Бесплатная библиотека
Читайте книгу на сайте или телефоне
READ-E-BOOK » Фэнтези » La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]
La Mastro de l' Ringoj [Esperanto] - Читать Любимую Русскую Полную Книгу 👉 Read-E-Book.com

La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]

Электронная книга - «La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]». Краткое содержание книги:

La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]
1 ... 237 238 239 240 241 242 243 244 245 ... 322
Перейти на страницу:

Kaj Aragorno diris:

— Jam mi scias, kion vi portas. Portu ĝin plu por mi dum kelka tempo! — Kaj li fortumis sin kaj foren rigardis al la nordo sub la grandaj steloj, kaj poste li silentiĝis kaj ne plu parolis dum la tuta nokta vojaĝo.

La nokto estis malnova kaj grizis la oriento, kiam ili finfine rajdis supren el la Profunda Kavaĵo kaj revenis al Kornburgo por kuŝi, iomete ripozi kaj interkonsiliĝi.

Gaja dormis ĝis lin vekis Legolaso kaj Gimlio.

— La suno estas alta, — diris Legolaso. — Ĉiuj aliaj jam aktivas. Venu, sinjoro Pigrulo, rigardi ĉi tiun lokon dum tio eblas!

— Ĉi tie estis batalo antaŭ tri noktoj, — diris Gimlio, — kaj ĉi tie Legolaso kaj mi ludis ludon, en kiu mi gajnis per ununura orko. Venu vidi, kiel estis! Kaj estas kavernoj, Gaja, kavernoj da mirindaĵoj! ĉu ni vizitos ilin, Legolaso, laŭ via supozo?

— Ne! Mankas tempo, — diris la elfo. — Ne fuŝu la miron pro rapidemo! Mi promesis al vi, ke mi revenos ĉi tien kun vi, se revenos tago de paco kaj libereco. Sed nun proksimas al la tagmezo, kaj tiuhore ni manĝos, kaj poste ekvojaĝos denove, mi aŭdis.

Gaja stariĝis kaj oscedis. Lia kelkhora dormo tute ne sufiĉis; li estis laca kaj iom deprimita. Mankis al li Grinĉjo, kaj li sentis sin nura ŝarĝo, dum ĉiuj planadis por rapideco en afero, kiun li ne plene komprenis.

— Kie estas Aragorno? — li demandis.

— En la alta ĉambro de la Burgo, — diris Legolaso. — Li nek ripozis, nek dormis, laŭ mia opinio. Li iris tien antaŭ kelkaj horoj, dirante ke li devas iom mediti, kaj nur lia parenco Halberado akompanis lin; sed ia malhela dubo aŭ zorgo okupas lin.

— Ili estas stranga trupo, tiuj novvenintoj, — diris Gimlio. — Fortuloj nobelaj ili estas, kaj la rajdistoj de Rohano apud ili aspektas preskaŭ knabecaj; ĉar ili estas vizaĝe severaj, plejparte glataj kiel veterumitaj rokoj, samkiel Aragorno mem; kaj ili silentas.

— Sed samkiel Aragorno ili estas ĝentilaj, se ili ĉesas silenti, — diris Legolaso. — Kaj ĉu vi notis la fratojn Eladano kaj Elrohiro?

Malpli sombra estas ilia ekipaĵo ol ĉe la aliaj, kaj ili estas belaj kaj bravaj kiel elfaj princoj; kaj tio ne estas miriga en la filoj de Elrondo de Rivendelo.

— Kial ili venis? Ĉu vi aŭdis? — demandis Gaja. Li estis jam vestita kaj surŝultrigis sian grizan mantelon; kaj la triopo kune eliris al la ruinigita pordo de la Burgo.

— Ili respondis alvokon, kiel vi aŭdis, — diris Gimlio. — Mesaĝo venis al Rivendelo, ili diras: Aragorno bezonas siajn parencojn. La dunadanoj rajdu al li en Rohanon! Sed de kie venis tiu mesaĝo ili nun pridubas. Gandalfo sendis ĝin, mi konjektas.

