La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]
- Автор: Толкин Джон Рональд Руэл
- Год: 2007
- Язык: эсперанто
- Год: Sezonoj
- Переводчик: Уильям Олд
- Жанр: Фэнтези
Электронная книга - «La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]». Краткое содержание книги:
La suno jam altiĝadis, kaj la nebuleto en la suba valo disiĝis. Ties restaĵo estis forflosanta, tutsupre, kiel eroj da blanka nubo portitaj per la fortiĝanta venteto el la oriento, kiu nun klakigis kaj ektiris la flagojn kaj blankajn standardojn de la citadelo. Forfore sur la vala fundo, je ĉirkaŭ kvin leŭgoj laŭ la okultrafo, la Granda Rivero jam vidiĝis griza kaj ekbrila, venante el la nord-okcidento kaj kurbiĝante laŭ impona etendiĝo suden kaj denove okcidenten, ĝis ĝi nevidebliĝis en nebuleto kaj trembrilo, post kiu kuŝis la maro kvindek leŭgojn for.
Grinĉjo povis vidi la tutan Pelenoron elmetitan antaŭ li, trapunktita en la malproksimon per farmbienoj kun etaj muroj, grenejoj kaj bovostaloj, sed nenie li vidis bovinojn aŭ aliajn bestojn. Multaj vojoj kaj padoj transiris la verdajn kampojn, kaj okazis multe da moviĝado: furgonoj irantaj vice al la Granda Pordego, kaj aliaj elirantaj. De tempo al tempo venis rajdisto, salte elseliĝis kaj rapidis en la urbon. Sed la plimulta trafiko foriris laŭ la ĉefŝoseo, kaj tiu turniĝis suden, kaj kurbiĝante poste pli akute ol la Rivero ĉirkaŭiris la montetojn kaj baldaŭ forpasis el la vidkampo. Ĝi estis larĝa kaj bone pavimita, kaj laŭ ĝia orienta flanko iris larĝa verda rajdvojo, kaj post ĝi estis muro. Sur la rajdvojo galopis tien-reen rajdistoj, sed la tuta ŝoseo ŝajnis ŝtopita per grandaj furgonoj irantaj suden. Sed baldaŭ Grinĉjo konstatis, ke ĉio estas fakte bonorda: la furgonoj moviĝis en tri spaliroj, unu pli rapida ĉevaltrenite; alia malpli rapida, grandaj furgonoj kun belaj flankoj multkoloraj, virbovtrenite; kaj laŭ la okcidenta vojflanko multaj ĉaroj malpli grandaj, kiujn trenis plandantaj homoj.
— Tio estas la vojo al la valoj Tumladeno kaj Losarnaĥo, kaj la montaj vilaĝoj, kaj poste al Lebenino, — diris Beregondo. — Jen foriras la lastaj furgonoj, kiuj forportas al rifuĝejo la maljunulojn, infanojn, kaj virinojn, kiuj devas akompani ilin. Ili ĉiuj devas foriri de la Pordego kaj la vojo devas esti libera je unu leŭgo antaŭ la tagmezo: tiel estis ordonite. Ĝi estas malĝojiga neceso. — Li suspiris. — Eble malmultaj el tiuj, kiuj nun disiĝas, ree renkontiĝos. Kaj ĉiam estis tro malmulte da infanoj en tiu ĉi urbo; sed nun estas neniuj, krom kelkaj junuloj, kiuj ne volas foriri, kaj eble trovos iun fareblan taskon: inter tiuj estas mia filo.
Ili silentiĝis por kelka tempo. Grinĉjo gapis maltrankvile orienten, kvazaŭ en ĉiu momento li eble vidus milojn da orkoj alverŝiĝantaj sur la kampoj.
— Kion mi vidas tie? — li demandis, indikante la mezon de l’ granda Anduina kurbiĝo. — Ĉu alia urbo, aŭ kio ĝi estas?
— Iam ĝi estis urbo, — diris Beregondo, — la ĉefurbo de Gondoro, kies fortikaĵo estis tiu ĉi nure. Ĝi estas la ruinaĵo de Osgiliado ambaŭflanke de Anduino, kiun niaj malamikoj antaŭlonge kaptis kaj bruligis. Tamen ni regajnis ĝin dum la junaj tagoj de Denetoro: ne por loĝi tie, sed por teni kiel antaŭpostenon, kaj por rekonstrui la ponton por transpaso de niaj armitoj. Kaj poste venis la Kruelaj Rajdantoj el Minaso Morgul.
— Ĉu la Nigraj Rajdantoj? — diris Grinĉjo, malfermante siajn okulojn ĝis ili estis larĝaj kaj malhelaj pro malnova timo revekita.
— Jes, ili estis nigraj, — diris Beregondo, — kaj mi konstatas, ke vi konas ion pri ili, kvankam vi ne menciis ilin en viaj historioj.
— Mi scias pri ili, — diris Grinĉjo mallaŭte, — sed mi ne parolos nun pri ili, tiel proksime, tiel proksime...
Li eksilentis kaj levis siajn okulojn super la riveron, kaj ŝajnis al li, ke li vidas nur vastan kaj minacan ombron. Eble tio estis montoj baŭmantaj lime de la vidpovo, ties akrangulaj randoj moligitaj de preskaŭ dudek leŭgoj da nebuleta aero; eble ĝi estis nura nubmuro, kaj post tio eĉ pli profunda morno. Sed ĝuste dum li rigardis ĝin, ŝajnis laŭ liaj okuloj, ke la morno kreskas kaj kuniĝas, tre malrapide, malrapide leviĝante por sufoki la regionojn de la sunlumo.
