Бесплатная библиотека
Читайте книгу на сайте или телефоне
READ-E-BOOK » Фэнтези » La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]
La Mastro de l' Ringoj [Esperanto] - Читать Любимую Русскую Полную Книгу 👉 Read-E-Book.com

La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]

Электронная книга - «La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]». Краткое содержание книги:

La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]
1 ... 241 242 243 244 245 246 247 248 249 ... 322
Перейти на страницу:

Venis neniu respondo, krom se temis pri kompleta silento pli timiga ol la antaŭaj flustroj; kaj poste venis frosta trablovo, pro kiu la torĉoj flagris kaj estingiĝis, kaj ne povis esti refajrigitaj. Pri la tempo, kiu sekvis, unu horo aŭ multaj, Gimlio memoris malmulton. La aliaj antaŭeniris, sed li ĉiam estis la lasta, persekutate de palpa teruraĵo, kiu ŝajnis ĉiam kaptonta lin; kaj brueto postsekvis lin kvazaŭ ombrosono de multaj piedoj. Li stumbladis antaŭen, ĝis li rampis beste sur la tero kaj sentis, ke li nenion pli kapablas toleri: li devos aŭ trovi finejon kaj eskapi aŭ retrokuri en frenezo renkonte al la persekutanta timo.

Subite li aŭdis tintadon de akvo, sonon duran kaj klaran kiel ŝtono enfalanta sonĝon de malhela ombro. Lumo plifortiĝis, kaj jen! la trupo trapasis alian pordejon, altarkaĵan kaj larĝan, kaj rojo elfluis apude; kaj poste, iranta apike suben, estis vojo inter krutaj klifoj, tranĉileĝaj kontraŭ la ĉielo fore supra. Tiel profunda kaj mallarĝa estis tiu abismo, ke la ĉielo malhelis, kaj sur ĝi briletis malgrandaj steloj. Tamen kiel Gimlio poste eksciis, mankis ankoraŭ du horoj ĝis sunsubiro de la tago, en kiu ili ekiris de Dunharo; kvankam laŭ lia tiama taksopovo povus esti krepusko en iu posta jaro, aŭ en iu alia mondo.

La trupo nun surseliĝis denove, kaj Gimlio reiris al Legolaso. Ili rajdis spalire, kaj vespero venis kaj profunde blua krepusko; kaj daŭre timo persekutis ilin. Legolaso turninte sin por paroli al Gimlio retrorigardis, kaj la gnomo vidis antaŭ sia vizaĝo ekbrilon en la helaj okuloj de la elfo. Malantaŭ ili rajdis Eladano, lasta el la trupo, sed ne lasta el tiuj, kiuj laŭiris la vojon suben.

— La mortintoj sekvas, — diris Legolaso. — Mi vidas figurojn de homoj kaj de ĉevaloj, kaj palajn standardojn kiel nubĉifonojn, kaj lancojn kiel vintrajn densejojn dum nokto nebuloza. La mortintoj sekvas.

— Jes, la mortintoj rajdas malantaŭe. Ili estas alvokitaj, — diris Eladano.

La trupo venis finfine el la ravino, tiel subite, kvazaŭ ili eliris tra fendeto en muro; kaj antaŭ ili kuŝis la altaĵoj de granda valo, kaj la rojo apud ili malsupreniris fridvoĉe tra multaj akvofaloj.

— Kie en Mez-Tero ni estas? — diris Gimlio, kaj Eladano respondis:

— Ni descendis de la fonto de Morthondo, la longa malvarma rivero, kiu fluas fine al tiu maro, kiu lavas la murojn de Dol Amroto. Ne necesos al vi demandi, de kie venas ĝia nomo: oni nomas ĝin Nigroradiko.

La Morthonda Valo formis grandan golfeton, kiu premiĝis al la krutaj sudaj facoj de la montaro. Ĝiaj apikaj deklivoj estis herbokovritaj; sed ĉio estis griza en tiu horo, ĉar la suno jam foriris, kaj fore sube briletis lumoj en la domoj de homoj. La valo estis fekunda, kaj multaj loĝis tie.

