La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]
- Автор: Толкин Джон Рональд Руэл
- Год: 2007
- Язык: эсперанто
- Год: Sezonoj
- Переводчик: Уильям Олд
- Жанр: Фэнтези
Электронная книга - «La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]». Краткое содержание книги:
Kaj iuj senordone, ĉar neniu troveblis por komandi ilin en la Urbo, kuris al la sonoriloj kaj sonorigis alarmon; kaj iuj blovis trumpete la signalon de la retroiro.
— Reen al la muroj! — ili kriis. — Reen al la muroj! Revenu al la Urbo antaŭ ol ĉiuj estos superverŝitaj! — Sed tiu vento, kiu rapidigis la ŝipojn, forblovis ilian tutan bruegon.
La rohananoj efektive ne bezonis informojn aŭ alarmon. Tre klare ili povis mem vidi la nigrajn velojn. Ĉar Eomero jam troviĝis apenaŭ pli ol unu mejlon for de Harlondo, kaj granda amaso de liaj unuaj malamikoj estis inter li kaj la haveno, dum novaj malamikoj venis kirliĝe de malantaŭe, fortranĉante lin disde la princo. Nun li alrigardis la Riveron, kaj espero mortis en lia koro, kaj tiun venton, kiun li antaŭe benis, li nun nomis malbenita. Sed la armeo de Mordoro estis kuraĝigita, kaj pleniĝis de freŝaj avido kaj furiozo dum ili kriegante alsturmis.
Rigora estis nun la humoro de Eomero, kaj lia menso denove klaris. Li blovigis la kornojn por voki al siaj standardoj ĉiujn, kiuj povis tien alveni; ĉar li pensis starigi grandan ŝildmuron en la fino, kaj stari tie batalante ĝis ĉiuj pereus, kaj fari kantindaĵon sur la karnpo de Pelenoro, eĉ se neniu homo restus en la okcidento por memori la lastan Reĝon de Markio. Do li rajdis ĝis verda teramaseto kaj tie starigis sian standardon, kaj la Blanka Ĉevalo kuris flirte en la vento.
Tiujn versojn li elparolis, tamen li ridis dirante ilin. Ĉar denove inundis lin batalavido; kaj li plu estis nevundita, kaj li estis juna, kaj li estis reĝo: mastro de potenca popolo. Kaj jen! ĝuste dum li priridis malesperon, li rigardis denove la nigrajn ŝipojn, kaj li levis sian glavon por defii ilin.
Kaj tiam lin trafis miro kaj granda ĝojego; kaj li ĵetis supren sian glavon en la sunlumo kaj kantis rekaptinte ĝin. Kaj ĉies okuloj sekvis lian rigardon, kaj vidu! sur la plej antaŭa ŝipo malfaldiĝis granda standardo, kaj la vento vidigis ĝin, kiam ĝi turnis sin al Harlondo. Tie floris la Blanka Arbo, kaj tiu reprezentis Gondoron; sed Sep Steloj ĉirkaŭis ĝin, kaj super ĝi estis alta krono, la signoj de Elendilo, kiujn posedis neniu regnestro dum jaroj nenombreblaj. Kaj la steloj flamis en la sunbrilo, ĉar ili estis kreitaj el gemoj de Arvena, filino de Elrondo, kaj la krono brilis en la mateno, ĉar ĝi estis farita el mitrilo kaj oro.
Tiel venis Aragorno, filo de Aratorno, Elesaro, heredinto de Isilduro, el la Padoj de la Mortintoj, portate de vento de la Maro al la reĝlando Gondoro; kaj la ĝojo de la rohananoj estis torento de ridado kaj flagrado da glavoj, kaj la ĝojo kaj mirego de la Urbo estis muziko de trumpetoj kaj sonorado de sonoriloj. Sed la armeojn de Mordoro trafis konfuziĝo, kaj tio ŝajnis al ili granda sorĉistaĵo, ke iliaj propraj ŝipoj estis plenaj de la malamikoj; kaj nigra timego inundis ilin, ĉar ili konstatis, ke la tajdoj de la sorto turniĝis kontraŭ ilin kaj ilia pereo estis proksima.
Orienten rajdis la kavaliroj de Dol Amroto, pelante antaŭ si la malamikojn: trolhomojn, variagojn kaj orkojn, kiuj malamis la sunlumon. Suden paŝegis Eomero kaj ili fuĝis antaŭ lia vizaĝo, kaj ili estis kaptitaj inter martelo kaj amboso. Ĉar jam viroj saltis el la ŝipoj sur la kajojn de Harlondo kaj kuregis norden kvazaŭ ŝtormo. Tien venis Legolaso, kaj Gimlio svinganta sian hakilon, kaj Halberado kun la standardo, kaj Eladano kaj Elrohiro kun steloj sur la fruntoj, kaj la durmanaj dunadanoj, la disiruloj de la nordo, kondukante grandan bravularon el Lebenino kaj Lamedono kaj la sudaj provincoj. Sed antaŭ ĉiuj iris Aragorno kun la Flamo de l’ Okcidento, Andurilo kiel nove ĉendita fajro, Narsilo reforĝita same terurige, kiel en pratempo; kaj sur lia frunto estis la stelo de Elendilo.
