Бесплатная библиотека
Читайте книгу на сайте или телефоне
READ-E-BOOK » Фэнтези » La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]
La Mastro de l' Ringoj [Esperanto] - Читать Любимую Русскую Полную Книгу 👉 Read-E-Book.com

La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]

Электронная книга - «La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]». Краткое содержание книги:

La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]
1 ... 259 260 261 262 263 264 265 266 267 ... 322
Перейти на страницу:

— Saluton, Reĝo de Markio! — li diris. — Rajdu nun al venko! Adiaŭu Eovinan! — Kaj tiel li mortis, kaj ne sciis, ke Eovina kuŝas proksime. Kaj la apudstarantoj ploris kriante:

— Reĝo Teodeno! Reĝo Teodeno!

Sed Eomero diris al ili:

Ne tro lamentadu! La reĝo potencis, la mort’ meritplenis. Kiam staros menhiro, ploros virinoj. Vokas milito nun!

Tamen dumparole li mem larmis.

— Liaj kavaliroj restu ĉi tie, — li diris, — kaj portu honore lian korpon de sur la kampo, por ke ne transrajdu ĝin la batalo! Jes, kaj ĉiujn aliajn el la reĝa korpuso, kiuj kuŝas ĉi tie. — Kaj li rigardis la mortigitojn, revokante ties nomojn. Tiam subite li ekvidis sian fratinon Eovina tie, kie ŝi kuŝis, kaj li rekonis ŝin. Li staris momente kvazaŭ homo trapikita dumkrie de trakora sago, kaj poste lia vizaĝo mortpaliĝis, kaj leviĝis en la malvarma furiozo, tiel ke parolpovon li provizore perdis. Trafis lin humoro sorĉita.

— Eovina, Eovina! — li ekkriis finfine. — Eovina, kiel okazis, ke vi estas ĉi tie? Kia frenezo aŭ fimagio estas tio ĉi? Morto, morto, morto prenu nin ĉiujn.

Tiam ne konsiliĝinte, nek atendinte proksimiĝon de la urbaj viroj, li spronis rekte reen ĝis la fronto de la homamasego, kaj blovis kornon, kaj krie ordonis la atakon. Tra la kampo sonoris lia klara voĉo:

— Morto! Rajdu, rajdu al ruino kaj la fino de l’ mondo!

Kaj post tio la armeo komencis moviĝi. Sed la rohananoj ne plu kantis. “Morto”, — ili kriis per unusona voĉo laŭta kaj terura, kaj plirapidante kvazaŭ granda tajdo ilia batalo ĉirkaŭimpetis la falintan reĝon kaj pasis formuĝante suden.

Kaj daŭre la hobito Gajadoko staris tie palpebrumante tra larmoj, kaj neniu alparolis lin, efektive neniu ŝajnis atenti lin. Li forviŝis la larmojn, kaj kliniĝis por levi la verdan ŝildon donitan al li de Eovina, kaj tiun li pendigis dorse. Poste li serĉis sian glavon, kiun li lasis fali; ĉar ĝuste kiam li batis, lia brako sensentiĝis, kaj nun li povis uzi nur la maldekstran. Kaj jen! tie kuŝis lia armilo, sed la klingo fumis kiel seka branĉo enŝovita en fajron; kaj dum li rigardis ĝin, ĝi tordiĝis, velkis kaj konsumiĝis.

Tiel pasis la glavo de Dolmenejo, laboraĵo el la okcidento. Sed ĝoje konus ĝian sorton tiu, kiu prilaboris ĝin malrapide antaŭlonge en la Norda Reĝlando, kiam la dunadanoj estis junaj, kaj ĉefa inter ties malamikoj estis la timiga regno Angmaro kaj ĝia sorĉista reĝo. Neniu alia klingo, eĉ se ĝin utiligus manoj pli potencaj, povus tiel draste vundi tiun malamikon, fendante la mortvivan karnon, rompante la sorĉon, kiu ligis ĝiajn nevideblajn tendenojn al ĝia volo.

Oni levis la reĝon, kaj surmetinte mantelojn sur lanclangojn sukcesis forporti lin al la Urbo; kaj aliaj levis milde Eovinan kaj portante sekvis lin. Sed la virojn el la reĝa domanaro ili ankoraŭ ne povis elkampigi; ĉar sep reĝaj kavaliroj falis tie, kaj inter ili estis Deorvino, ilia ĉefo. Do oni kuŝigis ilin aparte de iliaj malamikoj kaj la terura bestego kaj ĉirkaŭ ilin starigis lancojn. Kaj poste kiam ĉio estis farita, viroj revenis kaj bruligis fajron tie, kaj bruligis la kadavron de la bestego; sed por Neĝkolaĵo ili fosis tombon kaj starigis ŝtonon, sur kiu estis ĉizita en la lingvoj de Gondoro kaj Markio:

Servist’ fidela, sed al mastro perfida, id’ de Leĝerpiedo, Neĝkolaĵo rapida.

Verda kaj longa kreskis la herbo sur Neĝkolaĵa Monteto, sed ĉiam nigra kaj senherba estis la tero, kie brulis la bestego.

Jam malrapide kaj triste Gaja marŝis apud la portantoj, kaj li ne plu atentis la batalon. Li estis lacega kaj dolorplena, kaj liaj membroj tremis kvazaŭ pro malvarmumo. El la Maro venis pluvego, kaj ŝajnis ke ĉio ploras pro Teodeno kaj Eovina, sufokante per grizaj larmoj la fajrojn en la Urbo. Tra nebuleto li baldaŭ vidis proksimiĝanta la avangardon de la viroj el Gondoro. Imrahilo, princo de Dol Amroto, alrajdis kaj haltis antaŭ ili.

