Бесплатная библиотека
Читайте книгу на сайте или телефоне
READ-E-BOOK » Фэнтези » La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]
La Mastro de l' Ringoj [Esperanto] - Читать Любимую Русскую Полную Книгу 👉 Read-E-Book.com

La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]

Электронная книга - «La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]». Краткое содержание книги:

La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]
1 ... 234 235 236 237 238 239 240 241 242 ... 322
Перейти на страницу:

— Kio estis tio? — demandis Beregondo. — Ĉu ankaŭ vi sentis ion?

— Jes, — murmuris Grinĉjo. — Ĝi estas signo pri nia falo, kaj la ombro misfortuna, Kruela Rajdanto de l’ aero.

— Jes, la ombro misfortuna, — diris Beregondo. — Mi timas, ke Minaso Tirit falos. Nokto venas. La varmo de mia sango mem ŝajnas forrabita.

Dum kelka tempo ili sidis kune kun la klinitaj kapoj kaj ne parolis. Subite Grinĉjo rigardis supren kaj vidis, ke la suno plu brilas kaj la standardoj plu flirtas en la venteto. Li skuis sin.

— Ĝi jam pasis, — li diris. — Ne, mia koro rifuzas nun malesperi. Gandalfo falis kaj revenis kaj estas kun ni. Ni eble staros, eĉ se nur per unu kruro, aŭ almenaŭ pluvivos surgenue.

— Prave dirite! — ekkriis Beregondo, leviĝante kaj paŝante tien-reen. — Ne, kvankam ĉio ekzistanta devas finfine tute ĉesi, Gondoro ankoraŭ ne pereos. Eĉ se la murojn kaptos senbrida malamiko, kiu konstruos monton da kadavroj antaŭ si. Troviĝas ankoraŭ aliaj fortikaĵoj kaj sekretaj eskapaj vojoj en la montaron. Espero kaj memoro vivos ankoraŭ en iu kaŝita valo, kie la herbo estas verda.

— Tamen mi preferus, ke ĝi estus finita, ĉu bone, ĉu mise, — diris Grinĉjo. — Mi tute ne estas batalisto kaj malŝatas eĉ pensi pri batalo; sed atendado rande de batalo, kiun mi ne povas eviti, estas plej malbona. Kiel longa ŝajnas jam ĉi tiu tago! Mi estus pli kontenta, se ni ne estus devigataj stari rigardante, neniel moviĝante, nenie batante la unuaj. Laŭ mia opinio, sen Gandalfo neniu bato estus farita en Rohano.

— Ha, tie vi tuŝas la vundon, kiun multaj sentas! — diris Beregondo. — Sed eble ŝanĝiĝos la cirkonstancoj, kiam revenos Faramiro. Li estas aŭdaca, pli aŭdaca, ol taksas multaj; ĉar en la nuna tempo la homoj malvolonte kredas, ke estro povas esti saĝa kaj klera pri la analoj de tradicioj kaj kantoj, kiel li, kaj tamen hardita kaj rapide decidkapabla sur batalkampo. Sed tia estas Faramiro. Malpli impeta kaj senzorga ol Boromiro, sed ne malpli rezoluta. Tamen kion li povos fari? Ni ne povas alsturmi la montojn de... de tiu regno. Nia atingopovo mallongiĝis, kaj ni ne povas bati ĝis iu malamiko venas al ĝia etendiĝo. Tiam nia mano devas esti peza! — Li frapis la tenilon de sia glavo.

Grinĉjo rigardis lin: altan, fieran kaj noblan, kiel ĉiuj viroj, kiujn li ĝis nun vidis en tiu lando, kaj kun ekbrilo en l’ okuloj li pensis pri la batalo. “Ve! mia propra mano sentiĝas plume malpeza, — li pensis, sed li diris nenion. — ĉu peono, diris Gandalfo? Eble, sed sur la malĝusta ŝaktabulo”.

Tiel ili interparolis, ĝis la suno atingis sian zeniton, kaj subite la tagmeza sonorado aŭdiĝis, kaj en la citadelo estis moviĝo, ĉar ĉiuj krom la sentineloj iris manĝi.

— Ĉu vi volas akompani min?— diris Beregondo. — Vi rajtas aliĝi al mia manĝorondo hodiaŭ. Mi ne scias, al kiu trupo vi estos nomita, aŭ la Mastro eble retenos vin sub la propra komando. Sed vi estos bonvena. Kaj estos bone, ke vi konatiĝu kun laŭeble multaj homoj, dum ankoraŭ restas tempo.

— Mi venos tre volonte, — diris Grinĉjo. — Mi sentas min soleca, se diri la veron. Mi postlasis mian ĉefamikon en Rohano, kaj mankis al mi iu, kun kiu mi babilu aŭ spritu. Eble mi povus efektive aliĝi al via trupo, ĉu? Ĉu vi estas la trupestro? Se jes, vi povus akcepti min, aŭ subteni mian proponon, ĉu?

— Ne, ne, — Beregondo ridis, — mi neniel estas trupestro. Nek oficon, nek rangon, nek estrecon mi havas, ĉar mi estas nur ordinara soldato en la Tria Trupo de la Citadelo. Tamen, sinjoro Peregrino, esti nur ordinara soldato inter la gardistaro de l’ Turego de Gondoro estas alte taksata en la urbo, kaj tiaj homoj estas honorataj en la lando.

— Tiuokaze ĝi estas ekster mia atingo, — diris Grinĉjo. — Rekonduku min al nia ĉambro, kaj se Gandalfo ne estos tie, mi iros kien ajn plaĉos al vi — kiel via gasto.

Gandalfo ne estis en la loĝejo kaj sendis neniun mesaĝon; do Grinĉjo akompanis Beregondon kaj estis prezentita al la viroj de la Tria Trupo. Kaj ŝajnis, ke Beregondo estis tiel honorata kiel lia gasto, ĉar Grinĉjo estis tre bonvena. Jam oni multe klaĉis en la citadelo pri la kunulo de Mitrandiro kaj ties longa kunestado kun la Mastro; kaj onidiro deklaris, ke Princo de la duonuloj venis el la nordo por proponi al Gondoro lojalecon kaj kvin mil glavojn. Kelkaj diris, ke kiam venos la rajdistoj el Rohano, ĉiu el ili kunrajdigos duonulan bataliston, eble malgrandan, tamen bravan.

Kvankam Grinĉjo devis kun bedaŭro detrui tiun esperigan rakonton, li ne povis liberiĝi de sia nova rango, tre taŭga, la homoj pensis, por amiko de Boromiro kaj honorito de la Mastro Denetoro; kaj ili dankis lin pro tio, ke li venis inter ilin, kaj avide aŭskultis liajn dirojn kaj historiojn pri la eksterejoj, kaj donis al li tiom da manĝaĵo kaj biero, kiom li povis deziri. Efektive lia sola problemo estis “singardi” laŭ la konsilo de Gandalfo, kaj ne permesi al sia lango liberan moviĝadon laŭ kutimo de la hobitoj inter amikoj.

Finfine Beregondo stariĝis.

— Adiaŭ provizore! — li diris. — Mi nun deĵoros ĝis la sunsubiro, kiel ĉiuj aliaj ĉi tie, mi opinias. Sed se vi estas soleca, kiel vi diris, eble plaĉus al vi gaja gvidanto tra la urbo. Mia filo tre volonte akompanos vin. Brava knabo, mi rajtas diri. Se tion vi ŝatus, malsupreniru ĝis la plej malalta rondo kaj demandu pri la Malnova Gastejo sur la Rat Celedrajno, la Lampfarista Strato. Tie vi trovos lin kun aliaj junuloj, kiuj restas en la urbo. Eble okazos vidindaĵoj ĉe la Granda Pordego antaŭ ol ĝi estos fermita.

Li eliris kaj baldaŭ sekvis lin la aliaj. La tago estis ankoraŭ bela, kvankam ĝi nebuletiĝis, kaj estis pli ol kutime varme en marto, eĉ tiom sude. Grinĉjo sentis sin dormema, sed la loĝejo ŝajnis sengaja, kaj li decidis malsupreniri kaj esplori la urbon. Li prenis kelkajn frandaĵojn, kiujn li konservis, al Ombrofakso, kaj tiuj estis ĝentile akceptitaj, kvankam verŝajne al la ĉevalo mankis nenio. Poste li pluiris suben laŭ multaj serpentumaj vojetoj.

La homoj multe gapis lin, kiam li preterpasis. Fronte al li la homoj seriozmiene ĝentilis, salutante lin laŭ la Gondora maniero per klinita kapo kaj manoj ĉebruste; sed post si li aŭdis multajn vokojn, kiam subĉieluloj avertis endomulojn, ke ili venu vidi la Princon de l’ Duonuloj, la kunulon de Mitrandiro. Multaj uzis lingvon alian ol la Komunan, sed postnelonge li jam eksciis, kion signifas Ernil i Pheriannath, kaj konstatis, ke lia titolo penetris la urbon antaŭ li mem.

Li venis finfine per arkaĵaj stratoj kaj multaj belaj vojetoj kaj pavimoj al la rondo plej malalta kaj plej larĝa, kaj tie oni direktis lin al la Lampfarista Strato, larĝa vojo direkte al la Granda Pordego. Sur ĝi li trovis la malnovan gastejon, grandan konstruaĵon el griza veterumita ŝtono kun du aloj retroetendiĝantaj de la strato, kaj inter ili mallarĝan razenon, post kiu estis la multfenestra domo, kies tutan larĝon frontis pilastrita portiko kaj ŝtupoj al la razeno. Inter la pilastroj ludis knaboj, la nuraj infanoj viditaj de Grinĉjo en Minaso Tirit, kaj li haltis por rigardi ilin. Baldaŭ unu el ili ekvidis lin kaj kun krio transsaltis la herbon kaj venis sur la straton, sekvate de pluraj aliaj. Tie li staris antaŭ Grinĉjo, rigardante lin de l’ kapo ĝis la piedoj.

— Saluton, — diris la junulo. — De kie vi venis? Vi estas fremdulo en la urbo.

— Tia mi estis, — diris Grinĉjo, — sed oni diras, ke mi fariĝis viro de Gondoro.

— Ne diru! — diris la knabo. — Tiuokaze ni ĉiuj ĉi tie estas viroj. Sed kiom vi aĝas, kaj kiel vi nomiĝas? Mi estas jam dekjara, kaj baldaŭ altos kvin futojn. Mi pli altas ol vi. Sed mia patro, vidu, estas gardisto, unu el la plej altstaturaj. Kio estas via patro?

— Kiun demandon mi respondu unue? Mia patro kulturas la terenon ĉirkaŭ Vitvelo proksime al Tjukboro en la Provinco. Mi aĝas preskaŭ dudek naŭ jarojn, do tiurilate mi superas vin; tamen mi altas nur kvar futojn, kaj tre verŝajne mi ne plu kreskos, krom flanken.

1 ... 234 235 236 237 238 239 240 241 242 ... 322
Перейти на страницу:
0
Сюжет
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Атмосфера
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Главный герой
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Общее впечатление
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
Итоговая оценка: 0.0 из 10 (голосов: 0 / История оценок)