— Ne, Galadriela, — diris Legolaso. — Ĉu ŝi ne parolis per Gandalfo pri la rajdado de la griza trupo el la nordo?

— Jes, vi trafas, — diris Gimlio. — La Damo de l’ Arbaro! ŝi legis multajn korojn kaj dezirojn. Nu, kial ni ne vokis mense iujn el niaj propraj parencaroj, Legolaso?

Legolaso staris antaŭ la pordo kaj turnis siajn helajn okulojn for norden kaj orienten, kaj lia bela vizaĝo esprimis ĝenon.

— Ne ŝajnas al mi, ke iuj venus, — li respondis. — Ne necesas al ili alrajdi militon; milito jam marŝas en ilia propra tereno.

Dum kelka tempo la tri kunuloj promenis kune, parolante pri tiu kaj alia elturniĝo de la batalo, kaj ili malsupreniris de la rompita pordo, kaj preterpasis la teramasojn de la falintoj sur la verdejo apud la vojo, ĝis ili staris sur la Ŝtonmuro de Helmo kaj enrigardis la Kavaĵon. La Morta Monteto jam staris tie, nigra kaj alta kaj ŝtonoza, kaj la vasta piedpremado kaj grategado de la herbo far la huornoj estis klare videblaj. La dunlandanoj kaj multaj viroj el la garnizono de la Burgo prilaboris la Ŝtonmuron, sur la kampoj kaj ĉirkaŭ la frakasitaj muroj malantaŭe; tamen ĉio ŝajnis strange silenta: laca valo ripozanta post granda ŝtormo. Baldaŭ ili returniĝis kaj iris al la tagmeza manĝo en la halego de la Burgo.

La reĝo estis jam tie, kaj tuj kiam ili eniris li alvokis Gajan kaj ordonis, ke seĝo estu metita por li ĉe sia flanko.

— Ne estas tiel, kiel mi dezirus, — diris Teodeno, — ĉar tio ĉi malmulte similas mian belan domon en Edoraso. Kaj foriris via amiko, kiu ankaŭ devus esti ĉi tie. Sed eble estos longe, antaŭ ol ni sidos, vi kaj mi, ĉe la alta tablo en Meduseldo; mankos tempo por festado kiam mi revenos tien. Sed ek jam! Manĝu kaj trinku, kaj ni interparolu dum ni havas okazon. Kaj poste vi rajdos kun mi.

— Ĉu vere? — diris Gaja, surprizite kaj ĝojigite. — Tio estos belega! — Li neniam estis pli dankema pro vorta afableco. — Mi timas, ke mi estas nur obstaklo por ĉiuj, — li balbutis, — sed al mi plaĉus fari ion ajn, kion mi povas, sciu.

— Tion mi ne dubas, — diris la reĝo. — Mi ordonis pretigi por vi bravan montetponeon. Ĝi portos vin tiel rapide, kiel ĉevalo sur la vojoj, kiujn ni sekvos. Ĉar mi forrajdos de la Burgo laŭ montaj padoj, ne sur la ebenaĵo, kaj tiel venos al Edoraso tra Dunharo, kie atendas min Damo Eovina. Vi estos mia eskviro, se vi volas. Ĉu troviĝas en tiu ĉi loko armilaro, kiun povus uzi mia glavportulo, Eomero?

— Ne estas ĉi tie grandaj armilaj stokoj, reĝo, — respondis Eomero. — Eble troveblos por li malpeza kasko, kiu konvenos al li; sed ni ne havas maŝkirason nek glavon por iu liastatura.