— Ĉu tiel proksime al Mordoro? — diris Beregondo kviete. — Jes, tie ĝi kuŝas. Ni malofte aludas ĝin; sed ni loĝas ĉiam en vido de tiu ombro: foje ĝi ŝajnas pli malforta kaj pli fora; foje pli proksima kaj pli malhela. Nun ĝi kreskas kaj malheliĝas; kaj tial kreskas ankaŭ niaj timo kaj maltrankvilo. Kaj la Kraelaj Rajdantoj antaŭ malpli ol unu jaro reakiris la transirejojn, kaj multaj el niaj plej valoraj viroj estis mortigitaj. Ĝuste Boromiro finfine repelis la malamikojn el tiu ĉi okcidenta bordo, kaj ni ankoraŭ okupas la pli proksiman duonon de Osgiliado. Provizore. Sed ni atendas novan atakon tie. Eble la ĉefatakon en la venonta milito.
— Kiam? — demandis Grinĉjo. — Ĉu vi povas konjekti? Ĉar mi vidis hieraŭ nokte la signalfajrojn kaj la mesaĝrajdistojn; kaj Gandalfo diris, ke tio estas signo, ke la milito komenciĝis. Li ŝajnis krize hastema. Sed nun ĉio ŝajnas denove malrapidanta.
— Nur pro tio, ke ĉio estas jam preta, — diris Beregondo. — Temas nur pri la profunda enspiro antaŭ la plonĝo.
— Sed kial estis la signalfajroj flamigitaj hieraŭ nokte?
— Tro malfruas alvoki helpon, kiam oni estas jam sieĝata. Sed mi ne konas la planojn de la Mastro kaj ties komandantoj. Ili havas multajn metodojn havigi informojn. Kaj la Mastro Denetoro estas malsimila al aliuloj: li vidas malproksimen. Iuj diras, ke sidante sola en sia alta ĉambro en la Turego nokte kaj turnante tien-reen siajn pensojn, li kapablas iomete antaŭvidi la estontecon; kaj ke li kelkfoje elserĉas eĉ la pensojn de la Malamiko, luktante kontraŭ li. Kaj tiel estas, ke li maljunas, antaŭtempe kaduka. Sed kiel ajn, estro Faramiro estas ekstere, post la rivero pro iu danĝera komisio, kaj eble li sendis informojn.
» Sed se vi volas scii, kio laŭ mia opinio flamigis la signalfajrojn, tio estis la novaĵo, kiu alvenis hieraŭ vespere el Lebenino. Granda ŝiparo proksimiĝas al la elfluejoj de Anduino, navigata de la korsaroj el Umbaro en la sudo. Tiuj jam delonge ĉesis timi la potencon de Gondoro, kaj ili alianciĝis al la Malamiko, kaj nun plenumas pezan baton liakomisie. Ĉar tiu atako forlogos grandan parton de tiu helpo, kiun ni supozis havi el Lebenino kaj Belfalaso, kie la homoj estas harditaj kaj multnombraj. Tiom pli iras niaj pensoj norden al Rohano; kaj des pli feliĉigas nin tiuj novaĵoj pri venko, kiujn vi alportis.
» Kaj tamen, — li paŭzis, stariĝis kaj ĉirkaŭrigardis norden, orienten kaj suden, — la okazaĵoj ĉe Isengardo devus averti nin, ke ni estas implikitaj nun en grandaj reto kaj strategio. Ne plu estas kverelado ĉe la vadejoj, kaperado el Itilio kaj el Anorieno, embuskado kaj rabado. Tio ĉi estas granda milito longe planita, kaj ni estas nur unu peono en ĝi, kion ajn asertas la fiero. Io moviĝas en la fora oriento aliflanke de la Interna Maro, laŭ la raportoj; norde en Mornarbaro kaj post ĝi; kaj sude en Harado. Kaj nun ĉiuj regnoj estos submetitaj al provado, por stari aŭ fali — sub la Ombro.
» Tamen, mastro Peregrino, ni havas jenan honoron: ĉiam ni ricevas la ĉefan malamon de la Malhela Mastro, ĉar tiu malamo devenas el la profundoj de la tempo kaj trans la profundoj de la maro. Ĉi tie trafos plej forte la martelbato. Kaj pro tio Mitrandiro venis ĉi tien tiel haste. Ĉar se ni falos, kiu staros? Kaj, mastro Peregrino, ĉu vi vidas ian esperon, ke ni staros?
Grinĉjo ne respondis. Li rigardis la muregojn, la turojn kaj bravajn standardojn, kaj la sunon sur la alta ĉielo, kaj poste al la kreskanta malhelo en la oriento; kaj li pensis pri la longaj fingroj de tiu Ombro: pri la orkoj en la arbaroj kaj montaroj, perfidemo de Isengardo, birdoj misokulaj, Nigraj Rajdantoj eĉ en la vojetoj de la Provinco kaj pri la flugilhavaj teruraĵoj — la nazguloj. Li ektremegis, kaj espero ŝajnis velki. Kaj precize tiam la suno momente hezitis kaj estis kaŝita, kvazaŭ ĝin transpasus malhela flugilo. Preskaŭ preteraŭde li supozis, ke li konstatis, alte kaj fore en la ĉielo, krion mallaŭtan, sed korpreman, kruelan kaj malvarman. Li paliĝis kaj kaŭris kontraŭ la muro.