La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]
- Автор: Толкин Джон Рональд Руэл
- Год: 2007
- Язык: эсперанто
- Год: Sezonoj
- Переводчик: Уильям Олд
- Жанр: Фэнтези
Электронная книга - «La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]». Краткое содержание книги:
Sed ĉirkaŭ la Pordego rezistado ankoraŭ bravis, kaj tie la kavaliroj el Dol Amroto kaj la plej kuraĝaj el la garnizono staris lastpostene. Sagoj kaj sagetoj falis dense; sieĝturoj krakfalis aŭ subite ekflamis kvazaŭ torĉoj. Antaŭ la muroj ambaŭflanke de la Pordego la teron kovris ruinaĵoj kaj kadavroj de la mortigitoj; tamen pelitaj kvazaŭ freneze ĉiam pli kaj pli alvenis.
Grondo rampis plu. Fajro ne povis difekti ĝian ŝelon; kaj kvankam iu el la bestegoj, kiuj portis ĝin, jen kaj jen freneziĝis kaj vaste dispremis la nenombreblajn orkojn, kiuj gardis ĝin, iliaj korpoj estis forĵetataj de la vojo kaj aliaj prenis ilian lokon.
Grondo rampis plu. La tamburoj sovaĝe tondregis. Sur la montetoj da mortigitoj subite aperis hida figuro: rajdanto, alta, kapuĉita, mantelita en nigro. Malrapide, tramplante la falintojn, li rajdis plu, ne atentante sagojn. Li haltis kaj levis longan palan glavon. Kaj kiam li faris tion, granda timo trafis ĉiujn, tiel defendantojn, kiel malamikojn, kaj la manoj de la homoj kurbiĝis al iliaj flankoj, kaj neniu pafarko sonoris. Momente ĉio senmoviĝis.
La tamburoj tondregis kaj klakis. Larĝimpete Grondo estis ĵetita antaŭen per grandegaj manoj. Ĝi atingis la Pordegon. Ĝi svingiĝis. Profunda bruego ruliĝis tra la Urbo kiel tondro impetanta en la nuboj. Sed la fera pordego kaj ŝtalaj fostoj eltenis la bategon.
Tiam la Nigra Komandanto stariĝis en la piedingoj kaj laŭte kriis per terura voĉo, parolante en iu forgesita lingvo, vortojn potencajn kaj timigajn, indajn por ŝiri tiel korojn kiel ŝtonojn.
Trifoje li kriis. Trifoje la ramego bruis, kaj subite pro la lasta bato la Pordego de Gondoro rompiĝis. Kvazaŭ trafite de iu eksplodiga sorĉo ĝi disbatiĝis: vidiĝis flagrego de brula fulmo, kaj la pordego falegis frakasite al la tero.
Enrajdis la estro de la nazguloj. Kiel granda nigra figuro antaŭ la fajroj malantaŭe li baŭmis, kreskinta je vasta minaco senesperiga. Enrajdis la estro de la nazguloj sub la arkaĵon, tra kiu ĝis tiam pasis neniu malamiko, kaj fuĝis ĉiuj antaŭ lia vido.
Ĉiuj krom unu. Tie atendante, silenta kaj senmova en la spaco antaŭ la Pordego, sidis Gandalfo sur Ombrofakso: Ombrofakso, la sola inter la ĉevaloj de la tero toleris la teruron, nemoviĝante, firma kiel ĉizita skulptaĵo en Rat Dineno.
— Vi ne povas eniri ĉi tien, — diris Gandalfo, kaj la ombrego haltis. — Reiru al la abismo pretigita por vi! Reiru! Falu en la neniecon, kiu atendas vin kaj vian Mastron! Iru!
La Nigra Rajdanto ĵetis malantaŭen sian kapuĉon, kaj jen! li havis reĝecan kronon; kaj tamen sur neniu videbla kapo ĝi estis metita. La ruĝaj fajroj brilis inter ĝi kaj la mantelitaj ŝultroj vastaj kaj malhelaj. El la buŝo nevidebla venis morteca ridado.
— Maljuna stultulo! — li diris. — Maljuna stultulo! Venis mia horo. Ĉu vi ne rekonas la morton, kiam vi vidas ĝin? Mortu jam kaj malbenu vane!
Dirinte tion li levis alte sian glavon, kaj flamoj trakuris la klingon.
Gandalfo ne moviĝis. Kaj ĝuste tiumomente aŭdiĝis malproksime en iu korto de la Urbo kokeriko de koko. Kriĉe kaj klare ĝi kokerikis, ignorante sorĉadon kaj militon, bonvenigante la matenon, kiu sur la ĉielo forsupre super la ombroj de morto venadis kun la aŭroro.
Kaj kvazaŭ responde aŭdiĝis en foro alia sono. Kornoj, kornoj, kornoj. En la flankoj de malluma Mindoluino ili malklare reeĥis. Grandaj kornoj de la nordo sovaĝe sonoris. Rohano finfine venis.
5
La rajdado de la rohananoj
Estis mallume, kaj Gaja povis vidi nenion, dum li kuŝis sur la tero volvite en lankovrilo; tamen kvankam la nokto estis senaera kaj senventa, ĉie ĉirkaŭe arboj suspiris mallaŭte. Li levis sian kapon. Tiam li aŭdis denove tion: sonon kvazaŭ de sordinitaj tamburoj en la arbarkovritaj montetoj kaj montoŝtupoj. La tamburado subite ĉesis kaj rekomenciĝis ĉe iu alia punkto, jen pli proksima, jen pli fora. Li scivolis, ĉu la gardantoj aŭdis tion.
