La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]
- Автор: Толкин Джон Рональд Руэл
- Год: 2007
- Язык: эсперанто
- Год: Sezonoj
- Переводчик: Уильям Олд
- Жанр: Фэнтези
Электронная книга - «La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]». Краткое содержание книги:
— Mi ne diros adiaŭ, mastro, — diris Grinĉjo genuante. Poste, subite hobiteca denove, li stariĝis kaj rigardis en la okulojn de la maljunulo. — Mi akceptos vian forpermeson, sinjoro, ĉar mi treege deziras kontakti Gandalfon. Sed li estas nenia stultulo; kaj mi ne pensos pri morto, ĝis li malesperos pri la vivo. Sed el mia voto kaj servado al vi mi ne volas liberiĝi, dum vi vivas. Kaj se ili venos finfine al la Citadelo, mi esperas ĉeesti kaj stari apud vi kaj meriti la armilojn, kiujn vi donis al mi.
— Faru laŭvole, sinjoro duonulo, — diris Denetoro. — Sed mia vivo estas rompita. Voku miajn servistojn!
Li returnis sin al Faramiro.
Grinĉjo forlasis lin kaj vokis la servistojn, kaj tiuj venis: ses viroj el la domanaro, fortaj kaj belaj; tamen ili tremis pro la alvoko. Per kvieta voĉo Denetoro ordonis, ke ili metu varmajn kovrilojn sur la liton de Faramiro kaj levu ĝin. Tion ili faris, kaj levinte la liton, ili forportis ĝin el la ĉambro. Malrapide ili paŝis por ĝeni la februlon laŭeble plej malmulte, kaj Denetoro apogante sin per bastono sekvis ilin; kaj la lasta iris Grinĉjo.
Eksteren el la Blanka Turego ili marŝis, kvazaŭ al entombigo, eksteren en la mallumon, kie la suprependanta nubo estis sube lumigita je flagroj da malhela ruĝo. Kviete ili trapaŝis la grandan korton, kaj pro vorto de Denetoro ili haltis apud la Velkinta Arbo.
Ĉio silentis, krom militrumoro en la suba Urbo, kaj ili aŭdis malĝojan gutadon de akvo el la mortaj branĉoj en la lageton. Poste ili pluiris tra la citadela pordo, kie la sentinelo gapis al ili mire kaj konsternite, kiam ili preterpasis. Turniĝante okcidenten ili venis finfine al pordo en la malantaŭa muro de la sesa cirklo. Tiu nomiĝis Fen Holeno, ĉar ĝi restis ĉiam fermita krom por entombigoj, kaj nur la Mastro de la Urbo rajtis iri tiun vojon, aŭ tiuj, kiuj portis la insignon de la tomboj kaj prizorgis la domojn de la mortintoj. Post la pordo la serpentuma vojo subiris laŭ multaj kurboj ĝis la malvasta tereno sub ombro de krutegaĵo Mindoluino, kie staris la domegoj de la mortintaj Reĝoj kaj de la Regantoj.
Pordisto sidis en dometo apud la vojo, kaj kun timo en la okuloj li elvenis portante lanternon en la mano. Pro ordono de la Mastro li malŝlosis la pordon kaj silente retrosvingis ĝin; kaj ili trapasis, preninte el lia mano la lanternon. Estis mallume sur la grimpa vojo inter antikvaj muroj kaj multpilastraj balustradoj baŭmantaj en la svingiĝantaj lanternoradioj. Iliaj malrapidaj piedoj eĥis, dum ili marŝis suben, suben, ĝis fine ili atingis la Silentan Straton, Rat Dineno, inter palaj kupoloj kaj vakaj haloj kaj bildoj de homoj delonge mortintaj; kaj ili eniris la Domon de la Regantoj kaj demetis sian ŝarĝon.
Tie Grinĉjo, maltrankvile ĉirkaŭrigardante, vidis, ke li troviĝas en larĝa volbita ĉambro, kvazaŭ drapirita per la ombregoj, kiujn la eta lanterno ĵetis sur ĝiajn vualitajn murojn. Kaj malklare vidiĝis multaj tablovicoj, ĉizitaj el marmoro; kaj sur ĉiu tablo kuŝis figuro dormanta, kun kunfalditaj manoj kaj la kapo apogita per ŝtonkuseno. Sed unu tablo proksima staris larĝa kaj senkorpa. Sur tiun pro signo de Denetoro ili kuŝigis Faramiron kaj ties patron unu apud alia, kaj kovris ilin per unusola kovrilo kaj poste staris kun la klinitaj kapoj kvazaŭ funebrantoj apud mortolito. Poste Denetoro parolis mallaŭte.
— Ĉi tie ni atendos. Sed ne alvoku la balzamistojn. Alportu al ni lignon rapidbrulan kaj metu ĝin ĉirkaŭ ni kaj sube; kaj verŝu sur ĝin oleon. Kaj kiam mi ordonos, enŝovu torĉon. Faru tion kaj ne plu alparolu min. Adiaŭ!
— Laŭ via permeso, mastro! — diris Grinĉjo kaj turnis sin kaj fuĝis terurite el tiu morteca domo.
“Kompatinda Faramiro! — li pensis. — Necesas trovi Gandalfon. Kompatinda Faramiro! Tre verŝajne li pli bezonas medicinon ol larmojn. Ho, kie mi trovu Gandalfon? En mezo de l’ aferoj, supozeble, sed al li mankos tempo dediĉota al mortantoj aŭ frenezuloj”.
