La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]
- Автор: Толкин Джон Рональд Руэл
- Год: 2007
- Язык: эсперанто
- Год: Sezonoj
- Переводчик: Уильям Олд
- Жанр: Фэнтези
Электронная книга - «La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]». Краткое содержание книги:
Post kelka tempo li retrorigardis kaj konstatis, ke li jam grimpis kelkcent futojn super la valo, sed fore sube li ankoraŭ povis malklare vidi serpentumantan spaliron da rajdistoj, trairantaj la vadejon kaj sekvantaj laŭ la vojo al la bivakejo preparita por ili. Nur la reĝo kaj ties gardistaro estis supreniranta en la Fortikaĵon.
Finfine la reĝa trupo alvenis abruptan randon, kaj la grimpanta vojo enpasis tranĉaĵon inter rokmuroj, kaj tiel supreniris mallongan deklivon kaj eksteren sur larĝan altejon. Tion oni nomis Firenfeldo, verda montara kampo da herbo kaj erikoj, alta super la profunde fositaj fluejoj de Neĝburno, kuŝigita sur la sino de la grandaj montoj malantaŭe: sude Starkhorno kaj norde la segildenta maso de Irensago, inter kiuj frontis al la rajdistoj la malafabla nigra muro de Dvimorbergo, la Hantata Monto leviĝanta el krutaj deklivoj de sombraj pinoj. Disduigante la altejon etendiĝis duobla spaliro da starantaj ŝtonoj, malklariĝanta en la krepusko kaj malaperanta inter la arboj. Kiuj riskis sekvi tiun vojon, tiuj baldaŭ alvenis la nigran Dimholton sub Dvimorbergo, kaj la minacon de l’ ŝtonpilastro, kaj la oscedan ombron de la malpermesita pordo.
Tia estis malhela Dunharo, konstruita de homoj longe forgesitaj. Ilia nomo estis perdita kaj neniu kanto aŭ legendo memorigis pri ili. Kiucele ili kreis tiun lokon, kiel urbon aŭ sekretan templon aŭ tombon de reĝoj, neniu jam sciis. Tie ili laboris dum la Malhelaj Jaroj, eĉ antaŭ ol venis ŝipo al la okcidentaj marbordoj, kaj antaŭ ol la dunadanoj ekkonstruis Gondoron; kaj nun ili estis malaperintaj, kaj nur la Pukel-homoj postrestis, daŭre sidantaj apud la vojturnoj.
Gaja gapis al la vicoj de etendiĝantaj ŝtonoj: ili estis trivitaj kaj nigraj; iuj kliniĝis, iuj jam falis, iuj estis fenditaj aŭ rompitaj; ili aspektis kiel vicoj da maljunaj kaj malsataj dentoj. Li scivolis, kio ili estis, kaj li esperis, ke la reĝo ne intencas sekvi ilin poste en la mallumon. Poste li vidis, ke ambaŭflanke de l’ ŝtonoza vojo troviĝis tendoj kaj budoj; sed tiuj ne estis starigitaj proksime al la arboj, kaj ŝajnis prefere kunpremiĝi for de ili en la direkto de la klifrando. Ili estis pli multaj dekstre, kie Firenfeldo estis pli larĝa; kaj maldekstre troviĝis tendaro pli malgranda, en kies mezo staris alta pavilono. De tiu flanko nun venis rajdanto renkonte al ili, kaj ili turniĝis for de la vojo.
Kiam ili proksimiĝis, Gaja konstatis, ke la rajdanto estas virino kun longaj plektitaj haroj ekbrilantaj en la krepusko, tamen ŝi portis kaskon kaj estis ĝistalie vestita bataliste kaj zonita kun glavo.
— Saluton, Mastro de Markio! — ŝi kriis. — Mia koro ĝojas pro via reveno.
— Kaj al vi, Eovina, — diris Teodeno, — ĉu ĉio en ordo ĉe vi?
— Ĉio en ordo, — ŝi respondis, tamen ŝajnis al Gaja, ke ŝia voĉo kontraŭdiris tion, kaj li supozus ĝin plori, se tio kredeblus pri iu tiel severtrajta. — Ĉio en ordo. Tio estis vojo laciga al la popolo subite ŝirita de siaj hejmoj. Aŭdiĝis krudaj vortoj, ĉar jam delonge milito ne forpelis nin el la verdaj kampoj, sed mankis misfarado. Ĉio estas jam ordigita, kiel vi vidas. Kaj via loĝejo estas preta por vi, ĉar mi estas plene informita pri vi kaj mi sciis la horon de via alveno.
— Do, Aragorno jam venis, — diris Eomero. — Ĉu li ankoraŭ estas ĉi tie?
— Ne, li foriris, — diris Eovina, sin forturnante kaj rigardante la malhelajn montojn antaŭ la oriento kaj la sudo.
— Kien li iris? — demandis Eomero.
— Mi ne scias, — ŝi respondis. — Li venis nokte, kaj forrajdis hieraŭ matene, antaŭ ol la suno grimpis super la montopintojn. Li estas for.
— Vi malĝojas, filino, — diris Teodeno. — Kio okazis? Diru, ĉu li parolis pri tiu vojo? — li indikis laŭ la malheliĝanta linio de ŝtonoj al la Dvimorbergo. — Pri la Padoj de l’ Mortintoj?