Kaj tiel finfine Eomero kaj Aragorno renkontiĝis meze de la batalo, kaj ili apogis sin per siaj glavoj kaj rigardis unu la alian kaj estis ĝojaj.
— Tiel ni renkontiĝas denove, malgraŭ tio, ke ĉiuj armeoj de Mordoro staris inter ni, — diris Aragorno. — Ĉu mi ne diris tion ĉe Kornburgo?
— Tion vi diris, — respondis Eomero, — sed espero ofte trompas, kaj tiam mi ne sciis, ke vi estas homo antaŭvidiva. Tamen duoble benita estas helpo neatendita, kaj neniam estis pli ĝoja renkontiĝo de amikoj. — Kaj ili manpremis. — Ankaŭ ne pli ĝustatempa, — diris Eomero. — Neniel tro frue vi venas, amiko mia. Multe da perdo kaj malĝojo trafis nin.
— Do ni venĝu tion antaŭ ol paroli pri ĝi! — diris Aragorno, kaj kune ili rerajdis al la batalo.
Malfacilan lukton kaj longan laboron ili ankoraŭ havis, ĉar la sudanoj estis kuraĝaj kaj severaj, kaj en malespero batalemaj, kaj la orientanoj estis fortaj kaj militharditaj kaj petis neniom da indulgo. Kaj tial en tiu loko kaj alia, apud bruligitaj farmdomoj aŭ grentenejoj, sur montetoj aŭ teramasoj, sub muroj kaj sur kampoj, ankoraŭ ili kuniĝis kaj reformiĝis kaj batalis ĝis la forvelko de la tago.
Tiam la suno finfine iris malantaŭ Mindoluinon kaj plenigis la ĉielon per granda brulado, tiel ke la montetoj kaj montoj tinkturiĝis kvazaŭ sange; fajro ardis en la Rivero, kaj la herbo de Pelenoro kuŝis ruĝa en la noktiĝo. Kaj en tiu horo finiĝis la granda batalo sur la kampo de Gondoro; kaj eĉ unu vivanta malamiko ne restis interne de la perimetro de Ramaso Ekor. Ĉiuj estis mortigitaj krom tiuj, kiuj fuĝis por morti aŭ droni en la ruĝa ŝaŭmo de la Rivero. Malmultaj revenis orienten al Morgulo aŭ Mordoro; kaj al la lando de la haradanoj venis nur rakonto el la malproksimo: onidiro pri la kolerego kaj teruro de Gondoro.
Aragorno, Eomero kaj Imrahilo rajdis reen al la Pordego de la Urbo, kaj ili jam lacis ekster ĝojo aŭ malĝojo. Tiuj tri estis nevunditaj, ĉar tia estis ilia sorto kaj la lerto kaj potenco de iliaj armiloj, kaj vere malmultaj aŭdacis konfronti ilin aŭ rigardi iliajn vizaĝojn dum la horo de ilia kolero. Sed multaj aliaj estis vunditaj aŭ lamigitaj aŭ mortigitaj sur la kampo. Hakiloj tranĉis Forlongon, dum li batalis sola kaj senĉevala; kaj Duilino el Morthondo kaj lia frato ambaŭ estis trample mortigitaj kiam ili atakis la mumakojn, kondukinte siajn pafarkistojn pli proksimen por celi la okulojn de la monstroj. Nek Hirluino la Bela revenos al Pinato Gelin, nek Grimboldo al Grimslado, nek Halberado, durmana disirulo, al la Norda Lando. Ne malmultaj pereis, famaj aŭ senrenomaj, kapitanoj aŭ soldatoj; ĉar tio estis granda batalo kaj la plenan sumon de ĝi neniu historio rakontis.
Do longe poste poeto en Rohano diris en sia kanto pri la dolmenoj de Mundburgo.
7
La ŝtiparo de Denetoro
Kiam la malhela ombro ĉe la Pordego foriris, Gandalfo plu sidis senmove. Sed Grinĉjo stariĝis, kvazaŭ granda pezo estus forlevita de li; kaj li staris aŭskultante la kornojn, kaj ŝajnis al li, ke ili rompos al li la koron pro ĝojo. Kaj neniam dum postaj jaroj li povis aŭdi kornon en la malproksimo sen tio, ke larmoj aperis en liaj okuloj. Sed nun lia komisio subite revenis al lia memoro, kaj li kuris antaŭen. Tiumomente Gandalfo ekmoviĝis kaj parolis al Ombrofakso, kaj estis rajdonta tra la Pordego.