La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]
- Автор: Толкин Джон Рональд Руэл
- Год: 2007
- Язык: эсперанто
- Год: Sezonoj
- Переводчик: Уильям Олд
- Жанр: Фэнтези
Электронная книга - «La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]». Краткое содержание книги:
— Vojoj mallumaj, sendube, — diris Gimlio, — sed ne pli mallumaj ol estas tiuj versoj al mi.
— Se vi volas kompreni ilin pli bone, tiam mi petas, ke vi akompanu min, ĉar tiun vojon mi nun iros. Sed mi faras tion senĝoje; pelas min nur la neceso. Sekve nur laŭ via libera volo mi deziras, ke vi venu, ĉar vi trovos tiel laboron kiel timegon, kaj eble ion pli malbonan.
— Mi akompanos vin eĉ sur la Padoj de l’ Mortintoj, kaj al kiu ajn celo ili kondukos, — diris Gimlio.
— Ankaŭ mi venos, — diris Legolaso, — ĉar la mortintojn mi ne timas.
— Mi esperas, ke la forgesitoj ne jam forgesis, kiel oni batalas, — diris Gimlio, — ĉar sen tio mi ne scias, kial ni ĝenu ilin.
— Ni scios tion, se ni atingos Ereĥon, — diris Aragorno. — Sed la ĵuro, kiun ili rompis, estis, ke ili batalos kontraŭ Saŭronon, kaj ili sekve devos batali, se ili plenumos ĝin. Ĉar ĉe Ereĥo eĉ nun staras nigra ŝtono, kiu estis alportita, oni diris, de Isilduro el Numenoro; kaj ĝi estis starigita sur monteto, kaj sur ĝi la reĝo de la montoj ĵuris lojalecon al li komence de la regno Gondoro. Sed kiam Saŭrono revenis kaj denove iĝis potenca, Isilduro alvokis la homojn de la montoj plenumi la ĵuron, kaj ili rifuzis, ĉar ili adoris Saŭronon dum la Mallumaj Jaroj. Tiam Isilduro diris al ilia reĝo: “Vi estos la lasta reĝo. Kaj se la okcidento pruviĝos pli forta ol via Nigra Mastro, jene mi malbenos vin kaj vian popolon: neniam vi ripozos ĝis via ĵuro estos plenumita. Ĉar tiu ĉi milito daŭros dum jaroj nekalkuleblaj, kaj vi estos denove alvokita antaŭ ĝia fino”. Kaj ili fuĝis antaŭ la kolero de Isilduro, kaj ne kuraĝis militiri subtene al Saŭrono; kaj ili sin kaŝis en lokoj sekretaj en la montaro kaj neniel kontaktis aliajn homojn, sed iom post iom malkreskis en la senfrukta montaro. Kaj timego pri la sendormaj mortintoj ĉirkaŭas la monton Ereĥo kaj ĉiujn lokojn, kie tiu popolo restadis. Sed laŭ tiu vojo mi devos iri, tial ke neniu vivanto povas helpi min.
Li stariĝis.
— Venu! — li kriis kaj elingigis sian glavon, kaj tiu ekbrilis en la duonluma halego de la Burgo. — Al la Ŝtono de Ereĥo! Mi serĉas la Padojn de l’ Mortintoj. Akompanu min, kiuj volas!
Legolaso kaj Gimlio nenion respondis, sed ili leviĝis kaj sekvis Aragornon el la halego. Sur la razeno atendis, senmovaj kaj silentaj, la kapuĉitaj disiruloj. Legolaso kaj Gimlio surĉevaliĝis. Aragorno sursaltis Roherinon. Tiam Halberado levis grandan kornon, kaj ties sonoro eĥis en la Profundaĵo de Helmo, kaj je tio ili forsaltis, rajdante tondre malsupren laŭ la Kavaĵo, dum ĉiuj postrestintoj sur Ŝtonmuro kaj Burgo gapis mirigite.
Kaj dum Teodeno iris laŭ malrapidaj vojetoj sur la montaro, la Griza Trupo pasis rapide tra la ebenaĵo, kaj la sekvan posttagmezon ili venis al Edoraso; kaj tie ili haltis nur mallonge antaŭ ol supreniri laŭ la valo, kaj tiel venis al Dunharo, kiam vespere mallumiĝis.
Damo Eovina salutis ilin kaj ĝojis pro ilia alveno, ĉar neniun pli fortan ŝi jam vidis, ol la dunadanojn kaj la belajn filojn de Elrondo; sed pleje ĉe Aragorno restis ŝia rigardo. Kaj kiam ili vespermanĝis kun ŝi, ili interparolis, kaj ŝi aŭdis pri tio, kio okazis post la forrajdo de Teodeno, pri kiu ĝis tiam atingis ŝin nur hastaj informoj; kaj kiam ŝi aŭdis pri la batalo en la Profundaĵo de Helmo kaj la granda mortigado de iliaj malamikoj kaj pri la sturmado far Teodeno kaj ties kavaliroj, ŝiaj okuloj brilis. Sed fine ŝi diris:
— Sinjoroj, vi estas lacaj kaj jam iros al viaj litoj kun tia komforto, kian oni povas haste aranĝi. Sed morgaŭ pli taŭga loĝejo estos trovita por vi.
Sed Aragorno diris:
— Ne, damo, ne ĝenu vin pri ni! Se ni povos ripozi ĉi tie hodiaŭ nokte kaj matenmanĝi morgaŭ, tio estos sufiĉa. Ĉar mi rajdas pro komisio plej urĝa, kaj je l’ unua lumo de la mateno ni devos foriri.
