La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]
- Автор: Толкин Джон Рональд Руэл
- Год: 2007
- Язык: эсперанто
- Год: Sezonoj
- Переводчик: Уильям Олд
- Жанр: Фэнтези
Электронная книга - «La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]». Краткое содержание книги:
Dirinte tion la maljuna Gano eligis strangan gargarsonon, kaj ŝajne li ridis.
— Bona novaĵo! — kriis Eomero. — Eĉ en tiu ĉi malhelo espero denove brilas. La lertaĵoj de nia Malamiko ofte servas nin spite al li. La damninda mallumo mem estis mantelo por ni. Kaj nun, avidante detrui Gondoron kaj deĵeti ĝin ŝtonpostŝtone, liaj orkoj forigis mian plej grandan timon. La ekstera muro estus daŭra baraĵo kontraŭ ni. Sed jam ni povos trasturmi ĝin — se ni iam povos atingi tiel proksimen.
— Denove mi dankas vin, Gan-Buri-Gano de l’ arbaro, — diris Teodeno. — Bona fortuno akompanu vin pro viaj informoj kaj konsiloj!
— Mortigu gorgunojn! Mortigu orkan popolon! Neniuj aliaj vortoj plaĉas al la Sovaĝuloj, — respondis Gano. — Forpelu fetoran aeron kaj mallumon per hela feraĵo!
— Por fari tion ni longe rajdadis, — diris la reĝo, — kaj ni klopodos pri tio. Sed kion ni plenumos, tion nur morgaŭo montros.
Gan-Buri-Gano kaŭris kaj tuŝis la teron per sia korneca frunto kiel signon de adiaŭo. Poste li stariĝis kvazaŭ por foriri. Sed subite li haltis rigardante supren, kvazaŭ surprizita arbara besteto snufanta fremdan aeron. Lumo ekaperis en liaj okuloj.
— Vento ŝanĝiĝas! — li kriis, kaj tuj, palpebrumrapide, aŭ tiel ŝajnis, li kaj liaj kunuloj malaperis en la malhelejon, neniam denove vidotaj de iu ajn rohana rajdisto. Post nelonge en la orienta malproksimo denove pulsadis la mallaŭtaj tamburoj. Tamen al neniu koro en la tuta armeo venis timo, ke la sovaĝuloj malfidelas, kiel ajn ili aspektis strangaj kaj nebelaj.
— Plia gvidado ne necesas por ni, — diris Elfhelmo; — ĉar en la armeo estas rajdistoj, kiuj subenrajdis al Mundburgo dum tagoj de paco. Inkluzive de mi. Kiam ni alvenos la vojon, ĝi devios suden, kaj kuŝos antaŭ ni ankoraŭ sep leŭgoj antaŭ ol ni atingos la muron de la urba tereno. Laŭ la plejparto de tiu vojo troviĝas multe da herbo ambaŭflanke. Per tiu etendaĵo la mesaĝistoj de Gondoro antaŭvidis progresi plej rapide. Ni povos rajdi sur ĝi rapide kaj sen granda bruo.
— Do tial ke antaŭ ni estas danĝeraj faroj, kaj ni bezonos nian tutan forton, — diris Eomero, — mi konsilas, ke ni nun ripozu kaj ekiru de ĉi tie dumnokte, kaj tiel kalkulu nian ekiron, ke ni alvenu la kampojn, kiam la morgaŭo estos maksimume hela, aŭ kiam nia estro signalos.
La reĝo konsentis pri tio, kaj la komandantoj foriris. Sed baldaŭ Elfhelmo revenis.
— La skoltoj trovis nenion raportendan post la griza arbaro, moŝto, — li diris, — krom nur du virojn mortintajn kaj du mortajn ĉevalojn.
— Nu? — diris Eomero. — Kial gravas?
— Tial, moŝto: ili estis mesaĝistoj de Gondoro; Hirgono estis unu el ili, eble. Nu, lia mano plu tenis la Ruĝan Sagon, sed lia kapo estis forhakita. Kaj krome jeno: laŭ la postsignoj ŝajnas, ke ili fuĝis okcidenten, kiam ili pereis. Laŭ mia interpreto, ili trovis la malamikojn jam sur la ekstera muro, aŭ tiun atakantaj, kiam ili revenis; kaj tio nepre okazis antaŭ du noktoj, se ili uzis laŭ sia kutimo freŝajn ĉevalojn el la stafetaj stacioj. Ili ne povis atingi la Urbon kaj returniĝis.
— Ve! — diris Teodeno. — Sekve Denetoro ne ricevis informojn pri nia rajdado kaj malesperos pri nia alveno.
— Neceso prokraston ne toleras, tamen pli bone estas malfrue ol neniam, — diris Eomero. — Kaj eble en la nuna epoko tiu malnova proverbo pruviĝos pli trafa ol iam antaŭe, de kiam la homoj parolas buŝe.
Estis nokte. Ambaŭflanke de la vojo la armeo de Rohano moviĝis silente. Nun la vojo ĉirkaŭante la limojn de Mindoluino turniĝis suden. Malproksime kaj preskaŭ rekte antaŭe vidiĝis ruĝa ardo sub la nigra ĉielo kaj la flankoj de la montego baŭmis malhele antaŭ ĝi. Ili proksimiĝis al Ramaso de Pelenoro, sed ankoraŭ ne tagiĝis.