— Jes, mastro, — diris Eovina. — Kaj li eniris la ombrojn, el kiuj neniu revenis. Mi ne povis malinstigi lin. Li estas for.
— Sekve niaj vojoj estas disigitaj, — diris Eomero. — Li estas perdita. Ni devos rajdi sen li, kaj nia espero malfortiĝas.
Malrapide ili trapasis la mallongan erikejon kaj altejan herbon, ne plu parolante, ĝis ili alvenis la reĝan pavilonon. Tie Gaja konstatis, ke ĉio estas pretigita, kaj ke li mem ne estas forgesita. Eta tendo estis starigita por li apud la reĝa loĝejo, kaj tie li sidis sola, dum homoj iris tien-reen enirante al la reĝo kaj konsiliĝante kun li. Nokto profundiĝis, kaj la duone vidataj pintoj de la okcidentaj montoj estis kronitaj de steloj, sed la oriento estis malluma kaj senforma. La etendiĝantaj ŝtonoj malrapide velkis el la vidkampo, sed preter ili, pli nigra ol la malhelo, brovumis la larĝa kaŭra ombro de Dvimorbergo.
— La Padoj de l’ Mortintoj, — li murmuris al si. — ĉu la padoj de l’ Mortintoj? Kion signifas ĉio ĉi? Ili jam ĉiuj forlasis min. Ili ĉiuj iris al iu sorto: Gandalfo kaj Grinĉjo al nulito en la oriento; Sam kaj Frodo al Mordoro; Paŝegulo, Legolaso kaj Gimlio al la Padoj de l’ Mortintoj. Sed mia vico venos sufiĉe baldaŭ supozeble. Mi scivolas, pri kio ili ĉiuj parolas, kaj kion la reĝo intencas fari. Ĉar mi jam devos iri, kien li iras. Meze de tiuj malgajaj pensoj, li subite rememoris, ke li tre malsatas, kaj li stariĝis por iri vidi, ĉu iu alia en tiu stranga tendaro sentis same. Sed ĝuste tiumomente sonoris trumpeto, kaj viro venis alvoki lin, la eskviron de la reĝo, por deĵori ĉe la reĝa tablo.
En la interna parto de la pavilono estis eta spaco, kurtenita per broditaj tolpendaĵoj kaj kun feloj dismetitaj; kaj tie ĉe tableto sidis Teodeno kun Eomero kaj Eovina, kaj Dunhero estro de Harvalo. Gaja staris malantaŭ la reĝa tabureto kaj servis lin, ĝis baldaŭ la maljunulo, elpensiĝante, turniĝis al li kaj ridetis.
— Venu, sinjoro Gajadoko! — li diris. — Ne staru. Sidiĝu apud mi, tiel longe kiel mi restas sur mia propra tereno, kaj malpezigu mian koron per rakontoj.
Oni liberigis lokon por la hobito maldekstre de la reĝo, sed neniu petis rakonton. Efektive oni malmulte parolis, kaj oni manĝis kaj trinkis plejparte silente, ĝis finfine, trovinte kuraĝon, Gaja starigis la demandon, kiu turmentis lin.
— Dufoje jam, mastro, mi aŭdis pri la Padoj de l’ Mortintoj, — li diris. — Kio ili estas? Kaj kien iris Paŝegulo, nome mastro Aragorno, kien li iris?
La reĝo suspiris, sed neniu respondis, ĝis finfine Eomero ekparolis:
— Ni ne scias, kaj pezas niaj koroj. Sed rilate la Padojn de l’ Mortintoj, vi mem surpaŝis ties unuajn ŝtupojn. Ne, neniujn vortojn misfortunajn mi parolas! Tiu vojo, kiun ni grimpis, estas aliro al la Pordo, tie en Dimholto. Sed kio kuŝas post ĝi, tion scias neniu.
— Scias neniu, — diris Teodeno, — tamen pralegendo, nuntempe apenaŭ menciata, raportas ion. Se parolas vere tiuj malnovaj historioj, kiuj pasadis de patro al filo en la Domo de Eorlo, la Pordo sub Dvimorbergo kondukas al sekreta vojo, kiu iras sub la monto al iu forgesita loko. Sed neniu iam ajn aŭdacis eniri por serĉi ties sekretojn, de kiam Baldoro, filo de Brego, trapasis la Pordon kaj neniam plu estis vidita inter la homoj. Malprudentan voton li prononcis, eltrinkinte kornon ĉe tiu festo, kiun starigis Brego por sanktigi nove konstruitan Meduseldon, kaj li neniam venis al tiu alta seĝo, kies heredanto li estis. Oni diras, ke Mortintoj el la Mallumaj Jaroj gardas la vojon kaj permesas al neniu vivanto aliron al siaj kaŝitaj haloj; sed de tempo al tempo ili mem videblas trapasante ombrece la pordon kaj irante laŭ la ŝtonvojo. Tiam la homoj en Harvalo firme fermas siajn pordojn kaj kovras siajn fenestrojn kaj timas. Sed malofte la Mortintoj elvenas, nur en horoj de granda maltrankvilo kaj proksimiĝanta morto.