Бесплатная библиотека
Читайте книгу на сайте или телефоне
READ-E-BOOK » Фэнтези » La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]
La Mastro de l' Ringoj [Esperanto] - Читать Любимую Русскую Полную Книгу 👉 Read-E-Book.com

La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]

Электронная книга - «La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]». Краткое содержание книги:

La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]
1 ... 249 250 251 252 253 254 255 256 257 ... 322
Перейти на страницу:

— Kia estas do via saĝo? — demandis Gandalfo.

— Sufiĉa por percepti, ke du stultaĵoj estas evitendaj. Uzi tiun aĵon estas danĝeroplene. Je tiu ĉi horo sendi ĝin en la manoj de sensagaca duonulo al la lando de la Malamiko mem, kiel faris vi kaj jena filo mia, tio estas frenezaĵo.

— Kaj kion farus Reganto Denetoro?

— Neniun el ambaŭ. Sed plej certe ne pro iu ajn argumento li metus tiun aĵon al risko preter ĉio krom la espero de stultulo, riskante nian kompletan ruiniĝon se la Malamiko rehavos tion, kion li perdis. Ne, ĝi devus esti retenita, kaŝita, kaŝita en mallumo kaj profundo. Ne uzota, mi diras, krom ĉe la lasta ekstremo de bezono, sed metita for de lia kroĉo, krom post venko tiel finfina, ke tio, kio okazos poste, ne tuŝus nin ĉar ni mortus.

— Vi pensas laŭ via kutimo, moŝto, nur pri Gondoro, — diris Gandalfo. — Tamen ekzistas aliaj homoj kaj aliaj vivoj, kaj tempo ankoraŭ estos. Kaj miaflanke, mi kompatas eĉ liajn sklavojn.

— Kaj kie aliaj homoj trovos helpon, se Gondoro falos? — respondis Denetoro. — Se mi nun havus tiun aĵon en iu el la profundaj keloj de tiu ĉi citadelo, ni ne tremus terurite sub tiu ĉi malhelo, timante la plej malbonan, kaj niaj konsiliĝoj estus neperturbitaj. Se vi ne fidas, ke mi tolerus la provon, vi ankoraŭ ne konas min.

— Malgraŭ ĉio mi vin ne fidas, — diris Gandalfo. — Se mi fidus, mi povus sendi tiun aĵon ĉi tien al via gardado kaj ŝparus al mi mem kaj al aliaj multe da angoro. Kaj nun, aŭdinte vian parolon, mi fidas vin malpli, ne pli ol Boromiron. Ne, regu vian koleron! Min mem mi ne fidas en ĉi afero, kaj mi rifuzis tiun aĵon, eĉ kiel donacon libere donitan. Vi estas forta kaj pri certaj aferoj ankoraŭ kapablus regi vin, Denetoro; tamen se vi ricevus tiun aĵon, ĝi venkus vin. Eĉ se ĝi estus enterigita sub la radikoj de Mindoluino, ĝi tamen forbruligus vian menson, kiel kreskas la mallumo, kaj la aferoj ankoraŭ pli malbonaj sekvus, kiuj baldaŭ trafos nin.

Momente la okuloj de Denetoro denove ardis, kiam li frontis al Gandalfo, kaj Grinĉjo sentis denove la streĉitecon inter iliaj voloj; sed nun ŝajnis preskaŭ ke iliaj rigardoj estas rapiroj de okulo al okulo, flagrantaj dum la skermado. Grinĉjo tremis timante iun teruran baton. Sed subite Denetoro malstreĉiĝis kaj denove malardiĝis. Li ŝultrotiris.

— Se mi us! Se vi us! — li diris. — Tiaj vortoj kaj seoj vanas. Ĝi eniris la ombron, kaj nur la tempo montros, kia sorto atendas ĝin kaj nin. Tiu tempo ne estos longa. En la restaĵo, ĉiuj, kiuj siamaniere batalas kontraŭ la Malamiko, unuiĝu, kaj esperu dum tio eblos, kaj post la espero ankoraŭ kuraĝu morti liberaj. — Li turnis sin al Faramiro. — Kion vi opinias pri la garnizono ĉe Osgiliado?

— Ĝi ne estas forta, — diris Faramiro. — Mi sendis la trupon de Itilio por plifortigi ĝin, kiel mi jam diris.

— Ne sufiĉos, ŝajnas al mi, — diris Denetoro. — Ĝuste tie falos la unua bato. Oni bezonos tie iun bravan komandanton.

— Tie kaj en multaj aliaj lokoj, — diris Faramiro kaj ĝemspiris. — Ve pri mia frato, kiun ankaŭ mi amis! — Li stariĝis. — Ĉu vi permesas, patro?

Kaj tiam li ŝanceliĝis kaj apogis sin al la seĝo de la patro.

— Vi estas laca, mi vidas, — diris Denetoro. — Vi rajdis rapide kaj longe, kaj sub misombroj en la aero, oni diris al mi.

— Pri tio ni ne parolu! — diris Faramiro.

— Do ni ne parolos, — diris Denetoro. — Iru nun kaj ripozu laŭeble. La neceso morgaŭ estos pli severa. Ĉiuj nun forlasis la Mastron de la Urbo kaj iris ripozi, dum tio ankoraŭ eblis. Ekstere estis senstela mallumo, dum Gandalfo kun Grinĉjo, apude portanta malgrandan torĉon, vojis al sia loĝejo. Ili ne parolis ĝis kiam ili estis malantaŭ fermitaj pordoj. Tiam finfine Grinĉjo kaptis la manon de Gandalfo.

