Бесплатная библиотека
Читайте книгу на сайте или телефоне
READ-E-BOOK » Фэнтези » La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]
La Mastro de l' Ringoj [Esperanto] - Читать Любимую Русскую Полную Книгу 👉 Read-E-Book.com

La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]

Электронная книга - «La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]». Краткое содержание книги:

La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]
1 ... 251 252 253 254 255 256 257 258 259 ... 322
Перейти на страницу:

Pasis la tempo. Finfine la surmuraj gvatantoj povis vidi la retreton de la eksteraj trapoj. Unue venis etaj aroj da lacaj kaj vunditaj soldatoj en malmulte da ordo; iuj kuris freneze kvazaŭ persekutataj. En la fora oriento la malproksimaj fajroj flagris; kaj nun ŝajnis, ke ie-tie ili rampas trans la ebenaĵon. Domoj kaj grenejoj brulis. Poste de multaj lokoj riveretoj da ruĝaj flamoj antaŭiris haste, serpentumante tra la malhelo, konverĝante al la linio de la larĝa vojo kondukanta de la Urba Pordego al Osgiliado.

— La malamikoj, — homoj murmuris. — La digo falis. Jen ili venas, verŝiĝante tra la breĉoj! Kaj ili portas torĉojn, ŝajnas. Kie estas niaj homoj?

Ĉiuhore proksimiĝis la vespero, kaj tiel malhelis la lumo, ke eĉ forviduloj sur la Citadelo povis klare distingi malmulton sur la kampoj, krom nur bruladoj ĉiam plimultiĝantaj, kaj la fajrlinioj, kiuj kreskis longece kaj rapidece. Fine, je malpli ol unu mejlo de la Urbo, vidiĝis homamaso pli orda, marŝanta ne kurante, ankoraŭ kunstrebanta.

La gvatantoj retenis sian spiron.

— Faramiro nepre estas tie, — ili diris. — Li scias regi homojn kaj bestojn. Malgraŭ ĉio li trairos.

Nun la retretantoj foris je apenaŭ du mejl-okonoj. El la malhelo malantaŭa galopis eta trupo da rajdistoj, la tuta restaĵo de la ariergardo. Ankoraŭfoje ili turnis sin defie, frontante la proksimiĝantajn fajrliniojn. Subite aŭdiĝis sovaĝa kritumulto. Rajdistoj de la malamiko alsturmis. La fajrlinioj iĝis fluaj torentoj, vico post vico da orkoj portantaj flamojn, kaj sovaĝaj sudanoj kun ruĝaj standardoj, kriante en aspraj lingvoj, alondante, atingante la retretantojn. Kaj kun pika krio el la malklara ĉielo plonĝis la flugilhavaj ombroj — nazguloj descendantaj por mortigi.

La retreto iĝis disfuĝo. Jam homoj forŝiriĝis, disfuĝante freneze kaj sensence, forĵetante siajn armilojn, time kriegante, falante teren.

Kaj tiam sonoris trumpeto en la Citadelo, kaj Denetoro finfine ellasis la atakeliron. Ordigite en la ombro de la Pordego kaj sub la baŭmantaj muroj ekstere, ili atendis lian signalon: ĉiuj rajdistoj, kiuj restis en la Urbo. Nun ili saltis antaŭen, enviciĝis, ekgalopis kaj alsturmis kun granda krio. Kaj de sur la muroj leviĝis responda krio; ĉar unue sur la batalkampo rajdis la cigno-kavaliroj de Dol Amroto kun sia princo kaj ties blua standardo antaŭe.

— Amroto por Gondoro! — ili kriis. — Amroto al Faramiro!

Tondrece ili sturmis la malamikojn ambaŭflanke de la retretanta trupo; sed unu rajdanto postlasis ĉiujn, rapida kiel vento tra la herbo: Ombrofakso portis lin, brilantan, denove senvualan, kun lumo suprenŝoviĝanta de lia levita mano.

La nazguloj kriĉis kaj forsvingiĝis, ĉar ilia Komandanto ankoraŭ ne venis por defii la blankan fajron de sia kontraŭulo. La armeo de Morgulo koncentrite al sia predo, senaverte trafita meze de freneza sturmo, deviis, disirante kvazaŭ fajreroj pro ventego. La retretanta trupo kun laŭta hurao returnis sin kaj batis siajn persekutintojn. La persekutitoj iĝis persekutantoj. La retreto iĝis atako. Sur la kampo estis sternitaj frapitaj orkoj kaj homoj, kaj fetoro leviĝis de forĵetitaj torĉoj, flagre estingiĝantaj en kirla fumo. La rajdistoj plurajdis.

Sed Denetoro ne permesis, ke ili iru tro foren. Kvankam la malamikoj estis haltigitaj kaj provizore retropelitaj, grandaj soldataroj enfluadis el la oriento. Denove sonoris la trumpeto, signalante retiriĝon. La rajdistaro de Gondoro haltis. Malantaŭ ties ŝirmbaro reformiĝis la eksteraj trupoj. Poste ili orde retromarŝis. Ili atingis la Pordegon de la Urbo kaj fiere reeniris; kaj fiere la urbanoj rigardis ilin kaj kriis siajn laŭdojn, kaj tamen ili restis kore perturbitaj. Ĉar la trupoj estis grave reduktitaj. Faramiro perdis trionon de siaj viroj. Kaj kie estis li?

Lasta el ĉiuj li venis. Liaj soldatoj pasis internen. La surĉevalaj kavaliroj revenis, kaj ariere la standardo de Dol Amroto, kaj la princo. Kaj sur la brakoj antaŭ si li portis la korpon de sia parenco Faramiro, filo de Denetoro, trovitan sur la batalkampo.

