La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]
- Автор: Толкин Джон Рональд Руэл
- Год: 2007
- Язык: эсперанто
- Год: Sezonoj
- Переводчик: Уильям Олд
- Жанр: Фэнтези
Электронная книга - «La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]». Краткое содержание книги:
“Prefere mi atendu ĉi tie”, — pensis Grinĉjo. Do li permesis, ke Gaja sinku malrapide al la pavimo en lageto da sunlumo, kaj poste li sidiĝis apud li, kuŝigante la kapon de Gaja sur sia sino. Li palpis milde lian korpon kaj liajn membrojn, kaj prenis la manojn de sia amiko inter la proprajn. La dekstra mano sentiĝis glacieca.
Post nelonge Gandalfo mem venis, serĉante ilin. Li kliniĝis super Gaja kaj karesis ties frunton; poste li zorge levis lin.
— Li devis esti portita honore en tiun ĉi urbon, — li diris. — Li plene pravigis mian fidon; ĉar se Elrondo ne cedus al mi, neniu el vi ambaŭ ekirus; kaj tiuokaze multe pli misaj estus la fiaĵoj de ĉi tiu tago. — Li suspiris. — Kaj tamen jen por mi alia ŝarĝo, dum la tutan tempon la batalo balanciĝas.
Do finfine Faramiro, Eovina kaj Gajadoko estis enlitigitaj en la Domoj de Kuracado; kaj tie oni flegis ilin bone. Ĉar kvankam ĉiu klero estis lastatempe falinta de sia antikva pleno, la kuracarto en Gondoro plu estis saĝa kaj lerta pri kuracado de vundoj kaj difektoj kaj ĉiuj malsanoj, kiujn suferis homoj oriente de la Maro. Krom nur la maljuneco. Ĉar por tio ili trovis neniun kuracon, kaj efektive la longeco de iliaj vivoj jam velkis ĝis nur iomete pli ol ĉe aliaj homoj, kaj tiuj el ili, kiuj preterpasis kun vigleco dek jardekojn estis malmultaj, krom en iuj domoj pli purrasaj. Sed nun iliaj arto kaj klero estis perpleksigitaj; ĉar troviĝis multaj malsanaj pro morbo, kiun ili ne povis kuraci; kaj tiun ili nomis la Nigra Ombro, ĉar ĝi devenis de la nazguloj. Tiuj, kiujn ĝi trafis, malrapide pli kaj pli profunde ekdormis, kaj poste pasis al silento kaj terura malvarmego, kaj tiel mortis. Kaj ŝajnis al la flegantoj, ke la duonulon kaj la Damon de Rohano peze premis tiu morbo. Tamen kelkfoje dum pasado de la mateno ili parolis, murmurante en siaj sonĝoj; kaj la flegantoj aŭskultis ĉion diratan, eble esperante ekscii ion, kio helpus kompreni iliajn afliktojn. Sed baldaŭ ili komencis enfali la mallumon kaj, kiam la suno turniĝis okcidenten, sur iliajn vizaĝojn rampis griza ombro. Sed Faramiro brulis je febro, kiu ne konsentis malpliiĝi.
Gandalfo iris zorgoplena de unu al la alia, kaj al li estis rakontita ĉio, kion la flegantoj aŭdis. Kaj tiel pasis la tago, dum la batalego ekstere daŭris kun ŝanceliĝaj esperoj kaj strangaj novaĵoj; kaj plu Gandalfo atendis kaj rigardis kaj ne eliris; ĝis fine la ruĝa sunsubiro plenigis la tutan ĉielon, kaj la lumo trafenestra falis sur la grizajn vizaĝojn de la malsanuloj. Tiam ŝajnis al la apudstarantoj, ke en la ardo la vizaĝoj ruĝiĝis kvazaŭ pro sano revenanta, sed tio nur estis mokado de la espero.
Tiam maljunulino Joreta, la plej aĝa el la virinoj kiuj servis en tiu domo, rigardante la belan vizaĝon de Faramiro ekploris, ĉar amis lin la tuta popolo. Kaj ŝi diris:
— Ve! se li mortos. Se nur troviĝus reĝoj en Gondoro, kiel siatempe estis laŭdire! Ĉar estas dirite en malnova saĝaĵo: La reĝaj manoj estas la manoj de kuracisto. Tiel oni ĉiam povas koni la laŭleĝan reĝon.
Kaj Gandalfo, kiu staris apude, diris:
— La homoj eble memoros longe viajn vortojn, Joreta! Ĉar en ili estas espero. Eble reĝo efektive revenis al Gondoro; aŭ ĉu vi ne aŭdis la strangan novaĵon venintan en la Urbon?
— Mi estis tro okupata pri tio kaj alio por atenti la tutan kriadon kaj vokadon, — ŝi respondis. — Mi nur esperas, ke tiuj murdemaj diabloj ne venos al tiu ĉi Domo kaj ne ĝenos la malsanulojn.
Tiam Gandalfo eliris haste, kaj jam la ĉiela fajro forbruliĝis, kaj la ardaj montetoj velkis, durn cindrogriza vespero rampis sur la kampojn.
