Бесплатная библиотека
Читайте книгу на сайте или телефоне
READ-E-BOOK » Фэнтези » La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]
La Mastro de l' Ringoj [Esperanto] - Читать Любимую Русскую Полную Книгу 👉 Read-E-Book.com

La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]

Электронная книга - «La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]». Краткое содержание книги:

La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]
1 ... 247 248 249 250 251 252 253 254 255 ... 322
Перейти на страницу:

Ĉirkaŭ la dek-unua horo, liberigite finfine de deĵorado dum iom da tempo, Grinĉjo elvenis kaj iris serĉi manĝaĵon kaj trinkaĵon por gajigi sian pezan koron kaj igi pli subtenebla sian atendotaskon. En la manĝejo li renkontis denove Beregondon, kiu ĵus revenis post komisio trans Pelenoro al la gardoturoj sur la ĉefvojo. Kune ili elpromenis al la muroj; ĉar interne Grinĉjo sentis sin enkarcerigita, kaj sufokita eĉ en la altplafona citadelo. Nun ili sidis flankalflanke denove en la niĉo frontanta orienten, kie la antaŭan tagon ili manĝis kaj interparolis.

Estis la sunsubira horo, sed la granda vualo jam etendiĝis foren al la okcidento, kaj nur kiam ĝi sinkis fine en la maron la suno eskapis por elsendi mallongan adiaŭan ekbrilon antaŭ la nokto, samkiel Frodo vidis ĝin ĉe la Krucvojo tuŝanta la kapon de l’ falinta reĝo. Sed al la kampoj de Pelenoro, sub la ombro de Mindoluino, venis neniu ekbrilo: ili estis brunaj kaj mornaj.

Jam ŝajnis al Grinĉjo, ke pasis jaroj post kiam li sidis tie antaŭe, en iu duonforgesita tempo, kiam li ankoraŭ estis hobito, facilanima vaganto malmulte tuŝata de la trapasitaj danĝeroj. Nun li estis unuopa soldateto en urbo preparanta sin por granda atako, vestita en la fiera sed sombra maniero de la Garda Turego.

En aliaj tempo kaj loko eble plaĉus al Grinĉjo la nova vesto, sed li nun sciis, ke li ne partoprenas ludon; li estis tute serioze servisto de mastro severa en plej grava danĝero. La maŝkiraso estis peza ŝarĝo, kaj la kasko pezis sur lia kapo. La mantelon li flankenĵetis sur la sidlokon. Li forturnis siajn lacajn okulojn de la mallumaj kampoj sube kaj oscedis, kaj poste li suspiris.

— Vi laciĝis pri tiu ĉi tago, ĉu? — diris Beregondo.

— Jes, — diris Grinĉjo, — tre. Laciĝis pro neniofarado kaj atendado. Mi sentaskadis antaŭ la pordo de l’ ĉambro de mia mastro dum multaj malrapidaj horoj, dum li debatis kun Gandalfo kaj la princo kaj aliaj eminentuloj. Kaj mi ne kutimas, mastro Beregondo, servadi malsata aliajn dum ili manĝas. Tio terure streĉas hobiton. Sendube vi opinias, ke mi devus tiom pli konsciiĝi pri la honoro. Sed por kio taŭgas tia honoro? Efektive por kio taŭgas manĝaĵo kaj trinkaĵo sub tiu ĉi rampanta ombro? Kion ĝi signifas? La aero mem ŝajnas densa kaj bruna! ĉu vi ofte spertas tiajn mornojn kiam la vento venas el la oriento?

— Ne, — diris Beregondo, — tio ne estas vetero de la mondo. Tio estas elpensaĵo de lia malico, iu kirlaĵo de fumo el la Fajromonto, kiun li sendas por malheligi korojn kaj kapojn. Kaj tion ĝi ja faras. Mi volas, ke mastro Faramiro revenu. Lin tio ne malesperigus. Sed nun, kiu scias, ĉu li iam revenos trans la Riveron el la mallumo?

