Бесплатная библиотека
Читайте книгу на сайте или телефоне
READ-E-BOOK » Фэнтези » La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]
La Mastro de l' Ringoj [Esperanto] - Читать Любимую Русскую Полную Книгу 👉 Read-E-Book.com

La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]

Электронная книга - «La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]». Краткое содержание книги:

La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]
1 ... 255 256 257 258 259 260 261 262 263 ... 322
Перейти на страницу:

Baldaŭ li venis al aperta loko, kie malgranda tendo estis starigita sub granda arbo por la reĝo. Lanternego supre ŝirmita pendis de branĉo kaj dismetis sube palan lumocirklon. Tie sidis Teodeno kaj Eomero, kaj antaŭ ili sur la tero sidis stranga stumpa virformo, nodoza kiel malnova ŝtono, kaj la haroj de ties maldensa barbo dissterniĝis sur lia bulba mentono kiel seka musko. Li estis kurtkrura kaj grasbraka, dika kaj stumpa, vestita nur per herbo ĉirkaŭ la talio. Gaja sentis, ke jam pli frue li vidis lin ie, kaj subite li memoris la Pukel-homojn en Dunharo. Jen estis vivigita unu el tiuj malnovaj skulptaĵoj, aŭ eble kreaĵo rase deveninta dum senfinaj jaroj de la modeloj, uzitaj de la forgesitaj metiistoj antaŭlonge.

Estis silento, dum Gaja rampis pli proksimen, kaj poste la sovaĝulo ekparolis, verŝajne responde al iu demando. Lia voĉo estis profunda kaj guturala, tamen surprize al Gaja li parolis la Komunan Lingvon, kvankam hezite, kaj enmiksiĝis vortoj krudaj.

— Ne, patro de ĉevalrajdantoj, — li diris, — ni ne batalas. Nur ĉasas. Mortigas gorgunojn en arbaro, malamegas orkpopolon. Ankaŭ vi malamegas gorgunojn. Ni helpos laŭeble. Sovaĝuloj havas orelojn longajn kaj okulojn longajn; konas ĉiujn padojn. Sovaĝuloj vivis ĉi tie antaŭ ol Ŝtondomoj; antaŭ ol Altuloj venis supren el Akvo.

— Sed ni bezonas helpon en batalo, — diris Eomero. — Kiel helpos nin vi kaj via popolo?

— Alportos sciigojn, — diris la sovaĝulo. — Ni rigardos de sur montoj. Ni grimpos montegon kaj subenrigardos. Ŝtonurbo estas fermita. Fajro brulas tie ekstere; jam ankaŭ interne. Vi volas veni tien, ĉu? Do vi devos rapidi. Sed gorgunoj kaj homoj el malproksimo, — li gestis per mallonga nodoza brako orienten, — sidas sur ĉevalvojo. Tre multaj, pli ol ĉevalrajdantoj.

— Kiel vi scias tion? — diris Eomero.

La plata vizaĝo kaj malhelaj okuloj de la maljunulo indikis nenion, sed lia voĉo estis senplezure malafabla.

— Sovaĝuloj estas liberaj, sed ne infanecaj, — li respondis. — Mi estas granda gvidanto, Gan-Buri-Gano. Mi kalkulas multajn aferojn: stelojn sur ĉielo, foliojn sur arboj, homojn en mallumo. Vi havas dudekon da dudekoj kalkulitan dekoble kaj kvinoble. Ili havas pli. Batalego, kaj kiu venkos? Kaj multe pli ĉirkaŭmarŝas la murojn de ŝtondomoj.

— Ve! Li parolas elstare sagace, — diris Teodeno. — Kaj niaj skoltoj diras, ke ili dismetis tranĉeojn kaj fostojn trans la vojon. Ni ne povos forviŝi ilin per subita sturmo.

— Kaj tamen necesas urĝa hasto, — diris Eomero. — Mundburgo brulas!

