La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]
- Автор: Толкин Джон Рональд Руэл
- Год: 2007
- Язык: эсперанто
- Год: Sezonoj
- Переводчик: Уильям Олд
- Жанр: Фэнтези
Электронная книга - «La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]». Краткое содержание книги:
Sed la vizaĝo de Gandalfo estis serioza kaj malĝoja, kaj ordoninte, ke Beregondo kaj Grinĉjo prenu Faramiron en la Domojn de Kuracado, li suriris la apudajn murojn; kaj tiel kiel figuro ĉizita el blanko li staris sub la nova suno kaj forrigardis. Kaj li vidis per la vidkapablo, donita al li, ĉion, kio okazis; kaj kiam Eomero elrajdis el la avangardo de la batalo kaj staris apud tiuj, kiuj falis sur la kampo, li suspiris, kaj li denove ĵetis sur sin sian mantelon, kaj foriris de sur la muroj. Kaj Beregondo kaj Grinĉjo trovis lin staranta penseme antaŭ la pordo de la Domoj, kiam ili eliris.
Ili rigardis lin, kaj dum kelka tempo li silentis. Fine li ekparolis:
— Amikoj miaj kaj ĉiuj homoj de tiu ĉi urbo kaj de la okcidentaj landoj! Aferoj ege tristaj kaj gloraj estas okazintaj. Ĉu ni ploru aŭ ĝoju? Pli ol ni esperis, la Komandanto de niaj malamikoj estas detruita, kaj vi aŭdis la eĥon de lia lasta malespero. Sed li ne iris sen doloro kaj amaraj perdoj. Kaj tion mi eble evitus, se ne okazus la frenezeco de Denetoro. Tiel longe etendiĝas la atingo de nia Malamiko! Ve! Sed nun mi konstatas, kiel lia volo povis eniri la kernon mem de la Urbo.
» Kvankam la Regantoj supozis, ke tio estas sekreto konservata nur de ili, jam longe mi sciis, ke ĉi tie en la Blanka Turego, kiel ĉe Ortanko, unu el la Sep ŝtonoj estas gardata. Dum la tagoj de sia saĝo Denetoro ne arogis al si uzi ĝin, nek defii Saŭronon, konante la limojn de la propra forto. Sed lia saĝo velkis; kaj mi timas, ke dum kreskis la danĝero de lia regno li enrigardis la ŝtonon kaj estis trompita: pli ol unufoje, mi konjektas, post kiam Boromiro foriris. Li estis tro forta por submetiĝi al la volo de la Malhela Potenco, tamen li vidis nur tion, kion tiu Potenco permesis al li. La informoj, kiujn li akiris, sendube ofte utilis al li; tamen la vizio de la granda potenco de Mordoro, kiu estis montrita al li, nutris la malesperon en lia koro ĝis ĝi renversis lian menson.
— Jam mi komprenas tion, kio ŝajnis al mi stranga! — diris Grinĉjo, tremegante pro la rememoro dumparole. — La Mastro foriris el la ĉambro en kiu kuŝis Faramiro; kaj nur post lia reveno mi pensis la unuan fojon, ke li estas ŝanĝita, maljuna kaj kaduka.
— Estis ĝuste en la horo mem, en kiu Faramiro estis portita al la Turego, ke multaj el ni vidis strangan lumon en la plejalta ĉambro, — diris Beregondo. — Sed ni vidis pli frue tiun lumon, kaj jam delonge en la Urbo vastiĝis onidiro, ke la Mastro de tempo al tempo luktis enpense kontraŭ sia Malamiko.
— Ve! do mi konjektis prave, — diris Gandalfo. — Tiel la volo de Saŭrono eniris en Minason Tirit; kaj tial mi estas prokrastigita ĉi tie. Kaj ĉi tie mi estos devigata resti, ĉar baldaŭ min ŝarĝos aliaj taskoj, ne nur Faramiro. Nun mi devas iri suben por renkonti la venontojn. Mi vidis sur la kampo ion, kio tre malĝojigas mian koron, kaj eble realiĝos eĉ pli granda malĝojo. Akompanu min, Grinĉjo! Sed vi, Beregondo, devas reiri al la Citadelo kaj rakonti tie al la ĉefgardisto ĉion, kio okazis. Estos lia devo, bedaŭrinde, eksigi vin el la gardistaro, sed diru al li, ke se mi rajtas konsili lin, vi devus esti sendita al la Domoj de Kuracado por esti la gardanto kaj servisto de via komandanto, kaj esti ĉe lia flanko, kiam li vekiĝos — se tio iam ajn okazos. Ĉar ĝuste vi savis lin el la fajro. Iru tuj! Mi revenos baldaŭ.
Tion dirinte li forturniĝis kaj iris kun Grinĉjo malsupren al la subaj partoj de la urbo. Kaj ĝuste kiam ili rapide laŭvojis la vento alportis grizan pluvon, kaj ĉiuj fajroj malardiĝis, kaj leviĝis antaŭ ili granda fumego.