Ŝi ridetis al li kaj diris:
— Do estis afable farite, moŝto, rajdi tiom da mejloj devie de via vojo por alporti informojn al Eovina, kaj interparoli kun ŝi en ŝia ekzilo.
— Efektive neniu viro taksus tian vojaĝon malŝparo, — diris Aragorno, — kaj tamen, damo, mi venis ĉi tien, ĉar la vojo, kiun mi devos laŭiri, kondukas min al Dunharo.
Kaj ŝi respondis kiel iu, al kiu ne plaĉas la diraĵo:
— Do, sinjoro, vi deviis, ĉar el Harvalo neniu vojo kondukas orienten aŭ suden, kaj prefere vi reiru tiel, kiel vi venis.
— Ne, damo, — li diris, — mi ne deviis, ĉar mi promenis en tiu ĉi lando antaŭ ol vi naskiĝis por ornami ĝin. Ekzistas vojo el tiu ĉi valo, kaj tiun vojon ni iros. Morgaŭ mi rajdos laŭ la Padoj de l’ Mortintoj.
Tiam ŝi gapis al li afliktite, kaj ŝia vizaĝo palegiĝis, kaj longe ŝi nenion pli diris, dum ĉiuj sidis silentaj.
— Sed, Aragorno, — ŝi diris fine, — ĉu via komisio estas serĉi la morton? Ĉar nur tion vi trovos sur tiu vojo. Ili ne permesas, ke la vivantoj trapasu.
— Ili devos permesi, ke mi trapasu, — diris Aragorno, — sed mi minimume riskos ĝin. Neniu alia vojo sufiĉos.
— Sed estas frenezaĵo. Ĉar jen estas viroj famaj kaj bravegaj, kiujn vi devus gvidi ne en la ombrojn, sed al milito, kie viroj estas bezonataj. Mi petegas, ke vi restu kaj rajdu kun mia frato, ĉar tiuokaze ĉiuj niaj koroj ĝojegos, kaj nia espero estos eĉ pli hela.
— Ne estas frenezaĵo, damo, ĉar mi iros laŭ pado destinita. Sed tiuj, kiuj sekvas min, tion faras libervole; kaj se ili nun volos resti kaj rajdi kun la rohananoj, ili rajtos tion fari. Sed mi iros la Padojn de l’ Mortintoj sola, se necese.
Poste ili diris nenion pli, kaj ili manĝis silente, sed ŝiaj okuloj ĉiam turniĝis al Aragorno, kaj la aliaj vidis, ke mense ŝi tre turmentiĝas. Finfine ili stariĝis kaj adiaŭis la Damon, kaj dankis ŝin pro la prizorgo, kaj iris al sia ripozejo.
Sed kiam Aragorno alvenis la tendon, kie li loĝos kun Legolaso kaj Gimlio, kaj liaj kunuloj jam eniris, Damo Eovina sekvis lin kaj alvokis lin. Li turniĝis kaj vidis ŝin kiel ekbrilon en la nokto, ĉar ŝi estis vestita blanke, kaj ŝiaj okuloj fajreris.
— Aragorno, — ŝi diris, — kial vi iros laŭ tiu danĝerega vojo?
— Ĉar tio necesas. Nur tiel mi vidas esperon plenumi mian rolon en la milito kontraŭ Saŭrono. Vojojn danĝeroplenajn mi ne elektas, Eovina. Se mi irus tien, kie loĝas mia koro, fore en la nordo, mi jam vagus en la bela valo Rivendelo.
Dum kelka tempo ŝi silentis, kvazaŭ meditante la signifon de tio. Poste ŝi subite kaptis lian brakon kaj diris:
— Vi estas mastro severa kaj rezoluta; kaj tiel viroj akiras famon. — Ŝi paŭzis. — Sinjoro, se vi nepre devos iri, permesu, ke mi rajdu inter via sekvantaro. Ĉar min tedas sinkaŝado en la montaro, kaj mi volas fronti danĝeron kaj batalon.
— Via devo estas ĉe via popolo, — li respondis.
— Tro ofte mi aŭdis pri devo, — ŝi ekkriis. — Sed ĉu mi ne estas domano de Eorlo, ŝildulino kaj ne vartistino? Mi jam tro longe atendis sur piedoj hezitemaj. Tial ke ili ne plu hezitas, ŝajne, ĉu mi ne rajtas nun pasigi mian volon propradezire?
— Malmultaj rajtas fari tion kun honoro, — li respondis. — Sed viakaze, damo: ĉu vi ne akceptis la taskon regi la popolon ĝis la reveno de ties mastro? Se vi ne estus elektita, tiuokaze iu marŝalo aŭ trupestro estus starigita sur la saman lokon, kaj tiu ne povus rajdi for de sia respondeco, ĉu aŭ ne li tediĝus pri ĝi.
— Ĉu ĉiam estos elektita mi? — ŝi diris amare. — Ĉu oni ĉiam postlasos min, kiam la rajdistoj foriras, por prizorgi la domon, dum ili akiras famon, kaj trovi manĝaĵojn kaj litojn, kiam ili revenas?
— Eble baldaŭ venos okazo, — li diris, — kiam revenos neniu. Tiam necesos kuraĝo sen famo, ĉar neniu memoros la farojn de la lasta defendado de viaj hejmoj. Tamen la faroj ne estos malpli bravaj pro tio, ke ili estos nelaŭditaj. Kaj ŝi respondis: