Бесплатная библиотека
Читайте книгу на сайте или телефоне
READ-E-BOOK » Фэнтези » La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]
La Mastro de l' Ringoj [Esperanto] - Читать Любимую Русскую Полную Книгу 👉 Read-E-Book.com

La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]

Электронная книга - «La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]». Краткое содержание книги:

La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]
1 ... 238 239 240 241 242 243 244 245 246 ... 322
Перейти на страницу:

— Mia menso estas zorgoplena, mastro, — li diris, starante apud la ĉevalo de l’ reĝo. — Mi aŭdis strangajn vortojn, kaj mi vidas novajn danĝerojn en la foro. Mi longe peze pensadis, kaj nun mi timas, ke mi devas ŝanĝi mian celon. Diru, Teodeno, nun vi rajdos al Dunharo, kiom longe ĝis vi alvenos tien?

— Estas jam plena horo post la tagmezo, — diris Eomero. — Antaŭ la nokto de la tria tago ekde nun ni devos alveni la Fortikaĵon. La luno estos tiam unu nokton post la pleno, kaj la kunveno, kiun la reĝo ordonis, okazos en la posta tago. Pli rapide ni ne povos fari, se la forto de Rohano estu kunigita.

Aragorno silentis momente.

— Tri tagojn, — li murmuris, — kaj la kunveno de Rohano estos nur komencita. Sed mi konstatas, ke jam ne eblas tion hastigi. — Li rigardis supren, kaj ŝajne li ion pridecidis; lia vizaĝo estis malpli zorgoplena. — Do, kun via permeso, reĝo, mi devos sekvi novan konsilon por mi kaj mia parencaro. Ni devos rajdi laŭ propra vojo, kaj ne plu kaŝe. Por mi la tempo de sekreteco jam forpasis. Mi rajdos orienten laŭ la plej rapida vojo, kaj mi iros la Padojn de l’ Mortintoj.

— Ĉu la Padojn de l’ Mortintoj! — diris Teodeno kaj tremis.

— Kial vi parolas pri tiuj? — Eomero turnis sin kaj rigardadis Aragornon, kaj ŝajnis al Gaja, ke la vizaĝoj de la rajdistoj, kiuj sidis en aŭdodistanco, paliĝis.

— Se tiaj padoj veras, — diris Teodeno, — ties enirejo troviĝas en Dunharo; sed neniu vivanto rajtas trapasi ĝin.

— Ve! Aragorno, amiko mia! — diris Eomero. — Mi esperis, ke ni militiros kune; sed se vi celas la Padojn de l’ Mortintoj, nia disiĝo sekve okazas, kaj tre neverŝajne estas, ke ni iam renkontiĝos denove sub la suno.

— Tamen tiun vojon mi iros, — diris Aragorno. — Sed mi diras al vi, Eomero, ke en batalo ni eble denove renkontiĝos, eĉ se ĉiuj amasoj de Mordoro staros inter ni.

— Vi faros laŭ via volo, mastro Aragorno, — diris Teodeno. — Estas via sorto, eble, paŝi strangajn vojojn, kiujn aliaj ne aŭdacas. Tiu ĉi disiĝo dolorigas min, kaj pro ĝi mia forto malpliiĝas; sed nun mi devas iri laŭ la montetaj vojoj kaj ne plu prokrasti. Adiaŭ!

— Adiaŭ, mastro! — diris Aragorno. — Rajdu al granda famo! Adiaŭ, Gaja! Mi lasas vin en bonaj manoj, pli bonaj ol ni esperis, kiam ni ĉasis la orkojn al Fangorno. Legolaso kaj Gimlio plu ĉasos kun mi, mi esperas; sed ni ne forgesos vin.

— Adiaŭ! — diris Gaja. Nenion pli li trovis por diri. Li sentis sin tre malgranda, kaj lin embarasis kaj deprimis ĉiuj tiuj mornaj vortoj. Pli ol antaŭe mankis al li la neestingebla gajeco de Grinĉjo. La rajdistoj estis pretaj, kaj ties ĉevaloj nervoze movetiĝis; li volis, ke ili ekiru kaj metu punkton al la afero.

Nun Teodeno parolis al Eomero, kaj tiu levis sian manon kaj kriegis, kaj pro tiu signalo la rajdistoj ekiris. Ili rajdis trans la Ŝtonmuron kaj suben laŭ la Kavaĵo, kaj poste, turninte sin rapide orienten, ili sekvis padon, kiu laŭiris la montosubon tra proksimume unu mejlo, ĝis kurbiĝinte suden ĝi retropasis inter la montetoj kaj malaperis el la vidkampo. Aragorno rajdis ĝis la Ŝtonmuro kaj rigardis ĝis la reĝaj soldatoj tre foris sur la Kavaĵo. Tiam li turnis sin al Halberado.

— Jen iras tri, kiujn mi amas, kaj ne malplej la plej etan, — li diris. — Li ne scias, al kiu celo li rajdas; tamen se li tion scius, li same pluirus.

— Popolo malgranda, sed ege valora, estas la provincanoj, — diris Halberado. — Malmulton ili scias pri nia longa laboro por gardi iliajn landlimojn, tamen tion mi ne domaĝas.

— Kaj nun niaj sortoj estas kunteksitaj, — diris Aragorno. — Tamen, ve! ĉi tie ni devas disiĝi. Nu, mi devas manĝi iomete, kaj poste ankaŭ ni devos forrapidi. Venu, Legolaso kaj Gimlio! Mi devas interparoli kun vi, dum mi manĝas.

Kune ili reiris al la Burgo; tamen dum kelka tempo Aragorno sidis silente ĉe la tablo en la halego, kaj la aliaj atendis lian ekparolon.

