiel parolis Joreta, saĝulino de Gondoro: La reĝaj manoj estas la manoj de kuracisto, kaj tiel oni povas koni la laŭleĝan reĝon.
Tiam Aragorno eniris la unua, kaj la aliaj sekvis. Kaj tie ĉe la pordo estis du gardistoj en la livreo de la Citadelo: unu alta, sed la alia apenaŭ kun alteco de knabo; kaj vidante ilin, li ekkriis laŭte en surprizo kaj ĝojo.
— Paŝegulo! Kiom belege! Ĉu vi scias, mi konjektis, ke estas vi sur la nigraj ŝipoj. Sed ĉiuj kriis “korsaroj” kaj rifuzis aŭskulti min. Kiel vi faris tion?
Aragorno ridis kaj kaptis la manon de la hobito.
— Vere bela renkontiĝo! — li diris. — Sed ankoraŭ ne estas tempo por vojaĝistaj rakontoj.
Sed Imrahilo diris al Eomero:
— Ĉu tiel ni alparolas niajn reĝojn? Tamen eble li portos sian kronon kun alia nomo!
Kaj Aragorno, aŭdinte lin, sin turnis kaj diris:
— Vere, ĉar en la alta malnova lingvo mi estas Elesaro, la Elfŝtono, kaj Envinjataro la Renoviganto, — li levis de sia brusto la verdan ŝtonon, kiu kuŝis tie. — Sed Paŝegulo estos la nomo de mia domanaro, se tiu iam estos starigita. En la alta lingvo ĝi ne sonos tiom malbone, kaj Telkontaro estos mi kaj ĉiuj miaj heredantoj.
Kaj post tio ili pasis en la Domon; kaj dum ili iris al la ĉambroj, en kiuj oni flegis la malsanulojn, Gandalfo rakontis pri la faroj de Eovina kaj Gajadoko:
— Mi longe staris apud ili, kaj komence ili multe parolis dum sia sonĝado, antaŭ ol sinki en la mortan mallumon. Ankaŭ estas donite al mi vidi multajn aferojn malproksimajn.
Aragorno unue iris al Faramiro, kaj poste al Damo Eovina, kaj laste al Gaja. Rigardinte la vizaĝojn de la malsanuloj kaj vidinte ties dolorojn, li suspiris.
— Ĉi tie mi devos utiligi la tutajn potencon kaj lerton donitajn al mi, — li diris. — Se nur Elrondo estus ĉi tie, ĉar li estas la plejaĝa el nia tuta raso, kaj posedas la plej grandan potencon.
Kaj Eomero, konstatante, ke li estas samtempe malĝoja kaj lacega diris:
— Unue vi devas ripozi, ĉu ne, kaj almenaŭ manĝi iomete. Sed Aragorno respondis:
— Ne, por tiuj tri, kaj plej frue por Faramiro, la tempo elĉerpiĝas. Necesas plej granda rapideco.
Poste li vokis Joretan kaj diris:
— Vi havas stokon da sanigaj herboj en tiu ĉi Domo, ĉu ne?
— Jes, sinjoro, — ŝi respondis, — sed ne sufiĉe, laŭ mia takso, por ĉiuj, kiuj bezonos ilin. Sed certe mi ne scias, kie ni akiros pli, ĉar ĉio misas en tiuj ĉi teruraj tagoj pro fajro kaj bruladoj, kaj la knaboj, kiuj plenumas komisiojn, tiel malmultas, kaj ĉiuj vojoj estas baritaj. Vidu, jam de tagoj sennombraj neniu ĉaristo venis el Losarnaĥo al la bazaro! Sed ni faras nian plejeblon en la Domo per tio, kion ni havas, kiel certe via moŝto scias.
— Mi prijuĝos tion post la vido, — diris Aragorno. — Ankaŭ alia afero malmultas, tempo por parolado. Ĉu vi havas atelason?
— Mi ne scias, vere, moŝto, almenaŭ ne tiunome. Mi iros enketi ĉe la herbmajstro, li konas ĉiujn malnovajn nomojn.
— Oni nomas ĝin ankaŭ reĝfolio, — diris Aragorno, — kaj eble vi konas ĝin laŭ tiu nomo, ĉar tiel nomas ĝin la kamparanoj en ĉi lastaj tagoj.
— Ho, tion! — diris Joreta. — Nu, se via moŝto tiel nomus ĝin komence, mi povus diri al vi. Ne, ni havas neniom, mi certas. Vidu, mi neniam aŭdis, ke ĝi posedas iun apartan virton; kaj fakte mi ofte diris al miaj fratinoj, kiam ni trovis ĝin en la arbaro: “reĝfolio, — mi diris, — jen stranga nomo, kaj mi scivolas, kial ĝi estas nomita tiel; ĉar se mi estus reĝo, mi kreskigus plantojn pli helajn en mia ĝardeno”. Tamen ĝi odoras agrable kiam pistita, ĉu ne? Se agrable estas la ĝusta vorto: eble pli taŭgas sanige.