— Permesu, ke Gan-Buri-Gano finparolu! — diris la sovaĝulo. — Pli ol unu vojon li konas. Li kondukos vin laŭ pado kie ne troviĝas truoj, neniuj gorgunoj marŝas, nur Sovaĝuloj kaj bestoj. Multaj padoj estis kreitaj kiam ŝtondomuloj pli fortis. Ili tranĉis montojn kiel ĉasistoj tranĉas bestviandon. Sovaĝuloj pensas, ke ili manĝis ŝtonojn por sin nutri. Ili trairis Druadanon al Rimono kun grandaj furgonoj. Ne plu ili iras. Pado estas forgesita, sed ne de la Sovaĝuloj. Trans la monton kaj malantaŭ monto ĝi kuŝas plu sub herboj kaj arboj, tie malantaŭ Rimono kaj suben ĝis Dino, kaj fine denove al rajdista vojo. Sovaĝuloj montros al vi tiun padon. Poste vi mortigos gorgunojn kaj forpelos fian malhelon per hela fero, kaj Sovaĝuloj povos ekdormi denove en la sovaĝaj arbaroj.

Eomero kaj la reĝo kunparolis en sia propra lingvo. Finfine Teodeno sin turnis al la sovaĝulo.

— Ni akceptos vian proponon, — li diris. — Ĉar, kvankam ni postlasos amason da malamikoj, kiel gravas? Se la Ŝtonurbo malvenkos, al ni tiam ne eblos reiro. Se ĝi estos savita, tiam la orkarmeo estos izolita. Se vi estos fidela, Gan-Buri-Gano, tiam ni riĉe kompensos vin, kaj por ĉiam vi posedos la amikecon de Markio.

— Mortintoj ne amikas al vivantoj kaj donas al ili neniom da donacoj, — diris la sovaĝulo. — Sed se vi vivos post la mallumo, tiam lasu la Sovaĝulojn neĝenataj en la arbaro kaj ne ĉasu ilin kvazaŭ bestojn plu. Gan-Buri-Gano ne gvidos vin en kaptilon. Li iros mem kun la patro de ĉevalrajdantoj, kaj se li misgvidos vin, vi lin mortigos.

— Estu tiel! — diris Teodeno.

— Kiom longe necesos preterpasi la malamikojn kaj reveni al la vojo? — demandis Eomero. — Ni devos iri marŝtakte, se vi gvidos nin; kaj mi ne dubas, ke la vojo estas mallarĝa.

— Sovaĝuloj rapide paŝas, — diris Gano. — Vojo larĝas sufiĉe por kvar ĉevaloj tie en Ŝtonfurgona Valo, — li gestis suden per la mano, — sed mallarĝa komence kaj fine. Sovaĝulo povus marŝi de ĉi tie ĝis Dino inter sunleviĝo kaj tagmezo.

— Do ni devas kalkuli minimume sep horojn por la avangardo, — diris Eomero; — sed ni devas supozi prefere iajn dek horojn por la tuto. Neantaŭviditaj okazaĵoj eble malhelpos nin, kaj se nia armeo estos disspacigita, necesos longa tempo por reordigi ĝin, kiam ni eliros el la montaro. Kioma horo nun estas?

— Kiu scias? — diris Teodeno. — Nun komplete noktas.

— Estas komplete mallume, sed ne komplete nokte, — diris Gano.

— Kiam venas la suno, ni sentas ĝin, eĉ kiam ĝi estas kaŝita. Jam ĝi grimpas super la Orientajn Montojn. Malfermiĝas la tago sur la ĉielkampoj.

— Do ni devas ekvojaĝi kiel eble plej baldaŭ, — diris Eomero. — Eĉ tiel ni ne rajtas esperi pri helpo al Gondoro hodiaŭ.

Gaja ne atendis por aŭdi pli, sed forglitis por pretiĝi antaŭ alvoko ekmarŝi. Jen estis la lasta stadio antaŭ batalo. Al li ne ŝajnis probable, ke multaj el ili travivos ĝin. Sed li pensis pri Grinĉjo kaj la flamoj en Minaso Tirit, kaj li sufokis sian propran antaŭtimon.

