La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]
- Автор: Толкин Джон Рональд Руэл
- Год: 2007
- Язык: эсперанто
- Год: Sezonoj
- Переводчик: Уильям Олд
- Жанр: Фэнтези
Электронная книга - «La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]». Краткое содержание книги:
Post kelka tempo la reĝo kondukis siajn virojn iom orienten, por interveni inter la sieĝaj fajroj kaj la eksteraj kampoj. Ankoraŭ ili estis nedefiitaj, kaj ankoraŭ Teodeno nenion signalis. Finfine li denove haltis. La Urbo estis jam pli proksima. En la aero estis brulodoro kaj vera ombro de la morto. La ĉevaloj estis maltrankvilaj. Sed la reĝo sidis sur Neĝkolaĵo senmove, rigardante la agonion de Minaso Tirit, kvazaŭ subite trafita je angoro, aŭ je timego. Li ŝajnis ŝrumpi, venkita de maljunaĝo. Gaja mem sentis kvazaŭ lin ŝarĝus granda pezo de hororo kaj dubo. Lia koro batis malrapide. La tempo ŝajnis ŝvebi en malcerteco. Ili venis tro malfrue! Tro malfrue estis pli malbone ol neniam! Eble Teodeno ŝanceliĝos, klinos sian maljunan kapon, turniĝos, forŝteliĝos por sin kaŝi en la montaro.
Tiam Gaja subite sentis fine kaj eksterdube ŝanĝiĝon. Vento blovis al lia vizaĝo! Lumo ekbriletis. Tre, tre fore en la sudo la nuboj malklare videblis kiel distaj grizaj formoj, alruliĝantaj, drivaj: post ili kuŝis mateno.
Sed tiumomente okazis flagro, kvazaŭ fulmo suprensaltus de la tero sub la Urbo. Dum brula sekundo ĝi staris fore blindigante en nigro kaj blanko, ĝia plej supra turo kiel ekbrila kudrilo; kaj poste, kiam la mallumo revenis, aŭdiĝis ruliĝante tra la kampoj laŭta bu-u-u-um.
Je tiu sono la kurbiĝanta figuro de l’ reĝo subite rektiĝis. Alta kaj fiera li ŝajnis denove; kaj stariĝante sur la piedingoj li kriis laŭte, pli klare ol iu ajn ĉeestanto iam antaŭe aŭdis mortemulon:
Poste li kaptis grandan kornon de sia standardisto Gutlafo, kaj blovis per ĝi tian noton, ke ĝi dissplitiĝis. Kaj tuj ĉiuj kornoj en la armeo aŭdiĝis muzike, kaj la sonorado de la kornoj de Rohano tiuhore similis ŝtormon sur la ebenaĵo kaj tondron en la montaro.
Subite la reĝo kriis al Neĝkolaĵo kaj la ĉevalo saltis antaŭen. Post li flirtis en la vento lia standardo, blanka ĉevalo sur kampo verda, sed li pli rapidis ol ĝi. Post li tondris la kavaliroj de lia domo, sed li ĉiam antaŭis ilin. Eomero rajdis tie kun la blanka ĉevalvosto sur la kasko flosanta pro lia rapido, kaj la vicoj de la unua eoredo muĝis kiel ondego ŝaŭmanta surborden, sed Teodeno estis neatingebla. Sorĉita li ŝajnis, aŭ la batalfuriozo de liaj prapatroj trakuris kiel freŝa fajro en liaj vejnoj, kaj lin subtenis Neĝkolaĵo kvazaŭ dion pratempan, samkiel Oromeon la Grandan en la batalo de la Valaroj, kiam la mondo estis juna. Lia ora ŝildo estis nekovrita, kaj jen! ĝi brilis kiel bildo de la suno, kaj la herbo ekflagris verde ĉirkaŭ la piedoj de lia rajdbesto. Ĉar venis la mateno, mateno kaj vento de sur la maro; kaj mallumo estis forigita, kaj la armeoj de Mordoro ululis, kaj timego trafis ilin, kaj ili fuĝis kaj mortis, kaj la hufoj koleraj trarajdis ilin. Kaj tiam la tuta armeo de Rohano ekkantis, kaj ili kantis, dum ili mortigis, ĉar la ĝojo de batalo regis ilin, kaj la bruo de ilia bela kaj terura kantado atingis eĉ la Urbon.
6
La batalo sur la Kampoj Pelenoraj
Sed tiu estis nek ĉeforko nek bandito, kiu gvidis la atakon kontraŭ Gondoro. La malhelo tro frue rompiĝis, antaŭ la dato difinita por tio fare de lia Mastro; la sorto provizore perfidis lin, kaj la mondo turniĝis kontraŭ lin; venko forglitis el lia kroĉo ĝuste kiam li etendis la manon por ekkapti ĝin. Sed longa estis lia brako. Li ankoraŭ komandis, manipulante grandajn potencojn. Reĝo, Ringofantomo, Estro de la nazguloj, li posedis multajn armilojn. Li forlasis la Pordegon kaj malaperis.