— Jes, — diris Grinĉjo, — ankaŭ Gandalfo maltrankviliĝas. Lin desapontis, ŝajnas al mi, ne trovi Faramiron ĉi tie. Kaj kien li mem iris? Li forlasis la konsiliĝon ĉe la Reganto antaŭ la tagmeza manĝo, kaj cetere, ne bonhumora, laŭ mia opinio. Eble li antaŭscias pri malbona novaĵo.

Subite dum la interparolo ili mutiĝis, kvazaŭ glaciiĝintaj je aŭskultaj ŝtonoj. Grinĉjo kaŭris kun la manoj premitaj al siaj oreloj; sed Beregondo, kiu dumparole pri Faramiro elrigardis trans la remparon, restis tie rigidiĝante, gapante per la apertegaj okuloj. Grinĉjo rekonis la tremigan krion, kiun li aŭdis: ĝi estis tiu sama, kiun li antaŭlonge aŭdis en la Mariŝo de la Provinco, sed jam ĝi estis kreskinta potence kaj malamplene, trapikante la koron per venena malespero.

Fine Beregondo parolis penege:

— Ili jam venis! Ekkuraĝu kaj rigardu! Sube estas misegaĵoj. Malvolonte Grinĉjo grimpis sur la sidlokon kaj elrigardis trans la muron. Pelenoro kuŝis malklare sub li, forvelkante en la foron ĝis la apenaŭ divenebla linio de la Granda Rivero. Sed nun, girantajn rapide trans tiun, kvazaŭ ombrojn de mistempa nokto, li vidis sube en la meza aero grandajn birdsimilajn figurojn, hidajn kiel kadavromanĝuloj tamen pli grandajn ol agloj, tiel kruelajn kiel la morto. Jen ili alflugis proksimen, riskante preskaŭ pafdistance de la rauroj, jen ili forcirklis.

— Nigraj Rajdantoj! — murmuris Grinĉjo. — Nigraj Rajdantoj de la aero! Sed vidu, Beregondo! — li kriis. — Ili serĉas ion, ĉu ne? Vidu kiel ili giras kaj plonĝas, ĉiam direkte al iu punkto tie! Kaj ĉu vi vidas ion moviĝi sur la tero? Etaj malhelaĵoj. Jes, homoj sur ĉevaloj: kvar aŭ kvin. Ah! Mi ne toleras tion! Gandalfo! Gandalfo savu nin!

Alia longa kriĉo leviĝis kaj malleviĝis, kaj li retroĵetis sin denove disde la muro, anhelante kvazaŭ ĉasata besto. Li aŭdis veni de sube sonon de trumpeto, mallaŭtan kaj ŝajne foran en tiu vibra kriego, finiĝantan per longa alta noto.

— Faramiro! Mastro Faramiro! Jen lia signalo! — ekkriis Beregondo. — Brava koro! Sed kiel li atingu la Pordegon, se tiuj fiaj inferakcipitroj havas aliajn armilojn krom timo? Sed vidu! Ili eltenas. Ili alvenos la Pordegon. Ne! la ĉevaloj diskuras freneze. Vidu! la homoj estas elseligitaj; ili kuras surpiede. Ne, unu ankoraŭ surselas, sed li retrorajdas al la ceteraj. Tiu nepre estas la komandanto: li scias mastri tiel bestojn kiel homojn. Ha! jen unu el tiuj fiaĵoj plonĝas al li. Helpon! helpon! Ĉu neniu eliros al li? Faramiro!

Tion dirinte, Beregondo saltis for kaj kuris en la malhelon. Hontante pri sia teruriĝo, dum Beregondo pensis unuavice pri la amata komandanto, Grinĉjo supreniris kaj elgapis. Tiumomente li ekvidis ekbrilon de blanko kaj arĝento venanta el la nordo, kiel eta stelo suben al la krepuskaj kampoj. Ĝi moviĝis sagrapide kaj pligrandiĝis dum la veno, konverĝante rapide kun la fuĝo de la kvar homoj al la Pordego. Ŝajnis al Grinĉjo, ke pala lumo disvastiĝas ĉirkaŭ ĝi, kaj la pezaj ombroj cedas antaŭ ĝi; kaj poste kiam ĝi proksimiĝis, li supozis aŭdi, kvazaŭ eĥon inter la muroj, vokadon de forta voĉo.