— Diru al mi, ĉu ekzistas iu espero? Rilate Frodon, mi volas diri; aŭ almenaŭ ĉefe rilate Frodon.

Gandalfo metis manon sur la kapon de Grinĉjo.

— Neniam estis multe da espero, — li respondis. — Nur espero de stultulo, kiel oni diris al mi. Kaj kiam mi aŭdis pri Cirito Ungol... — Li interrompis sin kaj paŝis al la fenestro, kvazaŭ liaj okuloj kapablus trapiki la nokton oriente. Li murmuris: — Cirito Ungol! Kial tiuvoje, mi scivolas? — Li turniĝis. — Ĝuste nun, Grinĉjo, mia koro preskaŭ krevis, aŭdinte tiun nomon. Kaj tamen mi opinias vere, ke la novaĵo alportita de Faramiro portas en si iom da espero. Ĉar ŝajnas klare, ke nia Malamiko finfine ekmilitis kaj faris la unuan movon, dum Frodo ankoraŭ liberas. Do dum multaj tagoj ekde nun lia okulo turniĝos tien kaj reen, for de la propra lando. Kaj tamen, Grinĉjo, mi sentas defore lian haston kaj lian timon. Li komencis pli frue ol li volus. Okazis io por instigi lin.

Gandalfo staris momente en pensado.

— Eble, — li murmuris. — Eble helpis eĉ via stultaĵo, knabo mia. Mi pripensu: jam antaŭ proksimume kvin tagoj li certe malkovris, ke ni venkis Sarumanon kaj prenis la Ŝtonon. Sed kiel gravis? Ni ne povus ĝin uzi tre utile, nek sen lia ekscio. Ha, mi scivolas. Ĉu Aragorno? Proksimiĝas lia horo. Kaj li estas forta kaj firma kiel fundamento, Grinĉjo; kuraĝa, senŝancela, kapabla agi laŭ propra volo kaj riskegi, se necese. Eble pro tio. Li eble utiligis la Ŝtonon kaj montris sin al la Malamiko, defiante lin, ĝuste tiucele. Mi scivolas. Nu, la respondon ni ne ricevos ĝis venos la rajdistoj de Rohano, se ili venos ne tro malfrue. Antaŭ ni estas tagoj malbonegaj. Ni dormu, dum ni tion povas!

— Sed, — diris Grinĉjo.

— Sed kio? — demandis Gandalfo. — Nur unu sedon mi permesos ĉi-nokte.

— Golumo, — diris Grinĉjo. — Kiel okazas, ke ili vojaĝas kun li, eĉ sekvas lin? Kaj mi konstatis, ke al Faramiro ne pli ol al vi plaĉis la loko, al kiu li kondukas ilin. Kio misas?

— Tion mi ne povas respondi nun, — diris Gandalfo. — Tamen mia koro konjektis, ke Frodo kaj Golumo renkontiĝos antaŭ la fino. Por bono aŭ malbono. Sed pri Cirito Ungol mi ne parolos hodiaŭ nokte. Perfidon, perfidon mi timas; perfidon far tiu mizera kreaĵo. Sed tiel devas esti. Ni memoru, ke perfidulo povas perfidi sin mem kaj okazigi bonon senintence. Povas esti tiel, kelkfoje. Bonan nokton!

La posta tago venis per mateno simila al bruna krepusko, kaj la homaj koroj, provizore levitaj pro la reveno de Faramiro, denove perturbiĝis. La flugilhavaj kreaĵoj ne estis viditaj tiutage, tamen de tempo al tempo, alte super la urbo, aŭdiĝis mallaŭta krio, kaj multaj, kiuj aŭdis tion, staris frapite de pasema timego, dum la malpli kuraĝaj kunpremiĝis kaj ploris.

Kaj nun Faramiro denove foriris.

— Oni permesis al li neniom da ripozo, — iuj murmuris. — La Mastro tro senindulge pelas sian filon, kaj nun li devas plenumi la devon de du, de li kaj de tiu, kiu ne revenos.

Kaj ĉiam la homoj rigardis norden, demandante:

— Kie estas la rajdistoj de Rohano?

Fakte Faramiro ne iris propravole. Sed la Mastro de la Urbo estis estro de sia konsilio, kaj tiutage li ne havis humoron sin klini antaŭ aliaj. En la frumateno la konsilio estis kunvokita.

Tie ĉiuj komandantoj taksis, ke pro la minaco en la sudo ilia forto ne sufiĉas por entrepreni militagadon propraflanke, krom se hazarde la rajdistoj de Rohano tamen venus. Dume ili devos gardostari sur la muroj kaj atendi.

— Malgraŭ ĉio, — diris Denetoro, — ni ne devus tro facilanime forlasi la eksterajn defendejojn de Ramaso, kiuj estis konstruitaj per tiom da laborego. Kaj la Malamiko devos pagi multekoste la transiron de la Rivero. Tion li ne povos fari sufiĉe multnombre por ataki la Urbon, ĉu norde de Kairo Andros pro la marĉoj, ĉu sude en la direkto de Lebenino pro la larĝeco de la Rivero, kiu postulas multajn boatojn. Ĝuste ĉe Osgiliado li lokigos sian pezon, kiel pli frue, kiam Boromiro rifuzis al li la trapason.

1 ... 249 250 251 252 253 254 255 256 257 ... 322
Перейти на страницу:
0
Сюжет
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Атмосфера
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Главный герой
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Общее впечатление
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
Итоговая оценка: 0.0 из 10 (голосов: 0 / История оценок)