Poste sen returniĝo Aragorno laŭte kriis tiel, ke ĉiuj povu aŭdi:

— Amikoj, forgesu pri via laco! Rajdu jam, rajdu! Ni devas veni al la Ŝtono de Ereĥo antaŭ ol forpasos tiu ĉi tago, kaj ankoraŭ longa estas la vojo.

Do sen rerigardo ili trarajdis la montajn kampojn, ĝis ili alvenis ponton super la plifortiĝanta torento kaj trovis padon, kiu subeniris al la ebenaĵo.

Lumoj estingiĝis en domoj kaj vilaĝoj, kiam ili alvenis, kaj pordoj estis fermitaj, kaj homoj eksterdomaj kriegis pro timo kaj kuris freneze kiel ĉasataj cervoj. Ĉiam leviĝis sama krio en la densiĝanta krepusko:

— La reĝo de l’ mortintoj! La reĝo de l’ mortintoj venas al ni! Sonoriloj aŭdiĝis en la fora subo, kaj ĉiuj homoj fuĝis antaŭ la vizaĝo de Aragorno; sed la Griza Trupo pro sia hasto rajdis kiel ĉasistoj, ĝis iliaj ĉevaloj stumblis pro elĉerpiĝo. Kaj tiel, ĝuste antaŭ la noktomezo, kaj en mallumo nigra kiel la montaraj kavernoj, ili finfine venis al la Monto de Ereĥo.

Delonge teruro pri la mortintoj okupis tiun monton kaj la malplenajn kampojn ĉirkaŭ ĝi. Ĉar sur la supro staris nigra ŝtono, ronda kiel globego, samalta kiel homo, kvankam duone ĝi estis enterigita. Netera ĝi aspektis, kvazaŭ ĝi falus el la ĉielo, kiel kredis iuj; sed tiuj, kiuj ankoraŭ memoris la tradiciojn de Okcidentio, rakontis, ke ĝi estis alportita el la ruina Numenoro kaj starigita tie de Isilduro post ties albordiĝo. Neniuj el la valanoj aŭdacis proksimiĝi al ĝi, kiel ili ankaŭ rifuzis loĝi proksime; ĉar oni diris, ke ĝi estas renkontejo de la ombruloj, kiuj kuniĝas en epokoj timoplenaj, amasiĝante ĉirkaŭ la Ŝtono kaj flustrante.

Al tiu ŝtono venis la trupo kaj haltis en la senluma nokto. Tiam Elrohiro transdonis al Aragorno arĝentan kornon, kaj tiu blovis ĝin; kaj ŝajnis al la apudstarantoj, ke ili aŭdas bruon de respondantaj kornoj, kvazaŭ eĥon en profundaj kavernoj malproksimaj. Neniun alian sonon ili aŭdis, kaj tamen ili konsciis pri granda amaso kuniĝinta ĉirkaŭ la monto, sur kiu ili staris; kaj frosta vento, kiel spiro de fantomoj, descendis de la montaro. Sed Aragorno elseliĝis, kaj starante apud la Ŝtono li laŭte kriis:

— Ĵurrompintoj, kial vi venis?

Kaj voĉo aŭdiĝis tra la nokto, kaj respondis al li, kvazaŭ de tre fore:

— Por plenumi nian ĵuron kaj trovi trankvilon. Poste Aragorno diris:

— Finfine venas la horo. Nun mi iros al Pelargiro sur Anduino, kaj vi sekvos min. Kaj kiam tiu ĉi tuta lando estos purigita de l’ servantoj de Saŭrono, mi taksos la ĵuron plenumita, kaj vi havos trankvilon kaj foriros por ĉiam. Ĉar mi estas Elesaro, heredinto de Isilduro en Gondoro.