— Gandalfo! — li kriis. — Gandalfo! Li ĉiam aperas, kiam la aferoj plej mallumas. Antaŭen! Antaŭen, Blanka Rajdanto! Gandalfo! Gandalfo! — li kriis senrezerve, kiel spektanto ĉe grava vetkuro urĝanta kuranton, kiu estas ekster atingo de kuraĝigo.

Sed la malhelaj flugantaj ombroj konsciiĝis pri la nova veninto. Unu direktiĝis al li, sed ŝajnis al Grinĉjo, ke li levis sian manon, el kiu radio de blanka lumo pikis supren. La nazgulo eligis longan ululan krion kaj flankeniĝis; kaj post tio la kvar aliaj iom hezitis kaj, rapide spiralante supren, foriris orienten, malaperante en la minacan nubaron supre; kaj sube sur Pelenoro ŝajnis provizore pli hele.

Grinĉjo daŭre spektis, kaj li vidis la rajdiston kaj la Blankan Rajdanton renkontiĝi kaj halti, atendante la piedirantojn. Homoj jam rapidis al ili el la Urbo; kaj baldaŭ ĉiuj el la vido forpasis sub la eksteraj muroj, kaj li sciis, ke ili eniras la Pordegon. Konjektante ke ili tuj venos al la Turego kaj la Reganto, li rapidis al la citadela enirejo. Tie aliĝis al li multaj aliaj, kiuj spektis de la altaj muroj la vetkuron kaj la saviĝon.

Post nelonge aŭdiĝis bruego sur la stratoj kondukantaj supren de la eksteraj cirkloj, kaj okazis multe da huraado kaj kriado de la nomoj Faramiro kaj Mitrandiro. Baldaŭ Grinĉjo vidis torĉojn, kaj sekvataj de homamasoj du rajdistojn rajdantajn malrapide: unu estis blanka sed ne plu brila, pala en la krepusko kvazaŭ lia fajro estus estingita aŭ vualita; la alia estis malhela kaj lia kapo estis klinita. Ili elseliĝis, kaj dum ĉevalzorgantoj forkondukis Ombrofakson kaj la alian ĉevalon, ili marŝis antaŭen al la sentinelo ĉeporda: Gandalfo senŝancele, kun la griza mantelo retroŝovita kaj ardo daŭre subbrula en la okuloj; la alia, vestita tute en verdo, malrapide, iom ŝanceliĝe kiel homo laca aŭ vundita.

Grinĉjo premis sin antaŭen, kiam ili pasis sub la lampo malsupre de la porda arko, kaj vidante la palan vizaĝon de Faramiro li enspiris abrupte. Tio estis vizaĝo de iu, kiu estis atakita de granda timo aŭ turmentiĝo, sed jam estris ĝin kaj estis nun kvieta. Fiera kaj seriozega li staris, dum li alparolis la sentinelon, kaj Grinĉjo vidis, kiel proksime li similis sian fraton Boromiro, kiun ŝatis Grinĉjo dekomence, admirante la majestan sed bonkoran sintenon de la grandulo. Tamen subite pri Faramiro lia koro estis strange emociita pro sento, kiun li ne konis antaŭe. Jen estis iu kun tia mieno de alta nobleco, kian Aragorno kelkfoje vidigis, eble malpli alta, tamen ankaŭ malpli netaksebla kaj foreca: unu el la reĝoj de la homoj naskiĝinta pli malfrue, sed tuŝita de la saĝo kaj malĝojo de la Pliaĝa Raso. Li nun sciis, Mal Beregondo elparolis ties nomon ameme. Li estis komandanto obeota de viroj, obeota ankaŭ de li, eĉ sub la ombro de la nigraj flugiloj.

1 ... 247 248 249 250 251 252 253 254 255 ... 322
Перейти на страницу:
0
Сюжет
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Атмосфера
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Главный герой
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Общее впечатление
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
Итоговая оценка: 0.0 из 10 (голосов: 0 / История оценок)