— Faramiro! Faramiro! — oni kriis, plorante sur la stratoj. Sed tiu ne respondis, kaj oni forportis lin laŭ la serpentuma vojo supren al la Citadelo kaj lia patro. Guste kiam la nazguloj flanken iris for de l’ atako de la Blanka Rajdanto, venis mortiga sageto, kaj Faramiro, dum li skermis kun surĉevala batalmajstro el Harado, falis teren. Nur la alsturmo de Dol Amroto savis lin de la ruĝaj sudlandaj glavoj, kiuj volis dishaki lin kuŝantan.

Princo Imrahilo portis Faramiron ĝis la Blanka Turego kaj diris:

— Via filo revenis, sinjoro, post bravaj faroj, — kaj li rakontis ĉion, kion li vidis. Sed Denetoro stariĝis kaj rigardis la vizaĝon de sia filo kaj silentis. Poste li ordonis, ke oni starigu liton en la ĉambro kaj kuŝigu Faramiron sur ĝin kaj foriru. Sed li mem iris sola en la sekretan ĉambron sub la supro de la Turego kaj multaj, kiuj rigardis tien tiutempe vidis palan lumon, kiu ekbrilis kaj flagris ĉe la mallarĝaj fenestroj dum kelka tempo kaj estingiĝis. Kiam Denetoro denove descendis, li iris al Faramiro kaj sidis apud li senparole, sed la vizaĝo de la Mastro estis griza, pli mortsimila ol tiu de lia filo.

Do finfine la Urbo estis sieĝata, enfermita en ringo de malamikoj. Ramaso estis rompita, kaj la tuta Pelenoro okupita de la Malamiko. La lasta sciigo el ekster la muroj estis portita de homoj fuĝintaj laŭ la nord-vojo antaŭ ol la Pordego estis fermita. Tiuj estis restaĵo de la gardistoj, kiuj postenis ĉe tiu loko, kie la vojo el Anorieno kaj Rohano eniris la urbajn terenojn. Ingoldo estris ilin, tiu sama kiu enlasis Gandalfon kaj Grinĉjon antaŭ malpli ol kvin tagoj, dum la suno ankoraŭ leviĝis kaj en la mateno estis espero.

— Mankas novaĵoj pri la rohananoj, — li diris. — Rohano jam ne venos. Aŭ se venos, tio ne helpos nin. Venis unue la nova armeo, pri kiu ni estis informitaj, el trans la Rivero laŭvoje de Androso, oni diras. Tiu estas forta: batalionoj da orkoj de l’ Okulo, kaj sennombraj trupoj da homoj novspecaj, kies specon ni antaŭe ne renkontis. Ne altaj, sed larĝaj kaj severaj, barbozaj kvazaŭ gnomoj, portantaj hakilegojn. El iu sovaĝa lando en la vasta oriento ili venis, laŭ nia supozo. Ili tenas la nord-vojon; kaj multaj pluiris en Anorienon. La rohananoj ne povos veni.

La Pordego estis fermita. La tutan nokton sentineloj sur la muroj aŭdis rumoron de la malamikoj vagantaj ekstere, bruligantaj kampojn kaj arbojn, kaj hakantaj ĉiun homon, kiun ili trafis ekstere, ĉu vivan aŭ mortan. La nombron de tiuj, kiuj jam trapasis la Riveron, oni ne povis diveni, sed kiam la mateno, aŭ ties malhela ombro, ŝteliris sur la ebenaĵon, videblis, ke eĉ nokta timo apenaŭ tromultigis ilin. La ebenaĵo estis nigra pro la marŝantaj trupoj, kaj tiel malproksime, kiel okuloj povis streĉrigardi en la malhelo, kreskis, kvazaŭ fiaj fungaĉoj, ĉie ĉirkaŭ la sieĝata urbo grandaj tendaroj nigraj aŭ sombre ruĝaj.

Formikece okupataj, hastantaj orkoj fosis, fosadis vicojn da profundaj tranĉeoj laŭ granda ringo, tuj post la sagatingo de sur la muroj; kaj kiam ajna tranĉeo kompletiĝis, ĝi estis plenigita de fajro, kvankam kiel ĝi estis bruligata aŭ nutrata, neniu povis vidi. La tutan tagon la laborego progresis, dum la homoj de Minaso Tirit spektis, ne kapablaj malhelpi ĝin. Kaj kiam ĉiu tranĉeolongo kompletiĝis, oni povis vidi proksimiĝon de grandaj furgonoj; kaj baldaŭ ankoraŭ pli da trupoj de la malamikoj rapide starigis post la ŝirmo de tranĉeo grandajn maŝinojn por ĵetado de pafaĵoj. Nenio tia sur la urbaj muroj sufiĉe grandis por atingi tien aŭ haltigi la laboron.

Komence la homoj ridis kaj ne tre timis tiajn maŝinojn. La ĉefmuro de la Urbo estis tre alta kaj mirinde dika, konstruita antaŭ ol la potenco kaj lerto de Numenoro velkis en ekzilo; kaj ĝia ekstera faco similis la Turegon de Ortanko, malmola, malhela kaj glata, nevenkebla per ŝtalo aŭ fajro, nefrakasebla krom per ia konvulsio, kiu fendus la teron mem, sur kiu ĝi staris.

1 ... 251 252 253 254 255 256 257 258 259 ... 322
Перейти на страницу:
0
Сюжет
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Атмосфера
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Главный герой
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Общее впечатление
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
Итоговая оценка: 0.0 из 10 (голосов: 0 / История оценок)