— Vere sanige, — diris Aragorno. — Kaj nun, virino, se vi amas Mastron Faramiro, kuru tiel rapide, kiel via lango, kaj akiru por mi reĝfolion, se en la Urbo troviĝas almenaŭ unu folio.
— Kaj se ne, — diris Gandalfo, — mi rajdos al Losarnaĥo kun Joreta malantaŭe, kaj ŝi kondukos min al la arbaro, sed ne al siaj fratinoj. Kaj Ombrofakso instruos al ŝi la signifon de hasto.
Kiam Joreta iris, Aragorno ordonis, ke la ceteraj virinoj varmigu akvon. Poste li kaptis la manon de Faramiro, kaj metis sian alian manon sur la frunton de la malsanulo. Tion kovris ŝvito; sed Faramiro ne moviĝis, nek faris iun ajn indikon, kaj ŝajnis apenaŭ spiri.
— Li preskaŭ elĉerpiĝis, — diris Aragorno, sin turnante al Gandalfo. — Sed tio ne devenas de la vundo. Vidu! tiu resaniĝas. Se li estus trafita de sageto nazgula, li jam tiun nokton mortus. Tiun vundon kaŭzis sudula sago, laŭ mia konjekto. Kiu ĝin eltiris? Ĉu ĝi estas konservita?
— Eltiris ĝin mi, — diris Imrahilo, — kaj ĉesigis sangadon el la vundo. Sed la sagon mi ne retenis, ĉar ĉe ni multo farendis. Ĝi estis laŭ mia memoro ĝuste tia sago, kiajn uzas la suduloj. Tamen mi supozas, ke ĝi venis el la Ombroj supre, ĉar alie liaj febro kaj malsano ne estas kompreneblaj; ĉar la vundo estis nek profunda nek vivminaca. Kiel do vi legas la aferon?
— Laco, doloro pro la patra humoro, vundo, kaj antaŭ ĉio la Nigra Spiro, — diris Aragorno. — Li estas homo fortvola, ĉar li jam proksimiĝis sub la Ombro antaŭ ol li iam rajdis batali sur la eksteraj muroj. Malrapide la malhelo certe lin alrampis, ĝuste dum li luktis kaj klopodis teni sian postenon. Se mi estus ĉi tie pli frue!
Tiumomente venis la herbmajstro kaj diris:
— Via moŝto postulis reĝfolion, kiel nomas ĝin la kamparanoj, aŭ atelason laŭ la nobla lingvo, aŭ laŭ tiuj, kiuj iom konas la Valinoran...
— Tion mi postulis, — diris Aragorno, — kaj al mi ne gravas, ĉu vi diras aseo aranion aŭ reĝfolio, kondiĉe, ke vi havas iom da.
— Pardonu, mastro! — diris la viro. — Mi konstatas, ke vi estas klermajstro, ne nur milita komandanto. Sed ve! sinjoro, ni ne konservas tiun en la Domoj de Kuracado, kie nur la grave vunditaj aŭ malsanaj estas flegataj. Ĉar ĝi havas neniun virton laŭ nia scio, krom eble por dolĉigi fetoran aeron, aŭ forpeli provizoran malviglon. Krom, kompreneble, se vi atentas rimaĵojn pratempajn, kiujn maljunulinoj tiaj, kia nia bona Joreta, plu ripetas senkomprene:
Tio estas nur galimatio, bedaŭrinde, fuŝmiksita en la memoro de kadukulinoj. Ties signifon mi lasas al via prijuĝo, se entute ĝi havas tian. Sed gemaljunuloj ankoraŭ uzas infuzaĵon de la herbo kontraŭ kapdoloroj.
— Do nome de la reĝo iru trovi iun maljunulon malpli kleran kaj pli saĝan, kiu konservas iom en sia domo! — kriis Gandalfo.
Nun Aragorno genuis apud Faramiro, kaj tenis la manon sur ties frunto. Kaj la rigardantoj sentis, ke okazas iu luktego. Ĉar la vizaĝo de Aragorno griziĝis pro laco; kaj tiam kaj ĉiam li vokis la nomon de Faramiro, sed ĉiufoje pli mallaŭte al ilia aŭdo, kvazaŭ Aragorno mem estus forigita de ili, kaj marŝus fore en iu malhela valo, vokante iun perditon.
Finfine Bergilo enkuris, kaj li portis ses foliojn volvitajn en tuko.
— Jen estas reĝfolio, moŝto, — li diris, — sed, bedaŭrinde, ne freŝa. Ĝi certe estis plukita antaŭ minimume du semajnoj. Espereble ĝi taŭgos, moŝto? — rigardante Faramiron li ekploris.