La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]
- Автор: Толкин Джон Рональд Руэл
- Год: 2007
- Язык: эсперанто
- Год: Sezonoj
- Переводчик: Уильям Олд
- Жанр: Фэнтези
Электронная книга - «La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]». Краткое содержание книги:
— Gandalfo, Gandalfo! — kriis Grinĉjo, kaj Ombrofakso haltis.
— Kial vi estas ĉi tie? — diris Gandalfo. — Ĉu ne estas leĝo en la Urbo, ke portantoj de la nigro kaj arĝento devas resti en la Citadelo, krom se la Mastro permesas, ke ili foriru?
— Tion li faris, — diris Grinĉjo. — Li forsendis min. Sed mi timas. Io terura eble okazos tie supre. La Mastro malsaĝiĝis, laŭ mia opinio. Mi timas, ke li sin mortigos, kaj mortigos ankaŭ Faramiron. Ĉu vi ne povas ion fari?
Gandalfo trarigardis la gapan Pordegon, kaj jam sur la kampoj li aŭdis la kreskantan bruon de batalado. Li pugnigis sian manon.
— Mi devas iri, — li diris. — La Nigra Rajdanto vagas, kaj li ankoraŭ alportos al ni ruinon. Mankas al mi tempo.
— Tamen Faramiro! — kriis Grinĉjo. — Li ne estas mortinta, kaj oni bruligos lin vivantan, se iu ne malhelpos ilin.
— Ĉu bruligos vivantan? — diris Gandalfo. — Pri kio temas? Rapidu!
— Denetoro iris al la Tomboj, — diris Grinĉjo, — kaj li kunprenis Faramiron, kaj li diris, ke ni ĉiuj estas bruligotaj, kaj li ne atendos, kaj oni devos konstrui ŝtiparon kaj bruligi sur ĝi lin kaj Faramiron. Kaj li sendis homojn por alporti lignon kaj oleon. Kaj mi sciigis Beregondon, sed mi timas, ke li ne riskos forlasi sian postenon: li sentinelas. Kaj ĉiuokaze, kion li povas fari? — Tiel Grinĉjo elverŝis sian rakonton, streĉante sin supren kaj tuŝante la genuon de Gandalfo per la tremaj manoj. — Ĉu vi povas savi Faramiron?
— Eble mi povas, — diris Gandalfo; — sed se jes, tiam mortos aliaj, mi timas. Nu mi devas veni, ĉar neniu alia helpo povas atingi lin. Sed el tio ĉi venos miso kaj malĝojo. Eĉ en la mezo de nia fortikaĵo la Malamiko kapablas trafi nin: ĉar ĝuste lia volo enmiksiĝas.
Tiam decidiĝinte li agis rapide; kaj levinte Grinĉjon kaj lin sidiginte antaŭ sin, per vorto li turnis Ombrofakson. Supren laŭ la ascendaj vojoj de Minaso Tirit ili klakadis, dum la milita bruo kreskis malantaŭ ili. Ĉie viroj stariĝis el siaj malespero kaj timego, kaptante siajn armilojn, kriante unu al alia: “Rohano venis!” Komandantoj kriis, kompanioj apeliĝis; multaj jam marŝis suben al la Pordego.
Ili renkontis princon Imrahilo, kaj tiu vokis al ili:
— Kien nun, Mitrandiro? La rohananoj batalas sur la kampoj de Gondoro! Ni devas kunigi ĉiujn troveblajn fortojn.
— Vi bezonos ĉiujn virojn kaj pli, — diris Gandalfo. — Laŭeble rapidu. Mi venos, kiam mi povos. Sed mi havas komision pri Mastro Denetoro, kiu estas neprokrastebla. Komandu dum la foresto de la Mastro!
Ili pluiris; kaj dum ili plialtiĝis kaj proksimiĝis al la Citadelo, ili sentis la venton sur siaj vizaĝoj, kaj ili ekvidis brileton de la mateno en foro, lumon kreskantan sur la suda ĉielo. Sed tiu alportis al ili malmulte da espero, sensciaj pri la misaĵo, kiu kuŝis antaŭ ili, timantaj veni tro malfrue.
— La mallumo forpasas, — diris Gandalfo, — sed ĝi ankoraŭ kuŝas peze sur tiu ĉi Urbo.
Ĉe la pordo de la Citadelo ili trovis neniun sentinelon.
— Do Beregondo iris, — diris Grinĉjo pli espere. Ili forturnis sin kaj rapidis laŭ la vojo al la Fermita Pordo. Ĝi staris larĝe aperta, kaj la gardisto kuŝis antaŭ ĝi. Li estis mortigita, kaj lia ŝlosilo estis forprenita.
— Fare de la Malamiko! — diris Gandalfo. — Tiajn farojn li ŝatas: amiko militu kontraŭ amiko; lojalo dividita pro konfuziĝo de koroj. — Li elseliĝis kaj ordonis, ke Ombrofakso reiru al sia stalo. — ĉar, amiko mia, vi kaj mi devis antaŭlonge reiri al la kampoj, sed aliaj aferoj prokrastigas min. Tamen venu rapide, kiam mi vokos!
Ili pasis la pordon kaj marŝis suben laŭ la serpentuma vojo. Lumo kreskis, kaj la altaj kolonoj kaj ĉizitaj figuroj apudvoje preteriris malrapide kvazaŭ grizaj fantomoj.