Teodeno, Reĝo de Markio, alvenis la vojon inter la Pordego kaj la Rivero, kaj li turnis sin al la Urbo, kiu jam proksimis malpli ol unu mejlon. Li malpliigis iomete sian rapidecon, serĉante novajn malamikojn, kaj liaj kavaliroj alvenis ĉirkaŭ lin, kaj Dernkasko estis kun ili. Antaŭe, pli proksime al la muroj, la viroj de Elfhelmo troviĝis inter la sieĝiloj, hakante, mortigante, pelante malamikojn en la fajroputojn. Preskaŭ la tuta norda duono de Pelenoro estis konkerita, kaj tie brulis tendaroj, orkoj fuĝis al la Rivero kiel gregoj antaŭ la ĉasantoj; kaj la rohananoj iris tien-reen laŭvole. Sed ili ankoraŭ ne venkis la sieĝon, nek konkeris la Pordegon. Antaŭ ĝi staris multaj kontraŭuloj, kaj sur la fora duono de la ebenaĵo estis aliaj armeoj ankoraŭ ne kontraŭbatalitaj. Sude post la vojo kuŝis la ĉefarmeo de la haradanoj, kaj tie la rajdistoj ĉirkaŭis la standardon de sia ĉefo. Kaj tiu elrigardis, kaj en la burĝonanta lumo li vidis la standardon de la reĝo, kaj ke ĝi estas treege antaŭ la batalo kaj ĉirkaŭas ĝin malmultaj homoj. Tiam plenigis lin ruĝa kolerego kaj li kriis laŭte kaj vidigante sian flagon, nigran serpenton sur skarlato, li alvenis kontraŭ la blankan ĉevalon kaj la verdon kun amasego da viroj; kaj la elingigo de la sabroj de la suduloj similis ekbrilon de steloj.
Tiam Teodeno konsciiĝis pri li kaj ne volis atendi lian atakon, sed kriinte al Neĝkolaĵo li senrezerve sturmis por saluti lin. Granda estis la bruo de ilia renkontiĝo. Sed la blanka furiozo de la norduloj brulis pli arde, kaj pli lerta estis ilia kavalireco pri lancoj longaj kaj avidaj. Malpli multaj ili estis, sed ili fendis la sudulojn kiel fulmofajro en arbaro. Senhalte tra la amaso premis sin Teodeno, filo de Tengelo, kaj lia lanco splitiĝis, kiam li deĵetis ilian ĉefon. Elingiĝis lia glavo, kaj li spronis al la standardo, hakis foston kaj portanton; kaj la nigra serpento falis. Poste la nemortigita restaĵo de ilia rajdistaro turniĝis kaj fuĝis foren.
Sed jen! subite en mezo de la reĝa gloro, lia ora ŝildo malbrilis. La nova mateno forviŝiĝis sur la ĉielo. Mallumiĝis ĉirkaŭ li. Ĉevaloj baŭmis kaj kriĉis. Viroj elseligitaj kaŭris sur la tero.
— Al mi! Al mi! — kriis Teodeno. — Supren Eorlidoj! Timu neniun malhelon! — Sed Neĝkolaĵo terurite staris alte, batante la aeron, kaj poste kun alta kriĉo falegis flanken: nigra sago trapikis ĝin. La reĝo falis sub ĝi.
La ombrego malsupreniĝis kvazaŭ falanta nubo. Kaj jen! ĝi estis kreaĵo flugilhava: se birdo, do pli granda ol ĉiuj ceteraj birdoj, kaj ĝi estis nuda, kaj havis nek pikilojn, nek plumojn, kaj ĝiaj larĝaj flugiloj estis kvazaŭ araneaĵoj da felo inter fingroj kornozaj; kaj ĝi fetoris. Kreaĵo el mondo pli antikva ĝi eble estis, kies specio, postrestante en forgesitaj montoj malvarmaj sub la luno, postvivis sian epokon, kaj en hida nestejo generis ĉi lastan pretertempan idaron, taŭgan por misaĵoj. Kaj la Malhela Mastro prenis tiun kaj nutris ĝin per abomena viando, ĝis ĝi kreskis pli granda ol mezuriĝis ĉiuj aliaj flugantaĵoj; kaj tiam li donis ĝin al sia servisto, ke ĝi estu ties rajdbesto. Suben, suben ĝi venis, kaj poste, faldinte siajn fingroaraneaĵojn, ĝi eligis raŭkan krion, kaj sidiĝis sur la kadavro de Neĝkolaĵo, kroĉante ĝin per siaj ungegoj, kurbigante sian longan nudan kolon.
Sur ĝi sidis figuro, nigre mantelita, enorma kaj minaca. Kronon el ŝtalo tiu portis, sed inter ĝia rando kaj vesto videblis nenio, krom nur terura brilo de okuloj: la Mastro de la Nazguloj. Al la aero li reiris, alvokinte sian rajdbeston antaŭ ol la malhelo foriĝis, kaj nun li revenis, alportante ruinon, malesperigante esperon, kaj venkon mortkondamnante. Grandan nigran madzon li svingis.
Sed Teodeno ne estis tute forlasita. Liaj domaj kavaliroj kuŝis ĉirkaŭ li mortigitaj, aŭ estis portitaj foren regite per la frenezeco de siaj rajdbestoj. Tamen ankoraŭ tie staris unu: la juna Dernkasko, fidela pli ol tima; kaj li ploris, ĉar li amis sian estron kiel patron. Tra la tuta sturmado Gaja estis portita sendamaĝe malantaŭ li, ĝis venis la Ombrego; kaj tiam forĵetis ilin terurita Ventfola kaj nun kuradis frenezece sur la ebenaĵo. Gaja rampis kvarmembre kvazaŭ obtuzigita besto, kaj tiom lin regis timego, ke li blindis kaj vomemis.