Бесплатная библиотека
Читайте книгу на сайте или телефоне
READ-E-BOOK » Фэнтези » La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]
La Mastro de l' Ringoj [Esperanto] - Читать Любимую Русскую Полную Книгу 👉 Read-E-Book.com

La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]

Электронная книга - «La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]». Краткое содержание книги:

La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]
1 ... 258 259 260 261 262 263 264 265 266 ... 322
Перейти на страницу:

“Servisto reĝa! Servisto reĝa! — lia koro kriis interne. — Vi devas resti ĉe li. Kvazaŭ patro vi estos al mi, vi diris”. — Sed lia volo ne respondis, kaj lia korpo skuiĝis. Li aŭdacis nek malfermi siajn okulojn nek rigardi supren.

Tiam tra la mensa nigro ŝajnis al li, ke li aŭdas Dernkaskon paroli; tamen jam la voĉo ŝajnis stranga, memoriganta pri alia voĉo, kiun li iam konis.

— For, fia vivkadavro, mastro de kadavraĵoj! Lasu en paco la mortintojn!

Malvarma voĉo respondis:

— Ne venu inter la nazgulo kaj ties predo! Aŭ viavice vin li ne mortigos. Li forportos vin al la domoj de lamentado, preter ĉia mallumo, kie via karno estos vorita kaj via ŝrumpinta menso lasiĝos nuda antaŭ la Okulo Senpalpebra.

Glavo sonoris elingigita.

— Faru laŭvole; sed tion mi malhelpos, se mi povos.

— Ĉu malhelpi? Stultulo. Neniu viro vivanta kapablas malhelpi min!

Tiam Gaja aŭdis la plej strangan el ĉiuj sonoj en tiu horo. Ŝajnis, ke Dernkasko ridas, kaj la klara voĉo estis kiel la sonoro de ŝtalo.

— Sed viro vivanta mi ne estas! Vi rigardas virinon. Eovina mi estas, filino de Eomundo. Vi staras inter mi kaj mia mastro kaj parenco. Foriru, se vi ne estas senmorta! Ĉar ĉu vivanton aŭ sorĉan vivmortinton, mi bategos vin, se vi tuŝos lin.

La flugilhava kreaĵo kriĉis al ŝi, sed la Ringofantomo nenion respondis kaj silentis, kvazaŭ subite dubanta. Mirego momente venkis la timon de Gaja. Li malfermis siajn okulojn kaj la malhelo forviŝiĝis de ili. Je kelkaj paŝoj de li sidis la bestego, kaj ĉio ĉirkaŭ ĝi ŝajnis malluma, kaj super ĝi baŭmis la Nazgulestro kvazaŭ ombro malespera. Iom maldekstre fronte al ili staris ŝi, kiun li nomis Dernkasko. Sed la kasko de ŝia sekreteco jam forfalis, kaj ŝia bela hararo, liberigita de ligaĵoj, ekbrilis pale ora sur ŝiaj ŝultroj. Ŝiaj okuloj grizaj kiel la maro estis malmolaj kaj minacaj, kaj tamen sur ŝiaj vangoj estis larmoj. Glavo estis en ŝia mano, kaj ŝi levis sian ŝildon antaŭ la hororaj okuloj de sia malamiko.

Eovina tiu estis, kaj ankaŭ Dernkasko. Ĉar en la menso de Gaja fulmis memoro pri tiu vizaĝo, kiun li vidis dum la rajdado el Dunharo: vizaĝo de iu, kiu iras serĉante la morton, ĉar mankis espero. Kompato plenigis lian koron kaj ankaŭ mirego, kaj subite vekiĝis la lante-ĉenda kuraĝo de lia raso. Li pugnigis sian manon. Ŝi ne mortu, tiom bela, tiom senespera! Almenaŭ ŝi ne mortu sola, nehelpite.

La vizaĝo de ilia malamiko ne estis turnita al li, tamen li apenaŭ aŭdacis moviĝi, pro timo ke la mortigaj okuloj trafu lin. Malrapide, malrapide li komencis rampi flanken; sed la Nigra Komandanto, atentante dubeme kaj malice la virinon antaŭ si, ne pli rimarkis lin ol vermon en koto.

Subite la bestego batis siajn hidajn flugilojn, kaj ties vento estis fetora. Denove ĝi saltis en la aeron kaj poste falis rapide al Eovina, ŝrikante, frapante per la beko kaj ungoj.

Tamen ŝi daŭre ne paliĝis, rohana junulino, ido de reĝoj, svelta tamen ŝtalklingeca, belega tamen terura. Per rapida bato ŝi frapis, sperte kaj mortige. La etenditan kolon ŝi disduigis, kaj la hakita kapo falis kvazaŭ ŝtono. Ŝi retrosaltis kiam la figuro falegis pereinte, kun larĝaj flugiloj dismetitaj, kolapsinte sur la tero; kaj samtempe kun la falo forpasis la ombro. Lumo ĉirkaŭis ŝin, kaj ŝiaj haroj helis sub la sunleviĝo.

El la ruino leviĝis la Nigra Rajdanto, alta kaj minaca, baŭmanta super ŝi. Kun krio malamoplena, kiu pikis la orelojn mem venene, li faligis sian madzon. Ŝia ŝildo estis diserigita, kaj ŝia brako estis rompita; ŝi stumble surgenuiĝis. Li klinis sin nubece super ŝin, kaj liaj okuloj ekbrilis; li levis sian madzon mortigocele.