Subite la silento estis rompita, kaj ili aŭdis sube kriojn kaj sonoradon de glavoj: tiajn sonojn, kiaj ne estis aŭditaj en la sanktaj lokoj depost la konstruado de la Urbo. Finfine ili alvenis al Rat Dineno kaj rapidis al la Domo de la Regantoj, kiu baŭmis sub sia granda kupolo en la krepusko.
— Ĉesu! Ĉesu! — kriis Gandalfo, saltante antaŭen al la ŝtona ŝtuparo antaŭ la pordo. — Ĉesigu ĉi frenezaĵon!
Ĉar tie estis la servistoj de Denetoro kun glavoj kaj torĉoj en la manoj; sed sola sub la portiko sur la plej alta ŝtupo staris Beregondo, vestita per la nigro kaj arĝento de la gardistaro; kaj li forbaris al ili la pordon. Du el ili jam falis pro lia glavo, makulante la sanktejon per sia sango; kaj aliaj malbenis lin, nomante lin eksterleĝulo kaj perfidinto de la Mastro.
Ĝuste kiam Gandalfo kaj Grinĉjo kuris antaŭen, ili aŭdis en la domo de la mortintoj la voĉon de Denetoro krianta:
— Rapidu, rapidu! Faru laŭ mia ordono! Mortigu por mi tiun renegaton! Aŭ ĉu mi mem devos tion fari?
Tiam la pordo, kiun Beregondo maldekstramane tenis fermita, estis abrupte malfermita, kaj tie malantaŭ li staris la Mastro de la Urbo, alta kaj minaca; lumo flamsimila estis en liaj okuloj, kaj li tenis elingigitan glavon.
Sed Gandalfo saltis supren laŭ la ŝtupoj, kaj la homoj retroiris antaŭ li kaj kovris siajn okulojn; ĉar lia alveno similis envenon de blanka lumo en lokon malhelan, kaj li venis ege kolera. Li levis sian manon, kaj dum bato mem la glavo de Denetoro flugis alten kaj eliris el lia man-teno kaj falis malantaŭ li en la ombroj de la domo; kaj Denetoro retropaŝis antaŭ Gandalfo mirigite.
— Kio estas tio ĉi, Mastro? — diris la sorĉisto. — La domoj de la mortintoj ne taŭgas al vivantoj. Kaj kial viroj batalas ĉi tie en la sanktejo, kiam sufiĉe da milito okazas antaŭ la Pordego? Aŭ ĉu nia Malamiko venis eĉ al Rat Dineno?
— Ekde kiam la Mastro de Gondoro devas pravigi sin al vi? — demandis Denetoro. — Aŭ ĉu mi ne rajtas ordoni al miaj servistoj?
— Vi rajtas, — diris Gandalfo. — Sed aliaj rajtas kontraŭstari vian volon, kiam ĝi turniĝas al frenezo kaj miso. Kie estas via filo Faramiro?
— Li kuŝas interne, — diris Denetoro, — brulanta, jam brulanta. Ili bruligis fajron en lia karno. Sed baldaŭ forbrulos ĉiuj. La Okcidento malsukcesis. Ĝi detruiĝos en granda incendio, kaj ĉio finiĝos. Cindro! Cindro kaj fumo forblovotaj per la vento!
Gandalfo, vidante la frenezon, kiu okupis lin, timis, ke li jam plenumis ian misaĵon, kaj li impetis antaŭen kun Beregondo kaj Grinĉjo malantaŭe, dum Denetoro retroiris ĝis li haltis apud la tablo interne. Sed tie ili trovis Faramiron, plu sonĝantan en sia febro, kuŝanta sur la tablo. Ligno estis staplita sub la tablo kaj alte ĉirkaŭ ĝi, kaj ĉio estis saturita je oleo, eĉ la vestaĵoj de Faramiro kaj la tukoj; sed ankoraŭ ne estis ĉendita la brulaĵo. Tiam Gandalfo vidigis la forton, kiu en li estis kaŝita, samkiel la lumo de lia potenco estis kaŝita sub lia griza mantelo. Li suprensaltis sur la ŝtipojn, kaj levinte la malsanulon senstreĉe li resaltis suben, kaj portis lin al la pordo. Sed dum li faris tion, Faramiro ĝemis kaj alvokis sian patron dumsonĝe.
Denetoro tikegis kvazaŭ vekiĝanta el tranco, kaj la flamo formortis en liaj okuloj, kaj li ekploris; kaj li diris:
— Ne forprenu de mi mian filon! Li alvokas min.
— Li vokas, — diris Gandalfo, — sed vi ankoraŭ ne rajtas veni al li. Ĉar li devas serĉi kuracon sur la sojlo de la morto, kaj eble ne trovi ĝin. Intertempe via rolo estas eliri al la batalo en via Urbo, kie eble atendas vin morto. Tion vi scias en via koro.
— Li ne revekiĝos, — diris Denetoro. — Batalado vanas. Kial ni deziru vivi pli longe? Kial ni ne iru morten flank-al-flanke?
— Aŭtoritato ne estas donita al vi, Reganto de Gondoro, decidi la horon de via morto, — respondis Gandalfo. — Kaj nur la reĝoj paganaj, sub la regno de la Malhela Potenco, faris tiel, mortigante sin en fiero kaj malespero, murdante sian parencaron por faciligi la propran morton.