La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]
- Автор: Толкин Джон Рональд Руэл
- Год: 2007
- Язык: эсперанто
- Год: Sezonoj
- Переводчик: Уильям Олд
- Жанр: Фэнтези
Электронная книга - «La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]». Краткое содержание книги:
— Ĉu dudek naŭ! — kriis la knabo kaj fajfis. — Vidu, vi estas sufiĉe maljuna! Tiom maljuna, kiom mia onklo Iorlaso. Tamen, — li aldonis espereme, — mi vetas, ke mi povus starigi vin kaposuben aŭ kuŝigi vin surdorsen.
— Eble vi povus, se mi permesus al vi, — diris Grinĉjo ridante. — Kaj eble mi povus fari same al vi: mi konas kelkajn luktolertojn de mia landeto. Kie, mi sciigu al vi, oni taksas min nekutime granda kaj forta; kaj mi neniam permesis, ke iu ajn starigu min kaposuben. Do se okazus provo, kaj nenio alia utilus, mi eble estus devigita vin mortigi. Ĉar kiam vi estos pli aĝa, vi lernos, ke la homoj ne estas ĉiam tiaj, kiaj ili ŝajnas; kaj kvankam vi eble taksis min malforta fremduleto kaj facila predo, permesu averti vin: tia mi ne estas, mi estas duonulo hardita, kuraĝa kaj malica! — Grinĉjo tiel minace grimacis, ke la knabo retropaŝis unu paŝon, sed tuj li revenis kun pugnigitaj manoj kaj batalardo en la okuloj.
— Ne! — Grinĉjo ridis. — Ankaŭ ne kredu tion, kion fremduloj diras pri si! Batalisto mi ne estas. Sed ĉiuokaze estus pli ĝentile, ke la provokanto diru, kiu li estas.
La knabo rektigis sin fiere:
— Mi estas Bergilo, filo de Beregondo de la gardistaro.
— Tion mi supozis, — diris Grinĉjo, — ĉar vi aspekte similas vian patron. Lin mi konas, kaj li sendis min por vin trovi.
— Do kial vi ne diris tion senprokraste? — diris Bergilo, kaj subite lia mieno esprimis maltrankvilon. — Ne diru al mi, ke li ŝanĝis sian intencon kaj min forsendos kun la junulinoj! Sed ne, la lastaj furgonoj jam foriris.
— Lia mesaĝo estas malpli malagrabla ol tio, se ne tute agrabla, — diris Grinĉjo. — Li diris, ke se vi preferus fari tion ol starigi min kaposuben, vi eble gvidus min tra la urbo dum kelka tempo. Reciproke mi povus iom rakonti al vi pri foraj landoj.
Bergilo manklakis kaj ridis malŝarĝite.
— Ĉio en ordo, — li kriis. — Do venu! Ni estis baldaŭ irontaj al la Pordo por spekti. Ni iros jam nun.
— Kio okazos tie?
— La trupestrojn de la eksterejoj oni atendas sur la Suda Vojo antaŭ la sunsubiro. Venu kun ni, kaj vi vidos.
Bergilo pruviĝis bona kamarado, la plej agrabla societo por Grinĉjo de kiam li disiĝis de Gaja, kaj baldaŭ ili ridis kaj interparolis gaje dum ili trairis la stratojn, senzorgaj pri la multaj rigardoj direktitaj de la homoj al ili. Postnelonge ili trovis sin en homamaso iranta al la Granda Pordego. Tie Grinĉjon multe pli estimis Bergilo, ĉar kiam li diris sian nomon kaj la pasvorton, la gardisto salutis lin kaj lasis lin trapasi; kaj krom tio permesis, ke lin akompanu lia kunulo.
— Tre bone! — diris Bergilo. — Al ni knaboj ne plu estas permesate trapasi la Pordegon sen plenaĝulo. Jam ni vidos pli bone.
Post la Pordego troviĝis homamaso laŭlonge de la vojflanko kaj de la granda pavimita spaco, al kiu direktiĝis ĉiuj vojoj al Minaso Tirit. Ĉies okuloj estis turnitaj suden, kaj baldaŭ leviĝis murmurado: “Jen polvo en la foro! Ili venas!”
Grinĉjo kaj Bergilo iom post iom progresis ĝis la antaŭo de la homamaso, kaj atendis. Kornoj aŭdiĝis iom malproksime, kaj la bruo de huraoj ruliĝis al ili kvazaŭ plifortiĝanta vento. Poste okazis laŭta trumpetado, kaj ĉie ĉirkaŭ ili la homoj kriadis.
— Forlongo! Forlongo!
— Kion oni diras? — demandis Grinĉjo aŭdinte la homojn voki.
— Forlongo venis, — Bergilo respondis, — maljuna Forlongo la Grasa, la Estro de Losarnaĥo. Tie loĝas mia avo. Hura! Jen li. Brave Forlongo!
Fronte de la spaliro promenis granda dikmembra ĉevalo, sur kiu sidis viro larĝaŝultra kaj ĉirkaŭmezure grandega, sed maljuna kaj grizbarba, tamen kirasita kaj nigrakaska kaj portanta longan pezan lancon. Malantaŭ li fiere marŝis polvokovrita spaliro da bone armitaj viroj, portantaj grandajn batalhakilojn; minacvizaĝaj ili estis, malpli altaj kaj iomete pli brunhaŭtaj ol la homoj, kiujn Grinĉjo ĝis tiam vidis en Gondoro.
