Бесплатная библиотека
Читайте книгу на сайте или телефоне
READ-E-BOOK » Фэнтези » La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]
La Mastro de l' Ringoj [Esperanto] - Читать Любимую Русскую Полную Книгу 👉 Read-E-Book.com

La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]

Электронная книга - «La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]». Краткое содержание книги:

La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]
1 ... 262 263 264 265 266 267 268 269 270 ... 322
Перейти на страницу:

Poste, trapasinte la pordon, li prenis Faramiron el la mortiga domo kaj kuŝigis lin sur la kadavroportilon, sur kiu li estis alportita, kaj kiu estis nun starigita sub la portiko. Denetoro sekvis lin, kaj staris tremante, rigardante sopire la vizaĝon de sia filo. Kaj momente, dum ĉiuj silentis kaj senmovis, rigardantaj la Mastron en ties agonio, li ŝanceliĝis.

— Venu! — diris Gandalfo. — Ni estas bezonataj. Multon vi ankoraŭ povos fari.

Tiam subite Denetoro ridis. Li staris denove alta kaj fiera, kaj repaŝinta rapide al la tablo li levis de sur ĝi la kusenon, al kiu lia kapo estis apogita. Poste, veninte al la enirejo li flanken ŝovis la kovrilon, kaj jen! li tenis inter la manoj palantiron. Kaj kiam li levis ĝin, ŝajnis al la spektantoj, ke la globo ekardas pro interna flamo, tiel ke la magran vizaĝon de la Mastro prilumis kvazaŭruĝa fajro, kaj ĝi ŝajnis ĉizita el ŝtono dura, akra pro nigraj ombroj, nobla, fiera, kaj terura. Liaj okuloj ekbriletis.

— Ĉu fiero kaj malespero! — li kriis. — Ĉu vi supozis, ke blindas la okuloj de la Blanka Turego? Ne, mi vidis pli ol vi scias, Griza Folulo. Ĉar via espero estas nur senscio. Iru do kaj laboru kurace! Eliru kaj batalu! Vanto. Dum iomete da tempo vi eble triumfos sur la kampo, dum unu tago. Sed la Potenco nun leviĝanta nevenkeblas. Al tiu ĉi Urbo nur la unua fingro de ties mano ĝis nun etendiĝis. La tuta oriento moviĝas. Kaj jam nun la vento de via espero trompas vin, kaj alblovas laŭ Anduino ŝiparon kun nigraj veloj. La Okcidento malsukcesis. Jam tempo estas, ke ĉiuj foriru, kiuj ne volas esti sklavoj.

— Tiaj konsiloj efektive certigos la Malamikan venkon, — diris Gandalfo.

— Do esperu plu! — ridis Denetoro. — Ĉu mi ne konas vin, Mitrandiro? Vi esperas regi anstataŭ mi, stari malantaŭ ĉiu trono, norde, sude kaj okcidente. Mi tralegis vian menson kaj ties politikon. Ĉu mi ne scias, ke vi ordonis al jena duonulo daŭre silenti? Ke vi alportis lin ĉi tien, por ke li estu spiono en mia ĉambro mem? Kaj tamen dum nia interparolo mi ekkonis la nomojn kaj celon de ĉiuj viaj kunuloj. Do! Per la maldekstra mano vi volas uzi min dum kelka tempo kiel ŝirmilon kontraŭ Mordoro, kaj per la dekstra alvenigi tiun disirulon de la nordo por anstataŭi min. Sed mi diras al vi, Gandalfo Mitrandiro, ke mi ne estos via instrumento! Mi estas Reganto el la Domo de Anariono. Mi ne cedos por esti kaduka ĉambelano de iu parvenuo. Eĉ se lia pretendo estus pruvita al ni, lia deveno estas nur laŭ la linio de Isilduro. Mi ne kliniĝos al tia persono, la lasta el ĉifona domanaro jam longe senigita je nobeleco kaj digno.

— Kion do vi volus havi, — diris Gandalfo, — se via volo ricevus sian deziron?

— Mi volus, ke ĉio estu tia, kia ĝi estis dum ĉiuj tagoj de mia vivo, — respondis Denetoro, — kaj dum la tagoj de miaj prapatroj antaŭ mi: estri la Urbon en paco, kaj lasi post mi seĝon por mia filo, kiu estus la propra mastro kaj ne lernanto de sorĉisto. Sed se la sorto rifuzas tion al mi, tiam mi volas havi nenion: nek vivon reduktitan, nek duonigitan amon, nek honoron malfortigitan.

— Al mi ne ŝajnas, ke Reganto, kiu fidele transdonus sian regaĵon, estus reduktita rilate amon aŭ honoron, — diris Gandalfo. — Kaj minimume vi ne rabos al via filo lian elekton dum lia morto plu dubindas.

Je tiuj vortoj la okuloj de Denetoro reflamiĝis, kaj subakseliginte la ŝtonon li elingigis ponardon kaj paŝis al la kadavroportilo. Sed Beregondo saltis antaŭen kaj stariĝis antaŭ Faramiro.

— Do! — kriis Denetoro. — Vi jam forŝtelis duonon de la amo de mia filo. Nun vi ŝtelas ankaŭ la korojn de miaj kavaliroj, tiel ke ili tute rabas al mi mian filon en la fino. Sed almenaŭ pri tio ĉi vi ne kontraŭstaros niian volon: regi mian propran finon. Venu! — li kriis al siaj servistoj. — Venu, se vi ne estas ĉiuj perfidintoj!