Kaj tion dirinte li ordonis, ke Halberado malvolvu la grandan standardon, kiun li alportis; kaj jen! ĝi estis nigra, kaj se estis sur ĝi iu signo, tiu estis kaŝita en la mallumo. Poste estis silento, kaj nek flustro, nek suspiro denove aŭdeblis tra la tuta longa nokto. La trupo bivakis apud la Ŝtono, sed ili malmulte dormis, pro timo pri la ombroj, kiuj ĉirkaŭbaris ilin.

Sed kiam la tagiĝo venis, malvarma kaj pala, Aragorno leviĝis haste, kaj li kondukis for la trupon al vojaĝo plej rapidega kaj laciga el la spertitaj de ĉiuj, krom nur li, kaj nur lia volo konvinkis ilin pluiri. Neniuj aliaj mortemuloj povus toleri tion, sed nur la dunadanoj el la nordo, kaj kun tiuj gnomo Gimlio kaj elfo Legolaso.

Ili preterpasis la Kolon de Tarlango kaj venis en Lamedonon; kaj la ombra armeo premis malantaŭe kaj timo antaŭiris ilin, ĝis ili alvenis Kalembelon sur Cirilo, kaj la suno malsupreniris kvazaŭ sango post Pinato Gelin en la fora okcidento malantaŭ ili. La urbon kaj la travadejojn de Cirilo ili trovis dizertitaj, ĉar multaj viroj foriris al la milito, kaj ĉiuj restintoj fuĝis al la montaro pro onidiro pri proksimiĝo de la reĝo de l’ mortintoj. Sed la postan tagon venis neniu aŭroro, kaj la Griza Trupo pluiris en la mallumon de la ŝtormo de Mordoro kaj forpasis el la homa vidkampo; sed sekvis ĝin la mortintoj.

3

La apelo en Rohano

Nun ĉiuj vojoj kune kondukis orienten por renkonti la alvenon de milito kaj la atakon de la Ombro. Kaj ĝuste kiam Grinĉjo staris ĉe la Granda Pordego de la Urbo kaj vidis la princon de Dol Amroto trarajdi kun siaj standardoj, la Reĝo de Rohano venis malsupren de la montaro.

La tago ekvelkis. En la lastaj sunradioj la rajdistoj kreis longajn pintajn ombrojn, kiuj antaŭiris ilin. Mallumo jam rampis sub la murmurajn abiarojn, kiuj vestis la krutajn montflankojn. La reĝo rajdis jam malrapide je fino de la tago. Baldaŭ la pado ĉirkaŭiris grandan nudan rokŝultron kaj plonĝis en la sombron de softsusuraj arboj. Suben, suben ili iris en longa serpentuma spaliro. Kiam fine ili alvenis la fundon de la ravino, ili konstatis, ke jam vesperiĝis en la profundejoj. Foriris la suno. Krepusko kovris la akvofalojn.

Tra la tuta tago sub ili salta rivereto suben impetis el la alta pasejo malantaŭe, tranĉante sian mallarĝan vojon inter pinkovritaj muroj; kaj nun tra ŝtona pordo ĝi elfluis kaj eniris valon pli larĝan. La rajdistoj sekvis ĝin, kaj subite Harvalo kuŝis antaŭ ili, laŭta pro la akvobruo en la vespero. Tie la blanka Neĝburno, al kiu aliĝis la fluo malpli granda, impetis, vaporante kontraŭ la ŝtonoj, suben al Edoraso kaj la verdaj montetoj kaj la ebenaĵo. Fore dekstre ĉekape de la granda valo baŭmis la fortika Starkhorno kun vastaj apogaĵoj nubvolvitaj; sed ties akr-eĝa pinto, vestita per eterna neĝo, brilis forege super la tero, bluombra oriente, sunsubire ruĝmakulita okcidente.

1 ... 241 242 243 244 245 246 247 248 249 ... 322
Перейти на страницу:
0
Сюжет
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Атмосфера
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Главный герой
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Общее впечатление
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
Итоговая оценка: 0.0 из 10 (голосов: 0 / История оценок)