— Forlongo! — la homoj kriis. — Verkora, vera amiko! Forlongo! — Sed kiam la viroj el Losarnaĥo jam pasis, ili murmuris: — Tiom malmultaj! Ducent, kiom valoras? Ni esperis pri dekoble tiom. Tio supozeble estas la novaĵo de la nigra ŝiparo. Ili disponigas nur dekonon de sia nombro. Tamen ĉiu ereto estas gajno.
Kaj tiel venis la trupoj kaj estis salutataj kaj huraumataj kaj trapasis la Pordegon, homoj de l’ eksterejoj marŝantaj por defendi la ĉefurbon de Gondoro en malluma horo; sed ĉiam tro malmultaj, ĉiam malpli ol espero atendis aŭ neceso postulis. Tricento da viroj el Valo Ringlo malantaŭ la filo de sia estro Dervorino marŝanta piede. El la altejoj de Morthondo, la granda Nigraradika Valo, alta Duinhiro kun siaj filoj Duilino kaj Derufino kaj kvincent pafarkistoj. El Enfalaso, la fora Longstrando, longa spaliro da viroj multspecaj, ĉasistoj kaj paŝtistoj kaj vilaĝanoj, malabunde ekipitaj krom la domanaro de ilia estro Golasgilo. El Lamedono, kelkaj severaj montaranoj sen komandanto. Fiŝkaptistoj de Etiro, cento aŭ pli liberigitaj de la ŝipoj. Hirluino la Bela de la Verdaj Montoj el Pinato Gelin kun tri centoj da bravaj verdevestitaj viroj. Kaj laste kaj plej fiere, Imrahilo, princo de Dol Amroto, parenco de Denetoro, kun orumitaj standardoj surhavantaj lian markon de la Ŝipo kaj la Arĝenta Cigno, kaj trupo de kavaliroj en plena kirasaĵo rajdantaj grizajn ĉevalojn; kaj malantaŭ ili sepcent armitoj, altaj kiel princoj, grizokulaj, malhelharaj, kiuj kantis venante.
Kaj jen ĉio, malpli ol tri mil sume. Venos neniom pli. Iliaj krioj kaj la batado de iliaj piedoj pasis en la urbon kaj forvelkis. La spektintoj staris kelkan tempon silentaj. Polvo ŝvebis en la aero, ĉar la vento formortis kaj la vespero estis pezaera. Jam proksimiĝis la fermohoro, kaj la ruĝa suno jam estis malantaŭ Mindoluino. Ombreco ekkovris la urbon.
Grinĉjo suprenrigardis, kaj ŝajnis al li, ke la ĉielo iĝis cindrogriza, kvazaŭ vasta polvaĵo kaj fumo pendus super ili, kaj la lumo nur sordinite trapasis tion. Sed okcidente la mortanta suno ekflamigis la tutan fumaĵon, kaj nun Mindoluino staris nigra antaŭ brula ardo trastrekita je cindraĵo.
— Tiel finiĝas bela tago per kolero! — Grinĉjo diris, forgesinte pri la knabo ĉe sia flanko.
— Tiel ja estos, se ni ne reiros antaŭ la sunsubira sonorado, — diris Bergilo. — Ek! Jam sonas la trumpeto por fermi la Pordegon.
Manenmane ili reiris la urbon, la lastaj trapasintoj antaŭ ol estis fermita la Pordego; kaj kiam ili atingis la Lampfaristan Straton, ĉiuj sonoriloj en la turoj sonoris solene. Lumoj ekaperis en multaj fenestroj, kaj el la domoj kaj gardejoj de la armitoj laŭlonge de la muroj aŭdiĝis kantado.
— Ĝis revido provizore, — diris Bergilo. — Salutu mianome mian patron, kaj danku lin pro la societo, kiun li sendis. Revenu baldaŭ, mi petegas. Preskaŭ mi nun volas, ke milito ne estu, ĉar ni eble dividus multe da plezuro. Ni eble vojaĝus al Losarnaĥo, al la domo de mia avo; estas agrable tie en printempo, la arbaroj kaj kampoj plenas je floroj. Sed eble ni iros kune tien en iamo. Ili neniam venkos nian Mastron, kaj mia patro estas tre kuraĝa. Ĝis revido kaj revenu!
Ili disiĝis, kaj Grinĉjo rapidis reen al la citadelo. La vojo ŝajnis longa, kaj li tre varmiĝis kaj malsatiĝis; kaj la nokto inundis rapida kaj malluma. Neniu stelo trapikis la ĉielon. Li malfruis al vespermanĝo en la manĝejo, kaj Beregondo salutis lin ĝoje, kaj sidigis lin apude por aŭdi novaĵon pri sia filo. Post la vespermanĝo Grinĉjo iom restadis, kaj poste adiaŭis, ĉar lin okupis stranga morneco, kaj li jam tre deziris revidi Gandalfon.
— Ĉu vi trovos la vojon? — diris Beregondo ĉe la pordo de la haleto, nordflanke de la citadelo, en kiu ili sidis. — Nigras la nokto, kaj ĉiam pli nigre, de kiam venis la ordono, ke la lumoj estu malfortigitaj en la urbo, kaj neniu disradiu de la muroj. Kaj mi povas sciigi vin pri alia ordono: oni alvokos vin al la Mastro Denetoro frue morgaŭ. Mi timas, ke vi ne estas destinita por la Tria Trupo. Tamen mi rajtas esperi pri rerenkontiĝo. Ĝis la, kaj dormu pace!