Бесплатная библиотека
Читайте книгу на сайте или телефоне
READ-E-BOOK » Фэнтези » La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]
La Mastro de l' Ringoj [Esperanto] - Читать Любимую Русскую Полную Книгу 👉 Read-E-Book.com

La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]

Электронная книга - «La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]». Краткое содержание книги:

La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]
1 ... 252 253 254 255 256 257 258 259 260 ... 322
Перейти на страницу:

— Ne, — ili diris, — eĉ se venus la Nenomenda mem, eĉ li ne kapablus enveni ĉi tien, dum ni plu vivas.

Sed kelkaj respondis:

— Ĉu dum ni plu vivas? Kiom longe? Li posedas armilon, kiu malstarigis multajn fortikaĵojn de kiam la mondo komenciĝis. Malsato. La vojoj estas baritaj. Rohano ne venos.

Sed la maŝinoj ne malŝparis municion kontraŭ la nerompebla muro. Ne estis iu bandito aŭ ĉeforko, kiu ordonis la atakon kontraŭ la plej forta malamiko de la Mastro de Mordoro. Gvidis ĝin potenco kaj malica menso. Tuj kiam la grandaj katapultoj estis pretaj, kun multaj krioj kaj tirado de ŝnuregoj kaj vinĉo, oni komencis ĵeti pafaĵojn mirinde alten, tiel ke ili trapasis super la remparon kaj falis obtuze brue en la unua cirklo de la Urbo; kaj multaj el ili pro ia sekreta arto ekflamis malsuprenire.

Baldaŭ estiĝis granda fajrodanĝero malantaŭ la muro, kaj ĉiuj kiuj haveblis okupiĝis estingante la flamojn, kiuj ekbrulis en multaj lokoj. Poste inter la pli grandaj ĵetoj falis alia hajlo, malpli ruiniga sed pli terura. Ĉie sur la stratoj kaj vojetoj malantaŭ la Pordego falis etaj rondaj pafaĵoj, kiuj ne flamiĝis. Sed kiam la homoj kuris por konstati, kio estas tio, ili kriis aŭ ploris. Ĉar la malamikoj ĵetadis en la Urbon la kapojn de tiuj, kiuj mortis batalante ĉe Osgiliado, ĉe Ramaso, aŭ sur la kampoj. Tiuj estis teruraj; ĉar kvankam kelkaj estis kunpremitaj kaj senformaj, kaj iuj estis kruele hakitaj, tamen multaj havis vizaĝojn rekoneblajn, kaj ŝajnis, ke tiuj mortis en doloro; kaj ĉiuj estis brulstampitaj je la fia signo de la Senpalpebra Okulo. Sed malgraŭ ke ili estis difektitaj kaj malhonoritaj, ofte okazis, ke iu revidis vizaĝon de konito, kiu iam marŝis fiere armite, aŭ plugis la kampon, aŭ alrajdis libertempe el la verdaj valoj inter la montoj.

Vane homoj skuis siajn pugnojn kontraŭ la senkompataj malamikoj svarmantaj ĉe la Pordego. Malbenojn ili ne atentis, nek komprenis la lingvojn de okcidentanoj, kriante per aspraj vortoj kvazaŭ bestoj aŭ karnomanĝaj birdoj. Sed baldaŭ troviĝis malmultaj en Minaso Tirit, kiuj plu sufiĉe entuziasmis por stariĝi kaj defii la armeojn de Mordoro. Ĉar ankoraŭ unu armilon, pli rapidan ol la malsato, havis la Mastro de l’ Malluma Turego: timon kaj malesperon.