8
La Domoj de Kuracado
En la okuloj de Gaja estis nebuleto kaj laco, kiam ili proksimiĝis al la ruinigita Pordego de Minaso Tirit. Li malmulte atentis la ruinaĵon kaj buĉadon, kiuj estis ĉirkaŭe. Fajro, fumo kaj fetoro estis en la aero; ĉar multaj maŝinoj estis bruligitaj aŭ ĵetitaj en la fajroputojn, kaj ankaŭ multaj mortigitoj, dum ie-tie kuŝis multaj kadavroj de la grandaj sudaj monstroj, duonbruligitaj, aŭ rompitaj per ŝtonĵeto, aŭ okule trapafitaj de la kuraĝaj pafarkistoj de Morthondo. La pluvo jam ĉesis antaŭ kelka tempo, kaj la suno ekbrilis supre; sed la tutan suban urbon daŭre volvis arda fumaĵo.
Jam laboris homoj por liberigi vojon tra la postlasaĵo de la batalo; kaj nun tra la pordo eliris palankenistoj. Milde ili kuŝigis Eovinan sur molajn kusenojn; sed la korpon de la reĝo ili kovris per tukego ora, kaj ĉirkaŭ li ili portis torĉojn, kaj ties flamojn, palajn en la sunlumo, flirtigis la vento.
Tiel venis Teodeno kaj Eovina al la ĉefurbo de Gondoro, kaj ĉiuj kiuj vidis ilin, malkovris la kapon kaj riverencis; kaj ili trapasis la cindrojn kaj fumon de la bruligita cirklo, kaj pluiris supren laŭ la ŝtonaj stratoj. Al Gaja la supreniro ŝajnis epoklonga, vojaĝo sensenca en malagrablega sonĝo, plu kaj plu iranta al iu neklara fino, kiun la memoro ne povas rekapti.
Malrapide la lumoj de la torĉoj antaŭ li flagris kaj estingiĝis, kaj li marŝis en mallumo; kaj li pensis: “Tio ĉi estas tunelo kondukanta al tombo; tie ni restos poreterne”. Sed subite en lian sonĝon falis voĉo vivanta.
— Nu, Gaja! Dank’ al sorto mi trovis vin!
Li suprenrigardis kaj la nebuleto sur liaj okuloj iom klariĝis. Estis Grinĉjo! Ili estis vizaĝ-al-vizaĝe en mallarĝa vojeto, kaj krom ili en ĝi estis neniu. Li frotis siajn okulojn.
— Kie estas la reĝo? — li diris. — Kaj Eovina? — Poste li stumblis kaj sidiĝis sur doman antaŭŝtupon kaj komencis plori denove.
— Ili iris supren en la Citadelon, — diris Grinĉjo. — Ŝajnas al mi, ke vi ekdormis marŝante kaj iris malĝustan vojon. Kiam ni konstatis, ke vi ne estas kun ili, Gandalfo sendis min por serĉi vin. Kompatinda Gajĉjo! Kiom mi ĝojas revidante vin! Sed vi estas elĉerpita, kaj mi ne ĝenos vin per parolado. Sed diru al mi, ĉu vi estas difektita, aŭ vundita?
— Ne, — diris Gaja. — Nu, ne, mi opinias, ke ne. Sed mi ne povas uzi mian dekstran brakon, Grinĉjo, de kiam mi trapikis lin. Kaj mia glavo brulis kvazaŭ ŝtipeto.
La vizaĝo de Grinĉjo zorgoplenis.
— Nu, prefere venu kun mi laŭeble rapide, — li diris. — Se nur mi povus porti vin. Vi ne sufiĉe fortas por marŝi plu. Oni ne devis permesi, ke vi entute marŝu; sed vi devas pardoni ilin. Okazis tiom da teruraj aferoj en la Urbo, Gaja, ke unu kompatinda hobito venanta post la batalo estas facile pretervidebla.
— Esti pretervidata ne ĉiam estas misfortune, — diris Gaja. — Min pretervidis ĵus... ne, ne, pri tio mi ne volas paroli. Helpu min, Grinĉjo! Ĉio denove mallumiĝas, kaj mia brako tiom malvarmas.
— Apogu vin al mi, knabo Gaja! — diris Grinĉjo. — Ek jam! Piedon post piedo. Ne estas malproksime.
— Ĉu vi intencas entombigi min? — demandis Gaja.
— Ja ne! — diris Grinĉjo, klopodante soni feliĉa, kvankam lian koron vringis timo kaj kompato. — Ne, ni iras al la Domoj de Kuracado.
Ili turnis sin el la vojeto, kiu pasis inter altaj domoj kaj la ekstera muro de la kvara cirklo, kaj ili retrovis la ĉefstraton kondukantan supren al la Citadelo. Paŝon post paŝo ili iris, dum Gaja ŝanceliĝis kaj murmuris kvazaŭ dormanto.
“Mi neniam venigos lin tien, — pensis Grinĉjo. — Ĉu troveblas neniu por helpi min? Mi ne povas lasi lin ĉi tie”. Ĝuste tiam je lia surprizo knabo kure alvenis malantaŭe, kaj tiun pasanton li rekonis kiel Bergilon, filon de Beregondo.
— Saluton, Bergilo, — li vokis. — Kien vi iras? Mi ĝojas revidi vin, kaj ankoraŭ vivantan!
— Mi kure plenumas komisiojn por la kuracistoj, — diris Bergilo. — Mi ne povas halti.
— Ne haltu! — diris Grinĉjo. — Sed diru al ili tie supre, ke ĉe ni estas malsana hobito, periano, notu, veninta post la batalo. Al mi ŝajnas, ke li ne povas marŝi tiomdistance. Se Mitrandiro estos tie, li ĝojos pri la mesaĝo. — Bergilo plu kuris.