La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]
- Автор: Толкин Джон Рональд Руэл
- Год: 2007
- Язык: эсперанто
- Год: Sezonoj
- Переводчик: Уильям Олд
- Жанр: Фэнтези
Электронная книга - «La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]». Краткое содержание книги:
Gaja rigardis mire tiun strangan landon, pri kiu li aŭdis multajn rakontojn dum la longa vojaĝo. Ĝi estis mondo senĉiela, je kiu liaj okuloj, tra malklaraj golfoj da ombreca aero, vidis nur deklivojn ĉiam pli suprenirajn, ŝtonmuregojn malantaŭ muregoj, kaj brovumantajn krutegaĵojn nebulvolvitajn. Li sidis momente duonreve, aŭskultante la bruon de la akvo, la flustron de malhelaj arboj, krakadon de ŝtonoj, kaj la vastan embuskan silenton post ĉiuj sonoj. Montojn li amis, aŭ iam amis pensi pri ili rande de historioj alportitaj de malproksime; sed nun lin premis la netolerebla pezo de Mez-Tero. Li sopiris forbari la vastecon en kvieta ĉambro apud fajrujo.
Li estis tre laca, ĉar malgraŭ tio, ke ili rajdis malrapide, ili rajdis kun tre malmulte da ripozo. Horon post horo dum preskaŭ tri lacigaj tagoj li trote supren-subeniris, trans pasejojn kaj tra longaj valoj, kaj trans multajn riveretojn. Kelkfoje kiam la vojo estis pli larĝa li rajdis apud la reĝo, ne rimarkante, ke multaj rajdistoj ridetis vidante tiujn du kune: la hobiton sur la vila griza poneo kaj la Mastron de Rohano sur la blanka ĉevalego. Li ankaŭ interparolis kun Teodeno, rakontante al li pri sia hejmo kaj pri la faraĵoj de la provincanoj, aŭ reciproke aŭskultante rakontojn pri Markio kaj ties fortikuloj en la malnova tempo. Sed plejparte, precipe dum tiu ĉi lasta tago, Gaja rajdis sola ĝuste postla reĝo, dirante nenion, kaj klopodante kompreni la malrapidan sonoran paroladon rohanan, kiun li aŭdis la virojn malantaŭajn uzadi. Tio estis lingvo, en kiu ŝajne troviĝis multaj vortoj al li konataj, kvankam prononcitaj pli riĉe kaj forte ol en la Provinco, tamen li ne povis kunligi la vortojn. De tempo al tempo iu rajdisto ekkantis stimule per klara voĉo, kaj Gaja sentis sian koron respondi, kvankam li ne sciis, pri kio temas.
ĉiuokaze li sentis sin soleca, kaj neniam pli ol nun en la fino de la tago. Li scivolis kien en tiu ĉi stranga mondo Grinĉjo alvenis; kaj kiel fortunos Aragorno, Legolaso kaj Gimlio. Tiam subite, kvazaŭ frosto tuŝus lian koron, li pensis pri Frodo kaj Sam. “Mi forgesas pri ili! — li diris al si riproĉe. — Kaj tamen ili pli gravas ol ĉiuj ni ceteraj. Kaj mi venis por helpi ilin; sed nun ili certe foras centojn da mejloj, se ili plu vivas”. Li ektremis.
— Harvalo finfine! — diris Eomero. — Nia vojaĝo preskaŭ finiĝis. Ili haltis. La padoj el la mallarĝa ravino descendis abrupte. Nur fragmente, kvazaŭ tra alta fenestro, vidiĝis la valego en la suba krepusko. Unuopa eta lumo videblis ekbrile apud la rivero.
— Eble finiĝis tiu ĉi vojaĝo, — diris Teodeno, — sed mi devos ankoraŭ longe pluiri. Hieraŭ nokte estis plenluno, kaj matene mi rajdos al Edoraso por la apelo de Markio.
— Sed se vi volus akcepti mian konsilon, — diris Eomero mallaŭte, — vi poste revenus ĉi tien, ĝis la milito finiĝus, ĉu venke, ĉu malvenke.
Teodeno ridetis.
— Ne, filo mia, ĉar tiel mi volas nomi vin, ne parolu la insidajn vortojn de Vermlango al miaj maljunaj oreloj! — Li rektigis sin kaj retrorigardis al la longa vico de siaj viroj malaperantaj en la krepuskon malantaŭe. — Longaj jaroj dum kelkaj tagoj ŝajnas al mi, de kiam mi ekrajdis okcidenten; sed neniam plu mi apogos min per bastono. Se milite ni malvenkos, kiom utilos mia sinkaŝado inter la montoj? Kaj se ni venkos, kiel tio malĝojigos, eĉ se mi pereos uzante mian lastan forton? Sed nun mi rezignos pri tio. Ĉi-nokte mi ripozos en la fortikaĵo de Dunharo. Unu vespero da paco ankoraŭ restas al ni. Ni rajdu antaŭen!
En la profundiĝanta krepusko ili venis malsupren en la valon. Tie Neĝburno fluis proksime al la okcidentaj flankoj de la valo, kaj baldaŭ la pado kondukis ilin al travadejo, kie la malprofunda akvo murmuris kontraŭ la ŝtonoj. La travadejo estis gardata. Kiam la reĝo proksimiĝis, multaj viroj saltaperis el la ombro de la rokoj; kaj vidante la reĝon ili ekkriis ĝoje:
— Reĝo Teodeno! Reĝo Teodeno! La Reĝo de Markio revenis! Poste iu blovis longan signalon per korno. Tiu eĥis en la valo. Aliaj kornoj respondis, kaj lumoj ekbrilis trans la rivero.
