Бесплатная библиотека
Читайте книгу на сайте или телефоне
READ-E-BOOK » Фэнтези » La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]
La Mastro de l' Ringoj [Esperanto] - Читать Любимую Русскую Полную Книгу 👉 Read-E-Book.com

La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]

Электронная книга - «La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]». Краткое содержание книги:

La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]
1 ... 248 249 250 251 252 253 254 255 256 ... 322
Перейти на страницу:

— Faramiro! — li kriis laŭte kun la ceteraj. — Faramiro!

Kaj Faramiro, rimarkante lian fremdan voĉon en la bruado de la urbanoj, turniĝis kaj rigardis suben al li kaj estis mirigita.

— De kie vi venis? — li diris. — Duonulo, kaj en la livreo de la Turego! De kie?..

Sed tiumomente Gandalfo paŝis al lia flanko kaj parolis:

— Li venis kun mi el la lando de la duonuloj. Li venis kun mi. Sed ne prokrastu ĉi tie. Multo estas dirota kaj farota, kaj vi estas laca. Li akompanos nin. Fakte li devos tion fari, ĉar se li ne forgesas siajn novajn devojn pli facile ol mi, li devos ĉeesti sian mastron dum la nuna horo. Venu, Grinĉjo, sekvu nin!

Do fine ili atingis la privatan ĉambron de la Mastro de l’ Urbo. Tie profundaj seĝoj estis metitaj ĉirkaŭ braĝujo; kaj vino estis alportita; kaj tie Grinĉjo, apenaŭ rimarkita, staris malantaŭ la seĝo de Denetoro kaj spertis malmulte sian lacon, ĉar li avide aŭskultis ĉion diratan.

Kiam Faramiro jam manĝis blankan panon kaj trinkis iomete da vino, li sidiĝis sur malalta seĝo maldekstre de sia patro. Iomete pli fore aliflanke sidis Gandalfo sur seĝo el ĉizita ligno; kaj komence li ŝajnis dormanta. Ĉar komence Faramiro parolis nur pri la komisio, pro kiu li estis elsendita antaŭ dek tagoj, kaj li alportis informojn pri Itilio kaj la movoj de la malamiko kaj ties aliancanoj; kaj li rakontis pri la batalo sur la vojo, kiam la haradanoj kaj ties granda besto estis venkitaj: komandanto raportanta al sia mastro tiajn aferojn, kiaj estis ofte aŭditaj pli frue, malgravaj aferetoj en limlanda milito, kiu jam ŝajnis senutila kaj bagatela, senigitaj de la renomo.

Tiam subite Faramiro rigardis al Grinĉjo kaj diris:

— Sed nun ni alvenas aferojn strangajn. Ĉar tiu ĉi ne estas la unua duonulo, kiun mi vidis marŝi el la nordaj legendoj en la Sudlandon.

Je tio Gandalfo rektiĝis kaj kaptis la apogilojn de sia seĝo; sed li diris nenion, kaj per rigardo mutigis la ekkrion sur la lipoj de Grinĉjo. Denetoro rigardis iliajn vizaĝojn kaj balancis la kapon, kvazaŭ signante ke li konstatis multon antaŭ ol io estis eldirita. Malrapide, dum la aliaj sidis silentaj kaj senmovaj, Faramiro rakontis sian historion, kun la okuloj direktitaj plejparte al Gandalfo, kvankam de tempo al tempo lia ekrigardo flankenturniĝis al Grinĉjo, kvazaŭ por refreŝigi sian memoron pri aliaj, kiujn li vidis.

Dum disvolviĝis lia rakonto pri la renkontiĝo kun Frodo kaj ties servanto kaj pri la okazaĵoj ĉe Heneto Anun, Grinĉjo konsciiĝis, ke la manoj de Gandalfo tremas kroĉante la ĉizitan lignaĵon. Blankaj ili jam ŝajnis kaj tre maljunaj, kaj rigardante ilin, Grinĉjo konstatis kun ekflagro de timo, ke Gandalfo, eĉ Gandalfo, estas perturbita, eĉ timanta. La aero en la ĉambro estis prema kaj senmova. Kiam fine Faramiro parolis pri sia disiĝo de la vojaĝantoj kaj ties decido iri al Cirito Ungol, lia voĉo malfortiĝis, kaj li skuis sian kapon kaj suspiris. Tiam Gandalfo saltleviĝis.

— Ĉu Cirito Ungol? Morgula Valo? — li diris. — Kiam, Faramiro, kiam? Kiam vi disiĝis de ili? Kiam ili alvenus tiun malbenitan valon?

— Mi disiĝis de ili matene antaŭ du tagoj, — diris Faramiro. — De tie estas dek kvin leŭgoj ĝis la valo de Morgulduino, se ili iris rekte suden; kaj tiam ili estus ankoraŭ je kvin leŭgoj okcidente de la malbenita Turego. Plej rapide ili ne povus alveni tien antaŭ hodiaŭ, kaj eble ili ankoraŭ ne alvenis tien. Efektive mi komprenas, kion vi timas. Sed la mallumo ne rezultas de ilia aventuro. Ĝi komenciĝis hieraŭ vespere, kaj la tuta Itilio troviĝis sub la ombro hieraŭ nokte. Estas klare al mi, ke la Malamiko jam delonge planis atakon kontraŭ nin, kaj ties horo jam estis decidita antaŭ ol la vojaĝantoj lasis mian gardadon. Gandalfo paŝadis sur la planko.

