La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]
- Автор: Толкин Джон Рональд Руэл
- Год: 2007
- Язык: эсперанто
- Год: Sezonoj
- Переводчик: Уильям Олд
- Жанр: Фэнтези
Электронная книга - «La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]». Краткое содержание книги:
— Tio estis nura esploro, — diris Faramiro. — Hodiaŭ ni eble pagigus dekoble la malamikon pli ol nin ĉe la pasejo kaj tamen bedaŭrus la interŝanĝon. Ĉar li malpli damaĝe por si perdus armeon ol ni perdus trupon. Kaj la retreto de tiuj, kiujn ni elmetos sur la fora kampo, estos danĝeroplena, se li sukcesos multnombre transiri.
— Kaj kio pri Kairo Andros? — diris princo Imrabilo. — Ankaŭ tiu devos esti defendata, se oni defendos Osgiliadon. Ni ne forgesu la danĝeron je nia maldekstro. La rohananoj eble venos, eble ne. Sed Faramiro sciigis nin pri grandaj fortoj senĉese alirantaj la Nigran Pordegon. Pli ol unu armeo eble eliros tra ĝi, kaj celos pli ol unu trapasejon.
— Multo estas riskenda dum milito, — diris Denetoro. — En Kairo Andros jam estas soldatoj, kaj neniom pli oni povas sendi tiel foren. Sed mi ne cedos senbatale la Riveron kaj Pelenoron, dum ankoraŭ estas komandanto ĉi tie, kiu plu kuraĝas agi laŭ la volo de sia estro.
Poste ĉiuj silentis. Sed finfine Faramiro diris:
— Mi ne kontraŭas vian volon, moŝto. Ĉar rabita al vi estas Boromiro, mi iros kaj faros laŭ mia eblo anstataŭ li, se vi tion ordonas.
— Mi ordonas, — diris Denetoro.
— Do, adiaŭ! — diris Faramiro. — Sed se mi revenos, pensu pli favore pri mi!
— Tio dependos de la maniero de via reveno, — diris Denetoro. Gandalfo la lasta parolis al Faramiro, antaŭ ol tiu rajdis orienten.
— Ne forĵetu vian vivon malprudente aŭ pro amareco, — li diris. — Vi estas bezonata ĉi tie por aliaj aferoj krom milito. Via patro amas vin, Faramiro, kaj tion memoros antaŭ la fino. Adiaŭ!
Do nun estro Faramiro estis for denove, kaj kunprenis tiom da viroj, kiom konsentis iri aŭ estis malhaveblaj. Sur la muroj iuj rigardis tra la malhelo al la ruinigita urbo, kaj ili scivolis kio okazas tie, ĉar nenio estis videbla. Kaj aliaj, kiel ĉiam, rigardis norden kaj kalkulis la leŭgojn ĝis Teodeno en Rohano.
— Ĉu li venos? Ĉu li memoros nian malnovan aliancon? — ili diris.
— Jes, li venos, — diris Gandalfo, — eĉ se li venos tro malfrue. Sed pensu! En plej bona kazo la Ruĝa Sago ne povis atingi lin pli frue ol antaŭ du tagoj, kaj multas la mejloj de Edoraso.
Estis denove nokte, kiam venis novaĵo. Homo rajdis haste de la trapasejoj, dirante ke armeo eliris el Minaso Morgul kaj jam proksimiĝas al Osgiliado; kaj aliĝis al ĝi regimentoj el la sudo, haradanoj, kruelaj kaj altaj.
— Kaj mi eksciis, — diris la kuriero, — ke la Nigra Komandanto estras ilin denove, kaj timo pri li antaŭis lin trans la Riveron.
Per tiuj misaŭguraj vortoj fermiĝis la tria tago de kiam Grinĉjo venis al Minaso Tirit. Malmultaj iris ripozi, ĉar malmulte da espero havis iu ajn, ke eĉ Faramiro sukcesos longe bari la trapasejojn.
La postan tagon, kvankam la mallumo atingis sian zeniton kaj ne pli densiĝis, ĝi pli peze deprimis la homajn korojn, kaj ilin plenigis granda antaŭtimo. Malagrabla novaĵo baldaŭ venis.
La Malamiko transiris Anduinon. Faramiro retretis al la muro de Pelenoro, kuraĝigante siajn soldatojn ĝis la Digvojaj Fortikaĵoj; sed li estis dekoble supernombrita.
— Se li entute sukcesos transiri Pelenoron, liaj malamikoj baldaŭ lin dense sekvos, — diris la kuriero. — Ili pagis multekoste la transiron, sed malpli multekoste ol ni esperis. La plano estas bone preparita. Vidiĝas nun, ke ili longe konstruadis en la orienta Osgiliado flosojn kaj pramojn multnombre. Ili transsvarmis kvazaŭ skaraboj. Sed ĝuste la Nigra Komandanto venkas nin. Malmultaj pretas stari kaj toleri eĉ onidiron pri lia alveno. Lia propra popolo timegas lin, kaj ili mortigus sin se li ordonus.
— Do tie mi necesas pli ol ĉi tie, — diris Gandalfo kaj tuj forrajdis, kaj lia ekbrilo baldaŭ forvelkis el la vidkampo. Kaj tiun tutan nokton Grinĉjo sola kaj sendorma staris sur la muro kaj rigardadis orienten.
Apenaŭ denove sonoris la tagsonoriloj, mokaĵo en la senluma malhelo, kiam en la malproksimo li vidis ekflamon de fajroj, transe en la malklaraj spacoj, kie staris la muroj de Pelenoro. La sentineloj ekkriis, kaj ĉiuj viroj en la Urbo posteniĝis. Nun de tempo al tempo vidiĝis ruĝa ekflamo, kaj malrapide tra la peza aero aŭdiĝis obtuzaj muĝoj.