La nazguloj revenis, kaj dum ilia Malhela Mastro kreskis kaj sendis sian volon, iliaj voĉoj, kiuj esprimis nur lian volon kaj lian malicon, estis plenaj de miso kaj hororo. Ĉiam ili cirkulis super la Urbo, kiel vulturoj atendantaj satmanĝon de la karno de kondamnitoj. Nevideble kaj nepafeble ili flugis, kaj tamen senĉese ĉeestis, kaj iliaj mortminacaj voĉoj fendis la aeron. Pli netolereblaj ili iĝis kun ĉiu nova kriĉo. Finfine eĉ la kuraĝuloj komencis ĵeti sin teren, kiam la kaŝita minaco pasis supre, aŭ ili staris lasante, ke la armiloj falu el iliaj sennervaj manoj dum en iliajn mensojn venis ia nigreco, kaj ili ne plu pensis pri batalado, sed nur pri sinkaŝado aŭ pri rampado, kaj pri morto.

Dum tiu tuta nigra tago Faramiro kuŝis sur sia lito en la ĉambro de la Blanka Turego, vagante en furioza febro; mortanta, diris iu, kaj baldaŭ “mortanta” ĉiuj diris sur la muroj kaj sur la stratoj. Kaj apud li sidis lia patro kaj diris nenion, sed rigardis, kaj ne plu atentis la defendadon.

Neniam horojn tiel senlumajn konis Grinĉjo, eĉ ne kaptite de la uruk-hajoj. Lia devo estis servi sian Mastron, kaj tion li faris, ŝajne forgesite, starante apud la pordo de la nelumigita ĉambro, regante laŭeble siajn proprajn timojn. Kaj dum li atendis, ŝajnis al li, ke Denetoro maljuniĝas antaŭ liaj okuloj, kvazaŭ rompiĝus io en lia volo fiera, kaj lia severa menso estus renversata. Malĝojo eble kaŭzis tion, kaj kulposento. Li vidis larmojn sur tiu iam senlarma vizaĝo, pli netolereblajn ol kolero.

— Ne ploru, sinjoro, — li balbutis. — Eble li resaniĝos. Ĉu vi demandis Gandalfon?

— Ne konsolu min per sorĉistoj! — diris Denetoro. — La stultula espero malvenkis. La Malamiko trovis ĝin, kaj nun lia potenco plifortiĝas; li vidas eĉ niajn pensojn, kaj ĉio, kion li faras, estas ruiniga. Mi forsendis mian filon sendankan, nebenitan, en nenecesan danĝeron, kaj jen li kuŝas kun veneno en la vejnoj. Ne, ne, kio ajn eble nun okazos en la milito, ankaŭ mia linio finiĝas, falas eĉ la Domo de la Regantoj. Maleminentuloj regos la restaĵon de la popolo de la reĝoj de l’ homoj, sinkaŝante en la montaro ĝis ĉiuj estos elpelitaj.

Venis al la pordo homoj vokantaj la Mastron de la Urbo.

— Ne, mi ne iros suben, — li diris. — Mi devas resti apud mia filo. Li eble parolos antaŭ la fino. Sed tiu proksimas. Sekvu kiun ajn vi volas, eĉ la Grizan Stultulon, kvankam lia espero malvenkis! Mi restos ĉi tie.

Tiel okazis, ke Gandalfo ekkomandis la lastan defendon de la Ĉefurbo de Gondoro. Kien ajn li iris, la homaj koroj refortiĝis, kaj la flugilhavaj ombroj forpasis el la memoro. Senlace li paŝadis de Citadelo ĝis la Pordego, de la nordo ĝis la sudo sur la muroj; kaj kun li iris la princo de Dol Amroto en sia brila maŝkiraso. Ĉar tiu kaj ties viroj plu sintenis kiel princoj en kiuj la raso de Numenoro restis senmakula, oni vidante ilin flustris:

— Verŝajne la malnovaj rakontoj parolis veron; en la vejnoj de tiu popolo estas sango elfa, ĉar iam antaŭ longe la Nimrodela popolo loĝis en tiu lando.

Kaj tiam kutime iu kantis en la malhelo kelkajn versojn de la kanto pri Nimrodela aŭ aliajn kantojn de la Valo Anduina el malaperintaj jaroj.