Sed subite ankaŭ li stumblis antaŭen kun amara dolorkrio, kaj lia bato maltrafis, frapegante la teron. La glavo de Gaja trapikis lin de malantaŭe, ŝire penetrinte la nigran mantelon kaj pasante supren sub la maŝkiraso, trafis la tendenon malantaŭ lia fortega genuo.

— Eovina! Eovina! — kriis Gaja. Tiam ŝanceliĝe, baraktante por stariĝi, per sia lasta forto ŝi enbatis sian glavon inter la kronon kaj la mantelon, dum la ŝultregoj kliniĝis antaŭ ŝi. La glavo rompiĝis flagre je multaj eroj. La krono forruliĝis tintante. Eovina falis antaŭen sur sian falintan malamikon. Sed jen! la mantelo kaj la maŝkiraso estis malplenaj. Senforme ili nun kuŝis sur la tero, ŝiritaj kaj ĉifitaj; kaj krio leviĝis en la tremegan aeron, kaj velkis ĝis akra ululo, forirante sur la vento, voĉo senkorpa kaj maldensa formortis, kaj estis englutita, kaj neniam plu aŭdiĝis en tiu epoko de la mondo.

Kaj tie staris la hobito Gajadoko meze de la mortigitoj, palpebrumante kvazaŭ strigo en taglumo, ĉar blindigis lin larmoj; kaj tra nebuleto li rigardis la blondan kapon de Eovina, dum ŝi kuŝis kaj ne moviĝis; kaj li rigardis la vizaĝon de la reĝo, falinta meze de sia gloro. Ĉar Neĝkolaĵo agoniante forruliĝis de li denove; tamen ĝi estis la missorto de sia mastro.

Gaja kliniĝis kaj levis lian manon por ĝin kisi, kaj jen! Teodeno malfermis siajn okulojn, kaj ili estis klaraj, kaj li parolis per voĉo kvieta tamen penanta.

— Adiaŭ, sinjoro Holbitlo! Mia korpo estas rompita. Mi iras al miaj prapatroj. Kaj eĉ en ties potenca kompanio mi jam ne hontos. Mi pereigis la nigran serpenton. Minaca mateno, kaj ĝoja tago, kaj ora sunsubiro!

Gaja ne povis paroli, sed ploris denove.

— Pardonu min, moŝto, — li diris finfine, — se mi malobeis vian ordonon, kaj tamen ne pli faris por servi vin, ol plori pro nia disiĝo.

La maljuna reĝo ridetis.

— Ne malĝoju! Estas pardonite. Granda koro ne estas rifuzebla. Vivu jam benate; kaj kiam vi sidos pace kun via pipo, pensu pri mi! Ĉar jam neniam mi sidos kun vi en Meduseldo, kiel mi promesis, nek aŭskultos vian herboscion. — Li fermis la okulojn, kaj Gaja kliniĝis apude. Baldaŭ li parolis denove. — Kie estas Eomero? Miaj okuloj malheliĝas, kaj mi volas vidi lin antaŭ ol mi foriros. Li devos esti reĝo post mi. Kaj mi volas sendi mesaĝon al Eovina. Ŝi, ŝi ne volis, ke mi forlasu ŝin, kaj jam mi ne revidos ŝin, pli karan ol filino.

— Mastro, mastro, — ekparolis Gaja plorsingulte, — ŝi estas... — sed tiumomente aŭdiĝis bruego, kaj ĉie ĉirkaŭe bloviĝis kornoj kaj trumpetoj. Gaja ĉirkaŭrigardis: li forgesis pri la milito kaj pri la tuta cetera mondo, kaj ŝajnis pasi multaj horoj post kiam la reĝo rajdis al sia falo, kvankam efektive tio estis nur mallonga tempo. Sed nun li vidis, ke minacas ilin ebleco implikiĝi en la mezo mem de la granda batalo, kiu baldaŭ okazos.

Novaj malamikaj trupoj alrapidadis laŭ la vojo de la Rivero; kaj de sub la muroj venis legioj de Morgulo; kaj de la sudaj kampoj venis infanterio de Harado kun rajdistoj antaŭe, kaj malantaŭ tiuj leviĝis grandaj dorsoj de mumakoj, sur kiuj estis militaj turoj. Sed norde la blanka kresto de Eomero estris la grandan fronton de la rohananoj, kiujn li denove kunigis kaj ordigis; kaj el la Urbo venis tuta armeo, kaj la arĝenta cigno de Dol Amroto estis portata avangarde, pelante la malamikojn for de la Pordego.

Momente trafulmis la menson de Gaja ekpenso: “Kie estas Gandalfo? Ĉu li ne ĉeestas? Ĉu li ne povintus savi la reĝon kaj Eovinan?” Sed ĝuste tiam alrajdis Eomero hastante, kaj kun li venis la domaj kavaliroj ankoraŭ vivantaj kaj jam mastrintaj siajn ĉevalojn. Ili mire rigardis la kadavron de la bestego tie kuŝanta; kaj iliaj rajdbestoj rifuzis proksimiĝi. Sed Eomero salte elseliĝis, kaj doloro kaj konsterniĝo trafis lin, kiam li alvenis la reĝon kaj staris tie silente.

Tiam unu el la kavaliroj prenis la reĝan standardon el la mano de Gutlafo la standardisto, kiu kuŝis mortinta, kaj li levis ĝin. Malrapide Teodeno malfermis siajn okulojn. Vidante la standardon, li signis, ke oni transdonu ĝin al Eomero.

1 ... 258 259 260 261 262 263 264 265 266 ... 322
Перейти на страницу:
0
Сюжет
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Атмосфера
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Главный герой
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Общее впечатление
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
Итоговая оценка: 0.0 из 10 (голосов: 0 / История оценок)