— Ili kaptis la muron! — homoj kriis. — Ili eksplode trabreĉas ĝin. Hi venas!
— Kie estas Faramiro? — kriis Beregondo maltrankvile. — Ne diru, ke li falis!
Ĝuste Gandalfo alportis la unuajn novaĵojn. Kun manpleno da rajdistoj li venis mezmatene, rajdante kiel eskorto de vico da furgonoj. Ili estis plenaj je vunditoj, kiujn oni sukcesis savi el la ruinaĵo de la Digvojaj Fortikaĵoj. Li tuj iris al Denetoro.
La Mastro de la Urbo sidis en alta ĉambro super la halego de la Blanka Turego kun Grinĉjo apude. Tra la malhelaj fenestroj norden, suden kaj orienten li direktis siajn malhelajn okulojn, kvazaŭ por trapiki la ombrojn de la sorto, kiuj ĉirkaŭringis lin. Plejparte norden li rigardis, kaj paŭzis kelkfoje por aŭskulti, kvazaŭ per ia antikva lerteco liaj oreloj povus aŭdi tondradon de hufoj sur la malproksimaj ebenaĵoj.
— Ĉu Faramiro venis? — li demandis.
— Ne, — diris Gandalfo. — Sed li vivis ankoraŭ, kiam mi forlasis lin. Tamen li firme intencas resti kun la ariergardo, por ke la retreto trans Pelenoron ne fariĝu disfuĝo. Eble li povos kunteni siajn virojn sufiĉe longe, kvankam mi dubas pri tio. Li frontas malamikojn tro multajn. Ĉar alvenis iu, pri kiu mi timis.
— Ne... ne la Malhela Mastro, ĉu? — ekkriis Grinĉjo, forgesinte pro teruro sian servistecon.
Denetoro ridis amare.
— Ne, ankoraŭ ne, sinjoro Peregrino! Li ne venos, krom nur por ĝui sian triumfon kontraŭ mi post kiam la tuto estos venkita. Aliulojn li uzas kiel armilojn. Tion faras ĉiuj grandaj estroj, se ili sagacas, sinjoro duonulo. Alie, kial mi sidu ĉi tie en mia turego kaj pensu, kaj gvatu, kaj atendu, elspezante eĉ miajn filojn? Ĉar mi ankoraŭ kapablas svingi glavon.
Li stariĝis kaj ĵetmalfermis sian longan nigran mantelon, kaj jen! li estis maŝkirase vestita sube, kaj ĉe la zono estis longa glavo, grandtenila en ingo el nigro kaj arĝento.
— Tia mi marŝas, kaj tia jam delonge dum multaj jaroj mi dormas, — li diris, — por ke mia korpo ne moliĝu kaj timiĝu pro maljuneco.
— Tamen nun sub la Mastro de Baraduro la plej danĝera el ĉiuj liaj komandantoj jam tenas viajn eksterajn murojn, — diris Gandalfo.
— Reĝo de Angmaro antaŭlonge, sorĉisto, ringofantomo, Mastro de la nazguloj, lanco de teroro en la mano de Saŭrono, ombro de malespero.
— Tiuokaze, Mitrandiro, vi havis kontraŭulon egalecan, — diris Denetoro. — Miaflanke, mi delonge scias, kiu estas la ĉefa armeestro de la Malhela Turego. Ĉu vi revenis nur por diri tiom? Aŭ ĉu eble vi retretis, ĉar vi estis superfortita?
Grinĉjo tremis, timante ke Gandalfo estos spronita al subita kolero, sed lia timo estis senbaza.
— Povus esti, — Gandalfo respondis mallaŭte. — Sed nia fortkonkuro ankoraŭ ne okazis. Kaj se vortoj prononcitaj pratempe veras, ne pro vira mano li pereos, kaj kaŝita antaŭ la Saĝuloj estas la sorto atendanta lin. Kiel ajn, la Komandanto de Malespero ankoraŭ ne urĝas antaŭen, ĝis nun. Li regas prefere laŭ tiu saĝo, pri kiu vi ĵus parolis, de la ariergardo, pelante antaŭ si la frenezigitajn sklavojn. Ne, mi venis por gardi la vunditojn, kiuj ankoraŭ kuraceblas, ĉar Ramaso estas breĉita tre vaste, kaj baldaŭ la armeo de Morgulo trairos multloke. Kaj mi venis ĉefe por diri jenon. Baldaŭ okazos batalo sur la kampoj. Atakeliro devas esti pretigita. Ĝi estu rajdista. Ĉe ili kuŝas nia mallonga espero, ĉar nur unurilate la malamikoj estas magre provizitaj: ili havas malmultajn rajdistojn.
— Ankaŭ ni havas malmultajn. Nun alveno de Rohano estus ĝustatempa, — diris Denetoro.
— Ni probable vidos unue aliajn venintojn, — diris Gandalfo. — Fuĝintoj el Kairo Andros jam atingis nin. La insulo falis. Alia armeo venis de la Nigra Pordego, transirinte el la nord-oriento.
— Iuj akuzis vin, Mitrandiro, ke vi ĝojas alporti malbonajn novaĵojn, — diris Denetoro, — sed por mi tio ne plu estas novaĵo: mi sciis pri ĝi antaŭ la noktiĝo hieraŭ. Rilate la eliratakon, mi jam pripensis tion. Ni malsupreniru.