La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]
- Автор: Толкин Джон Рональд Руэл
- Год: 2007
- Язык: эсперанто
- Год: Sezonoj
- Переводчик: Уильям Олд
- Жанр: Фэнтези
Электронная книга - «La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]». Краткое содержание книги:
Efektive en profundiĝanta malhelo venis la reĝo al Edoraso, kvankam temis nur pri tagmezo laŭhorloĝe. Tie li haltis nur mallonge kaj plifortigis sian armeon per ĉirkaŭ sesdeko da rajdistoj venintaj malfrue al la apelo. Nun manĝinte li pretigis sin denove por ekvojaĝi, kaj li afable adiaŭis sian eskviron. Sed Gaja lastfoje petegis, ke li ne estu apartigita.
— Jen ne estas vojaĝo por tiaj rajdbestoj kiaj Stibo, mi jam diris al vi, — diris Teodeno. — Kaj en tia batalo, kian ni intencas fari sur la kampoj de Gondoro, kion vi farus, sinjoro Gajadoko, kvankam vi estas glavmajstro kun pli da koro ol da staturo.
— Tiurilate kiu povas antaŭvidi? — respondis Gaja. — Sed kial, mastro, vi ricevis min kiel glavmajstron, se ne por resti ĉe via flanko? Kaj mi ne volas, ke oni dira pri mi en kantoj, ke mi ĉiam estis postlasita!
— Mi ricevis vin por sekurigi vin, — respondis Teodeno, — kaj ankaŭ por ke vi faru laŭ miaj eventualaj ordonoj. Neniu el miaj rajdistoj povos porti vin kiel ŝarĝon. Se la batalo okazus antaŭ miaj pordoj, eble viajn farojn rememorus la menestreloj, sed estas cent du leŭgoj ĝis Mundburgo, kie Denetoro regas. Pli mi ne diros.
Gaja riverencis kaj foriris malĝoje, kaj gapis al la vicoj da rajdistoj. Jam la trupoj estis pretiĝantaj por ekiro: viroj striktigis selzonojn, prizorgis la selojn, karesis siajn ĉevalojn; iuj maltrankvile rigardis la premantan ĉielon. Nerimarkite alvenis rajdisto kaj alparolis mallaŭte en la orelon de la hobito.
— Kie emo ne mankas, liberiĝas vojo, tiel ni diras, — li flustris; — kaj tion mi mem konstatis. — Gaja suprenrigardis kaj vidis, ke tiu estas la juna rajdisto, kiun li matene rimarkis. — Vi volas iri tien, kien iras la Mastro de Markio: mi vidas tion en via vizaĝesprimo.
— Vere, — diris Gaja.
— Do vi akompanos min, — diris la rajdisto. — Mi kunportos vin antaŭ mi, sub mia mantelo ĝis ni estos en malproksimo kaj jena mallumo pli mallumos. Tian bonvolon oni ne rifuzu. Nenion plu diru al iu ajn, sed venu!
— Mi vere tre dankas! — diris Gaja. — Dankon, sinjoro, kvankam vian nomon mi ne scias.
— Ĉu ne? — diris la rajdisto mallaŭte. — Do nomu min Dernkasko.
Tiel okazis, ke kiam la reĝo ekvojaĝis, antaŭ Dernkasko sidis la hobito Gajadoko, kaj la griza ĉevalego Ventfola malzorgis pri la ŝarĝo; ĉar Dernkasko malpli pezis ol multaj viroj, kvankam li estis supla kaj forme fortikeca.
Antaŭen en la ombron ili rajdis. En la salikaj densejoj, kie Neĝburno fluis en Entvaŝon, je dek du leŭgoj oriente de Edoraso, oni bivakis tiunokte. Kaj poste antaŭen denove tra Foldo; kaj tra Fenmarĉo, kie dekstre grimpis grandaj kverkejoj sur la montflankoj sub la ombroj de malhela Halifirieno apud la limoj de Gondoro; sed fore maldekstre nebuletoj surkuŝis la marĉojn kreitajn de la elfluejoj de Entvaŝo. Kaj dum ili rajdis, venis onidiroj pri milito en la nordo. Unuopuloj, sovaĝe rajdante, alportis sciigojn pri malamikoj atakantaj ilian orientan limon, pri orkamasoj marŝantaj en la steparo de Rohano.
— Rajdu plu! Rajdu plu! — kriis Eomero. — Tro malfrue jam por flankeniri. La marĉejoj de Entvaŝo devos gardi nian flankon. Nun rapidon ni bezonas. Rajdu plu!
Kaj tiel Reĝo Teodeno foriris el sia regno, kaj leŭgon post leŭgo la longa vojo forserpentumis, kaj la signalfajraj montetoj pretermarŝis: Kalenhado, Min-Rimono, Erelaso, Nardolo. Sed ties fajroj estis estingitaj. La tuta tereno estis griza kaj senmova; kaj ĉiam pli da ombro profundiĝis antaŭ ili, kaj espero malkreskis en ĉiu koro.
4
La sieĝo de Gondoro
Grinĉjo estis vekita de Gandalfo. Kandeloj estis fajrigitaj en ilia ĉambro, ĉar tra la fenestroj venis nur malforta krepusko; la aero pezis kvazaŭ pro proksimiĝanta tondro.
— Kioma horo estas? — diris Grinĉjo oscedante.
— Post la dua horo, — diris Gandalfo. — Jam estas tempo ellitiĝi kaj ordigi vin. Vi estas vokita al la Mastro de la Urbo por ekscii viajn novajn devojn.
— Kaj ĉu li havigos matenmanĝon?
