La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]
- Автор: Толкин Джон Рональд Руэл
- Год: 2007
- Язык: эсперанто
- Год: Sezonoj
- Переводчик: Уильям Олд
- Жанр: Фэнтези
Электронная книга - «La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]». Краткое содержание книги:
La loĝejo estis senluma, krom lampeto starigita sur la tablo. Gandalfo ne estis tie. Melankolio pli profunde okupis Grinĉjon. Li grimpis sur la benkon kaj provis elrigardi tra fenestro, sed tio estis kvazaŭ enrigardi lageton da inko. Li degrimpis, fermis la fenestrokovrilon kaj enlitiĝis. Dum kelka tempo li kuŝis atendante sonojn de reveno de Gandalfo, kaj poste li maltrankvile ekdormis.
Nokte lin vekis iu lumo, kaj li vidis, ke Gandalfo venis kaj paŝadas tien-reen en la ĉambro malantaŭ la alkova kurteno. Sur la tablo estis kandeloj kaj pergamenaj rulaĵoj. Li aŭdis la sorĉiston suspiri kaj murmuri:
— Kiam revenos Faramiro?
— Saluton! — diris Grinĉjo, elŝovante sian kapon ĉirkaŭ la kurtenon. — Mi pensis, ke vi tute forgesis pri mi. Mi ĝojas vidi vin reveninta. La tago estis longa.
— Sed la nokto estos tro mallonga, — diris Gandalfo. — Mi revenis ĉi tien, ĉar mi urĝe bezonas iom da trankvilo en soleco. Vi devus dormi en lito, dum tio ankoraŭ eblas. Je sunleviĝo mi kondukos vin denove al la Mastro Denetoro. Ne, kiam venos la alvoko, ne je sunleviĝo. La malhelo komenciĝis. Aŭroro ne estos.
2
La forpaso de la Griza trupo
Gandalfo jam foriris, kaj la batantaj hufoj de Ombrofakso perdiĝis en la nokto, kiam Gaja revenis al Aragorno. Li portis nur malpezan pakon, ĉar sian tornistron li perdis ĉe Part Galeno, kaj lia tuta havaĵo estis kelkaj utilaĵoj, kiujn li prenis en la ruinaĵo de Isengardo. Hasufelo estis jam selita. Legolaso kaj Gimlio kun sia ĉevalo staris proksime.
— Do restas ankoraŭ kvar el la Kunularo, — diris Aragorno. — Ni plu rajdos kune. Sed ni ne iros solaj, kiel mi supozis. La reĝo jam firme decidis tuj ekiri. Post la veno de l’ flugilhava ombro li deziras reiri al la montetoj kaŝite de la nokto.
— Kaj poste kien? — diris Legolaso.
— Mi ankoraŭ ne scias, — Aragorno respondis. — Koncerne la reĝon, li iros al la armea apelo, kiun li ordonis en Edoraso, kvar noktojn de nun. Kaj tie, mi pensas, li aŭdos novaĵon pri milito, kaj la rajdistoj de Rohano iros al Minaso Tirit. Krom mi kaj tiuj, kiuj akompanos min.
— Inter ili mi! — kriis Legolaso.
— Kaj kun li Gimlio! — diris la gnomo.
— Nu, koncerne min, — diris Aragorno, — antaŭ mi estas mallume. Ankaŭ mi devos iri al Minaso Tirit, tamen mi ne vidas ankoraŭ la vojon. Horo delonge preparita proksimiĝas.
— Ne lasu min malantaŭe! — diris Gaja. — Mi ĝis nun ne multe utilis; sed mi ne volas flankenmetiĝi, kvazaŭ pakaĵo reprenota, kiam ĉio estos finita. Al mi ŝajnas, ke la rajdistoj jam ne deziros ĝeniĝi pri mi. Kvankam, kompreneble, la reĝo ja diris, ke mi sidiĝu apud li, kiam li alvenos sian domon kaj rakontadu al li pri la Provinco.
— Jes, — diris Aragorno, — kaj mi opinias, ke via vojo troviĝas kun li, Gaja. Sed ne atendu gajecon en la fino. Estos tre longe, mi timas, antaŭ ol Teodeno denove sidos komforte en Meduseldo. Multaj esperoj velkos en tiu ĉi amara printempo.
Baldaŭ ĉiuj estis pretaj foriri: dudek kvar ĉevaloj, kun Gimlio post Legolaso, kaj Gaja antaŭ Aragorno. Postnelonge ili rajdis rapidege tra la nokto. Ili ne longe pasis la teramasojn ĉe la Travadejoj de Iseno, Mam rajdisto algalopis de la malantaŭo de la spaliro.
— Mia mastro, — li diris al la reĝo, — malantaŭ ni estas rajdistoj. Trairante la travadejojn mi pensis aŭdi ilin. Nun ni estas certaj. Ili ekatingas nin, rajdante senindulge.
Teodeno tuj ordonis halti. La rajdistoj turnis sin kaj kaptis siajn lancojn. Aragorno elseliĝis kaj metis Gajan sur la teron, kaj elingiginte sian glavon stariĝis apud la piedingo de l’ reĝo. Eomero kaj ties eskviro rajdis al la malantaŭo. Gaja pli ol antaŭe sentis sin nebezonata pakaĵo, kaj li scivolis, kion li faru, se okazos batalo. Se la malmulta reĝa sekvantaro estus embuskita kaj venkita, kaj nur li eskapus en la mallumon, sola en la sovaĝaj kampoj de Rohano, sen koncepto pri kie li estus en la tuta senlimaĵo? “Ne taŭgas!” — li pensis. Li elingigis sian glavon kaj striktigis sian zonon.