Kaj subite aŭdiĝis granda ĥoro da trumpetoj el altsupre, sonorante el iu loko kava, kiel ŝajnis, kiu kunrastis la notojn al unu voĉo kaj sendis tiun ruliĝantan kaj batantan la ŝtonmurojn.
Tiel la Reĝo de Markio revenis venke el la okcidento al Dunharo sube de la Blankaj Montoj. Tie li trovis jam kuniĝinta la restantan forton de sia popolo; ĉar tuj kiam diskoniĝis lia alveno, komandantoj rajdis renkonte al li ĉe la travadejo, portante mesaĝojn de Gandalfo. Dunhero, ĉefo de la homoj en Harvalo, venis la unua.
— Je aŭroro antaŭ tri tagoj, mastro, — li diris, — Ombrofakso venis ventece el la okcidento al Edoraso, kaj Gandalfo havigis informon pri via venko, kiu ĝojigis niajn korojn. Sed li havigis ankaŭ sciigon de vi, ke oni rapidigu la apelon de l’ rajdistoj. Kaj poste venis la flugilhava Ombro.
— Ĉu la flugilhava Ombro? — diris Teodeno. — Ankaŭ ni vidis ĝin, sed tio okazis meze de la nokto antaŭ ol Gandalfo forlasis nin.
— Eble, moŝto, — diris Dunhero. — Tamen tiu sama, aŭ alia simila, fluganta mallumaĵo en formo de monstra birdo, pasis super Edoraso tiun matenon, kaj ĉiuj skuiĝis pro timo. Ĉar ĝi plonĝis al Meduseldo, kaj kiam ĝi malaltiĝis, preskaŭ ĝis la gablo, aŭdiĝis krio, kiu haltigis niajn korojn. Tiam do Gandalfo konsilis, ke ni ne faru apelon sur la kampoj, sed renkontu vin ĉi tie en la valo sub la montoj. Kaj li ordonis, ke ni ne bruligu pli da lumoj aŭ fajroj ol postulas la plej urĝa neceso. Tiel ni faris. Gandalfo parolis obeige. Ni esperas, ke tio estas laŭ via deziro. Nenion oni vidis en Harvalo el tiuj fiaĵoj.
— Estas bone, — diris Teodeno. — Jam mi rajdos al la Fortikaĵo, kaj tie antaŭ ol ekripozi mi renkontos la marŝalojn kaj komandantojn. Ili venu al mi laŭeble baldaŭ!
La vojo nun kondukis orienten rekte trans la valon, kiu tiupunkte estis malmulte pli ol duonmejlon larĝa. Platejoj kaj kampoj da malmola herbo, nun grizaj en la velkanta taglumo, ĉirkaŭkuŝis, sed antaŭe je la fora flanko de la valo Gaja vidis brovumantan muron, lastan limon de la grandaj radikoj de Starkhorno, fenditaj de la rivero en praepoko.
Sur ĉiuj ebenejoj estis granda homamaso. Iuj premiĝis al la vojflanko, salutante per ĝojaj krioj la reĝon kaj la rajdintojn el la okcidento; sed etendiĝintaj al la fora malproksimo malantaŭe estis ordaj vicoj da tendoj kaj budoj, kaj spaliroj da krurligitaj ĉevaloj, kaj granda stoko da armiloj, kaj staplitaj lancoj hirtaj kiel densejoj da nove plantitaj arboj. Nun la granda homamaso kovriĝis de ombro, kaj tamen, malgraŭ ke bloviĝis de la altaĵoj nokta malvarmo, ardis neniuj lanternoj, neniuj fajroj estis bruligitaj. Sentineloj peze mantelitaj paŝis tien kaj reen.
Gaja scivolis, kiom da rajdistoj ĉeestas. Li ne povis diveni ties nombron en la kreskanta malhelo, sed ĝi ŝajnis al li granda armeo el miloj da homoj. Dum li gapis de flanko al flanko, la reĝa trupo venis sub la baŭmantan klifon orientflanke de la valo; kaj tie subite la pado komencis supreniri, kaj Gaja mirante rigardis supren. Li estis sur tia vojo, kian li neniam antaŭe vidis, granda faraĵo de homaj manoj en jaroj preter atingo de la kantoj. Supren ĝi turniĝadis, kvazaŭ serpente volviĝanta, ŝovante sian direkton trans la apikan rokdeklivon. Kruta kiel ŝtuparo, ĝi kurbiĝis tien kaj reen dum la ascendo. Laŭ ĝi ĉevaloj povis marŝi, kaj furgonojn oni povis malrapide treni; sed neniu malamiko kapablis iri tiuvoje, krom el la aero, se oni defendis ĝin supre. Ĉe ĉiu vojturno estis starantaj ŝtonegoj, kiuj estis ĉizitaj homsimile, grandegaj kaj krudmembraj, sidantaj kruckrure kun la stumpaj brakoj kunfalditaj sur grasaj ventroj. Kelkaj pro la tempo jam perdis ĉiujn vizaĝtrajtojn krom la malhelaj truoj, kiuj plu rigardadis triste la preterpasantojn. La rajdistoj apenaŭ ekrigardis ilin. Pukel-homoj oni nomis ilin, kaj malmulte atentis ilin: en ili restis plu neniom da potenco aŭ teruro; sed Gaja rigardis ilin mire kaj sentante preskaŭ kompaton, kiam ili baŭmis morne en la krepusko.