— Glavon mi havas, — diris Gaja, degrimpante de sia seĝo kaj elingigante sian brilan klingeton el ties nigra ingo. Subite plenigite de amo al tiu ĉi maljunulo, li apogis sin sur unu genuo, kaptis lian manon kaj ĝin kisis. — Ĉu mi rajtas kuŝigi la glavon de Gajadoko de l’ Provinco sur vian sinon, reĝo Teodeno? Akceptu mian servon, se vi volas!

— Ĝoje mi akceptas ĝin, — diris la reĝo, kaj metinte siajn longajn maljunajn manojn sur la harojn de la hobito, li benis lin. — Leviĝu nun, Gajadoko, eskviro de Rohano en la domanaro de Meduseldo! Prenu vian glavon kaj portu ĝin al bona sorto.

— Vi estos al mi kvazaŭ patro, — diris Gaja.

— Dum kelka tempo, — diris Teodeno.

Tiam ili interparolis dum la manĝado, ĝis baldaŭ parolis Eomero.

— Proksimiĝas la horo, kiun ni nomis por nia foriro, reĝo, — li diris. — Ĉu mi ordonu ke oni blovu la trampetojn? Sed kie estas Aragorno? Lia loko malplenas, kaj li ja ne manĝis.

— Ni pretiĝos por rajdado, — diris Teodeno, — sed oni sendu informon aua princo Aragorno, ke la horo estas proksima.

La reĝo kun sia gardistaro kaj Gaja apude pasis suben de la burga pordo ĝis kie la rajdistoj kunvenis sur la razeno. Multaj estis jam surĉevalaj. Tio estis granda trupo, ĉar la reĝo postlasos nur malgrandan garnizonon en la Burgo, kaj ĉiuj allaseblaj rajdos al la apelo en Edoraso. Jam mil lancistoj forrajdis nokte; sed ankoraŭ estos ĉirkaŭ kvincent por akompani la reĝon, plejparte viroj el la kampoj kaj valoj de Ŭestfaldo. Iom aparte sidis la disiruloj, silentaj, en orda societo, armitaj je lancoj, pafarkoj kaj glavoj. Ili estis vestitaj en manteloj malhele grizaj, kaj iliaj kapuĉoj estis nun kovrantaj la kaskon kaj kapon. Iliaj ĉevaloj estis fortaj kaj fieraj, sed malglatharaj; kaj unu staris sen rajdanto, la propra ĉevalo de Aragorno, kiun ili aligis el la nordo; Roherino estis ties nomo. Estis neniu ekbrilo de gemo aŭ oro, nek omamaĵo sur ilia tuta armilaro kaj kirasaro, kiel la rajdistoj portis neniun insignon aŭ blazonon, krom nur ke ĉiu mantelo estis pinglita ĉe la maldekstra ŝultro per broĉo arĝenta en la formo de disradia stelo.

La reĝo suriĝis sian ĉevalon Neĝkolaĵo, kaj Gaja sidis apud li sur sia poneo, kiu nomiĝis Stibo. Baldaŭ Eomero elvenis tra la pordo, kaj kun li estis Aragorno kaj Halberado portanta la grandan bastonon nigre volvitan, kaj du altaj viroj, nek junaj nek maljunaj. La filoj de Elrondo tiom similis, ke malmultaj kapablis disdistingi ilin: malhelharaj, grizokulaj, kun vizaĝoj elfe palaj, vestitaj samece en hela maŝaĵo sur manteloj arĝentgrizaj. Malantaŭ ili marŝis Legolaso kaj Gimlio. Sed Gaja rigardis nur Aragornon, tiom konsterna estis la ŝanĝiĝo, kiun li vidis en tiu, kvazaŭ dum unu nokto multaj jaroj falus sur lian kapon. Severega estis lia vizaĝo, grizkolora kaj lacega.

1 ... 237 238 239 240 241 242 243 244 245 ... 322
Перейти на страницу:
0
Сюжет
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Атмосфера
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Главный герой
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Общее впечатление
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
Итоговая оценка: 0.0 из 10 (голосов: 0 / История оценок)