Nun kiam la suno estis subiranta, Aragorno, Eomero kaj Imrahilo proksimiĝis al la Urbo kun siaj komandantoj kaj kavaliroj, kaj kiam ili alvenis antaŭ la Pordego, Aragorno diris:
— Vidu la sunon subiranta en granda fajro! Ĝi estas signo de la fino kaj falo de multaj aferoj, kaj ŝanĝiĝo je la tajdoj de la mondo. Sed tiu ĉi Urbo restis komandita de la Regantoj dum multaj longaj jaroj, kaj mi timas, ke se mi enirus ĝin neinvitite, dubo kaj debato eble leviĝus, kiuj ne devus okazi dum tiu ĉi milito. Mi ne eniros, nek starigos ajnan pretendon, ĝis vidiĝos, ĉu venkos ni aŭ Mordoro. Oni starigos miajn tendojn sur la kampo, kaj ĉi tie mi atendos la bonvenigon far la Mastro de la Urbo.
Sed Eomero diris:
— Vi jam levis la standardon de la Reĝoj kaj vidigis la emblemojn de la domo de Elendilo. Ĉu vi permesos, ke tiujn oni defiu?
— Ne, — diris Aragorno. — Sed mi taksas la tempon nematura; kaj mi ne emas al lukto krom kontraŭ nia Malamiko kaj liaj servistoj.
Kaj la princo Imrahilo diris:
— Viaj vortoj saĝas, Mastro, se iu kiu estas parenco de Mastro Denetoro rajtas konsili al vi pri tiu ĉi afero. Li estas fortvola kaj fiera, sed maljuna; kaj lia humoro estis stranga de kiam lia filo estis faligita. Tamen mi ne volus, ke vi restu kiel almozulo ĉe la pordo.
— Ne kiel almozulo, — diris Aragorno. — Ni diru, kiel komandanto de la disiruloj, kiuj ne kutimiĝis al urboj kaj domoj el ŝtono. — Kaj li ordonis, ke lia standardo estu faldita; kaj li demetis la Stelon de la Norda Regno kaj transdonis ĝin por gardado al la filoj de Elrondo.
Tiam princo Imrahilo kaj Eomero de Rohano lasis lin kaj pasis tra la Urbo kaj la tumulto de la popolo, kaj supreniris al la Citadelo; kaj ili venis al la Halo de la Turego, serĉante la Reganton. Sed ili trovis lian seĝon neokupata, kaj antaŭ la podio kuŝis Teodeno, la reĝo de Markio, sur lito ornamita; kaj ĉirkaŭ ĝi staris dek du torĉoj, kaj dek du gardistoj, kavaliroj el Rohano kaj el Gondoro. Kaj la drapaĵoj de la lito estis el verdo kaj blanko, sed sur la reĝo estis sternita ĝis lia brusto la granda tuko ora, kaj sur ĝi lia glavo, kaj ĉepiede lia ŝildo. La lumo de la torĉoj briletis en lia blanka hararo kiel sunlumo en la ŝaŭmo de fontano, sed lia vizaĝo estis bela kaj juna, krom ke sur ĝi esprimiĝis tia paco, kian ne povas atingi la juneco; kaj ŝajnis, ke li dormas.
Post kiam ili staris kelkan tempon silentaj apud la reĝo, Imrahilo diris:
— Kie estas la Reganto? Kaj ankaŭ kie estas Mitrandiro?
Kaj unu el la gardistoj respondis:
— La Reganto de Gondoro estas en la Domoj de Kuracado.
Sed Eomero diris:
— Kie estas Damo Eovina, mia fratino, ĉar ĉu ŝi ne devus kuŝi apud la reĝo, kaj sen ne malpli da honoro? Kien oni metis ŝin?
Kaj Imrahilo diris:
— Sed Damo Eovina ankoraŭ vivis, kiam oni alportis ŝin ĉi tien. Ĉu vi tion ne sciis?
Tiam espero neatendita venis tiel subite al la koro de Eomero, kaj kun ĝi la mordo de zorgo kaj timo renovigitaj, ke li diris nenion pli, sed turnis sin kaj iris rapide el la halo; kaj la princo sekvis lin. Kaj kiam ili eliris, jam vesperiĝis kaj multaj steloj estis sur la ĉielo. Kaj venis Gandalfo piede kaj kun li iu mantelita per grizo; kaj ili renkontiĝis antaŭ la pordo de la Domoj de Kuracado. Kaj ili salutis Gandalfon kaj diris:
— Ni serĉas la Reganton, kaj oni diras, ke li estas en tiu ĉi Domo. Ĉu trafis lin iu damaĝo? Kaj Damo Eovina, kie estas ŝi?
Kaj Gandalfo respondis:
— Ŝi kuŝas interne kaj ne estas mortinta, sed estas proksima al la morto. Sed Mastron Faramiro vundis sago misa, kiel vi aŭdis, kaj li estas nun la Reganto: ĉar foriris Denetoro, kaj lia Domo estas cindrigita. — Kaj plenigis ilin doloro kaj miro pro la historio rakontita.
Sed Imrahilo diris:
— Do el la venko estas forŝirita la ĝojo, kaj ĝi estas amare pagita, se Gondoro kaj Rohano ambaŭ estas samtage rabitaj de siaj estroj. Eomero regas la rohananojn. Kiu regos la Urbon dume? Ĉu ni ne sendu nun por Mastro Aragorno?
Kaj la mantelito ekparolis:
— Li jam venis.
Kaj oni vidis, kiam li enpaŝis la lumon de la ĉeporda lanterno, ke tiu estas Aragorno, volvita per la griza mantelo de Lorieno sur la armaĵo, kaj portanta neniun alian signon ol la verdan ŝtonon de Galadriela.