Tiam du el ili kuris al li supren laŭ la ŝtuparo. Rapide li kaptis torĉon el la mano de unu el ili kaj resaltis en la domon. Antaŭ ol Gandalfo povis malhelpi tion, li ŝovis la ardaĵon inter la brulaĵojn, kaj tuj ili ekkrakis kaj muĝe flamiĝis.

Poste Denetoro saltis sur la tablon, kaj starante tie volvita per fajro kaj fumo, li levis la bastonon de sia reganteco, kiu kuŝis antaŭ liaj piedoj, kaj rompis ĝin per sia genuo. Ĵetinte la pecojn en la flamojn, li riverencis kaj sin kuŝigis sur la tablo, ambaŭmane premante al sia brusto la palantiron. Kaj oni diras, ke ĉiam poste, se iu rigardis en tiun ŝtonon, krom se li havus grandan volforton por alimaniere utiligi ĝin, li vidis nur du maljunajn manojn velkantaj en flamoj.

Gandalfo en malĝojo kaj hororo forturnis la vizaĝon kaj fermis la pordon. Kelkan tempon li staris penseme, silenta sur la sojlo, dum tiuj, kiuj estis ekstere, aŭdis la avidan muĝon de la fajro interne. Kaj poste Denetoro eligis laŭtan krion, kaj poste ne plu parolis, nek estis iam ajn denove vidita de mortemuloj.

— Tiel forpasas Denetoro, filo de Ekteliono, — diris Gandalfo. Poste li sin turnis al Beregondo kaj la servistoj de la Mastro, kiuj staris tie konsternite. — Kaj tiel pasas ankaŭ tiuj tagoj de Gondoro, kiujn vi konis: ĉu bone, ĉu malbone, ili finiĝis. Misaĵoj estas faritaj ĉi tie; sed nun metu flanken ĉiun malamikecon, kiu estas inter vi, ĉar ĝin aranĝis la Malamiko, kaj ĝi efikas laŭ lia volo. Vi estis kaptitaj per araneaĵo de kontraŭantaj devoj, kiun ne vi teksis. Sed pensu, vi servistoj de la Mastro, blinde obeemaj, ke sen la perfido de Beregondo ankaŭ Faramiro, komandanto de la Blanka Turego, jam estus bruligita. Forportu el tiu ĉi malfeliĉa loko viajn kamaradojn, kiuj pereis. Kaj ni portos Faramiron, Mastron de Gondoro, al loko, kie li povos dormi pace, aŭ morti, se tia estos lia sorto.

Gandalfo kaj Beregondo, levinte la portilon, forportis ĝin al la Domoj de Kuracado, dum malantaŭ ili marŝis Grinĉjo kun la klinita kapo. Sed la servistoj de la Mastro staris rigardante kiel afliktitoj la domon de la mortintoj. Kaj ĝuste kiam Gandalfo atingis la finon de Rat Dineno aŭdiĝis bruego. Retrorigardante ili vidis la kupolon de la domo splitiĝi kaj fumojn eliĝi; kaj poste kun falego kaj muĝado de ŝtonoj ĝi falis en agitiĝo de fajro; sed plu nereduktite la flamoj dancis kaj flagris en la ruinaĵo. Tiam terurite la servistoj fuĝis kaj sekvis Gandalfon.

Fine ili revenis al la Pordo de l’ Regantoj, kaj Beregondo rigardis malĝoje la pordiston.

— Tiun faron mi ĉiam bedaŭros, — li diris; — sed freneza hastemo pelis min, kaj li ne volis aŭskulti, sed elingigis glavon kontraŭ min. — Preninte la ŝlosilon, kiun li kaptis de la mortigito, li fermis la pordon kaj ŝlosis ĝin. — Tion ĉi oni nun devus transdoni al la Mastro Faramiro, — li diris.

— La princo de Dol Amroto komandas dum la foresto de la Mastro, — diris Gandalfo, — sed pro tio, ke li ne ĉeestas, mi devas mem respondeci pri tio ĉi. Mi ordonas, ke vi konservu la ŝlosilon kaj ĝin gardu, ĝis la Urbo denove estos ordigita.

Nun finfine ili pasis en la altajn rondojn de la Urbo, kaj en la matena lumo ili vojiris al la Domoj de Kuracado; kaj tiuj estis belaj domoj destinitaj prizorgi tiujn, kiuj grave malsanis, sed nun ili estis pretigitaj por flegado de vunditoj en batalo aŭ mortontoj. Ili staris ne malproksime de la Citadela Pordo, en la sesa rondo, apud ties suda muro, kaj ĉirkaŭ ili estis ĝardeno kaj razeno kun arboj, la sola tia loko en la Urbo. Tie loĝis la malmultaj virinoj, al kiuj estis permesite resti en Minaso Tirit, ĉar ili estis lertaj pri kuracado aŭ servantoj de la kuracistoj.

Sed ĝuste kiam Gandalfo kaj liaj kunuloj venis portante la portilon al la ĉefpordo de la Domoj, ili aŭdis kriegon, kiu leviĝis el la kampo antaŭ la Pordego kaj leviĝinte akre kaj trapike sur la ĉielon pasis, kaj formortis sur la vento. Tiel terura estis la krio, ke momente ĉiuj staris senmove, kaj tamen post ĝia forpaso subite iliaj koroj estis ekzaltitaj per tia espero, kian ili ne konis de kiam la mallumo venis el la oriento; kaj ŝajnis al ili, ke la lumo klariĝas kaj la suno trarompas la nubojn.

1 ... 262 263 264 265 266 267 268 269 270 ... 322
Перейти на страницу:
0
Сюжет
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Атмосфера
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Главный герой
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Общее впечатление
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
Итоговая оценка: 0.0 из 10 (голосов: 0 / История оценок)