Tiujn li ne povis vidi, sed li sciis, ke ĉie ĉirkaŭe estis trupoj de la rohananoj. Li povis flari la ĉevalojn en la mallumo, kaj povis aŭdi ties ekmoviĝojn kaj mallaŭtan hufbatadon sur la pinpingla tero. La armeo bivakis en la pinarbaro, kiu densiĝis ĉirkaŭ la signalfajro de Ejlenaĥo, alta monteto elstaranta de la longaj firstoj de la arbaro Druadano, kiu apudis la grandan vojon en orienta Anorieno.
Malgraŭ lacego Gaja ne povis ekdormi. Li jam rajdis dum kvar sinsekvaj tagoj, kaj la ĉiamprofundiĝanta morno malrapide pezis sur lian koron. Li komencis sin demandi, kial li tiom entuziasmis pri la kuniro, dum al li estis proponitaj ĉiaj senkulpigoj, eĉ ordono de la estro, ke li postrestu. Li demandis sin ankaŭ, ĉu la maljuna reĝo estos kolera, se li ekscios, ke lia ordono estas malobeita. Probable, ne. Ŝajne Dernkasko iel interkonsentis kun Elfhelmo, la marŝalo de la eoredo, en kiu ili rajdis. Li kaj liaj viroj ŝajnigis ne rimarki Gajan, se tiu alparolis. Li estis kvazaŭ plia pakaĵo portata de Dernkasko. Ankaŭ Dernkasko havigis neniom da konsolo: li malofte eĉ vorton parolis. Gaja sentis sin malgranda, nedezirata kaj sola. La tempo estis zorgoplena, kaj la armeo en danĝero. Ĝi troviĝis je malpli ol unutaga rajdado de la eksteraj muroj de Minaso Tirit, kiuj ĉirkaŭis la urban terenon. Skoltoj estis senditaj antaŭen. Iuj ne revenis. Aliaj haste reveninte raportis, ke la vojo estas forte barita kontraŭ ili. Amaso el la malamikoj bivakis sur ĝi, tri mejlojn okcidente de Amono Din, kaj iu soldataro jam peliĝis laŭ la vojo kaj estis ne pli ol tri leŭgojn for. Orkoj vagadis sur la montoj kaj en la arbaroj apud la vojo. La reĝo kaj Eomero interkonsiliĝis dum la noktaj vaĉoj.
Gaja deziris alparoloton, kaj li pensis pri Grinĉjo. Sed tio nur plifortigis lian maltrankvilon. Kompatinda Grinĉjo, enfermita en granda ŝtona urbo, sola kaj timoplena. Gaja sopiris esti alta rajdanto kiel Eomero kaj povi sonorigi kornon aŭ simile kaj iri galope al lia savo. Li eksidis, aŭskultante la tamburojn, kiuj denove pulsadis, jam pli proksime. Baldaŭ li aŭdis mallaŭtajn voĉojn kaj ekvidis malbrilajn duonvualitajn lanternojn pasantaj tra la arboj. Viroj proksimaj komencis moviĝi malcerte en la mallumo.
Alta figuro aperis kaj stumblis kontraŭ li, sakrante pri la arbradikoj. Li rekonis la voĉon de Elfhelmo, la estro de la trupo, kun kiu li rajdis.
— Mi ne estas arbradiko, sinjoro, — li diris, — sed kontuzita hobito. Kompense bonvolu sciigi al mi, kio elpaŝas.
— Ĉio ajn kio kapablas tion fari en tiu ĉi diabla senlumo, — respondis Elfhelmo. — Sed mia estro sendis ordonon, ke ni devas teni nin pretaj: eble venos ordonoj pri subita translokiĝo.
— Ĉu do la malamikoj venas? — demandis Gaja netrankvile. — Ĉu estas iliaj tamburoj? Mi komencis supozi, ke mi imagas ilin, ĉar neniu alia ŝajne atentis ilin.
— Ne, ne, — diris Elfhelmo, — la malamikoj estas sur la vojo, ne en la montaro. Vi aŭdas la vozojn, la sovaĝulojn de l’ arbaroj: tiamaniere ili interparolas je distanco. Ili plu hantas la arbaron Druadano, laŭdire. Restaĵoj el epoko pli praa ili estas, vivante malmultnombre kaj sekrete, sovaĝaj kaj singardaj kiel la bestoj. Ili ne iras militen kun Gondoro aŭ Markio; sed nun ilin ĉagrenas la mallumo kaj alveno de la orkoj: ili timas, ke la Mallumaj Jaroj eble revenas, kio ŝajnas sufiĉe probabla. Ni estu dankemaj, ke ne nin ili ĉasas: ĉar ili uzas venenajn sagojn, oni diras, kaj ili estas senkompare lertaj pri arbarumado. Sed ili proponis sian servadon al Teodeno. Ĝuste nun unu el iliaj ĉefoj estas kondukata al la reĝo. Tie videblas la lumoj. Tiom mi aŭdis, sed nenion pli. Kaj nun mi devas okupiĝi pri la ordonoj de mia estro.
Li malaperis en la ombrojn. Al Gaja ne plaĉis tiu parolado pri sovaĝuloj kaj venenaj sagoj, sed tute aparte de tio granda timego premis lin. Atendado estis netolerebla. Li sopiris scii, kio estas okazonta. Li stariĝis kaj baldaŭ marŝis singarde, sekvante la lastan lanternon antaŭ ol ĝi malaperis inter la arboj.