La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]
- Автор: Толкин Джон Рональд Руэл
- Год: 2007
- Язык: эсперанто
- Год: Sezonoj
- Переводчик: Уильям Олд
- Жанр: Фэнтези
Электронная книга - «La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]». Краткое содержание книги:
— Tamen oni diras en Harvalo, — diris Eovina mallaŭte, — ke dum la senlunaj noktoj antaŭ ne tre longe amaso tre strange vestita preterpasis. De kie ili venis, sciis neniu, sed ili laŭiris la ŝtonvojon kaj malaperis en la monton, kvazaŭ ili irus al rendevuo.
— Do kial Aragorno iris tiun vojon? — demandis Gaja. — Ĉu vi scias ion, kio klarigus tion?
— Krom se li diris ion al vi kiel al sia amiko, kion ni ne aŭdis, — diris Eomero, — nun neniu en la lando de la vivantoj povas diveni lian intencon.
— Ege ŝanĝita li ŝajnis al mi, post kiam mi la unuan fojon vidis lin en la reĝa domo, — diris Eovina, — pli serioza, pli maljuna. Envultita mi taksis lin, kaj simila al iu vokata de la Mortintoj.
— Eble li estis vokata, — diris Teodeno, — kaj mia koro diras al mi, ke mi neniam plu vidos lin. Tamen li estas reĝeca persono, alte destinita. Kaj konsoliĝu per tio, filino, tiel ke konsolon vi ŝajne bezonas pro via doloro pri tiu gasto. Oni diras, ke kiam la eorlidoj venis el la nordo kaj pasis finfine supren laŭ Neĝburno, serĉante sekurajn rifuĝejojn en tempo premanta, Brego kaj ties filo Baldoro supreniris la Ŝtuparon de la Fortikaĵo kaj tiel staris antaŭ la Pordo. Ĉe la sojlo sidis oldulo, nediveneble maljunega, alta kaj reĝeca li antaŭe estis, sed nun li estis velkinta kiel malnova ŝtono. Efektive ŝtono ili supozis lin, ĉar li tute ne moviĝis kaj diris neniun vorton, ĝis ili celis preterpasi lin kaj eniri. Kaj tiam voĉo eliĝis el li, kvazaŭ el la tero, kaj surprize al ili ĝi parolis en la okcidenta lingvo: La vojo estas fermita.
» Tiam ili haltis kaj rigardis lin kaj vidis, ke li vivas ankoraŭ; sed li ilin ne rigardis. La vojo estas fermita, lia voĉo diris denove. Ĝin kreis tiuj, kiuj estas Mortintaj, kaj la Mortintoj gardas ĝin, ĝis venos la okazo. La vojo estas fermita.
» Kaj kiam la okazo venos? demandis Baldoro. Sed neniun respondon li ricevis. Ĉar la maljunulo mortis tiuhore kaj falis survizaĝen; kaj neniun pluan informon pri la praloĝantoj de la montaro nia popolo iam eksciis. Tamen eble finfine la epoko aŭgurita jam venis, kaj Aragorno eble trapasos.
— Sed kiel oni konstatu, ĉu aŭ ne tiu epoko venis, krom riskante la Pordon? — demandis Eomero. — Kaj tiun vojon mi ne irus eĉ se ĉiuj hordoj de Mordoro starus antaŭ mi, kaj mi estus sola kaj havus neniun alian rifuĝejon. Ve, ke humoro tiel envulta trafis viron tiel grandkoran en tiu ĉi horo de bezono! Ĉu ne estas sufiĉe da misaj aferoj en la mondo, sen ke oni serĉu ilin sub la tero? Milito proksimas.
Li paŭzis, ĉar tiumomente aŭdiĝis bruo ekstere, vira voĉo krianta la nomon de Teodeno, kaj la kiu-iras de la sentinelo.
Baldaŭ la estro de l’ sentineloj flankenŝovis la kurtenon kaj diris:
— Mastro, venis komisiito el Gondoro. Li volas tuj veni al vi.
— Li venu! — diris Teodeno.
Eniris altulo, kaj Gaja sufokis ekkrion; ĉar ŝajnis al li, ke Boromiro denove vivas kaj revenis. Poste li konstatis, ke tiel ne estas; la viro estis nekonata, kvankam tiel simila al Boromiro, ke li ŝajnis parenca, alta, grizokula kaj fiera. Li estis vestita rajdiste per mantelo el malhela verdo super delikata maŝkitelo; sur la antaŭo de lia kasko estis verkita arĝenta steleto. En la mano li portis unu sagon, nigrapluman kaj ŝtalpintan, sed la pinto estis ruĝe farbita.
Li unukrure genuiĝis kaj transdonis la sagon al Teodeno.
— Saluton, Mastro de la rohananoj, amiko de Gondoro! Mi estas Hirgono, komisiito de Denetoro, kiu alportas al vi ĉi tiun militsignon. Gondoro estas en grava danĝero. Ofte la rohananoj helpis nin, sed nun la Mastro Denetoro petas vian tutan forton kaj vian tutan rapidecon, ĉar eble Gondoro finfine detruiĝos.
— La Ruĝa Sago! — diris Teodeno, tenante ĝin kvazaŭ li ricevus alvokon longe atenditan, tamen teruran, kiam ĝi venas. Lia mano tremis. — La Ruĝa Sago ne estas vidita en Markio dum ĉiuj miaj jaroj! Ĉu vere ni venis ĝis tio? Kaj kiom supozas Mastro Denetoro mian tutan forton kaj mian tutan rapidecon?