La subirantan lunon kovris granda velanta nubo, sed subite ĝi senkovriĝis denove. Tiam ĉiuj aŭdis bruon de hufoj, kaj sammomente ili vidis malhelajn figurojn rapide venantajn sur la pado de l’ travadejoj. La lunlumo ekbrilis ie-tie sur la pintoj de lancoj. La nombro da persekutantoj ne estis kalkulebla, sed tiuj ŝajnis ne malpli ol la reĝa eskortantaro, minimume.
Kiam ili malproksimis ĉirkaŭ kvindek paŝojn, Eomero kriis laŭtvoĉe:
— Haltu! Haltu! Kiu rajdas en Rohano?
La persekutantoj abrupte haltigis siajn ĉevalojn. Sekvis silento; kaj poste en la lunlumo oni vidis rajdiston elseliĝi kaj marŝi malrapide antaŭen. Lia mano vidiĝis blanka, kiam li levis ĝin polmantaŭe, en signo de paco; sed la soldatoj de la reĝo kroĉis siajn armilojn. Dek paŝojn for la homo haltis. Li estis altstatura, staranta ombro malhela. Poste sonis sonore lia klara voĉo.
— Ĉu Rohano? Ĉu Rohanon vi diris? Tio estas vorto ĝojiga. Ni serĉas haste tiun landon de malproksime.
— Vi trovis ĝin, — diris Eomero. — Transirinte tiujn travadejojn vi eniris ĝin. Sed ĝi estas regno de la reĝo Teodeno. Neniu rajdas ĉi tie sen lia permeso. Kiu vi estas? Kaj pro kio via hasto?
— Dunadano Halberado, disirulo de l’ nordo mi estas, — kriis la homo. — Ni serĉas Aragornon, filon de Aratorno, kaj ni aŭdis, ke li estas en Rohano.
— Kaj ankaŭ lin vi trovis! — kriis Aragorno. Transdoninte sian kondukrimenon al Gaja, li kuris antaŭen kaj brakumis la ĵusveninton. — Halberado! El ĉiuj ĝojoj, tiu ĉi estas plej neatendita!
Gaja suspiris malstreĉiĝe. Li ja pensis, ke jen iu lasta trompo de Sarumano, embuski la reĝon, dum tiu havis nur malmultajn homojn; sed ŝajnis, ke ne necesos morti defendante Teodenon, almenaŭ ne tuj. Li eningigis sian glavon.
— Ĉio en ordo, — diris Aragorno, returnante sin. — Jen kelkaj el miaj parencoj el la fora lando, kie mi loĝis. Sed kial ili venis, kaj kiom ili estas, Halberado sciigos al ni.
— Kun mi estas trideko, — diris Halberado. — Tio estas ĉiuj niaj parencoj, kiujn oni povis rapide kunigi; sed la fratoj Eladano kaj Elrohiro rajdis kun ni, dezirante militiri. Ni rajdis laŭeble plej haste, kiam venis via alvoko.
— Sed mi ne alvokis vin, — diris Aragorno, — krom nur en la menso. Miaj pensoj ofte turniĝis al vi, kaj malofte pli ol hodiaŭ vespere; tamen neniun vorton mi sendis. Sed venu! Ĉiuj aferoj tiaj devas prokrastiĝi. Vi trovas nin rajdantaj en hasto kaj danĝero. Rajdu nun kun ni, se la reĝo donos permeson.
Teodeno efektive ĝojis pri la novaĵo.
— Estas bone! — li diris. — Se jenaj parencoj entute similas vin, princo Aragorno, tridek tiaj kavaliroj estos forto ne kalkulebla laŭ la kapoj.
Poste la rajdistoj ekiris denove, kaj Aragorno dum kelka tempo rajdis kun la dunadanoj; kaj post kiam ili priparolis novaĵojn en la nordo kaj en la sudo, Elrohiro diris al li:
— Mi kunportis al vi diraĵon de mia patro: La tagoj mallongas. Se vi hastas, memoru la Padojn de l’ Mortintoj.
— Ĉiam miaj tagoj ŝajnis al mi tro mallongaj por plenumi mian deziron, — respondis Aragorno. — Sed efektive rapida estos mia hasto, antaŭ ol mi tiun vojon iros.
— Tio baldaŭ vidiĝos, — diris Elrohiro. — Sed ni ne plu priparolu tiajn aferojn sur la senŝirma vojo!
Kaj Aragorno diris al Halberado:
— Kion vi portas, parenco? — Ĉar li vidis, ke tiu portas anstataŭ lancon altan bastonon, kvazaŭ ĝi estus standardo, sed ĝi estis strikte volvita en nigra tuko ĉirkaŭligita per multaj ŝnuretoj.
— Ĝi estas donaco, kiun mi portas al vi de la Damo de Rivendelo, — respondis Halberado. — ŝi verkis ĝin sekrete, kaj longa estis la farado. Sed ŝi sendas ankaŭ mesaĝon al vi: Jam mallongas la tagoj. Venas aŭ nia espero, aŭ la fino de ĉia espero. Tial mi sendas al vi tion, kion mi faris por vi. Fartu bone, Elfŝtono!