La reĝo rajdis meze de la plej antaŭa trupo, kun sia domanaro ĉirkaŭe. La eoredo de Elfhelmo sekvis; kaj nun Gaja rimarkis, ke Dernkasko rezignis sian lokon kaj en la mallumo moviĝis seninterrompe antaŭen, ĝis fine li rajdis ĝuste malantaŭ la reĝa gardistaro. Okazis haltigo. Gaja aŭdis voĉojn antaŭe, kiuj mallaŭte interparolis. Revenis skoltoj, kiuj riskis antaŭen preskaŭ ĝis la muro. Ili alvenis la reĝon.
— Troviĝas grandaj fajroj, moŝto, — diris unu el ili. — La Urbon ĉirkaŭringas fajro, kaj la kampo plenplenas de malamikoj. Sed ĉiuj ŝajnas direktitaj al la atako. Laŭ mia plej preciza takso malmultaj restas sur la ekstera muro, kaj tiuj malatentas, okupate pri detruado.
— Ĉu vi memoras la vortojn de la sovaĝulo, mastro? — diris alia skolto. — Dumpace mi loĝas sur aperta montetaro. Vidfaro estas mia nomo, kaj ankaŭ al mi la aero portas mesaĝojn. Jam la vento turniĝas. Venas spiro el la sudo; en ĝi estas marodoro, kvankam malforta. La mateno alportos novajn aferojn. Super la fumo estos aŭrore, kiam vi trapasos la muron.
— Se vi parolas verece, Vidfaro, vivu post tiu ĉi tago dum jaroj da benateco! — diris Teodeno. Li sin turnis al siaj proksimaj domanoj, kaj li parolis nun per klara voĉo tiel, ke ankaŭ multaj rajdistoj en la unua eoredo aŭdis lin:
— Jam venis la horo, rajdistoj de Markio, filoj de Eorlo! Antaŭ vi estas malamikoj kaj fajro, kaj fore malantaŭe estas viaj hejmoj. Tamen malgraŭ tio, ke vi batalos sur fremda kampo, la gloro, kiun vi rikoltos tie estos poreterne via. Ĵurojn vi donis: nun plenumu ĉiujn, al la reĝo kaj lando kaj amikeca kunligo!
Viroj batis ŝildojn per lancoj.
— Eomero, mia filo! Vi estras la unuan eoredon, — diris Teodeno, — kaj ĝi sekvos la reĝan standardon en la mezo. Elfhelmo, gvidu vian trupon dekstren, kiam vi trapasos la muron. Kaj Grimboldo gvidos la sian maldekstren. La ceteraj trupoj malantaŭe sekvu tiujn tri avangardajn laŭ la eblecoj. Ataku kie ajn la malamikoj grupiĝas. Aliajn planojn ni ne povas fari, ĉar ni ankoraŭ ne scias, kiel statas la aferoj sur la kampo. Jam for, kaj timu neniun mallumon!
La avangarda trupo forrajdis kiel eble plej rapide, ĉar ankoraŭ plu profundis la malhelo, kia ajn estis la ŝanĝiĝo antaŭdirita de Vidfaro. Gaja rajdis post Dernkasko, kroĉiĝante per la maldekstra mano, dum per la dekstra li klopodis liberigi sian glavon en ties ingo. Li jam sentis amare la veron de la vortoj de l’ maljuna reĝo: en tia batalo, kion vi farus, Gajadoko? “Ĝuste tion ĉi, — li pensis: — ŝarĝi rajdiston, kaj esperi maksimume pri restado sur mia sidloko kaj ne ĝismorte batiĝi per galopantaj hufoj!”
Temis pri ne pli ol unu leŭgo ĝis kie pli frue staris la eksteraj muroj. Baldaŭ ili venis al tiuj; tro baldaŭ, laŭ Gaja. Sovaĝaj krioj eksplodis, kaj okazis iom da armila klakado, sed tio estis mallonga. La orkoj okupitaj ĉirkaŭ la muroj estis malmultaj kaj konsternitaj, kaj ilin oni rapide mortigis aŭ forpelis. Antaŭ la ruinigita norda pordego en Ramaso denove haltis la reĝo. La unua eoredo viciĝis malantaŭ li kaj ĉirkaŭ li ambaŭflanke. Dernkasko restis proksima al la reĝo, kvankam la trupo de Elfhelmo troviĝis dekstre malproksime. La viroj de Grimboldo turniĝis flanken kaj venis ĝis breĉego en la muro pli oriente.
Gaja gapis de post la dorso de Dernkasko. En la foro, eble je dek mejloj aŭ pli, estis granda brulado, sed inter ĝi kaj la rajdistoj flamis fajrolinioj en larĝa krescento, plej proksime je leŭga distanco. Li povis vidi malmulte pli sur la malhela ebenaĵo, kaj ĝis tiam li vidis nek esperon pri mateno, nek sentis ajnan venton, ŝanĝitan aŭ neŝanĝitan.
La armeo de Rohano silente pluiris sur la kampon de Gondoro, enverŝiĝante malrapide sed seninterrompe, kvazaŭ leviĝanta tajdo tra breĉoj en ŝtonmuro, kiun la homoj supozis sekura. Sed la menso kaj volo de la Nigra Komandanto direktiĝis tute al la pereanta urbo, kaj ĝis tiam ne atingis lin sciigo avertanta, ke liaj planoj estas malperfektaj.