— Tion plej bone scias vi, mastro, — diris Hirgono. — Sed post nelonge povos okazi, ke Minaso Tirit estos ĉirkaŭbarita, kaj se vi ne estas sufiĉe forta por trabreĉi sieĝon multpotencan, Mastro Denetoro ordonis al mi diri, ke laŭ lia prijuĝo la fortaj armiloj de la rohananoj pli utilos interne de liaj muroj ol ekstere.
— Sed li scias, ke nia popolo batalas prefere surĉevale kaj en malfermiteco, kaj ankaŭ ke ni estas popolo disloĝanta kaj necesas tempo por kunigi niajn rajdistojn. Ĉu ne vere estas, Hirgono, ke la Mastro de Minaso Tirit scias pli, ol li inkluzivas en sia mesaĝo? Ĉar ni jam militas, kiel vi eble vidis, kaj vi ne trovas nin tute senpreparaj. Gandalfo la Griza estis inter ni, kaj ĝuste nun ni kuniĝas por batalo en la oriento.
— Kion Mastro Denetoro eble scias aŭ konjektas, mi ne povas diri, — respondis Hirgono. — Sed efektive nia situacio estas danĝerega. Mia Mastro ne sendas al vi iun ordonon, li nur petas, ke vi memoru la malnovan amikecon kaj votojn delonge diritajn, kaj por via propra prospero faru vian plejeblon. Estas raportite al ni, ke multaj reĝoj alrajdis el la oriento por servi al Mordoro. De la nordo ĝis la kampo de Dagorlado estas interbatiĝo kaj onidiroj pri milito. En la sudo haradanoj moviĝas, kaj timo inundis niajn marbordojn, tiel ke malmulte da helpo venos al ni de tie. Rapidu! Ĉar ĝuste antaŭ la muroj de Minaso Tirit la sorto de nia epoko estos decidita, kaj se la tajdo ne estos haltigita tie, poste ĝi trafluos ĉiujn belajn kampojn de Rohano, kaj eĉ en tiu ĉi Fortikaĵo inter la montetoj ne estos rifuĝejo.
— Mallumaj sciigoj, — diris Teodeno, — tamen ne tute nesupozitaj. Sed diru al Denetoro, ke eĉ se Rohano mem ne sentus danĝeron, ni tamen venus helpi lin. Sed nin trafis multaj perdoj en niaj bataloj kontraŭ la perfidulo Sarumano, kaj ni devas plu konsideri nian landlimon norde kaj oriente, kiel vidigas liaj propraj informoj. La granda potenco, kiun la Malluma Mastro nun ŝajnas disponi, eble povus haltigi nin en batalo antaŭ la urbo kaj tamen frapi grandforte trans la Riveron fore preter la Reĝa Pordo.
» Sed ni ne plu parolos, kiel konsilas la prudento. Ni venos. La apelo estas aranĝita por morgaŭ. Kiam ĉio estos ordigita, ni ekvojaĝos. Dek mil lancistojn mi eble povintus rajdigi tra la ebenaĵo por konsterni viajn malamikojn. Sed estos malpli multe, bedaŭrinde, ĉar mi ne volas lasi negarditaj miajn fortikaĵojn. Tamen almenaŭ ses mil rajdos post mi. Diru al Denetoro, ke ĉi-hore la Reĝo de Markio mem descendos al la lando Gondoro, kvankam eble li ne rajdos returnen. Sed ĝi estas vojo longa, kaj homoj kaj bestoj devos alveni la finon kun forto por la batalo. Eble pasos semajno ekde la morgaŭa mateno antaŭ ol vi aŭdos kriegon de la filoj de Eorlo proksimiĝanta el la nordo.
— Ĉu semajno! — diris Hirgono. — Se tiel devas esti, tiel estu. Sed vi probable trovos nur murojn ruinigitajn je sep tagoj de la nuno, krom se venos neatendite alia helpo. Nu, vi povos almenaŭ perturbi la orkojn kaj la brunhaŭtulojn, dum tiuj festos en la Blanka Turego.
— Ni faros almenaŭ tion, — diris Teodeno. — Sed mi mem ĵus venis el batalo kaj longa vojaĝo, kaj mi iros nun ripozi. Restu ĉi tie ĉi-nokte. Poste vi rigardos la apelon de Rohano kaj forrajdos tiom pli ĝoja pro la vido, kaj pli rapide pro la ripozo. Konsiliĝoj plej trafas matene, kaj nokto ŝanĝas multajn aferojn.
Tion dirinte la reĝo stariĝis, kaj ĉiuj stariĝis.
— Iru nun ĉiu al sia ripozo, — li diris, — kaj dormu bone. Kaj vin, sinjoro Gajadoko, mi ne plu bezonas hodiaŭ nokte. Sed estu preta por mia alvoko tiel baldaŭ kiel la suno leviĝos.
— Mi estos preta, — diris Gaja, — eĉ se vi ordonos, ke mi rajdu kun vi laŭ la Padoj de l’ Mortintoj.
— Ne parolu la vortojn aŭgurajn! — diris la reĝo. — Ĉar eble ekzistas pli ol unu vojo meritanta tiun nomon. Sed mi ne diris, ke mi ordonos al vi rajdi kun mi laŭ iu ajn vojo. Bonan nokton!