Tiutage ĉio iris glate, kaj ili nenion vidis nek aŭdis rilate malamikojn, kiuj atendis por embuski ilin. La sovaĝuloj dismetis ŝirmaĵon da singardaj ĉasistoj, tiel ke neniu orko aŭ vaganta spiono eksciu pri la moviĝado en la montaro. La lumo eĉ pli malfortiĝis, dum ili proksimiĝis al la sieĝata urbo, kaj la rajdistoj pasis longspalire kiel malhelaj ombroj de homoj kaj ĉevaloj. Ĉiun trupon gvidis sovaĝula arbaristo; sed maljuna Gano marŝis apud la reĝo. La komenco estis malpli rapida, ol oni esperis, ĉar necesis tempo por ke la rajdistoj, marŝante kaj kondukante siajn ĉevalojn, trovu padojn tra la dense arbkovritaj firstoj malantaŭ sia tendaro kaj suben en la kaŝitan Ŝtonfurgonan Valon. Estis frue posttagmeze, kiam la avangardo alvenis larĝajn grizajn densejojn etendiĝantaj post la orientan flankon de Amono Din, kaj maskantaj larĝan breĉon en la montolinio, kiu etendiĝis orienten kaj okcidenten de Nardolo ĝis Dino. Tra la breĉo la forgesita furgonvojo antaŭ longe subeniris, reen al la ĉefa ĉevalvojo el la Urbo tra Anorieno; sed jam dum multaj homvivoj arboj libere pritraktis ĝin, kaj ĝi malaperis, frakasita kaj entombigita sub la folioj de sennombraj jaroj. Sed la densejoj proponis al la rajdistoj ties lastan esperon pri ŝirmado antaŭ ol ili iros en senkaŝan batalon; ĉar post ili kuŝis la vojo kaj la ebenaĵoj de Anduino, dum oriente kaj sude la deklivoj estis nudaj kaj rokecaj, dum la torditaj montetoj kunpremiĝis kaj supreniris, bastiono post bastiono, al la granda masivo kaj ŝultroj de Mindoluino.

La unua trupo estis haltigita kaj kiam la sekvantoj spaliris supren el la trogo de la ŝtonfurgona Valo, ili dismetiĝis kaj pasis al bivakejoj sub la grizaj arboj. La reĝo alvokis la komandantojn al konsiliĝo, Eomero dissendis skoltojn por spioni la vojon; sed maljuna Gano skuis sian kapon.

— Ne bone sendi rajdistojn, — li diris. — Sovaĝuloj jam vidis ĉion videblan en la malutila aero. Ili venos baldaŭ por paroli al mi ĉi tie.

La komandantoj venis; kaj poste el inter arboj singarde alŝteliĝis aliaj pukel-figuroj tiel similaj al maljuna Gano, ke Gaja apenaŭ povis disdistingi ilin. Ili parolis al Gano en stranga gorĝsona lingvo.

Baldaŭ Gano turnis sin al la reĝo.

— Sovaĝuloj diras multajn aferojn, — li diris. — Unue, estu singardaj! Daŭre multaj homoj en bivakejo post Dino, je unuhora marŝado tiudirekte, — li svingis sian brakon okcidenten al la nigra signalfajro. — Sed neniu videbla inter ĉi tie kaj novaj muroj de Ŝtonpopolo. Multaj okupiĝas tie. Muroj staras ne plu: gorgunoj faligis ilin per tertondro kaj per klaboj el nigra fero. Ili estas sensuspektaj kaj ne ĉirkaŭrigardas. Ili supozas, ke iliaj amikoj sentinelas ĉiujn vojojn!

1 ... 255 256 257 258 259 260 261 262 263 ... 322
Перейти на страницу:
0
Сюжет
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Атмосфера
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Главный герой
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Общее впечатление
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
Итоговая оценка: 0.0 из 10 (голосов: 0 / История оценок)