La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]
- Автор: Толкин Джон Рональд Руэл
- Год: 2007
- Язык: эсперанто
- Год: Sezonoj
- Переводчик: Уильям Олд
- Жанр: Фэнтези
Электронная книга - «La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]». Краткое содержание книги:
— ĉiuj viaj vortoj diras nur: vi estas virino, kaj via rolo estas en la domo. Sed kiam la viroj mortos en batalo kun honoro, al vi estos permesite bruliĝi en la domo, ĉar la viroj ne plu bezonos ĝin. Sed mi estas domano de Eorlo kaj ne servistino. Mi scias rajdi kaj uzi la klingon, kaj mi timas nek doloron nek morton.
— Kion vi timas, damo? — li demandis.
— Kaĝon, — ŝi diris. — Resti malantaŭ krado, ĝis kutimiĝo kaj maljuneco akceptos tion, kaj ĉiu ebleco fari bravajn agojn foriros preter revoko aŭ deziro.
— Tamen vi konsilis min ne riski la vojon, kiun mi elektis, pro tio, ke ĝi estas danĝera, ĉu ne?
— Tiel oni rajtas konsili aliulon. Tamen mi ne diris, ke vi evitu danĝeron, sed rajdu al batalo, kie via glavo eble akiros famon kaj venkon. Mi ne volus vidi ion altan kaj bonegan nenecese forĵetita.
— Ankaŭ mi ne, — li diris. — Tial mi diras al vi, damo: restu! Ĉar vi havas neniun komision iri suden.
— Kiel ankaŭ ne havas tiuj, kiuj akompanos vin. Ili iros nur, ĉar ili ne volas esti disigitaj de vi; ĉar ili amas vin. — ŝi turniĝis kaj malaperis en la nokton.
Kiam la taga lumo aperis sur la ĉielo, sed la suno ankoraŭ ne leviĝis super la altajn firstojn en la oriento, Aragorno pretiĝis por foriro. Lia trupo estis jam surĉevala, kaj li estis saltonta sur la selon, kiam Damo Eovina venis por adiaŭi ilin. Ŝi estis rajdiste vestita kaj ĉezone portis glavon. En sia mano ŝi portis tason, kaj ĝin ŝi metis al siaj lipoj kaj trinkis iomete, dezirante al ili bonan sorton; kaj poste ŝi donis la tason al Aragorno, kaj tiu trinkis, kaj li diris:
— Adiaŭ, Damo de Rohano! Mi tostas la fortunojn de via Domo, kaj de vi, kaj de via tuta popolo. Diru al via frato: post la ombroj ni eble renkontiĝos denove!
Tiam ŝajnis al Gimlio kaj Legolaso, kiuj estis proksimaj, ke ŝi ploras, kaj ĉe iu tiel severa kaj fiera tio ŝajnis eĉ pli doloriga. Sed ŝi diris:
— Aragorno, ĉu vi volas iri?
— Mi volas.
— Do ĉu vi ne permesos, ke mi rajdu kun tiu ĉi trupo, kiel mi petis?
— Tion mi ne permesos, damo, ĉar tion mi ne permesus sen konsento de la reĝo kaj de via frato; kaj ili ne revenos antaŭ morgaŭ. Sed mi jam kalkulas ĉiun horon, fakte ĉiun minuton. Adiaŭ!
Tiam ŝi falis surgenuen, dirante:
— Mi petegas!
— Ne, damo, — li diris, kaj kaptinte ŝian manon li starigis ŝin. Poste li kisis ŝian manon, salte surseliĝis, forrajdis kaj ne retrorigardis, kaj nur tiuj, kiuj konis lin intime kaj apudis lin, vidis la doloron, kiun li suferis.
Sed Eovina staris senmova kiel figuro skulptita el ŝtono, kun la manoj pugnigitaj ĉe sia flanko, kaj ŝi rigardis ilin, ĝis ili eniris la ombrojn sub la nigra Dvimorbergo, la Hantata Monto, sur kiu estis la Pordo de l’ Mortintoj. Kiam ili pasis el la vidkampo, ŝi turniĝis, stumblante kvazaŭ blinda, kaj reiris al sia loĝejo. Sed neniu el ŝia popolo vidis tiun disiĝon, ĉar ili sin kaŝis pro timo kaj ne eliris ĝis la plena tago, kaj la malprudentaj vojaĝantoj jam foriris.
Kaj kelkaj diris:
— Tiuj estas elfaj personoj. Ili iru tien, kie ili indiĝenas, al la lokoj mallumaj, kaj neniam revenu. La epoko jam sufiĉe misas.
La lumo ankoraŭ grizis, dum ili rajdis, ĉar la suno ankoraŭ ne grimpis super la nigrajn firstojn de la Hantata Monto antaŭ ili. Antaŭtimo kroĉiĝis al ili, precize kiam ili trapasis inter la vicoj de antikvaj ŝtonoj kaj tiel venis al Dimholto. Tie sub la morno de nigraj arboj, kiun eĉ Legolaso ne povis longe toleri, ili trovis kavan lokon faŭkantan ĉe la monta radiko, kaj ĝuste sur ilia vojo staris unuopa fortika ŝtono kvazaŭ fingro de fortuno.
— Mia sango fluas fridege, — diris Gimlio, sed la aliaj silentis, kaj lia voĉo falis dampite al la humidaj abipingloj ĉe liaj piedoj. La ĉevaloj ne volis pasi la minacan ŝtonon, ĝis la rajdantoj elseliĝis kaj kondukis ilin ĉirkaŭen. Kaj tiel ili alvenis finfine en la profundon de la valo; kaj tie staris kruta rokmuro, kaj en la muro la Malhela Pordo faŭkis antaŭ ili kvazaŭ la noktobuŝo. Signoj kaj figuroj estis ĉizitaj super ĝia larĝa arkaĵo tro malklaraj por legi, kaj timo disfluis el ĝi kvazaŭ griza vaporo.