— La mateno de antaŭ du tagoj, preskaŭ tri tagoj da vojaĝado! Kiom malproksimas la loko, kie vi disiĝis?

— Ĉirkaŭ dudek kvin leŭgoj laŭ birda flugo, — respondis Faramiro. — Sed mi ne povis veni pli rapide. Hieraŭ vespere mi bivakis ĉe Kairo Andros, tiu longa insulo en la Rivero norde, kiun ni defendas; kaj ĉevaloj estas tenitaj sur la ĉi-flanka bordo. Kiam la mallumo plifortiĝis, mi sciis, ke necesas rapido, do mi rajdis de tie kun tri aliaj, por kiuj ankaŭ troviĝis ĉevaloj. La restaĵon de mia trupo mi sendis suden por plifortigi la garnizonon ĉe la travadejoj de Osgiliado. Espereble mi ne faris mise? — Li rigardis sian patron.

— ĉu mise? — kriis Denetoro, kaj liaj okuloj flagris subite. — Kial vi demandas? La viroj estis sub via komando. Aŭ ĉu vi petas mian prijuĝon rilate ĉiujn viajn agojn? Via sinteno estas humila en mia ĉeesto, tamen jam delonge vi ne deviis de la propra vojo pro miaj konsiloj. Vidu, vi parolis lerte, kiel ĉiam; sed mi, ĉu mi ne vidis vian okulon turnita al Mitrandiro, por elserĉi, ĉu vi parolis bone aŭ tro multe? Li delonge kaptis vian koron. Filo mia, via patro estas maljuna, sed ankoraŭ ne kaduka. Mi povas vidi kaj aŭdi, kiel mi kutimis; kaj malmulto el tio, kion vi duone esprimis aŭ lasis neesprimita, estas nun kaŝita antaŭ mi. Mi konas la solvon de multaj enigmoj. Ve, ve pri Boromiro!

— Se al vi malplaĉas tio, kion mi faris, patro mia, — diris Faramiro kviete, — mi dezirus koni vian konsilon antaŭ ol la ŝarĝo de tiom peza decido estis donita al mi.

— Ĉu tio sufiĉus por ŝanĝi vian decidon? — diris Denetoro. — Vi plu farus tute same, laŭ mia opinio. Mi tre bone konas vin. Ĉiam vi deziras aspekti majeste kaj malavare kiel reĝo de l’ pratempo, degna kaj ĝentila. Tio eble taŭgas por iu altrasa, kiu sidas en potenco kaj paco. Sed dum horoj krizaj ĝentilecon eble repagos morto.

— Tiel estu, — diris Faramiro.

— ĉu tiel estu! — kriis Denetoro. — Sed ne nur via morto, mastro Faramiro: la morto ankaŭ de via patro, kaj de via tuta popolo, kiujn protekti estas jam via rolo, post la forpaso de Boromiro.

— Ĉu vi deziras do, ke niaj lokoj estus interŝanĝitaj?

— Jes, tion mi ja deziras, ĉar Boromiro estis lojala al mi kaj ne estis lernanto de iu sorĉisto. Li memorus la bezonon de sia patro kaj ne malŝparus tion, kion donis la sorto. Li alportus al mi la potencan donacon.

Momente la sinrego de Faramiro cedis.

— Mi petas vin, patro mia, memori kial okazis, ke mi, ne li, estis en Itilio. Je minimume unu okazo via konsilo venkis, antaŭnelonge. Ĝuste la Mastro de la Urbo donis al li tiun komision.

— Ne kirlu la feĉon en la taso, kiun mi miksis por mi mem, — diris Denetoro. — Ĉu mi ne gustis tion sur mia lango jam multajn noktojn, anticipante ke en la feĉo kaŝiĝas io eĉ pli malbona? Kiel nun mi efektive konstatas, ke tiel ne devis esti! Ke tiu aĵo devus esti veninta al mi!

— Konsolu vin! — diris Gandalfo. — Neniel Boromiro alportus al vi ĝin. Li estas mortinta, kaj mortis brave. Li dormu en paco! Tamen vi trompas vin. Li elstreĉus sian manon al tiu aĵo, kaj kaptinte ĝin li falus. Li retenus ĝin al si, kaj kiam li revenus, vi ne rekonus vian filon.

La vizaĝo de Denetoro rigidiĝis malmole kaj malvarme.

— Vi trovis Boromiron malpli lernema sub via mano, ĉu ne? — li diris mallaŭte. — Sed mi, lia patro, diras, ke li alportus ĝin al mi. Vi estas saĝa, eble, Mitrandiro, tamen malgraŭ ĉiuj viaj subtilaĵoj, vi ne posedas la tutan saĝecon. Troveblas solvoj, kiuj estas nek la araneaĵoj de sorĉistoj nek la rapidemo de stultuloj. Mi havas pri tiu ĉi afero pli da sperto kaj saĝo ol vi supozas.

1 ... 248 249 250 251 252 253 254 255 256 ... 322
Перейти на страницу:
0
Сюжет
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Атмосфера
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Главный герой
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Общее впечатление
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
Итоговая оценка: 0.0 из 10 (голосов: 0 / История оценок)