— Kian ŝarĝon vi portas, viroj el Rohano? — li kriis.

— Reĝon Teodeno, — ili respondis. — Li estas mortinta. Sed reĝo Eomero jam rajdas en la batalo: tiu kun la blanka kresto sur la vento.

Tiam la princo forlasis sian ĉevalon, kaj genuis apud la kadavroportilo honore al la reĝo kaj ties granda alsturmo, kaj li ploris. Kaj stariĝinte li rigardis al Eovina kaj miris.

— Jen virino, ĉu ne? — li diris. — Ĉu eĉ la virinoj de la rohananoj venis militi pro nia bezono?

— Ne! Nur unu, — oni respondis. — Ŝi estas Damo Eovina, fratino de Eomero; kaj ni sciis nenion pri ŝia rajdado ĝis la nuna horo, kaj multe ni bedaŭras tion.

Tiam la princo vidante ŝian belon, kvankam ŝia vizaĝo estis pala kaj malvarma, tuŝis ŝian manon, dum li kliniĝis por rigardi ŝin de pli proksime.

— Viroj de Rohano! — li ekkriis. — Ĉu inter vi estas kuracistoj? Ŝi estas vundita, eble mortige, sed mi opinias, ke ŝi daŭre vivas. — Kaj li tenis antaŭ ŝiaj malvarmaj lipoj la poluritan brakŝirmilon sur sia brako, kaj jen! iom da nebuleto tegis ĝin apenaŭ videble.

— Rapido necesas, — li diris kaj sendis iun rerajdanton rapide al la Urbo por helpo. Sed profunde riverencinte al la mortigitoj, li adiaŭis ilin kaj surseliĝinte forrajdis en la batalon.

Kaj la batalado jam furioziĝis sur la kampoj de Pelenoro; kaj leviĝis alte la bruego de armiloj kun kriado de la homoj kaj henado de la ĉevaloj. Kornoj estis blovataj kaj blekis trumpetoj, kaj la mumakoj muĝis pelate en militon. Sub la sudaj muroj de la Urbo la piedsoldatoj el Gondoro nun peliĝis kontraŭ la legiojn de Mordoro, kiuj plu multnombris tie. Sed la rajdistoj iris orienten por helpi Eomeron: Hurino la Alta, Gardisto de l’ ŝlosiloj, kaj la Estro de Losarnaĥo, kaj Hirluino el la Verdaj Montoj, kaj princo Imrahilo la Bela ĉirkaŭita de siaj kavaliroj.

Ne tro frue venis ilia helpo al la rohananoj; ĉar fortuno sin turnis kontraŭ Eomero, kaj lia furiozo perfidis lin. La kolerego de lia alsturmo tute venkis la fronton de liaj malamikoj, kaj kojnegoj de liaj rajdistoj tute trapasis la vicojn de la suduloj, konsternante ties rajdistojn kaj trete ruinigante ties piedsoldatojn. Sed kie ajn venis la mumakoj, tien rifuzis iri la ĉevaloj, kiuj timegis kaj forturnis sin; kaj la grandaj monstroj estis ne atakitaj, kaj staris kvazaŭ defendaj turoj, kaj la haradanoj reformiĝis ĉirkaŭ ili. Kaj se la rohananoj jam de la komenco estis trioble superitaj de la nuraj haradanoj, baldaŭ ilia situacio iĝis malpli favora, ĉar novaj trupoj nun alverŝiĝis el Osgiliado sur la kampon. Tie ili estis starigitaj por trarabo de la Urbo kaj la perforto de Gondoro, atendante la alvokon de sia komandanto. Tiu jam estis detruita, sed Gotmogo, la estro de Morgulo, sendis ilin en la lukton; orientulojn kun hakiloj, variagojn el Kĥando, sudulojn skarlatvestitajn, kaj el fora Harado nigrajn virojn kvazaŭ duontrolojn kun blankaj okuloj kaj ruĝaj langoj. Iuj jam alrapidis malantaŭ la rohananoj, aliaj iris okcidenten por forteni la soldatojn de Gondoro kaj malhelpi, ke ili aliĝu al Rohano.

Ĝuste kiam la tago ekmalfavoris Gondoron, kaj ties espero ŝanceliĝis, aŭdiĝis nova kriego en la Urbo, kiam estis jam meze de l’ mateno, kaj granda vento blovis, kaj la pluvo flugis norden, kaj la suno brilis. En tiu klara aero gardistoj sur la muroj vidis malproksime novan timindaĵon, kaj forlasis ilin ilia lasta espero.

Ĉar Anduino, de la kurbo ĉe Harlondo, tiel fluis, ke el la Urbo la homoj povis laŭrigardi ĝin longe tra pluraj leŭgoj, kaj akraviduloj povis vidi proksimiĝantajn ŝipojn. Kaj rigardante tien ili ekkriis konsternite, ĉar antaŭ la ekbrila riverfluo ili vidis nigran ŝiparon ventpelatan: fregatojn kaj ŝipojn ampleksajn kun multaj remiloj, kaj kun nigraj veloj ventoplenaj.

— La korsaroj de Umbaro! — homoj kriis. — La korsaroj de Umbaro! Vidu! La korsaroj de Umbaro venas! Do Belfalaso estas kaptita, kaj la Etiro, kaj perdiĝis Lebenino. La korsaroj atakas nin! Jen la lasta bato de la sorto!

1 ... 259 260 261 262 263 264 265 266 267 ... 322
Перейти на страницу:
0
Сюжет
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Атмосфера
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Главный герой
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Общее впечатление
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
Итоговая оценка: 0.0 из 10 (голосов: 0 / История оценок)