La trupo haltis, kaj inter ili neniu koro ne tremegis, krom eble nur la koro de Legolaso el la elfoj, kiun ne teruras la fantomoj de homoj.
— Tiu pordo estas misaŭgura, — diris Halberado, — kaj post ĝi kuŝas mia morto. Tamen mi aŭdacos trapasi ĝin; sed neniu ĉevalo volos eniri.
— Sed ni devas eniri, kaj sekve ankaŭ la ĉevaloj devos, — diris Aragorno. — Ĉar se ni entute trapasos tiun ĉi mallumon, multaj leŭgoj troviĝas aliflanke, kaj ĉiu horo perdita pliproksimigas la triumfon de Saŭrono. Sekvu min!
Aragorno iris la unua, kaj tioma estis lia volforto en tiu horo, ke sekvis lin ĉiuj dunadanoj kaj ties ĉevaloj. Kaj efektive la amo, kiun la ĉevaloj de la disiruloj sentis al siaj rajdantoj, estis tiel granda, ke ili pretis konfronti eĉ la teruron de la Pordo, se la koroj de iliaj mastroj estus senŝancelaj, dum ili marŝas apude. Sed Arodo, la ĉevalo de Rohano, rifuzis la vojon, kaj ĝi staris ŝvitante kaj tremante pro timo, kiun vidi dolorigis. Tiam Legolaso kovris ties okulojn per la manoj kaj kantis kelkajn vortojn, kiuj sonis mallaŭte en la malhelo, ĝis ĝi permesis gvidi sin, kaj Legolaso eniris. Kaj staris tie la gnomo Gimlio, lasite tute sola.
Liaj genuoj tremis, kaj li koleris pri si.
— Jen afero senprecedenca! — li diris. — Elfo iras subteren, kaj gnomo tion ne aŭdacas! — Post tio li ensaltis. Sed al li ŝajnis, ke liaj kruroj plumbece treniĝas trans la sojlon; kaj blindeco tuj trafis lin, eĉ Gimlion, filon de Gloino, kiu promenis netimigite en multaj profundaj lokoj en la mondo.
Aragorno alportis torĉojn el Dunharo, kaj nun li iris antaŭe portante torĉon alte; kaj kun alia iris Eladano malantaŭe, kaj Gimlio, stumblante poste, klopodis atingi lin. Li povis vidi nenion krom la malfortan flamon de la torĉoj; sed kiam la trupo haltis, ŝajne aŭdiĝis ĉirkaŭ li senfina voĉflustrado, murmuro de vortoj en lingvo, kiun li neniam antaŭe aŭdis.
Nenio atakis la trupon aŭ kontraŭstaris ties trapason, kaj tamen timo poiome kreskis en la gnomo, dum li pluiris: plejparte ĉar li jam sciis, ke retroiro ne plu eblas; ĉiuj padoj malantaŭe estis plenplenaj de nevidata amaso, kiu sekvis tra la mallumo.
Tiel pasis tempo nekalkulebla, ĝis Gimlio vidis ion, kion ĉiam poste li malvolonte rememoris. La vojo estis larĝa, kiom li povis juĝi, sed nun la trupo subite venis al granda malplenaĵo, kaj ne plu estis muroj ambaŭflanke. Tiom pezis sur lin la teruro, ke li apenaŭ kapablis marŝi. Fore maldekstre io briletis en la sombro, kiam proksimiĝis la torĉo de Aragorno. Tiam Aragorno haltis kaj iris rigardi, kio estas tio.
— Ĉu neniun timon li spertas? — murmuris la gnomo. — En ajna alia kaverno Gimlio, filo de Gloino, kurus la unua al ekbrilo de oro. Sed ne ĉi tie! Lasu ĝin kuŝanta!
Tamen li proksimiĝis, kaj vidis Aragornon genuanta, dum Eladano tenis alte ambaŭ torĉojn. Antaŭ li estis la ostoj de fortegulo. Li estis vestita en maŝkiraso, kaj lia armaĵo ankoraŭ kuŝis tie senmanka, ĉar la kaverna aero estis seka kiel polvo, kaj lia kiraso estis orumita. Lia zono estis el oro kaj grenatoj, kaj riĉe ora estis la kasko sur lia osta kapo kuŝanta vizaĝaltere. Li falis proksime al la fora muro de la kaverno, kiel estis nun videble, kaj antaŭ li staris ŝtona pordo strikte fermita: liaj fingrostoj ankoraŭ ungotenis la fendetojn. Apud li kuŝis noĉita kaj rompita glavo, kvazaŭ dum sia lasta malespero li batadus la rokon.
Aragorno ne tuŝis lin, sed post iom da silenta rigardado li stariĝis kaj suspiris:
— Ĉi tien neniam venos floroj de simbelmyne ĝis la mondofino, — li murmuris. — Naŭ plus sep dolmenoj nun herboverdas, kaj dum ĉiuj longaj jaroj li kuŝis antaŭ la pordo, kiun li ne povis malŝlosi. Kien ĝi kondukas? Kial li volis trapasi? Neniu iam scios!.. Ĉar ne tio estas mia komisio! — li kriis, returniĝante kaj parolante al la flustra mallumo malantaŭe. — Tenu kaŝitaj viajn trezorojn kaj viajn sekretojn en la Malbenitaj Jaroj! Nur rapidon ni postulas. Lasu nin pasi, kaj poste venu! Mi alvokas vin al la ŝtono de Ereĥo.