— Vidu, — diris Legolaso fine. — Parolu kaj konsoliĝu, kaj forskuu la ombron! Kio okazis, post kiam ni revenis al tiu ĉi malagrabla loko en la griza mateno?

— Lukto iom pli serioza miaopinie ol la batalo de Kornburgo, — respondis Aragorno. — Mi enrigardis la Ŝtonon de Ortanko, miaj amikoj.

— Ĉu vi enrigardis tiun malbenitan ŝtonon sorĉistan! — ekkriis Gimlio kun timo kaj surprizego survizaĝe. — Ĉu ion vi diris al... li? Eĉ Gandalfo timis tiun renkontiĝon.

— Vi forgesis, al kiu vi parolas, — diris Aragorno admone, kaj liaj okuloj ekbriletis. — Ĉu mi ne deklaris publike mian titolon antaŭ la pordego de Edoraso? Kion, laŭ via timo, mi dirus al li? Ne, Gimlio, — li diris per voĉo malpli laŭta, kaj la severo lasis lian vizaĝon, kaj li aspektis kiel iu, kiu penis dum multaj noktoj en sendorma doloro. — Ne, amikoj miaj, mi estas la laŭleĝa mastro de la Ŝtono, kaj mi havis tiel la rajton kiel la forton uzi ĝin, aŭ tiel mi juĝis. Pri la rajto ne povas esti dubo. La forto sufiĉis, sentroe.

Li enspiris profunde.

— Tio estis senkompata lukto, kaj la laco malrapide pasas. Neniun vorton mi diris al li, kaj en la fino mi ŝiris la ŝtonon al mia propra volo. Eĉ tion solan li malfacile toleros. Kaj li ekvidis min. Jes, mastro Gimlio, li ekvidis min, sed en formo alia, ol vi vidas min ĉi tie. Se tio helpos lin, mi agis mise. Sed tion mi ne opinias. Scii, ke mi vivas kaj promenas sur la tero, estis bato al lia koro, laŭ mia takso, ĉar tion li ĝis nun ne sciis. La okuloj en Ortanko ne vidis min tra la armaĵo de Teodeno, sed Saŭrono ne forgesis Isilduron kaj la glavon de Elendilo. Nun en la horo mem de liaj grandaj projektoj la heredinto de Isilduro kaj la Glavo estas rivelitaj; ĉar mi montris al li la klingon reforĝitan. Li ankoraŭ ne tiom potencas, ke li ne spertas timon; ne, dubo ĉiam mordetas lin.

— Sed li vaste dominas, malgraŭ ĉio, — diris Gimlio, — kaj jam li frapos pli rapide.

— Hasta frapo ofte mistrafas, — diris Aragorno. — Ni devas premadi nian Malamikon, kaj ne plu atendi, ke li iniciatu la movon. Vidu, miaj amikoj, ekmastrinte la Ŝtonon mi lernis multajn aferojn. Gravan minacon mi vidis venanta tute neatendite al Gondoro el la sudo, kiu forlogos grandan forton de la defendado de Minaso Tirit. Se ĝi ne estos rapide kontraŭstarita, mi taksas, ke la urbo estos perdita antaŭ ol pasos dek tagoj.

— Do perdita ĝi devos esti, — diris Gimlio. — Ĉar kiun helpon oni povas sendi tien, kaj kiel ĝi povus alveni ĝustatempe?

— Mi ne havas helpon sendeblan, tial mi devos mem iri, — diris Aragorno. — Sed ekzistas nur unu vojo tra la montaro, kiu venigos min al la marborda regiono antaŭ ol perdiĝos ĉio. Tiu estas la Padoj de l’ Mortintoj.

— La Padoj de l’ Mortintoj! — diris Gimlio. — Tio estas nomo misfortuna, kaj ĝi malmulte plaĉas al la rohananoj, kiel mi rimarkis. Ĉu vivantoj povas uzi tiun vojon senperee? Kaj eĉ se vi pasos per tiu vojo, kiom valoros tiel malmultaj por kontraŭi la batojn de Mordoro?

— Vivantoj ne uzis tiun vojon depost la alveno de la rohananoj, — diris Aragorno, — ĉar ĝi estas fermita kontraŭ ili. Sed en tiu ĉi malluma horo la heredanto de Isilduro rajtas uzi ĝin, se li aŭdacas. Aŭskultu! Jen estas la vortoj, alportitaj al mi de la filoj de Elrondo, de ilia patro en Rivendelo, la plej saĝa pri analoj: Diru, ke Aragorno memoru la vortojn de la profeto kaj la Padojn de l’ Mortintoj.

— Kaj kiuj estas la vortoj de la profeto? — diris Legolaso.

— Tiel parolis Malbeto la Profeto, dum la tagoj de Arveduo, la lasta reĝo de Fornosto, — diris Aragorno:

Kuŝas tra l’ lando ombro longa, ŝovas mallumon okcidenten. Tremas Turego; al tomboj reĝaj iras la sort’. Mortintoj vekiĝas: venis la horo de l’ ĵurrompintoj: ili staros denove ĉe l’ Ŝton’ de Ereĥo kaj aŭdos tie kornon surmontan. Kies la korno? Kiu ilin vokos el griza krepusko, la forgesitojn? La heredanto de l’ alĵurito. Li venos el nordo, necespelate: li pasos la Pordon de l’ Padoj Mortintaj.
1 ... 238 239 240 241 242 243 244 245 246 ... 322
Перейти на страницу:
0
Сюжет
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Атмосфера
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Главный герой
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Общее впечатление
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
Итоговая оценка: 0.0 из 10 (голосов: 0 / История оценок)