— Ne! Ĝin mi havigis: ĉion kion vi ricevos ĝis la tagmezo. Manĝaĵoj estas nun porciumataj laŭordone.
Grinĉjo rigardis malgaje la malgrandan panon kaj (laŭ lia opinio) tre nesufiĉan buterpecon, kiuj estis elmetitaj por li apud taso da maldensa lakto.
— Kial vi kondukis min ĉi tien? — li diris.
— Vi tre bone scias, — diris Gandalfo. — Por disigi vin de malutilo; kaj se ne plaĉas al vi esti ĉi tie, vi rajtas memori, ke vi tion mem trudis al vi.
Grinĉjo diris nenion plu.
Post nelonge li marŝis kun Gandalfo denove tra la malvarma koridoro al la pordo de la Turega Halo. Tie Denetoro sidis en griza sombro, kvazaŭ maljuna pacienca araneo, Grinĉjo pensis; li ŝajnis ne esti moviĝinta ekde la antaŭa tago. Li fingrovokis Gandalfon al seĝo, sed Grinĉjo daŭre staris dum kelka tempo malatentite. Fine la maljunulo turnis sin al li:
— Nu, sinjoro Peregrino, espereble vi utiligis hieraŭon por via profito, kaj agrable por vi? Tamen mi timas, ke la tablo en tiu ĉi urbo estas malpli ŝarĝita ol laŭ via deziro.
Grinĉjo sentis iom senkomforte, ke la plimulto de tio, kion li diris aŭ faris, estas iel konata al la Mastro de la Urbo, kaj cetere multo el tio, kion li pensis. Li nenion respondis.
— Kaj kion vi volas fari en mia servado?
— Mi supozis, mastro, ke vi difinos al mi miajn devojn.
— Tion mi faros, kiam mi ekscios por kio vi taŭgas, — diris Denetoro. — Sed tion mi ekscios plej frue, eble, se mi tenos vin apud mi. La eskviro de mia ĉambro petis permeson iri al la ekstera garnizono, do vi anstataŭos lin dum iom da tempo. Vi servos min, portos mesaĝojn, kaj parolos al mi, se la milito kaj konsiliĝo lasos al mi senokupan tempon. Ĉu vi scias kanti?
— Jes, — diris Grinĉjo. — Nu, jes, sufiĉe bone por mia propra popolo. Sed ni ne havas kantojn taŭgajn en halegoj kaj misepokoj, moŝto. Ni malofte kantas pri io pli terura ol vento aŭ pluvo. Kaj la plimultaj miaj kantoj temas pri aferoj, kiuj ridigas min; aŭ pri manĝado kaj trinkado, kompreneble.
— Kaj kial tiaj kantoj ne estu taŭgaj en miaj haloj, aŭ dum tiaj horoj kiaj la nunaj? ĉu ni, kiuj vivis longe sub la Ombro, supozeble rajtas aŭskulti eĥojn el lando neĝenata de ĝi? Tiam ni povos senti, ke ne senfrukta estis nia maldormo, kvankam ĝi eble estis sendanka.
Grinĉjo deprimiĝis. Al li ne plaĉis la ideo kanti iun kanton el la Provinco al la Mastro de Minaso Tirit, certe ne la komikajn, kiujn li plej bone konis; tiuj estus tro, nu, kamparanecaj por tia okazo. Li estis tamen provizore liberigita de la turmento. Oni ne ordonis, ke li kantu. Denetoro turnis sin al Gandalfo, starigante demandojn pri la rohananoj kaj ties politiko kaj la situacio de Eomero, nevo de la reĝo. Grinĉjo miris pri kiom la Mastro verŝajne sciis pri popolo loĝanta tiel fore, kvankam certe, li pensis, pasis multaj jaroj post kiam Denetoro mem rajdis eksteren.
Baldaŭ Denetoro gestis al Grinĉjo kaj provizore forsendis lin.
— Iru al la armilejo de la Citadelo, — li diris, — kaj akiru tie la livreon kaj ekipaĵon de la Turego. Ĝi estos preta. Ĝi estis mendita hieraŭ. Revenu kiam vi estos vestita!
Okazis laŭ lia diro; kaj Grinĉjo baldaŭ trovis sin vestita per strangaj vestaĵoj, ĉiuj el nigro kaj arĝento. Li havis etan maŝkirason, kies ringoj estis forĝitaj el ŝtalo, eble, tamen gagate nigraj; kaj altvertan kaskon kun etaj korvflugiloj ambaŭflanke, inkrustitan per arĝenta stelo en la mezo de la cirkleto. Super la maŝo estis mallonga nigra kitelo, arĝente brodita en la centro je la emblemo de la Arbo. Liaj malnovaj vestoj estis falditaj kaj metitaj en tirkeston; al li estis permesate reteni nur la grizan mantelon de Lorieno, sed ne porti ĝin dumdeĵore. Li aspektis jam, se li nur scius tion, kiel vera Ernil i Pheriannath, la Princo de la Duonuloj, kiel la homoj nomis lin; sed li sentis sin nekomforta. Kaj la malhelo komencis deprimi lian spiriton.
Estis malhele kaj krepuske dum la tuta tago. Ekde la sensuna tagiĝo ĝis la vespero la peza ombro profundiĝis, kaj ĉiuj koroj en la Urbo estis deprimitaj. Altsupre granda nubo moviĝis malrapide okcidenten el la Nigra Lando, vorante la lumon, portate sur vento de milito; sed sube la aero estis senmova kaj senspira, kvazaŭ la tuta valo de Anduino atendus la atakon de ruiniga ŝtormo.