Kaj tamen, kiam ili foriris, la ombroj denove ĉirkaŭis la homojn kaj iliaj koroj fridiĝis, kaj la kuraĝo de Gondoro velke cindriĝis. Kaj tiel malrapide ili forpasis el tago malhela je timoj en la mallumon de furioza nokto. Fajroj jam flamegis sen malhelpo en la unua cirklo de la Urbo, kaj la garnizono sur la ekstera muro estis jam multloke barita de retroiro. Sed la fideluloj restantaj tie ĉepostene estis malmultaj; la plimulto jam fuĝis tra la dua pordego.

Fore malantaŭ la batalo, la Rivero estis rapide trapontita, kaj dum la tuta tago pli da soldatoj kaj armiloj transverŝiĝis. Finfine en mezo de la nokto atako komenciĝis. La avangardo trapasis la fajrotranĉeojn per multaj malrektaj padoj lasitaj inter ili. Oni iris antaŭen malzorgaj pri perditoj dum la avanco, ankoraŭ kunproksimaj kaj pelataj, en pafatingon de la pafarkistoj sur la muro. Sed efektive restis tie tro malmultaj por kaŭzi grandan malutilon, kvankam la fajrolumo vidigis multajn celindulojn por pafarkistoj tiel lertaj, kiel Gondoro iam prifieris. Tiam konstatante, ke la braveco de la Urbo estas jam terenbatita, la kaŝita Komandanto elmetis siajn fortojn. Malrapide la grandaj sieĝturoj, konstruitaj en Osgiliado, ruliĝis antaŭen tra la mallumo.

Mesaĝistoj venis denove al la ĉambro en la Blanka Turego, kaj Grinĉjo enlasis ilin, ĉar ili urĝis. Denetoro forturnis malrapide sian kapon de la vizaĝo de Faramiro kaj silente rigardis ilin.

— La unua cirklo de la Urbo brulas, mastro, — ili diris. — Kion vi ordonas? Vi daŭre estas la Mastro kaj Reganto. Ne ĉiu obeas Mitrandiron. Homoj fuĝas de sur la muroj kaj lasas ilin sendefendaj.

— Kial? Kial la stultuloj fuĝas? — diris Denetoro. — Prefere bruliĝi frue ol malfrue, ĉar bruliĝi endas. Reiru al via fajrego! Kaj mi? Mi iros nun al mia sepulta fajro, Al mia sepulta fajro! Neniu tombo por Denetoro kaj Faramiro. Neniu tombo! Neniu longa malrapida mortodormo balzamite. Ni bruligos nin kiel paganaj reĝoj antaŭ ol la unua ŝipo alvelis ĉi tien el la Okcidento. La Okcidento malvenkis. Reiru kaj brulu.

La mesaĝistoj sen riverenco kaj respondo returnis sin kaj forkuris. Tiam Denetoro stariĝis kaj liberigis la febran manon de Faramiro, kiun li antaŭe tenis.

— Li brulas, jam brulas, — li diris malĝoje. — Lia domo diseriĝas. — Poste paŝinte mallaŭte al Grinĉjo, li subenrigardis al li kaj diris:

— Adiaŭ! Adiaŭ, Peregrino, filo de Paladino! Via servado estis mallonga kaj nun proksimiĝas al fino. Mi liberigas vin el tiu malmulto, kiu restas. Iru nun kaj mortu laŭ maniero, kiu ŝajnas al vi preferinda. Kaj kune kun iu ajn, vi volas, eĉ tiu amiko, kies stulteco kondukis vin al tiu ĉi morto. Voku miajn servistojn kaj poste foriru. Adiaŭ!

1 ... 252 253 254 255 256 257 258 259 260 ... 322
Перейти на страницу:
0
Сюжет
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Атмосфера
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Главный герой
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Общее впечатление
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
Итоговая оценка: 0.0 из 10 (голосов: 0 / История оценок)