Бесплатная библиотека
Читайте книгу на сайте или телефоне
READ-E-BOOK » Фэнтези » La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]
La Mastro de l' Ringoj [Esperanto] - Читать Любимую Русскую Полную Книгу 👉 Read-E-Book.com

La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]

Электронная книга - «La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]». Краткое содержание книги:

La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]
1 ... 245 246 247 248 249 250 251 252 253 ... 322
Перейти на страницу:

— Mi rifuzas postlasiĝi, ke oni retrovu min revenante! — diris Gaja. — Mi rifuzas postlasiĝi, mi rifuzas. — Kaj tion ripetante ĉiam denove al si, li finfine ekdormis en sia tendo.

Lin vekis homo, skuanta lin.

— Vekiĝu, vekiĝu, sinjoro Holbitlo! — kriis tiu, kaj finfine Gaja vekiĝis el profunda sonĝo kaj sidiĝis tikante. Ankoraŭ ŝajnas tre malhele, li pensis.

— Kio okazas? — li demandis.

— La reĝo vin alvokas.

— Sed la suno ankoraŭ ne leviĝis.

— Ne, kaj ne leviĝos hodiaŭ, sinjoro Holbitlo. Nek iam plu, oni supozus sub jena nubo. Sed la tempo ne senmoviĝas, eĉ se la suno estas perdita. Rapidu!

Surmetinte kelkajn vestojn Gaja rigardis eksteren. La mondo estis malheleca. La aero mem ŝajnis bruna, kaj ĉio ĉirkaŭe estis nigra kaj griza kaj senombra. Regis plena senmoveco. Neniu nubo videblis, krom eble fore en la okcidento, kie la plej malproksimaj palpantaj fingroj de la granda morno plu rampis antaŭen kaj trapenetris ilin iom da lumo. Supre pendis peza tegmento, sombra kaj senforma, kaj la lumo ŝajnis velki pli ol kreski.

Gaja vidis multajn personojn starantajn, suprenrigardantajn kaj murmurantajn; ĉies vizaĝoj estis grizaj kaj malĝojaj, kaj iuj timis. Kun peziĝanta koro li sin direktis al la reĝo. La gondora rajdisto Hirgono anticipis lin, kaj apud tiu nun staris alia viro simila al li kaj same vestita, sed pli malalta kaj pli larĝa. Kiam Gaja eniris, tiu alparolis la reĝon.

— Ĝi venas el Mordoro, moŝto, — li diris. — Ĝi komenciĝis hieraŭ vespere je sunsubiro. El la montoj de Eostfaldo en via regno mi vidis ĝin leviĝi kaj trarampi la ĉielon, kaj tutnokte, dum mi rajdis, ĝi venis malantaŭe glutante la stelojn. Jam la nubego superombras la tutan teron inter ĉi tie kaj la Ombraj Montoj, kaj ĝi pliprofundiĝas. Milito jam komenciĝis.

Dum iom da tempo la reĝo sidis silenta. Fine li ekparolis:

— Do ni alvenas ĝin en la fino, la grandan batalon de nia epoko, en kiu forpasos multaj aferoj. Sed almenaŭ ne plu necesas kaŝiĝo. Ni rajdos laŭ la rekta kaj senŝirma vojo kaj per tuta nia rapido. La apelo komenciĝos jam tuj, kaj atendos neniun malfruanton. Ĉu en Minaso Tirit vi havas sufiĉe da provianto? Ĉar se ni devos nun rajdi plej haste, ni sekve devos rajdi senŝarĝe, kun nur sufiĉe da greno kaj akvo por nutri nin ĝisbatale.

— Ni havas grandan stokon jam longe preparitan, — respondis Hirgono. — Rajdu nun laŭeble senŝarĝe kaj rapide!

— Do alvoku la heroldojn, Eomero, — diris Teodeno. — La rajdistoj estu envicigitaj!

Eomero eliris, kaj baldaŭ la trumpetoj sonoris en la Fortikaĵo kaj ilin respondis multaj malsupre; sed ties voĉoj ne plu sonis klare kaj brave, kiel ili ŝajnis al Gaja la antaŭan vesperon. Obtuzaj ili ŝajnis kaj aspraj en la peza aero, henante sinistre.

La reĝo sin turnis al Gaja.

— Mi iras al milito, sinjoro Gajadoko, — li diris. — Tre baldaŭ mi ekvojaĝos. Mi liberigas vin el mia servado, sed ne el mia amikeco. Vi restos ĉi tie kaj, se vi volos, vi servos Damon Eovina, kiu regos la popolon anstataŭ mi.

— Sed, sed, mastro, — Gaja balbutis, — mi proponis al vi mian glavon. Mi ne volas esti disigita de vi, reĝo Teodeno. Kaj pro tio, ke ĉiuj miaj amikoj iris al la batalo, mi hontus resti malantaŭe.

— Sed ni rajdos sur ĉevaloj altaj kaj rapidaj, — diris Teodeno, — kaj malgraŭ tio, ke via koro estas granda, vi ne povos rajdi tiajn bestojn.

— Do ligu min al ies dorso, aŭ permesu al mi kroĉiĝi al ies piedingo, aŭ io. Estas longa vojo por kuranto, sed mi ja kuros, se mi ne povos rajdi, eĉ se mi fortrivos miajn piedojn kaj alvenos semajnojn tro malfrue.

Teodeno ridetis.

— Prefere ol tio, mi kunportus vin sur Neĝkolaĵo, — li diris. — Sed vi almenaŭ rajdos kun mi ĝis Edoraso kaj rigardos al Meduseldo, ĉar tien mi iros. Ĝis tie povos vin porti Stibo: la granda vetkuro ne komenciĝos ĝis ni atingos la ebenaĵon.