Ĉeporde li turnis sin al unu el la servistoj, kiuj sentinelis tie.
— Via mastro ne estas normala, — li diris. — Malrapidu! Portu neniom da fajro al tiu ĉi loko, dum Faramiro vivas! Faru nenion, ĝis venos Gandalfo!
— Kiu regas en Minaso Tirit? — la homo respondis. — Ĉu Mastro Denetoro aŭ la Griza Vagulo?
— La Griza Vagulo aŭ neniu, ŝajnas, — diris Grinĉjo kaj rekuris supren laŭ la serpentuma vojo tiel rapide kiel povis porti lin liaj kruroj, preter la mirigita pordisto, eksteren tra la pordo, kaj plu, ĝis li proksimiĝis al la pordo de la Citadelo. La sentinelo alvokis lin, kaj li rekonis la voĉon de Beregondo.
— Kien vi kuras, mastro Peregrino? — li ekkriis.
— Por trovi Mitrandiron.
— La komisioj de la Mastro urĝas kaj devus ne esti malhelpataj de mi, — diris Beregondo, — sed diru al mi rapide, se vi rajtas: kio okazas? Kien iris mia Mastro? Mi ĵus ekdeĵoris, sed mi aŭdis, ke li pasis al la Fermita Pordo, kaj homoj portis antaŭ U Faramiron.
— Jes, — diris Grinĉjo, — al la Silenta Strato. Beregondo klinis sian kapon por kaŝi larmojn.
— Oni diris, ke li mortas, — li ĝemspiris, — kaj jam li mortis.
— Ne, — diris Grinĉjo, — ankoraŭ ne. Kaj eĉ nun eblas malhelpi lian morton, mi opinias. Sed la Mastro de la Urbo, Beregondo, malvenkis antaŭ ol malvenkis lia urbo. Li estas envultita kaj danĝera. — Rapide li sciigis al Beregondo la strangajn vortojn kaj farojn de Denetoro. — Mi devas tuj trovi Gandalfon.
— Do vi devos subeniri al la batalo.
— Mi scias. La Mastro forpermesis min. Sed, Beregondo, se vi povas, faru ion por malhelpi, ke okazu io terura.
— La Mastro ne permesas al portantoj de la nigro kaj arĝento forlasi sian postenon ajnmotive, krom pro lia propra ordono.
— Nu, vi devos elekti inter ordonoj kaj la vivo de Faramiro, — diris Grinĉjo. — Kaj rilate la ordonojn, mi opinias, ke vi havas frenezulon pritraktotan, ne mastron. Mi devas kuri. Mi revenos, se mi povos.
Li plukuris suben, suben al la ekstera urbo. Homoj fuĝantaj de la brulado pasis lin, kaj kelkaj vidinte lian livreon turniĝis kaj kriis, sed li malatentis. Finfine li trapasis la duan pordon, post kiu impetis supren inter la muroj grandaj fajroj. Tamen ĉio ŝajnis strange silenta. Aŭdiĝis neniuj bruoj, nek batalkrioj, nek armilaj klakadoj. Tiam subite aŭdiĝis terura krio kaj sentiĝis forta skuo, kaj profunda eĥanta muĝo. Devigante sin antaŭen kontraŭ blovo el timo kaj teruriĝo, kiu skuis lin preskaŭ surgenuen, Grinĉjo ĉirkaŭiris angulon kiu malfermiĝis al la larĝa placo malantaŭ la Urba Pordego. Li haltis abrupte. Li jam trovis Gandalfon, sed li kuntiriĝis, kaŭrante en ombro.
Ekde la noktomezo la granda atako daŭris. Tamburoj tondregis. Norde kaj sude trupo post trupo de la malamikoj sturmis la murojn. Venis bestegoj, kiel moviĝantaj domoj en la ruĝa kaj intermita lumo, la mumakoj de Harado, kiuj trenis tra la vojetoj inter la fajroj enormajn turojn kaj maŝinojn. Tamen ilia Komandanto ne multe zorgis pri tio, kion ili faris, aŭ kiom el ili estis mortigitaj: ilia celo estis nur provi la forton de la defendado kaj plenokupi multloke la soldatojn de Gondoro. Ĝuste kontraŭ la Pordegon li direktos sian plejan pezon. Malgraŭ ĝia fortiko, konstruita el ŝtalo kaj fero kaj gardita per turoj kaj bastionoj el nevenkebla ŝtono, ĝi estis la ŝlosilo, la plej malforta loko en tiu alta kaj nepenetrebla muro.
La tamburoj ektondris pli laŭte. Fajroj suprensaltis. Grandaj maŝinoj rampis trans la batalkampon; kaj en la mezo estis ramego, arbege granda, centfutojn longa, svingiĝanta sur potencaj ĉenoj. Longe oni forĝis ĝin en la mallumaj forĝejoj de Mordoro, kaj ĝia hida kapo, fandita el nigra ŝtalo, estis forme simila al malsata lupo; sur ĝi kuŝis ruinigaj envultoj. Oni nomis ĝin Grondo, memore pri la Martelo de la Submondo en la pratempo. Trenis ĝin grandaj bestoj, orkoj ĉirkaŭis ĝin, kaj malantaŭe marŝis montaj troloj por manipuli ĝin.