Tiam Eovina stariĝis.

— Venu jam, Gajadoko! — ŝi diris. — Mi montros al vi la ekipaĵon, kiun mi preparis por vi. — Ili eliris kune. — Nur tiun ĉi peton starigis al mi Aragorno, — diris Eovina, dum ili trapasis inter la tendoj, — ke vi estu armita por la batalo. Tion mi konsentis laŭ miaj eblecoj. Ĉar mia koro diras al mi, ke vi bezonos tian ekipaĵon antaŭ la fino.

Ŝi kondukis Gajan al budo inter la loĝejoj de la reĝa gardistaro; kaj tie armilisto portis al ŝi malgrandan kaskon, rondan ŝildon kaj aliajn armaĵojn.

— Neniun maŝkirason ni havas, kiu povus adaptiĝi al vi, — diris Eovina, — nek tempon por forĝi tian maŝkirason; sed jen estas dika brustvesto el ledo, zono kaj ponardo. Glavon vi jam havas.

Gaja riverencis, kaj la damo montris al li la ŝildon, kiu similis la ŝildon donitan al Gimlio, kaj ĝi surhavis la insignon de la blanka ĉevalo.

— Prenu ĉion ĉi, — ŝi diris, — kaj portu ilin al bonfortuno! Adiaŭ jam, sinjoro Gajadoko! Ni eble tamen renkontiĝos denove, vi kaj mi.

Tiel okazis, ke en profundiĝanta sombro la Reĝo de Markio prepariĝis por konduki ĉiujn siajn rajdistojn laŭ la orienta vojo. Koroj pezis, kaj multaj timis en la ombro. Sed ili estis popolo severa, lojala al sia mastro, kaj malmulte da plorado aŭ murmurado aŭdiĝis, eĉ en la tendaro en la Fortikaĵo, kie loĝis la ekzilitoj el Edoraso, virinoj, infanoj kaj gemaljunuloj. Missorto ŝvebis super ili, sed ili frontis ĝin silente.

Pasis du rapidaj horoj, kaj nun la reĝo sidis sur sia blanka ĉevalo, ekbrilanta en la duonlumo. Fiera kaj alta li ŝajnis, malgraŭ tio, ke la haroj fluantaj sub lia alta kasko similis la neĝon; kaj multaj rigardis lin mire kaj kuraĝiĝis vidante lin malkliniĝa kaj sentima.

Tie sur la larĝaj ebenaĵoj apud la brua rivero estis ordigitaj en multaj trupoj preskaŭ kvincent kvin centoj da rajdistoj plenarmitaj, kaj pluraj centoj da aliuloj kun rezervaj ĉevaloj malpeze ŝarĝitaj. Unuopa trumpeto sonoris. La reĝo levis sian manon, kaj tiam silente la armeo da markianoj ekiris. Unue iris dek du domanoj de la reĝo, renomaj rajdistoj. Poste sekvis la reĝo kun Eomero dekstre. Li jam adiaŭis al Eovina supre en la Fortikaĵo, kaj tiu memoro estis malĝojiga; sed nun li turnis sian atenton al la vojo antaŭe. Malantaŭ li Gaja rajdis sur Stibo kun la mesaĝistoj de Gondoro, kaj pli malantaŭe alia dekduo de reĝaj domanoj. Ili preterpasis la longajn vicojn da atendantoj kun severaj kaj senemociaj vizaĝoj. Sed kiam ili preskaŭ alvenis la ekstremon de la vicoj, iu direktis rigardon akran al la hobito. Junulo, pensis Gaja reciproke rigardante, malpli alta kaj fortika ol la plimulto. Li konstatis ekbrilon de klaraj grizaj okuloj; kaj tiam li ektremetis, ĉar subite venis al li en la kapon, ke tio estas vizaĝo de persono senespera, kiu iras serĉi la morton.

Plu laŭ la griza vojo ili iris apud Neĝburno hastanta sur siaj ŝtonoj; tra la vilaĝetoj Subharo kaj Supraburno, kie multaj malgajaj virinaj vizaĝoj rigardis tra malhelaj pordejoj; kaj tiel sen korno aŭ harpo aŭ virvoĉa muziko la granda rajdado orienten komenciĝis, pri kiu okupiĝis la kantoj de Rohano dum multaj longaj homvivoj poste.

El Dunharo en morna mateno rajdis kun komandantoj fil’ de Tengelo: venis al Edoraso, l’ antikvaj haloj de l’ limgardantoj nebulumitaj; orajn trabojn malhelo mantelis. Li adiaŭis liberan popolon, la tronon, fajrujojn, kaj lokojn sanktajn, kie festadis li antaŭ krepusko. Elrajdis la reĝo, tim’ malantaŭe, fato antaŭe. Li lojaladis al votoj faritaj, ilin plenumis. Teodeno elrajdis. Kvin noktojn kaj tagojn al oriento rajdis eorlidoj tra Foldo, Fenmarĉo kaj Firenarbaro, ses mil lancoj al Sunlendingo, Mundburgo potenca sub Mindoluino, mar-reĝa urbo en suda reĝlando sieĝata, fajr-ĉirkaŭita. Sort’ ilin pelis. Glutis mallumo ĉevalojn kaj homojn; hufbatoj fore sinkis silenten: rakontas la kantoj.
1 ... 245 246 247 248 249 250 251 252 253 ... 322
Перейти на страницу:
0
Сюжет
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Атмосфера
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Главный герой
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Общее впечатление
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
Итоговая оценка: 0.0 из 10 (голосов: 0 / История оценок)